Выбрать главу

Novaĵoj.

Alvenis Dimĉjo, la ŝoforo de la lasta ŝarĝaŭto en Virico.[101]

— Saluton, inteligencio! — diris li.

— Saluton! — ĥore respondis mi kaj la avo.

— Kaj mi hieraŭ aliplanedan flugteleron vidis, — sciigis Dimĉjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. — Jen tiel super Oredeĵo ĝi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

— Ne mensogu, fikulo, — severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li eĉ etendis la kolon. — Jen, putino, denove flugas.

Ni turniĝis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraŭ vento, glitis malgranda bela blanka disko. Eĉ ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laŭ rando de supera konveksaĵo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj — ĉu vidlukoj, ĉu simple ornamaĵo.

— Eĥ! — domaĝe diris Dimĉjo. — Se mi povus ĝin per «Stinger»[102] fiki!

— Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?

Dimĉjo ĉagrenite grimacis.

— Antaŭ du tagoj mi la mian en Tosno interŝanĝis al du boteloj da «Agdamo».[103] Drinki deziregis — ne povis rezisti!

— Nu, ĉu trinkis? — kun vigla intereso demandis avo Bazilo.

— Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', troviĝis akvo! Mi tiun komerciston se renkontos — la testikojn deŝiros!

— Ne renkontos vi lin, — grumblis la maljunulo. — Ili dufoje sur sama loko ne komercas.

La flugtelero foriris malantaŭ arbareton.

La radiricevilo informis: «…pridiskuto de tagordo de la kongreso. Laŭ vico da demandoj evidentiĝis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj disiris por tagmanĝo, ne veninte al unueca opinio…»

Eksonis sonorilo kaj mi, deĵetinte la cigaredstumpon, ekstaris.

— Semu racian, bonkoran fervore,[104] — tuj diris Dimĉjo, — semu, vin dankos la blatoj elkore…[104] Sukceson, Aleksandro Petroviĉ.

— Kaj al vi ses futojn sub antaŭaj radoj, — respondis mi per afablaĵo al afablaĵo.

En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj — sed pli aĝaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraŭ iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Puŝkinon, en Tosnon, eĉ en Lubanjon al bazaroj. Aliaj — jam tute spertaj — faras noktajn rajdojn laŭ fremdaj teritorioj en Pulkovo, por ŝteli ion el stokejoj aŭ el deponejoj, aŭ kapti panan ŝarĝaŭton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredeĵa limo. Mankas tempo por lernado…

El necesejo aŭdiĝis sovaĝa tintado de gitaro kaj ĥora kantado — la knaboj provludis, prepariĝis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur ŝtupo, fiksaŭskultante. A ha, mi konas tiun kanton, ĝi estas amatora. Nomiĝas «Smolnyj».[105] Ĝi ne tute aktualas, certe — sed kion eblas postuli de la knaboj, se eĉ la granda literaturo ne moviĝis plu ol insultado de komunistaĉoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaŭ speciale ne trafante eĉ unu noton, kantaĉis laŭ motivo de «Ĉe via peronet'» de Malinin:[106]

Ĉe via palacet' Mi pensis pri marksismo, Ĉe via palacet' Mi rememoris ĝin, Ĉe via palacet' La rev' pri komunismo Reekflamiĝis, sed Vi forfikigis ĝin!

Mi ekiris plu. Necesas ankoraŭ provludi kaj provludi.

Hodiaŭ mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.

Manjo Mjakiŝeva, belulino, la nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj ŝi paradis en tute kapturniga kompleto — bonega importa pantalono, jaketo, ĉiam butonumita tiel, ke ĝi tegis ŝian korpon; ĉiuj sciis, ke ŝi ne malŝparis eĉ kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, ŝi ĝin trovis en aŭgusto sur plaĝo — iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en mateniĝa nebulo… Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indigniĝi, ofendiĝinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kuŝintan sub la jaketo, ŝi interŝanĝis en Pavlovsko kontraŭ paro da higienaj tamponoj, kaj la vestaĵojn prenis por si.

Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antaŭnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro ŝi elesploradis ĉe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke eĉ tridek kvin. Nur informiĝinte ĉe la tria — pli ĝuste, ĉe la kvara, ĉar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori — ŝi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn ŝi eltenis, ŝajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.

Stella Jeŝko — mi nenion povas diri pri ŝi, simple nenion. Mi ne aŭdis de ŝi eĉ unu vorton. Laŭ mi, ŝi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia ŝin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien ŝi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaŭ kun trioj? Ĉu ne estas tutegale?

Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili — mi jam ne memoras, kiu — en antaŭa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».

Mi estis malfermonta la buŝon, sed Venĉjo Gusev, komforte duonkuŝanta ĉe unua tablo el maldekstra vico — la brakoj apogiĝis per kubutoj al la malantaŭa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto — pigre antaŭis min.

— Ni, Aleksandro Petroviĉ, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.

Mi silentis iom. Poste sidiĝis ĉe mian instruistan tablon kaj diris:

— Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.

— Kia vi estas plaĉulo, — diris Tanjo. — Permesu al mi vin kisi!

— Iomete pli poste, — respondis mi. — Unue ni faru niajn aferojn.

Juĝante laŭ ĉio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Ŝajne, ili prepariĝis al serioza batalo.

Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaŭ en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, kliniĝis, amike alpremiĝis per la busteto al mia ŝultro, kaj ŝmace kisis mian vangon.

— Nur la lipŝminkon viŝu poste, — diris ŝi, revenante al sia loko.

— Dume ĝi restu, — respondis mi. — Al mi tiel pli plaĉas.

Ili komencis nehaste kolekti siajn aĵojn. Koĉjo Gusev ĵetis sur la ŝultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».

— Atendu minuton, geknaboj, — diris mi. — Nun, kiam ĉiuj formalaĵoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?

— Aĥ, ja por kio al ni… — komencis Koĉjo, sed Venĉjo interrompis la fraton.

— Atendu, Koĉjo, ĉu vi estas pugo aŭ viro, — diris li. — Ja la instruisto homan konversacion proponas.

Li residiĝis. Tiam eksidis ankaŭ ceteraj.

— Iu el granduloj, kiu ĝuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke ĝi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu ĉi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencaĵo.

вернуться

101

Virico (Vyrica) — vilaĝo apud Peterburgo.

вернуться

102

Portebla kontraŭavia raketa pafilo.

вернуться

103

Malmultekosta vino, simila al portovino.

вернуться

104

Ironia parafrazo de famaj versoj de granda rusa poeto Nikolao Alekseeviĉ Nekrasov (1821–1878):

Semu racian, bonkoran fervore, Semu, vin dankos pro tio elkore Rusa popol'!…
вернуться

105

Tiel nomiĝas palaco de eksa instituto Smolnyj, en kiu dum sovetia epoko lokiĝis Peterburga/Leningrada komitato de komunisma partio.

вернуться

106

Populara rusa kantisto de 1980–1990-aj jaroj; estas fama lia ŝlagra romanco «Ĉe via peronet'».