Historie justa estas nur tio, kio obstaklas murdojn. Kaj maljusta estas tio, kio ilin helpas. Jen sola ebla justa aliro — cetero modeste nomiĝas «malpura politika ordo».
Vaporŝipo «Word Jackson» foriris el Southampton la 22-an de marto de la 1863-a jaro. Sur ĝi estis armilaro por poloj kaj cent sesdek homoj de diversaj nacioj, pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj decidintaj partopreni batalojn sur flanko de malfeliĉaj kaj mizeraj sklavigitoj. Ilin estris polo laŭdevene, kolonelo de aŭstria armeo laŭ servo Lapinski. Estis ankaŭ iu Demontoviĉ, laŭ maniero de jakobenaj tempoj nomanta sin komisaro. Ho sanktuloj, kiel dirus Liza, — la ŝipanaro de la frajtita de Lapinski vaporŝipo tute ne sciis, kien kaj por kio ĝi kondukas la ŝipon, la humanistoj babilis ian absurdaĵon anstataŭ klarigoj, eĉ ne pensante pri tio, ke ili ĵetas tute senkulpajn, absolute ne implikitajn en tiun plurjarcentan kverelon homojn al ĉiuj danĝeroj de milita fiaventuro! La 26-an de marto ĉi tie, en Svedio, en haveno Helsingborg al la batalantoj por prava afero de justa sociordo aliĝis Bakunin mem — li decidis, verŝajne, komenci persone starigi vivan ribelan ligon inter rusaj kamparanoj, ĉi-foje kun helpo de polaj ribeluloj. Sed du tagojn poste, jam en Kopenhago, aleno trapikis sakon[86] — la ŝipanaro, eksciinte pri la celo de la navigo, simple komplete forlasis la ŝipon. La liberemulojn tio ne senkuraĝigis; per sama mensogo estis dungita ŝipanaro, konsistanta preskaŭ plene el danoj. Tamen la aleno trapikis la sakon ankoraŭfoje. Pri irado de «Word Jackson» oni eksciis en Peterburgo, kaj la sangavida carismo denove montris al la mondo sian brutan vizaĝon: anstataŭ ol, ekzemple, sendi murdistojn, aŭ renkonti la ŝipeton en maro, pli proksime al Rusia bordo, per iu el militaj ŝipoj de Balta floto kaj eĉ ne mortpafi, certe, per plej granda kalibro, sed almenaŭ simple aresti ĉiujn, kiuj sur ĝi troviĝis, la carismo korektege ligiĝis kun la potencoj de Malmoo, kien «Jackson» alrampis la 30-an de marto, kun peto internigi la ŝipon. Sed kia estis tiu internigo! Terura arbitro! Demontoviĉ eĉ parton de la armilaro sukcesis konservi — kaj jam la 3-an de junio la neflekseblaj luktantoj, frajtinte velŝipon «Emilia», estrataj de sia Lapinski, denove navigas renkonte al la justa ordo. La vojo al ĝi ĉi-foje, laŭ ilia opinio, kuŝas tra Litovio, tie ili esperas organizi novan fajrejon de la ribelo. La 11-an de junio ili penis elŝipiĝi ĉe enirejo al Kurisch-Haff — tiel nomiĝis tiam longa, laŭlitere ŝnure etendita lago, disigita de Balta maro per Kurŝa terlango. Balta maro iom ŝtormis, kun ĝi eĉ somere ne eblas ŝerci. Sed al la armitaj revuloj maro ĉiam ŝajnas atingi nur genuojn — ek al paradizo ĝis morgaŭ! Dudek kvar homoj dronis laŭlitere je versto de la bordo, ne scipovante atingi ne nur la justan ordon, sed eĉ sablan plaĝon. Trivita «Emilia» revenis finfine — ŝajne, post la kunpuŝiĝo kun tiom «maljusta» realeco la luktantoj komprenis, ke la afero, kiel evidentiĝis, okazas serioze, belaj frazoj kaj gestoj finiĝis, kaj baldaŭ post la dronitoj sekvos mortpafitoj kaj, probable, eĉ pendumitoj; al ili tia perspektivo ne plaĉis. Murdi, sendi al morto je nomo de justa ordo — tio estas sankta devo, ĉiam bonvolu. Sed morti mem — tio estas iom tro. Iel ili ĝisrampis Gotlandon — proksimume kiel mi la pordon de la hotela apartamento, kiam al ĝi frapis Eriko — kaj la 19-an de julio sveda milita ŝipo transportis la restintojn reen al Anglio.
