Ni akceptis Ivanon Volfoviĉ-on en la ruĝa gastoĉambro, amike; krome, ĝiaj fenestroj eliris en la korton, kio tre valoris en la nuna situacio. Satdormintaj, iomete ripozintaj — kaj Liza post mia reveno simple ekfloris, malgraŭ ĉio, kaj tio estis por mi diable agrable kaj flate — ni sidis apude sur la divano kaj estis viva ilustraĵo al kanteto «Gekolomboj neniam kverelas». Ja ni dum dek kvin jaroj vere ne kverelis eĉ unu fojon — pri tio mi pensis jam nokte, antaŭ ol ekdormi. Sed estis en tio ankaŭ certa danĝero. Ekzistas paroj, kiuj preskaŭ fojon dum semajno intencas eksgeedziĝi, de tempo al tempo ĵetas unu al la alia akuzojn pri ĉiuj mortaj pekoj, kriegas per du voĉoj insultajn vortojn — kaj bonege ekzistas plu, eĉ fortojn ĉerpas en ĉiutagaj skandaloj. Ili kvazaŭ banas sin en vangofrapoj. Tamen, kiaj infanoj kreskas en tiaj familioj… Por mi kaj Liza unu akra aŭ eĉ simple neestima frazo iĝus tiom grava, tiom eksterordinara okazaĵo, tiel fatale elirus el limoj de familiaj rilatoj, ke starigus inter ni muron pli altan, ol povus starigi dek Stanjoj. Kaj instinkte sentante tion, ni eĉ ne altigis voĉojn unu al la alia.
Mi leviĝis de la divano, faris kelkajn paŝojn renkonte al Lamsdorf, kaj ni fratece brakumis. Dum kelkaj sekundoj li silente tiklis mian vangon per siaj vangoharoj, pro troa emocio facile frapante mian dorson per la manplato, poste deŝoviĝis.
— Nu, mi ĝojas denove vidi vin en bona sano! Mi treege ĝojas! Kiel vi fartas? Ĉu tute bone?
— Tute bone, Ivano Volfoviĉ, tute. Pro viaj kaj Liz-aj preĝoj.
— Ne nur, kara, ne nur…
— Ja sendube ne nur, — petole enŝovis Liza. Lamsdorf kun ioma miro turnis sin al ŝi kaj klarigis:
— La caro ja informiĝis plurfoje… Saluton, Elizabeta Nikolavna! Pardonu la maljunulon, ke mi ne vin unue salutis. Ja mi treege maltrankvilis dum tuta tiu tempo pri via husaro!
Li klinis sin al ŝi, kisis la manon.
— Ĉu vi ne deziras teon, Ivano Volfoviĉ?
— Ne, pardonu, Elizabeta Nikolavna, mi ĵus matenmanĝis. Kaj ankaŭ vin mi ne volas ofendi — la ŝipo foriras vespere, por vi ambaŭ, mi opinias, unu tagnokto ne tute sufiĉas inter du disiĝoj, do forpreni nun de vi tiun tempon estas morta peko. Mi vizitas mallonge, pri la afero.
Ni sidiĝis, kaj Liza restis stari.
— Nu, se pri la afero, mi vin forlasos, — diris ŝi kaj ekiris al la pordo. Malfermis ĝin, turniĝis, sendis ankoraŭ unu rideton al Lamsdorf, poste al mi. Kaj dense fermis la pordon post si.
— Kian edzinon vi havas, Aleksandro Lvoviĉ! — diris Lamsdorf. — Oro!
— Ja ĉu mi ne scias, — respondis mi.
— Kaj kiel ŝi beliĝis, juniĝis post via alveno! Tutan sekretecon rompas! Kaj ne eblas ja diri: aspektu malbone, alie ĉiuj konjektos!..
— Ne eblas, — konfirmis mi.
Li graketis iom.
— Aĥ, kia malfeliĉo… denove vi devas veturi. Kaj krom vi neniu povas. Apenaŭ la patriarko allasos fremdan homon al la socialismaj obskuraĵoj.
— Apenaŭ, — konsentis mi. — Eblas lin kompreni.
— Ĝuste kion ni faras, — kapjesis Lamsdorf. Tiris la vangoharojn. — Do, unue. Pro la vundo vi ricevos kompenson — mil kvincent rubloj estas transigitaj al via konto en la Popola Banko…
— Aĥ, Ivano Volfoviĉ, pro kio tiom? Kontraŭ tiu mono mi povas aĉeti aŭton! Pli bone vi premiu la Simbirskajn kuracistojn!
