Выбрать главу

Mi sciis: sufiĉas komenci — kaj tio estos por longe. Kaj eĉ ne endus, verŝajne, telefoni el la hotelo. Singardeman dio gardas.

Kvankam dume ĵurnaliston Ĉernyŝov-on, laŭ ĉiuj signoj, neniu observis.

Mi malleviĝis en duonmalplenan drinkejon. Oni aĉe ludis iun nekompreneblan muzikon, sed, feliĉe, nelaŭte. Nehaste mi eltrinkis tason da kafo, elfumis ankoraŭ cigaredon. Dolĉa neniofarado… Mi eliris sur straton. Hezitis iomete kaj ekiris maldekstren, al luksa Birger Jarlsgatan.

Kiom mi komprenis, ĝi estis nomita omaĝe de tiu jarlo Birger, kiun siatempe disdraŝis sankta princo Aleksandro.[75] Estas bone, ke la mezepoko finiĝis. Mi ne povus vivi en tiu epoko. Eble nur se iĝus monaĥo. Sed eĉ tiuokaze: katolikoj, luteranoj, ortodoksianoj, malnovritanoj — kaj ĉiuj pli pravas ol ceteraj.

Sur la strato nomita laŭ la ĝismorta malamiko de la rusa sanktulo mi aĉetis por memoro bananon. Flaris odorantan je dolĉa tropika humido ŝelon; per internacia gesto respekte montris al la stratvendisto, dronanta en siaj fruktoj, la dikan fingron — li kun afektita fiero elŝovis la makzelon kaj levis la nazon: ĉe ni ĉio estas bonega. Ni disiris, reciproke kontentaj. Kun la banano en la mano mi ekiris plu.

Homoj, homoj, homoj… Homoj ĉe vitrinoj, homoj ĉe aŭtoj, homoj ĉe strataj vendotabloj, kaj simple irantaj nehaste, maĉantaj gumon, parolantaj, ridantaj… Ne, niaj homoj estas pli belaj. Sed ilia urbo estas pli pura. Iel pli prizorgita, prisarkita.

Kune bruante kaj flagrante per miloj da ruĝaj okuloj, ruliĝis pretere vespera aŭta torento.

La strato venigis min al malgranda ĝardeneto, pompe nomata parko. Berzelii Park, ŝajne. Mi preteris ĝin, kaj ĉi tie jam denove estis nemalproksime de akvo. Mi haltis. Ĝuste de tiu ĉi loko komenciĝis mia simpatio al Stokholmo.

Nenien li malaperis dum dek kvin jaroj, mia gisa amiko, kiun mi iam en krepusko misopiniis en unua momento viva. Necesas tre ami sian ĉefurbon, por ami ĝin tiel gaje kaj senĝene: en brila centro de la granda urbo, de la koro de la norda imperio, ne gravas, ke eksa, starigi ruĝ-flavan barilon «okazas laboroj», ĵeti sur asfalton pezan fermoplaton de kanalara luko, kaj sub la fermoplato enpiki pene malfermantan ĝin gisan akvotubiston, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ li elrampas el truo en tero — kun maldika, osteca, malgaje misformita kaj evidente postdrinka vizaĝaĉo. Nur unu afero iomete fuŝis la impreson — staranta apude anonco «Humor». Kvazaŭ sen tiu klarigo iu povus ne kompreni, ke la akvotubisto estas humuro, kaj ŝtoniĝus pro konsterno. Estis ĉi tie ia necerteco de svedoj pri si mem.

Mi deziris viziti ankaŭ Riddarholmen, Kavaliran insulon, sed la ĉielo jam velkis, kaj eĉ okcidente tra malvarma verdo de la sunsubiro penetris bluo. Mi staris iomete apud akvo, rememorante, kiel mi kun la amiko sidis sur terlango de tiu ĉi holmen, sur benkoj de malfermita podio — kaj malantaŭ akva vasto, nehaste ludanta per kvazaŭ kaŭĉukaj respegulaĵoj de urbaj lumoj, altis peza, anguloza bastiono de urbodomo, kaj pretere, je du paŝoj de nia bordo, bruante per neforta dizeleto kaj malhele lumante per lanternoj kaj per sola kvadrata fenestreto, tranavigis trivita ŝalupo kun pompa nomo «Solaris Rex»… Sed la koro jam malpaciencis. Venis tempo labori.

Mi decideme ekiris al telefono. Mi ne sciis la svedan; Eriko, laŭ vortoj de la patriarko, ne sciis la rusan. Kaj kiam, levinte la parolilon, de tiu flanko oni respondis per internacia «ha lo», mi demandis, pene akcentinte anglan «r», por tuj komprenigi, en kiu lingvo okazas la konversacio:

— Eric?

Li tuj komprenis.

