La intelektulo, obstine ŝajnigante, ke de la Tajmira hidroponiko dependas tuta lia estonteco, sukcesis foriri je sepdek paŝoj antaŭen kaj preskaŭ trairis la ĝardeneton survoje al aleo sur transa flanko de la ĉirkaŭanta «Otton»-on verda zono. En la ĝardeneto mankis homoj; la nuboj, kiujn mi kun tia plezuro kontemplis du horojn antaŭe, iĝis kontinua bula maso, ŝtopinta la firmamenton — pro tio iĝis krepuske kaj iel malvarme… Aĥ, dio mia, ja ne pro la nuboj al vi estas malvarme, diris mi al mi mem, kaj tiu konjekto min kuraĝigis. Mi ekiris post la intelektulo. Kaj kiam li, ne ĝisirinte dek paŝojn ĝis Tirpitz-aleo, haltis, mallevis la gazeton kaj turniĝis, rigardante tra la testudaj okulvitroj rekte al mi, mi ĉirkaŭglatigis min per la manplatoj — tute senkulpa gesto, mi kvazaŭ kontrolas, ĉu ne ĉifiĝis la kostumo, ĉu ne estas ie neatenditaj faltoj, sed profesia okulo tuj komprenos, ke mi demonstras maleston de armiloj kaj en la poŝoj, kaj sub la akseloj, kaj kie ajn. Li, evidente hastante, faldis «Pravda»-n — preskaŭ ĉifis, por sukcesi, dum mi iras — kaj ripetis mian movon. Mia animo iomete malpeziĝis. Ja mi jam estis preta al io ajn — ĉu plonĝi en arbustojn, ĉu balanci pendolon[96] sur paca vojeto, superŝutita de seka foliaro… Aliflanke, kion li timu, li ja estas sur sia tero, kaj li ne estas sola — oni facilege povas pafi en mian dorson, aŭ el la samaj arbustoj elsalti kaj ŝpruci en mian vizaĝon iun aĉaĵon; aŭ entute… enblovi iel noblan fajron de malakcepto de simplulaj ĝojoj kaj malestimon al edzinoj-bovinoj…
Verŝajne, mirindan senton de libero kaj sendependeco devas havi homo, por kiu ĉio ĉi vere nenion signifas kompare kun la propra persono kaj zorgeme vartita manio de nepacigebla lukto por ia buĉa idealo. Ŝajne, ĝuste tian staton de libero en pasintaj tempoj oni nomis heroeco. Ne imageblas…
Kaj kiel, verŝajne, abomene kaj triste estas por tia homo, libera, vivanta nur por si mem kaj por la lukto, se almenaŭ unu tago lia pasos sen kvaronumo, sen perforto, sen perfido de iu normalulo por la idealo… Ja tiuj kvaronumoj kaj perfidoj estas la sola afero, per kiu li firmigas sian pozicion en la mondo. Alia spuro ne restas.
Mi aliris proksime al la intelektulo kaj haltis. Klare demandis ruslingve:
— Vi, ŝajne, volas ion diri al mi?
Li kapjesis.
— Jes, — same ruslingve respondis li. — Mi ĝojas, ke vi tiel rapide kaj tiel ĝuste min komprenis.
La lingvon li posedis bonege. Misprononco estis ne pli forta, ol, ekzemple, de Kruus.
— Mi vin aŭskultas, — diris mi.
Li iomete silentis.
— Ĉu mi havas honoron paroli kun korespondanto de gazeto «Pravda» Alekseo Nikodimoviĉ Ĉernyŝov?
— Vere tiel.
Li denove silentetis.
— Sed, eble, kun kolonelo Aleksandro Lvoviĉ Trubeckoj?
— Eble, — indiferente respondis mi, sed mia koro fakte stumblis. Kie do mi tiel eraris?
Li etendis la manon kaj konsole tuŝis mian kubuton.
Kaj subite li ridetis al mi. Sur osteca mallarĝa vizaĝo, preskaŭ duone kaŝita sub la okulvitroj, la rideto montriĝis neatendite milda kaj hela.
— Ne ĉagreniĝu, kolonelo. Vi ne faris profesiajn erarojn. En tio, ke ni malĉifris vin, ne estas eĉ peceto da via kulpo, — li suspiris. — Vi neniel povis scii, same kiel ne povis tion scii ankaŭ tiuj, kiuj vin sendis, ke vilao Alvico delonge vokas nian atentan intereson, kaj la Munĥena nodo de IRU antaŭ multaj jaroj estis ekipita per malgranda aŭtomata aldonaĵo.
Li denove suspiris, kaj en tiu suspiro evidente montriĝis faciliĝo. Ŝajne, vokante kaj atendante min, li same tro nervoziĝis, kaj nun estis poiomete malstreĉiĝanta. Verŝajne, li ĝojis, ke ĉio finiĝis sen miskomprenoj.
— Tuj kiam de ie ajn venas demando, en kiu figuras «Alvico» aŭ «Haushoffer», al respektiva terminalo en Berlino tuj iras informo pri tio, kia demando venis, de kie, kio estas sendita responde. La unuan signalon ni ricevis antaŭ pli ol monato. Kvin semajnoj sufiĉis por kompreni, kio estas tiu Ĉernyŝov, tiom interesiĝanta pri Alvico. Des pli, ke karaktero de viaj demandoj praktike ne lasis ajnajn dubojn pri tio, rilate de kiu enketo ili venas. Interesiĝi pri sektoj de komunistoj-murdistoj povus, plej probable, homo, okupiĝanta pri iu terorisma ago en sfero de moderna komunismo.
