Выбрать главу

2

Ankoraŭ unu senkapigita ansero ekflugis finfine en sian ĉielon.

3

Tristo estis tia…

Tia…

Tia tristo.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'. Sed kien plu? Aŭ — jam?

En la buŝo ŝvelis neelteneble abomena miksita gusto de putra vodko kaj likva merdo.

Mi eksidis sur la lito, mallevis la piedojn sur tapiŝon. El la spasme ektreminta stomako io elverŝiĝis en la buŝon; mi apenaŭ retenis, glutis reen.

En la dormoĉambro estis krepuske kaj senkolore. Malantaŭ larĝa venecia fenestro, duonkaŝita de kurtenoj, flagris grize decembra tago.

Mi revenis al «Otton» frumatene. Telegrafis neĉifritan depeŝon al MŜS: «La enketo estas finita. La antaŭtimoj ne konfirmiĝis. Ĉio estas eĉ pli komplika. Serioza problemo por tuta monda komunumo. Mi postulas senprokrastan kunvokon de la Sekureca Konsilio de UNo. Por plirapidigo de la proceduro mi petas klopodi antaŭ la caro pri kunhelpo. Trubeckoj. Hotelo «Otton», Munĥeno, Germana Imperio».

Poste mi sendis analogian mesaĝon al la patriarko.

Poste mi leviĝis al von Kreuwitz kaj, preninte de li vorton de honoro, ke li silentos, ĝis mi ne faros raporton al SK, rakontis pri ĉio.

Von Kreuwitz fajfetadis tra la dentoj, poste kun forta misprononco diris «Tio estas ter-rura» — kaj, danke preminte mian manon, tuj foriris, por komunikiĝi kun Berlino kaj proponi subteni la iniciativon de Rusio pri urĝa kunvoko de SK.

Atinginte finfine mian apartamenton, mi prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman — kaj kuŝiĝis dormi.

En Alvico mi preskaŭ ne dormis, mankis tempo.

Kaj, dum kelkaj momentoj vere estadinte por Trubnikov lumporta estaĵo, mi vekiĝis en malespero kaj tristo.

Homoj, homoj, kion do vi faras…

Oni frapis la pordon, kaj mi eksaltis. Por ia momento ŝajnis, ke tio estas la metankoj.

Pro abrupta movo la stomako denove faris sovaĝan kapriolon.

Mi surĵetis ĥalaton kaj eliris el la dormoĉambro en la gastoĉambron. Diris:

— Bonvolu!

La pordo takte malfermiĝis duone, kaj oficisto de la hotelo, ridetante ĝis la oreloj, diris, ŝovinte en la fendon la kapon kaj pladeton:

— Korespondaĵo al via princa moŝto!

Ĉiuj jam sciis. Mi larĝe subskribis la depeŝojn per vera familinomo, kaj dum tri horoj, kiam mi dormis, pro penoj de, verŝajne, vestibla poŝtistino, la tuta etato estis informita, ke en ilia hotelo loĝas nekonate, en aspekto de korespondanto de «Pravda», rusa princo.

— Dankon. Metu sur la tablon, — diris mi, ekfumante. Sed la fumo min eĉ pli naŭzis. Mi haste estingis la cigaredon. Ne sidiĝante, komencis trarigardi la poŝtaĵon.

Jes, la hotelaj oficistoj havis kaŭzojn ekscitiĝi. La caro mem informis min, ke estas subskribita la ordono pri ordenado de mi per Andreo Unuevokita. Kaj aldonis kelkajn varmajn gratulajn frazojn. Kaj aldonis, ke, tute fidante mian senton de respondeco, li, ne atendante rakonton pri detaloj de la afero, jam interparolis kun la ĉefministro kaj la prezidanto de Dumo, kaj ili triope, komunikiĝinte kun la ĝenerala sekretario de UNo, tiel konvinke konversaciis kun li, ke tiu promesis organizi kunsidon de SK jam postmorgaŭ.

«Mi ĝojas pro vi, — skribis la patriarko, — kaj aliĝas al ĉiuj gratuloj, per kiuj oni vin jam verŝajne superŝutis. Mi senpacience atendas vian elpaŝon en UNo. Mi esperas, ke ĉiuj viaj agoj, inklude estontajn, servos kiel ekzemplo de komunisma etiko. Mi esperas pri baldaŭa persona renkontiĝo».

Kaj poste estis vasta fakso de Liza; ŝi preferis neglekti konvenciojn, kaj sendi la tekston malfermite, anstataŭ ol skribi leteron, kiu irus al Munĥeno dum ne malpli ol tagnokto kaj sendube jam ne trovus min ĉi tie. Mi pensas, la fakso vokis specialan intereson de la hotelaj oficistoj. Sed ni jam nenion timis.