— Tio estas bona penso. Mi parolos kun la ministro… Due, — li prenis vastan, kiel lapa folio, monujon kaj komencis, kiel prestidigitisto, elpreni el ĝi paperon post papero. — Jen bileto por la ŝipo. Eknavigo je la deknaŭa precize. Ni decidis vin sendi mare. Kaj por la sekreteco tio pli bonas, kaj por la sano. Du tagoj nenion decidas, kaj mara vojaĝo estos por vi treege utila, ni konsultis kuracistojn.
Pli bone mi pasigus tiujn du tagojn hejme, pensis mi, sed laŭte nenion diris, por ne ĉagreni Lamsdorfon. Videble, io fuŝiĝis en iliaj cerboj. Ĉiu tago estas grava — tial sendu kiel eble plej baldaŭ; sed du tagoj nenion decidas — tial mare. Nu, la faritan ne eblas revenigi. Kaj vere, en flughavenoj kontrolo estas pli forta. Pli grandas probablo, ke oni min detektos — se oni min observas.
— Jen legitimiloj. Nun vi estas korespondanto de «Pravda»[72] Ĉernyŝov Alekseo Nikodimoviĉ. Ni elektis vian gazeton, komunistan, pro tiuj rezonoj, ke dogmoj de la instruo kaj problemoj de la konfesio estas bone konataj al vi, kaj okaze de neceso vi povos konversacii pli aŭ malpli profesie.
— Racie, — diris mi.
— Kiel vi prezentos vin al via kontaktulo en Stokholmo — en tion ni ne enmiksiĝas. Tion decidu vi, depende de tio, kiel vi interkonsentis kun la patriarko. Sed por ceteraj ni decidis maski vin tiele. Kun la redakcio ni kontaktis, ili kontentigis nian peton. Nun en ilia etatfako estas respektiva papero — kamarado Ĉernyŝov A. N., eksteretata korespondanto, oficsendita de la redakcio por konatiĝo kun jenaj kaj jenaj fondusoj de la arkivo de Socialisma Internacio kun celo verki serion da historiaj skizoj por rubriko «Niaj radikoj».
— Jes, — diris mi, — se la versio konfirmiĝos, bonegajn ni ricevos radikojn.
Lamsdorf malsereniĝis.
— Ju pli mi pensas, kara mia, des pli mi maltrankviliĝas. Kiam mi legis vian raporton, miaj haroj simple stariĝadis. Se vi estos prava — kiel do ili, fiuloj, ellernis kripligi homojn! Ja ŝajne pli bona estus eĉ la viruso de Papazjan. La naturon ja ne eblas kulpigi, pro ĝiaj teruraĵoj oni ne krueliĝas. Sed ĉi tie… Tricent kvardek ses senkulpe murditaj homoj en la kvardek unua jaro! Tricent okdek du en la kvardek dua! Kaj tio nur en Eŭropo! Tio estas iaj malhomoj!
— Ja mi ĝuste volas tiujn malhomojn… — mi pikis la grandan fingron al brakapogilo de la fotelo kaj, alpreminte, dolĉe turnis.
— Ĉu vi pensas, ke vi sola? Ĝuste en tio mi antaŭvidas novan danĝeron. Ja por ili oni deziros reenkonduki la mortopunon!
Ni longe silentis, pensante, verŝajne, pri samo. Kaj pure, ŝajne, fizika termino «ĉena reakcio», subite aperinta en mia animo, ŝvelis, kiel parazito pro elsuĉita sango, minacante krevi kaj malpurigi la hejmon kaj la mondon.
— Tion ni devas ne allasi, — diris mi. — En ajna okazo devas.
Lamsdorf suspiris.
— Estu pli singarda tie, — petis li. — Ne ŝoviĝu sub kuglojn sen granda neceso.
— Pro malgranda neceso — en necesejon, — ŝercis mi. — Pro granda neceso — sub kuglojn…
Lamsdorf ridis ĝislarme. Sed, viŝante la okulangulojn, rigardis kun maltrankvilo kaj kompato.
— Se vi havus gardistojn, — diris li, finridinte. — Paron da knaboj por gardo, por ili simple iru laŭ via spuro kaj observu…
— Ja ni telefone jam parolis pri tio, Ivano Volfoviĉ.
— Vi estas obstina fierulo, kara mia. Ĉion vi emas fari mem kaj sola, sola kaj mem…
— Nu kiel al tio rilatas obstino? Se komenciĝos io serioza, du homoj estos simple mortkondamnitoj. Por unu, interalie, estas multe pli facile kaŝiĝi… Tio estas unue. Kaj due kaj plej grave, mi veturas al Eriko kiel privata persono, reprezentanto de la patriarko. Se li rimarkos, ke min «paŝtas» batalistoj…