— Yeah…

— Good day, Eric. I'm from Miĥailo Sergeiĉ.[76]

2

Tagoj flugis, kiel folioj laŭ vento.

La laboro estis skrupula, kaj, ĝenerale, tute nekutima por mi. Eriko — silentema, tre bona kaj fenomene erudicia en sia tereno — helpis, per kio povis, sen li mi implikiĝus rapide kaj senespere; por mi vere ĉio iĝis atingebla kaj malfermita, laŭ unua postulo venis sliparoj, dokumentoj, foje eĉ kovritaj per diafana membrano kadukaj leteroj, kvitancoj, dagerotipoj… Sed kion Eriko povus fari, se mi mem ne sciis, kion mi serĉas? Iru tien — ne sciate kien…[77] Dum tutaj tagoj mi sidis ĉe terminalo de IRU — mi memoras, kiam estis kreata la Informa Reta Unuiĝo, ni, junuloj, trinkis je ĝia sano kaj kantis «Ho, ekiru, IRU!»; en legejoj, kaj eĉ en laborĉambroj de fondusoj, malĉifrante malnovan skribmanieron — en la germana, en la franca; kaj dronis en amasoj da nenion signifantaj faktoj, kaj denove elplonĝis ŝajne, kaptinte iun fadenon, sed poste la fadeno ŝiriĝis, aŭ venigis en senelirejon, kaj mi serĉis alian, kaj ĉio estis hazarde, palpe, ĉio estis nebule. Kaj tagoj flugis, kaj mi sopiris ĉiujn.

Foje al mi ŝajnis, ke oni min «paŝtas»[78] — kaj mi kontroladis min dum tuta tago. Vagis en implikita, kiel intestaro, metroo; eniris kinejon; eniris restoracion. Kredeble, tio nur ŝajnis. Vespere mi deziregis testi la apartamenton pri elektronikaj «cimoj», sed mi, nature, havis nenian aparataron, — aparataro estas rimarkebla afero, jam unua farita traserĉo en la apartamento min malĉifrus; kaj, due, onu aŭskultu, mi ĉiam silentas. Sed la nervoj estis streĉitaj, kaj dum tiu tago mi pli longe, ol kutime, suferis pro sendormeco. Tro malrapide iris la afero. Kaj ĉu iris entute? Foje al mi ŝajnis, ke mi estas entute sur malĝusta vojo kaj vane formanĝas ŝtatajn kronojn. Mi tre deziris informiĝi, ĉu plivastiĝas plu la statistiko de Papazjan, ĉu plu okazas en la mondo krimoj, analogiaj al trovitaj de ni — sed ĉi tie tio estis neebla. Mi kuradis en vakuo.

Kaj folioj vere ekflugis, eknaĝis, tremante pro malvarmo, laŭ sulka pro aŭtuna vento akvo de strataj markoloj.

Mi konatiĝis kun neniu, amikiĝis kun neniu.

Mi sopiris.

Mi laboris.

Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste ĉio ĉi maloftiĝis. Poste ĉesis entute. Mi eĉ ne povis ekscii, kiel ili fartas, ĉu ili estas sanaj…

La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lanĉis vican paron da gravitiloj. Pri tio min ĝissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de tutgloba kunlaborado…»

Neniu minacis al la projekto «Ares».

Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem — malrapide, trenante piedojn, sidiĝante por ripozo post ĉiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neŭrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apŝerono… Ĝenerale oni skribis kun ĝojo kaj simpatio al la patriarko — foje, kiel al mi ŝajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazaĵo relevis estingiĝintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de ĉiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaŭ pri mi. Sovaĝe kontraŭrusa gazeto — mi ne memoras nomon, sed enmemoriĝis eldonkvanto: 637 ekzempleroj — mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laŭ volo de la patriarko de komunistoj, ĉar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraŭ la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontraŭspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MŜS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontiĝo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arĥizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Ĉu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaŭ ĉifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam ĵurnalistaĉoj elflaris, ke mi ne estas en Arĥizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsterniĝis, kaj la dorso sentiĝis ia tre sendefenda.

вернуться

75

Aleksandro Neva (1220–1263), princo Novgoroda en 1236–1251, grandprinco Vladimira ekde 1252. En la «Neva batalo» en 1240 venkis svedojn, gvidatajn de Birger, tiama reganto (jarlo) de Svedio. Nun Aleksandro Neva estas sanktulo de rusa ortodoksi-kristisma eklezio.

вернуться

76

Bonan tagon, Eriko. Mi estas de Miĥailo Sergeiĉ. (angle)

вернуться

77

Frazo el rusa popola fabelo (tiel caro sendas Ivaĉjon-stultulon plenumi taskon, elpensitan por lin pereigi).

вернуться

78

T. e. kaŝobservas (en slango de specialaj servoj).