«Saĉjo, kara mia, saluton, kiel mi ĝojas! Finfine venis de vi mesaĝo, ja ni ĉi tie tute elturmentiĝis. Dankon al Ivano Volfoviĉ, li tuj al mi telefonis. Kaj ni ĉi tie same havas okazaĵojn. Stanislava naskis iomete tro frue, ja estas unua nasko, kaj eĉ en tia aĝo (nur ne komprenu kiel aludon, ke ŝi por vi estas tro maljuna), — kvazaŭ pro simpleco enŝovis ŝi, — do, antaŭhieraŭ ŝi naskis du ĝemelojn, knabon kaj knabinon. Ĝoju kaj fieru. Estis sufiĉe malfacile, sed ĉio bonsukcesis. Kaj kiel mi preĝis por vi ĉiuj! Hieraŭ mi kun Paŭlinjo ilin vizitis. Ili estas tiaj bonaj! Kaj, honestan vorton, tiom similas al vi, ke mi eĉ envias. Saĉjo, ĉu, eble, ankaŭ ni iun nasku? Mi estas preta. Oni konstruas domon sur kvar anguloj, do, estu kvar. Aŭ ĉu vi jam la kvaran havas, nur mi kaj Stanislava ne scias? Mi ŝercas. Vi ja ĉion-ĉion al mi rakontis, ĉu? Paŭlinjo tiel serioze penis varti la etulojn, kaj ludi kun ili, kaj rigardis, kiel Stanislava mamnutras ilin. Sed ni, certe, dume ne diras al ŝi, ke ili estas viaj. Ĉi tie necesos ankoraŭ ion elpensi. Same kiel kun ilia familinomo. Kaj tiu strangulino, ĉu vi scias, kion ŝi elpensis? Ŝi nomis ilin per mia kaj via nomoj. Mi deziras, ŝi diris, ke vi ankaŭ en sekva generacio estu nedisigeblaj. Morgaŭ ili eliras hejmen. Kaj nun, pardonu, mi ne povas skribi plu — mi kuru al ŝi diri, ke vi retroviĝis, ja ŝi same maltrankvilis, kaj eble ankaŭ ŝi deziros skribi al vi du liniojn. Mi vin kisas, Saĉjo. Mi atendas vin. Mankas iu por konversacii, kaj mi vin ĉiam vidas en sonĝoj, mi eĉ vekiĝas pro tio, ke komencas ĝemi. Revenu plej baldaŭ. La edzino. P. S. Vin jam dum semajno atendas letero el Brazilo. Mi metis ĝin meze de la tablo, kaj ĉiun tagon forblovas polvon. Mi esperas, ke tio ne estas bombo?» Kaj tuj, en sekva linio, sed per alia skribmaniero — iomete neegala, evidente la mano ankoraŭ estas malforta: «Saĉjo, amata, saluton. Mi ĉiam sciis, ke al vi ĉio estos bone kaj sukcese, tial foje al mi estis eĉ abomene vidi, kiel vi ĉiuj maltrankvilas kaj sekretas. Tamen, mi vin gratulas — kaj vi gratulu min. Mi tiom dankas vin pro ili. Por tuta vivo. Tia feliĉa mi neniam estis. Nu, eble nur kiam vi min unuafoje brakumis-kisis, sed eĉ tiam malpli, pardonu. Ni vin atendas». Unue ŝi skribis «Mi», poste forstrekis grase, per du strekoj, sed ĝuste tiel, ke estu facile legebla tiu «Mi», kaj supre skribis «Ni». Mi subridis, sentante, ke mi preskaŭ ploras pro troa emocio. Tamen ŝi estas iomete afektema.

Mi legis — kaj la naŭzo trankviliĝis, kaj morta Trubnikov poiomete reviviĝis kaj iĝis mi.

Kion vi faras, homoj. Amikoj… sinjoroj, kamaradoj… fratoj kaj fratinoj… Ho dio, eĉ unu vorto en tiu kesto ne restis ne malhonorigita, ne sanganta!

Kun la letero en la manoj mi aliris la fenestron.

Randita de kajoj, envolvita de ĝardenoj, fluis Izaro. Altis Alpoj malproksime. Kaj delikata lunarketo apenaŭ rimarkeble flagris en pala ĉielo de vintra tago. Baldaŭ aperos steloj.

Bela, senlima, vokanta mondo — kaj vi, ne aŭdante la vokon, mortadas en tiu damnita kesto! Venu al ni! Ja vi ne estas kreaĵoj de infero — vi estas bonkoraj, zorgemaj, kuraĝaj, eĉ honestaj foje, mi vidis, nur vi ĉiuj estas venenitaj, ho dio, de nordamerika prezidento ĝis afgana duŝmano, ĉio ĉe vi estas deŝovita, miscelita; kaj tial ĉio funkcias vane, eĉ malutile. Sed ja ne solaj maniuloj alflugas ĉi tien — jen Haushoffer, jen Trubnikov, jen sennombraj aliaj, pri kiuj ni ne scias ĝuste tial, ke ili ne komencis murdi, sed komencis vivi kun ni, kiel ni. Do, en tio estas nenio neebla!

Mi denove komencis relegi la leteron, kaj pro sindonemaj vortoj, tiaj diversaj ĉe diversaj homoj, en mi pli kaj pli firmiĝis certeco, kiu sola donas fortojn vivi — dieca certeco pri tio, ke ĉiuj ni, ĉiuj, estos kune longe-longe. Ni vivos longe-longe. Eble, kiel ĉiam asertas Liza, — eterne.

Morgaŭ ili eliras el la akuŝejo. La kunsido de SK en la plej bona okazo estos postmorgaŭ. Mi sukcesos tragliti. Mi dezirus hodiaŭ, certe, konversacii ĉe vinglaseto kun von Kreuwitz, li evidentiĝis bonega viro. Sed, kiel oni diras, tie estas pli forta magneto.