Lerte, diable. Vere, supozi, ke ili ĉi tie interesiĝas pri nuna Haushoffer, estis neeble.
Sed kiuj, fakte, estas tiuj ili?
— Se vi deziris nur konversacii, por kio estis tiu observado? — singarde demandis mi. — Mi nervozigis vin, vi — min…
Li iomete kunpremis la lipojn, poste respondis:
— Jes, verŝajne, mi kulpas antaŭ vi. Sed mi simple ne trovis alian manieron komprenigi vin, ke mi scias, kio vi estas, kaj deziras renkonti kun vi, sed pri la renkonto tute ne insistas. Se vi opinius pli konvena por vi eviti tiun konversacion — mi ne trudus ĝin. Mi ĵuras per honoro, ni ne havas ajnan deziron enmiksiĝi vian laboron, aŭ, des pli, obstakli ĝin. Se miaj agoj ŝajnis al vi sentaktaj — mi elkore petas vin min pardoni.
Li iomete klinis la kapon, poste relevis. Preskaŭ sen hezitoj mi etendis al li la manon.
Poste li montris al mi legitimilon kun imperia aglo sur la kovrilo, kaj, jam ne tiom streĉite, diris:
— Mi estas laboranto de kvara sekcio de Departemento de imperia sekureco Heinrich von Kreuwitz. Laŭ rango mi egalas al vi. Laŭ titolo mi estas iomete malpli alta, barono.
— Ĉu Orienta Prusio? — demandis mi.
— Ĉu rimarkeblas? — respondis li per demando, kaj en lia voĉo sonis trankvila fiero. — Jes, vi divenis. Do… Ĉu ni, eble, trinku po kruĉo da biero? Ĉi tie estas tute proksime…
— Pardonu, barono, sed mi tiom longe ne satdormis en Stokholmo, kaj tre laciĝis en la vojo. Mi timas, ke eĉ biero nun estas malutila al mi. Ne opiniu, pro dio, mian rifuzon demonstra.
— Tiuokaze, estas mi, kiu ankoraŭfoje petas pardonon de vi, princo. Tiu maldeca hasto, kun kiu mi provokis nian renkontiĝon, klarigeblas nur per timo, ke vi jam hodiaŭ provos viziti Alvicon, sed mi tute ne volis perdi eblon konversacii kun vi anticipe. Ĉu vi ne estas kontraŭ promeno laŭ la parko?
— Tute ne.
— Mi forprenos de vi ne pli ol duonhoron.
— Mi estas en via dispono, barono.
Ni malrapide ekiris laŭ unu el flankaj vojetoj.
— Vi, sendube, pli ol mi scias pri tio, kio okazis kaj okazas en Alvico, — komencis la barono. Mi interrompis lin:
— Mi donas al vi vorton de komunisto… vorton de nobelo, se vi preferas — mi nenion scias pri tio!
Li iomete maĉis per maldikaj lipoj. Subita ventoblovo de lia flanko surprize alportis al mi delikatan odoron de bona kolonjakvo.
— Kiel vi deziras, sed tiuokaze mi formulu tieclass="underline" vi konjektas pri pli multa. En mia dispono estas nur tiu informo, kiun vi ricevis laŭ IRU — sed en la via estas ankaŭ tiu, kiun vi ricevis en la arkivo de Socialisma Internacio, kaj tiu, kiu, nesciate kiel, entute direktis vian enketon al vojo de historiaj esploroj. Mi ja tute ne imagas, kiaj strangaj motivoj vin direktis al tio. Kaj mi demandas vin pri nenio. Kiam kaj pri kio sciigi min, kaj ĉu sciigi entute — dependas nur de vi.
— Mi timas, ke mi ne povos tion decidi, dum ne finos la enketon.
— Mi estis certa, ke vi respondos ĝuste tiel. Por ni, tamen, ŝajnas nedisputebla, ke en vilao Alvico antaŭ cent tridek jaroj estis farita iu malkovro. Siatempe mi skrupulege analizis ĉiujn fakturojn de Klaŭso Haushoffer, ĉiujn mendojn, faritaj de li en diversaj uzinoj de tiama Germanio, sed venis al nenia konkludo. Aŭ li estis konstruanta ian hermetikan bunkron, plej probable, subteran. Aŭ li estis konstruanta laboratorion, kie li povus sintezi batalajn venenaĵojn — jam en tiu okazo li tre superis sian tempon, kvankam, vidas dio, tute ne en tia afero, kiun mi povus admiri. Aŭ… sed mi ne lacigu vin, ĉiuj ĉi supozoj ne kostas eĉ rompitan groŝon, kiel oni diras en via lando. Tiel aŭ alie, iu treege grava rezulto estis atingita, ĉar, se ĝi ne estus atingita, Haushoffer ne liberiĝus de siaj sciencistoj… Ja ankaŭ vi estas konvinkita, princo, ke kaj Raschke, kaj Stupak estis likviditaj laŭ ordono de Haushoffer, kiam ili donis al li ĉion, kion povis, ĉu?
96
Termino el slango de specialaj servoj, signifanta rapidajn balancajn movojn de la korpo por eviti trafan pafon de kontraŭulo.