Выбрать главу

Li estis antaŭĝuanta lerni la flugadon pli ol ion ajn.

“Vi ne scias, ke vi fariĝos naivulo,” diris Ron bonsence. “Tamen, kvankam Malfid ĉiam fanfaronas pri tio, ke li elstaras je kvidiĉo, mi vetus, ke tio estas nur blufo.”

Malfid certe paroladis multon pri la flugado. Li plendadis laŭte pri tio, ke la unuajaraj ne estas permesataj membriĝi en la Domaj teamoj, kaj liveris longajn kaj fanfaronajn rakontojn, kiuj ŝajne ĉiam finiĝis per lia apenaŭa eskapo de mogloj en helikopteroj. Tamen li ne estis sola: laŭ la diroj de Ŝemus Fingan, li vivis la plejmulton de sia infaneco zumante ĉirkaŭ la kamparoj per sia balastango. Eĉ Ron ofte rakontis, al iu ajn, kiu aŭskultus, pri la fojo, kiam li preskaŭ trafis pendoglisilon rajdante la malnovan stangon de Karlo. Ĉiuj devenantaj de la sorĉantaj familioj paroladis daŭre pri kvidiĉo. Ron jam forte disputis kun Dijn Tomaso, kiu kunloĝis kun ili en la dormejo, pri piedpilko. Ron ne komprenis kiel ajna ludo kapablas eksciti, kiu havas nur solan pilkon kaj ne permesas, ke iu ajn flugu, kaj ne komprenis kial Dijn pendigis surmure afiŝon pri la piedpilka teamo West Ham[27]. Hari unufoje trafis Ron, kiam tiu provis ŝovi la figurojn en la afiŝo, provante sproni ilin al movado.

Nevil ankoraŭ neniam sidis sur flugbalailo dum sia vivo pro tio, ke lia avino neniam permesis al li proksimiĝi al iu. Private, Hari agnoskis ke ŝi havis sufiĉan kialon por tio, ĉar Nevil spertis rimarkindan nombron da akcidentoj, eĉ havante ambaŭ piedojn surgrunde.

Hermiona Granĝer estis preskaŭ tiel maltrankvila pri la flugado, kiel Nevil. Ĉi tiu estis afero, kiun oni ne povis lerni parkere el libro—kvankam ŝi ja provis. Dum la ĵaŭda matenmanĝo ŝi enuigis ĉiujn ĝis stuporo per aro da sugestoj pri flugado, kiujn ŝi trovis en libro de la lerneja biblioteko, kiu nomiĝis Kvidiĉo tra la Epokoj. Nevil frandis ĉiun vorton, kiun ŝi diris, senespere serĉante ion ajn, kiu poste helpus al li alkroĉi sin al sia balastango, sed ĉiu el la ceteraj tre ĝojis, kiam la alveno de la poŝto interrompis la prelegon de Hermiona.

Hari ricevis neniun leteron post la noto de Hagrid, kiun aferon Malfid kompreneble rimarkis rapide. La gufo[28] de Malfid daŭre alportis al li pakaĵojn da dolĉaĵoj dehejme, kiujn li ĝojaĉe malfermis apud la Rampena tablo.

Turstrigo alportis al Nevil malgrandan pakaĵon de lia avino. Li malfermis ĝin ekcitite, kaj montris al ili vitran globon je la grandeco de polekso, kiu aspektis kvazaŭ se ĝi estus plena je blanka fumo.

“Jen Tutmemorilo!” li klarigis. “Avinjo ja scias, ke mi forgesas la aferojn – ĉi tiu informas al iu, se li forgesis fari ion. Rigardu—oni premtenas ĝin tiel, kaj se ĝi ŝanĝas sian koloron al ruĝo – ho…” Lia vizaĝo velkis, ĉar la Tutmemorilo estis subite ardanta skarlate, “…vi estas forgesinta ion…”

Nevil klopodis memori tion, kion li estis forgesinta, kiam Drako Malfid, kiu preterpasis la Oragrifan tablon, ekkaptis la Tutmemorilon de lia mano.

Hari kaj Ron saltis surpiede, kvazaŭe atendante kialon por barakti kun Malfid, sed prof. MakGongal, kiu perceptis malpacon pli akre ol iu ajn instruisto de la lernejo, estis tie fulmorapide.

“Kio okazas?”

“Malfid tenas mian Tutmemorilon, profesorino.”

Grimacante Malfid rapide faligis la Tutmemorilon ree sur la tablon.

“Nur rigardante,” li diris, kaj ekretiriĝis, kun Krab kaj Klus sekvantaj.

Je la tria kaj duono tiun posttagmezon, Hari, Ron, kaj la ceteraj Oragrifaj hastis suben per la antaŭa ŝtuparo kaj sur la terenon por ricevi sian unuan lecionon pri flugado. Estis klare kaj blovis zefiro, kaj la herberoj flagris sub iliaj piedoj, dum ili marŝis laŭ la deklivaj gazonoj al glata ebena tereno situanta en la bieno kontraŭflanke al la prohibata arbaro, kies malhelaj arboj ŝancelis sur la fono de la ĉielo.

