Выбрать главу

— Penson nebuligadis! — konfirmis Koĉjo.

— Ĉu la solan? — demandis mi.

Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.

Mi ĉirkaŭrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaŭ antaŭe, kaj ĉiam finiĝis same — ĝuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli saĝa, ol tiuj, kiuj estis antaŭe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin — sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptiĝis al ĝi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo ĝi havas kaj des malpliajn, sekve, ĝi havas ŝancojn elvivi — sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:

— Kion vi deziras lerni?

— Manbatalon, — tuj komencis kalkuli per fingroj Venĉjo. — Tion ni faras, sed necesas pli. Jen, antaŭnelonge ni unu afganiulon[107] dungis, li nin dresas…

Vi diris. Ne «instruas», ne «trejnas» — «dresas». Ho, historio. Kiu diris «Vi diris»?

— Pafadon, — fleksis duan fingron Venĉjo, — tion ni ankaŭ penas, sed katastrofe mankas municio.

— Eksplodan metion necesas studi, — voĉis Koĉjo.

— Midzadon bone ellerni, — zorgeme diris Kokovceva. Koĉjo subridis kaj degne diris:

— Vi, Tanjo, nur pri fikado pensas.

Ŝi, rapide turninte sin al li, ekbrilis per venka rideto.

— Algebro necesas, bedaŭrinde, — diris Mjakiŝeva, — alie en vendejoj ajna kanajlo trompos — vi ne sukcesos eĉ furzi.

— Jes, eble, — penseme konsentis Venĉjo.

— Kaj ĉu vi opinias, ke tio sufiĉas por vivo? — demandis mi.

— Por vivo ĝuste tio necesas.

— Tio sufiĉas por morto, Venĉjo, — diris mi. — Nur por morto. Unue, eble, ne via. Poste, tutegale, ĉu pli, ĉu malpli frue, — por via. Tio sufiĉas nur por mallongtempa elvivado.

— Scienca komunismo estas ĉio ĉi, Aleksandro Petroviĉ, — respondis Venĉjo. — En la realo ĉio estas simpla. Kiu elvivas — tiu vivas. Alian manieron vivi ankoraŭ neniu elpensis.

Li ekstaris, kaj tuj, kun bruo deŝovante seĝojn, leviĝis ĉiuj. Kiel vera gvidanto, li tralasis ĉiujn ceterajn antaŭen, kaj kiam la ĉambro, iel adaptita por klaso, malpleniĝis, li denove rigardis al mi kaj kuraĝige ridetis.

— Ne ĉagreniĝu, Aleksandro Petroviĉ, — diris li. — Ni persone vin eĉ estimas. Sed via fako nin naŭzas. Antaŭe almenaŭ unufoje dum ĝenerala sekretario ŝanĝiĝis programo, sed nun — entute ĉiu la sian propagandas. Kaj ja al ĉiuj jam delonge estas klare, ke aliajn li insultas, ĉar por si, amata, lokon purigas. Jen, dum Miĉjo[108] kiel oni Stalin-on damnis. Diris al la popolo longe atenditan veron! Kaj kio rezultis? Denove por tiu Stalin homoj pereas. Patro mia somere iris al demonstracio por tiu feka USSR — do, batis oni lin per «demokratigilo»[109] al la kolo mallerte — li tuj mortis, nur sukcesis diri: flagon nian, ruĝan, levu pli alte, ili vidu… Kiu vidu, por kio — diablo lin scias. Eble, al Dio sur ĉieloj li rakontos, sed eĉ tio — apenaŭ.

Li ankoraŭ iomete staris apud la pordo — mirinde, sed li min kompatis! Bonega tamen knabo kreskas.

— Ĝis revido, — diris li.

— Ĝis revido, Venĉjo, — kun simpatio diris mi. — Se en estonta duonsemestro vi ŝanĝos vian opinion — mi, kiel juna pioniro, ĉiam pretas.

— Kion vi diras, Aleksandro Petroviĉ! Vintre ĉi tie tiaj aferoj komenciĝos! — kaj li eliris.

Tio, juĝante laŭ ĉio, estis vero. Metinte la manojn malantaŭ la dorson, mi nehaste aliris fenestron. En griza lumo de malhela malfrua mateno tra nudaj branĉoj de betuloj el la dua etaĝo klare videblis plumba strio de Oredeĵo kaj laborantaj homoj sur nia bordo. La bildo klare rememorigis pri konataj laŭ kronikfilmoj bildoj de sindonema laboro de sovetiaj malfrontaj virinoj en la kvardek unua jaro.[110] Fosaĵoj, kontraŭtankaj bariloj, pafaj punktoj…

Dum la somero feraj kohortoj de sovĥozo[111] «Lensoveta», fortigitaj per du dekoj da ĉeĉenaj profesiaj murdistoj, kiujn la direktoro de la sovĥozo dungis en tiel nomata Sankt-Peterburgo, promesinte fordoni al regataj de Ĉeĉenio brokantistoj tutan rikolton de sovĥoza brasiko, premis kaj premis niajn gvardianojn, ĝis tiuj ne deiris al la rivero. Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo[112] — jen ĝi, la vilaĝo, la hejmoj malantaŭ la dorsoj. Sed estis klare, ke, tuj kiam Oredeĵo kovriĝos per glacio, lensovetanoj penos konkeri la riverlimon.

