Выбрать главу

Ĉapitro unu

La knabo kiu vivis

Gesinjoroj Dursli ĉe numero kvar, Ligustra Vojo, fieris diri, ke ili estas “perfekte normalaj, multan dankon.” Neniu povus imagi ilin implikiĝi en io stranga aŭ mistera. Ne estis loko por tiaj sensencaĵoj en ilia vivo.

Sinjoro Dursli estis direktoro ĉe la firmao Grunings, kiu fabrikis borilojn. Li estis granda, boveca viro preskaŭ sen kolo, sed kun tre larĝa liphararo. Sinjorino Dursli estis maldika kaj blonda, kaj havis kolon duoble pli longan ol la normalan, kio tre utilis ĉar ŝi pasigis tiom da tempo etendante ĝin super la ĝardenbarilojn, spionante la najbarojn. Gesinjoroj Dursli havis fileton nomitan Dadli, kaj laŭ ili ne ekzistis, ie ajn, pli aminda knabo.

Ges-roj Dursli havis ĉion, kion ili deziris.  Sed ankaŭ sekreton ili havis, kaj ilia plej granda timo estis ke iu eltrovos ĝin. Ili kredis, ke ili ne povus elteni tion, se iu eltrovus pri ges-roj Potter.      S-ino Potter estis la fratino de s-ino Dursli, sed jam de kelkaj jaroj ili ne renkontiĝis; fakte, s-ino Dursli ŝajnigis ne havi fratinon, ĉar ŝia fratino kaj ties senvalora edzo estis kiel eble plej mal-Dursliecaj. Ges-roj Dursli tremegis, pensante kion dirus la najbaroj se ges-roj Potter alvenus ĉe la strato. Ges-roj Dursli sciis, ke ankaŭ ges-roj Potter havas fileton, sed tiun ili neniam vidis. La knabo estis ankoraŭ plia bona kialo por forteni ges-rojn Potter; ili ne deziris, ke Dadli konatiĝu kun tia infano.

Kiam ges-roj Dursli vekiĝis je la seninteresa, griza mardo komence de nia rakonto, nenio en la ekstera nuba ĉielo sugestis, ke strangaj kaj misteraj aferoj baldaŭ okazos tra la lando. S-ro Dursli zumadis elektante sian plej tedan kravaton por la laboro, kaj s-ino Dursli kontente klaĉadis dum ŝi lukte klopodis sidigi la hurlantan Dadli en ties infanseĝon.

Neniu el ili rimarkis kiam granda sirnia strigo preterflirtis la fenestron.

Je la oka kaj duono, s-ro Dursli prenis sian tekon, kisetis la vangon de s-ino Dursli, kaj provis ĝiskisi Dadli, sed maltrafis, ĉar tiu tiam estis kolereganta kaj ĵetanta sian kaĉon kontraŭ la murojn. “Kara bubeto,” ronkoklukis[1] s-ro Dursli, elirante el la domo. Li eniris sian aŭton kaj retroiris el la aŭtospaco de numero kvar.

Ĉe la stratangulo li rimarkis la unuan indikon pri io stranga — katon, kiu legis mapon. Dum nura sekundo, s-ro Dursli ne komprenis, kion li ĵus vidis.  Tiam li ekturnis la kapon por rerigardi. Jen stria kato staris ĉe la angulo de Ligustra Vojo, sed tute ne videblis mapo. Pri kio li do fantaziis? Certe temis pri misa lumo. S-ro Dursli palpebrumis kaj rigardis la katon. Ĝi reciproke rigardis. Veturante ĉirkaŭ la angulon kaj laŭ la strato, s-ro Dursli rigardis la katon per sia spegulo. Nun ĝi estis leganta la ŝildon kiu tekstis “Ligustra Vojo” — ne, rigardanta la ŝildon; katoj povas legi nek mapojn nek ŝildojn. S-ro Dursli skuetis sin kaj forgesigis sin pri la kato. Veturante al la urbo, li pripensis nenion krom granda mendo de boriloj, kiun li esperis tiutage ricevi.

Sed ĉe la urborando, borilojn forpuŝis el liaj pensoj io alia. Sidante en la kutima matena trafika ŝtopiĝo, li ne povis preteratenti, ke ĉeestas multaj strange vestitaj homoj. Homoj en longaj, senmanikaj manteloj. S-ro Dursli ne povis toleri homojn kiuj sin vestas en strangaj vestaĵoj – kiajn vestaĵaĉojn portas la gejunuloj! Li supozis, ke temas pri ia stulta nova modo. Li fingre tamtamis la stirilon kaj liaj okuloj trafis grupon de tiuj stranguloj, kiuj staris tute apude. Ili ekscitite interflustris. S-ro Dursli koleriĝis, vidante ke kelkaj el ili tute ne estas junaj; ha, tiu ulo certe estas pli aĝa ol mi, kaj portas smeralde verdan mantelon! Kiel aŭdacie! Sed tiam trafis s-ron Dursli, ke verŝajne temas pri ia stulta trompo – tiuj homoj evidente monkolektas por io … jes, jen la klarigo. La trafiko plumoviĝis kaj post kelkaj minutoj s-ro Dursli alvenis en la aŭtoparkejo de Grunings, denove pensante pri boriloj.