Mi ilin eĉ ne kompatis. Ho dio, ja se ili estus transportantaj pansojn aŭ jodon — mi al ĉiu starigus monumenton! Mi penis imagi tiujn restintojn. Kiel ili, atendante svedan korveton, sidas sur kajo de paca, dormema, ludila, kiel kuka dometo, Visby, per kesteca krusto de akre-pintaj tegolaj tegmentoj kuranta supren strat-post-strate, kvazaŭ ŝtup-post-ŝtupe, sur altan bordon de Gotlando, kun malgajo rigardas al blua, malvarma eĉ somere, antaŭlonge finŝtorminta maro, al mevoj, kiel blindigaj buloj de neĝoblanka flamo malrapide krucantaj lazuron de ĉieloj, trinkas ian aĉaĵon, kaj pensas… Pri kio? Pri kio do ili pensas? Ŝajne, tio estas facile imagebla, ja mi estas homo kaj ili estis homoj; jen la manoj, jen la piedoj, kiel diris Kristo al Tomaso Nekredema — jen ĉielo, jen maro, pri kio ĉi tie eblas pensi? Sed la sindromo de Cin furiozis en ĉiu el ili — kaj mi ne povis penetri en iliajn pensojn, kiel ne povis penetri, ekzemple, en pensojn de skizofreniulo, per absolute korektaj, oratoraj frazoj pruvanta: «Ni prenu Kolan duoninsulon, insertu en ĝin televidilon, ĉirkaŭe ĉiam tirnu panon — do, ĉu Elio Muromano[87] elkreskos, mi vin demandas?»
Jes, siatempe mi pafis. Tute antaŭnelonge pafis, por savi Ramilon. Konkretan homon de konkreta murdanto. Sed, ekzemple, aliri junulon, kiu faris ankoraŭ nenion malbonan kaj al vi, kaj al viaj proksimuloj, kiu ĉi-momente pensas — kaj tio klare montriĝas sur lia vizaĝo — pri tio, ĉu bone elkreskis aveno en gepatraj lokoj, ĉu ne truiĝis la tegmento de patra grenejo kaj kun kiu nun flirtas najbara Pranjo, kaj kun histeria krio «Vi estas dungito de forputrinta reĝimo!» aŭ, ekzemple, «Sanka sklafikanto![88]» tranĉi lian ventron per bajoneto?
Ne imageblas.
Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciiĝis pro tio, kiom forte tamen ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malĝustecon de celilo, se eblas tiel diri. Preskaŭ ĉiuj tiel aŭ alie ĉagreniĝis pro la okazinto, multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.
La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak, sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris, civitana edzino. Havis tiu nerealiĝinta murdisto edzinon, kiel evidentiĝis; evidentiĝis, ke lin oni povis ami, kaj eĉ kiel… «Saluton, mia dikulineto! — skribis Stupak. — Mi ankoraŭ plu restos en Britio, kuraciĝos kaj ripozos iomete post nia balta vojaĝo. Kaj poste mi jam revenos por ĉiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojaĝo montriĝis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi eĉ pli ol antaŭe ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale — ne ofendiĝu — nin, rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorĝon ŝiri — tutegale neniu aŭdas, kaj eĉ aŭskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino, kaj dum festoj — drinkejo kaj preĝejo. Kiel mi ĉion ĉi malamegas! Aĥ, se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia, se eblas tiel nomi, feliĉo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de ĉiu, kiel bolas ĝi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn maljustaĵojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo — per cento, al unu bato — per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberiĝo el jarcenta jugo gvidu ĉiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto, pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero, sendependeco, digno, konstanta strebo al libero — kie estas ili? Aĥ, scienco, scienco! Kiel potenca ĝi estas en kreado de novaj maŝinoj, kaj kiel senhelpa ĝi estas en kreado de nova homo!»
86
Aludo al rusa proverbo: «Ne eblas kaŝi alenon en sako» (t.e. ne eblas kaŝi veron, ĝi tutegale iam malkovriĝos, kiel la aleno nepre trapikos la sakon).