Unue dolĉe kantanta Gorbaĉov dum unua Karabaĥa puŝo,[113] anstataŭ peni defendi tiujn, kiuj, sendepende de politika orientiĝo, bezonis defendon, komencis ludon, kalkulante, ke tiu osto en gorĝo de du landoj devigos ilin eterne turni sin al Moskvo, kiel al arbitraciulo — kaj per tio demonstris, ke la centro, komencinte perdi sencon kun forigo de milita timigilo, definitive degeneris, kaj «kiu kuraĝos, tiu ĉion manĝos». Poste iĝis klare, ke la ŝtato eĉ en plej eta grado ne respondecas pri siaj impostopagantoj, kaj sekve — politike ne ekzistas, zorgante nur pri si, kiel ajna strata spekulisto, kaj lasante ceterajn savi sin, kiel ili povas; tio nomiĝis longe atendita disponigo de ekonomia memstareco. Poste, dum Boĉjo[114] elpremante Miĉjon, petegis ĉiujn preni tiom da suvereneco, kiom ili povos,[115] fine krevis la ekonomio, kaj evidentiĝis, ke ricevi ion necesan eblas nur ŝanĝinte tion kontraŭ io, necesa al aliaj; kaj por tia natura interŝanĝado minimume necesas ion posedi. Kaj la plej mallonga vojo al plena posedo de tio, kio estas ĉe viaj manoj, jam estis montrita — sindetermino ĝis plena apartiĝo. Kaj kiam ĉiuj samtempe akaparis, kion sukcesis, kun infanece sadista malica ĝojo penante ankoraŭ pli dolorigi najbarojn kaj demonstri al ili sian neceson: Jen, provu vivi sen niaj terpomoj! kaj jen, veturu sen benzino! kacon en vian buŝon, anstataŭ nia ligno, se vi malbone kondutos! Sebastopolon konstruis ukrainaj kozakoj, kaj fino! — sur ĉiuj niveloj komenciĝis, disvolviĝante de tago al tago ĉiam pli furioze, senfina, pure imperiisma redivido de la mondo.

Historio…

Tremetante kaj eĉ frapante per la dentoj pro humida trapenetranta vento, mi ekiris hejmen. Evidente estis falonta neĝo. Ja ĝi jam falis kelkajn fojojn, kaj denove degelis. Koto, koto, koto…

Kaj hejme mi ne povis trovi varmon. Nur eble ĝistrinki ŝparitajn antaŭhieraŭ cent kvindek gramojn da surogata spekulista vodko.

Malrapide paŝante tien-reen laŭ la ĉambreto kaj rigardante al ŝvelintaj, defalintaj en anguloj tapetoj, mi suĉetis ĝin el glaso. La likvaĵo estis dolĉeta kaj naŭza. Kaj tute ne varmigis.

Tro malplene estis hejme. La filo, unuajara soldato, en antaŭa aŭtuno pereis en Ugliĉo, kiam partio «Carido Dimitro» deklaris ĉefurbigon de la urbo kaj provis aranĝi puĉon; eksa instrukciisto de Jaroslavla urba komitato de komunisma partio Roberto Neĉiporenko, nun prezidento de Jaroslavla regiono, rilatanta treege negative al ĉiuj elmontroj de naciismo kaj separatismo sur sia teritorio, decideme dronigis la puĉon en sango, per unua ondo sendinte al pereo junajn soldatojn. Kaj la edzino foriris jam antaŭ kvar jaroj. Kiam ĉe ŝi oni trovis triĥomonadojn, ŝi deklaris, ke mi ŝin infektis; dio scias, en tiu somero mi vere fikadis kleran senedzan somerloĝantinon, enuantan ĉi tie duope kun filo, ŝaka miraklinfano, iel tiel okazis, sed fakte, kiam mi vizitis kuraciston, kun granda peno ne vominte pro konversacioj de atendantaj sian vicon gejunuloj, oni nenion trovis ĉe mi — tamen mi obeeme glutadis triĥopolon, pro kiu mi ial terure deziregis dormi, kaj ankaŭ la edzino ŝajne elkuraciĝis, sed post tri monatoj ĉio, krom la somerloĝantino, ripetiĝis; tiam ŝi, dirinte al mi ĉion, kion oni diras en tiaj okazoj, kolektis miajn aĵojn, kaj elpelis el la loĝejo…

вернуться

107

Tiel oni nomas en Rusio veteranojn de Afgania milito.

вернуться

108

Gorbaĉov.

вернуться

109

Tiel ironie oni en Rusio nomas kaŭĉukan polican bastonegon.

вернуться

110

Unua kaj eble la plej malfacila jaro de la Granda Patruja Milito (1941–1945).

вернуться

111

Ŝtata agrokultura entrepreno en sovetiaj kaj postsovetiaj tempoj; mallongigo de «sovetskoe ĥozjajstvo» — «soveta mastrumaĵo», distinge de «kolĥozo» («kollektivnoe ĥozjajstvo», t.e. «kolektiva mastrumaĵo») — agrokultura kooperativo.

вернуться

112

Aludo al fama frazo, dirita en 1941 al soldatoj, pereontaj dum defendado de Moskvo: «Granda estas Rusio, sed mankas loko por malofensivo: malantaŭe estas Moskvo».

вернуться

113

Temas pri eble unua grava interetna konflikto interne de disfalonta Sovetio: tiu inter Armenio kaj Azerbajĝano pri Karabaĥo.

вернуться

114

Jelcin.

вернуться

115

Fifama frazo de Jelcin, kun kiu li alparolis al gvidantoj de federaciaj respublikoj.