S-ro Dursli ĉiam sidis dorse al la fenestro en sia oficejo sur la naŭa etaĝo. Se ne, tiun matenon li  eble pripensus malpli facile pri boriloj. Li ne vidis la strigojn, kiuj preterglisis en plena taglumo, kvankam ilin vidis la homoj sur la stratoj; ili fingromontris kaj gapis dum strigo post strigo rapidis supere. La pli multaj neniam antaŭe vidis strigon, eĉ nokte. S-ro Dursli tamen havis tute ordinaran senstrigan matenon. Li kolerkriis kontraŭ kvin diversaj homoj. Li faris kelkajn gravajn telefonalvokojn, kaj iom pli ekkriis. Lia humoro estis tre bona ĝis la tagmeza paŭzo, kiam li decidis movi la krurojn, promenante trans la straton por aĉeti bulkon por si ĉe la bakejo.

Li estis tute forgesinta pri la homoj en longaj manteloj ĝis kiam li preteriris grupon de tiaj apud la bakejo. Li kolere okulumis ilin dum li pasis. Li ne sciis la kialon, sed ili maltrankviligis lin. Ankaŭ tiu grupo ekscitite interflustris, kaj li povis vidi eĉ ne unu monkolektan skatolon. Revenante preter ilin, tenante grandan ringbulkon en papera sako, li aŭdis kelkajn vortojn de ilia interparolado.

“Gesinjoroj Potter, jes, tion mi aŭdis --”

“ – jes, ilia filo Hari – ”

S-ro Dursli ekhaltis. Lin plenigis timego. Li turnis sian rigardon al la flustrantoj, kvazaŭ li volus diri ion al ili, sed decidis ke pli bone ne.

Li kuris ree trans la vojon, rapidis supren al la oficejo, kolere ordonis al la sekretario ne interrompi lin, ekkaptis la telefonon, kaj preskaŭ finis klavi la hejman numeron kiam li ŝanĝis la intencon. Li rekroĉis la aŭskultilon kaj pensante karesis sian liphararon … ne, tio estas stulta. Potter ja ne estas nekutima nomo. Li certis, ke multaj homoj portas la nomon Potter kaj havas filon nomitan Hari. Cetere, li tute ne certis, ke lia nevo ja havis la nomon Hari. Li eĉ neniam vidis la knabon. Eble estis Harvi. Aŭ Haroldo. Tute ne utilas ĝeni s-inon Dursli; ŝi ĉiam maltrankviliĝas je mencio de ŝia fratino. Li ne kulpigis ŝin pri tio — ve, se li havus tian fratinon … tamen, tiuj homoj kun manteloj strangaj …

Tiun posttagmezon li nur malfacile pripensadis borilojn, kaj kiam li eliris el la konstruaĵo je la kvina posttagmeze, li ankoraŭ tiom maltrankvilis, ke li koliziis kontraŭ iu ĝuste ekster la pordo.

“Pardonon,” li gruntis, kiam la eta maljunulo stumblis kaj preskaŭ falis. Nur post kelkaj sekundoj s-ro Dursli rimarkis, ke la viro portas violkoloran mantelon. Lin ŝajne ne ĝenis preskaŭ falpuŝiĝi. Male, lian vizaĝon ekfendis granda rideto, kaj li diris per voĉo tiel pepeca, ke ĝi rigardigis la preterpasantojn, “Ne ĉagreniĝu, kara sinjoro, ĉar nenio povus min ĝeni hodiaŭ! Ĝoju, ĉar Vi-Scias-Kiu finfine malaperis! Eĉ mogloj kiel vi devus festi en ĉi tiu feliĉiga, feliĉega tago!”

Kaj la maljunulo brakumis s-ron Dursli ĉe la talio kaj forpromenis.

S-ro Dursli staris kvazaŭ enradikita. Lin ĵus brakumis homo absolute nekonata. Li ankaŭ kredis, ke tiu nomis lin “moglo”, kion ajn tio povas signifi. Li estis konsternita. Li rapidis al sia aŭto kaj ekveturis hejmen, esperante ke li imagas aferojn, kvankam tian esperon li estis neniam antaŭe havinta, ĉar li ne aprobis imagadon.

Enveturante en la aŭtospacon de numero kvar, li ekvidis — kaj tio ne helpis al lia humoro — la strian katon, kiun li estis rimarkinta tiun matenon. Nun ĝi sidis sur lia ĝardena muro. Li certis, ke temas pri la sama kato; ĝi havis la samajn kolorspurojn ĉirkaŭ la okuloj.

“For!” laŭte diris s-ro Dursli.

La kato ne moviĝis. Ĝi nur rigardis lin severe. “Ĉu jen ordinara kata konduto?” s-ro Dursli scivolis. Provante retrankviligi sin, li eniris la domon. Li ankoraŭ intencis nenion mencii al sia edzino.

S-ino Dursli estis havinta belan, ordinaran tagon. Dum la vespermanĝo ŝi plene informis lin pri la problemoj de s-ino Najbaro kun ties filino, kaj kiel Dadli lernis novan esprimon (“Tute ne!”). S-ro Dursli provis konduti normale. Post kiam Dadli enlitiĝis, li eniris la salonon ĝustatempe por rigardi la finan raporton de la vesperaj novaĵoj.

вернуться

1

Ronkokluki: eligi la sono, kiu estas miksaĵo de kluko (chuckle) kaj ronko (snort). Angle: chortle – inventita de la verkisto Lewis Carroll, tiu nun estas konata angla vorto.