La Rampenaj jam estis tie, kaj ankaŭ dudek balailoj, kiuj kuŝis nete en vicoj surtere. Hari sciis ke Fredo kaj Georgo Tordeli plendas pri la lernejaj balailoj, dirante, ke iuj el ili ektremus se oni flugus tro alte, aliaj ĉiam drivadas maldekstren.

Ilia instruisto, s-ino Viskio, alvenis. Ŝi havis malongajn grizajn harojn, kaj flavajn okulojn, kiel falko.

“Nu, por kio ĉiuj atendas?” ŝi bojis. “Ĉiu staru apud balailo. Hop! Rapidu!”

Hari ekrigardis suben al sia balailo. Ĝi estis malnova kaj iuj el ĝiaj vergetoj hirtis je strangaj anguloj.

“Etendu vian dekstran manon super via balailo,” kriis S-ino Viskio de la antaŭo, “kaj diru ‘Supren’.”

“Supren!” ĉiuj kriis.

La balailo de Hari saltis tuj en lian manon, sed ĝi estis inter la malmulto, kiu faris tion. Tiu de Hermiona Granĝer simple rulis sin sur la tero, kaj tiu de Nevil tute ne moviĝis. Eble balailoj, kiel ĉevaloj kapablas senti tion, ke oni timas, ekpensis Hari; estis tremeto en la voĉo de Nevil, kiu diris tutklare, ke li preferus lasi siajn piedojn sur la tero.

S-ino Viskio tiam montris al ili, kiel suriĝi la balastangon sen forgliti de ĝia fino, kaj ŝi paŝis laŭ la vicoj, korektante la tenon de ĉiu. Plaĉis ege al Hari kaj Ron, kiam ŝi diris al Malfid, ke li estis malĝuste tenante la stangon, evidente dum jaroj…

“Nu, kiam mi fajfos, ekpuŝu piede kontraŭ la tero, forte,” diris s-ino Viskio. “Tenu viajn stangojn stabile, supreniri je metro, kaj tiam venu rekte suben per klino iome antaŭa. Ĉe la fajfo – tri – du – ”.

Sed Nevil, nervoza kaj incitebla, kaj timante ke li fariĝos postlasita surtere, puŝis forte antaŭ ol la fajfilo tuŝis la lipojn de s-ino Viskio.

“Venu reen, knabo!” ŝi kriis, sed Nevil altiĝis rekte supren tiel, kiel korko sin pafas el botelo – kvar metrojn, sep metrojn. Hari vidis lian timigatan, blankan, vizaĝon rigardi suben al la forfalanta tero, vidis kiam li singulte glitis flanken el la stango kaj –

“PUM!” – batbruo kaj terura krako eksonis, kaj Nevil sterniĝis velke sur la herbaro, la vizaĝo surtere. Lia balailo ankoraŭ altiĝis supren, supren, kaj komencis drivi laceme kontraŭ la prohibata arbaro, kaj preterviden.

S-ino Viskio kliniĝis super Nevil, ŝia vizaĝo tiel blanka, kiel lia.

“Rompita pojno,” Hari aŭdis ŝin murmuri. “Eku, knabo – vi bonfartos, supren por vi.”

Ŝi turniĝis al la cetero de la klaso.

“Neniu el vi ekmovu, dum mi alprenas tiun knabon al la alo hospitala. Vi lasu tiujn balailojn kie ili estas, aŭ vi forestos de Porkalo antaŭ ol vi povas diri ‘kvidiĉo’. Venu, karulo.”

Nevil, lia vizaĝo striata pro ploro, kaj tenante sian manradikon, forlamis kun s-ino Viskio, kiu apogis lin perbrake.

Ĝuste kiam ili foriris preter aŭdatingo, Malfid eruptis pro ridegoj.

“Ĉu vi vidis lian vizaĝon? Kia stulta maso li estas!

La aliaj Rampenaj akordis.

“Haltigu la buŝon, Malfid,” knalis Parvati Patil.

“Huu, subtenanta la Longejon, ĉu?” diris Panzi Parkinson, durvizaĝa Rampenina. “Mi ne atendus tion, ke vi ŝatus plumpajn plorantajn bebojn, Parvati.”

“Rigardu!” diris Malfid, sagante antaŭen, kaj ekkaptante ion el la herbo. “Estas tiu stulta afero, sendita de la longeja avino.”

La Tutmemorilo briletis pro la suno, dum li tenis ĝin alte.

“Donu ĝin ĉi tie, Malfid,” diris Hari mallaŭte. Ĉiu ekhaltis por atenti tion.

Malfid ridetis malice.

“Mi supozas, ke mi lasos ĝin ie, kie Longejo povas trovi ĝin – ekzemple – je pinto de arbaro?”

“Donu ĝin ĉi tie!” Hari bojis, sed Malfid estis jam saltinta sur sian balastangon, kaj elteriĝinta. Li ne estis mensoginta pri tio. Li ja flugas bonege. Ŝvebante je nivelo de la plej altaj branĉoj de kverko li vokis, “Venu, kaj ekprenu ĝin, Potter!”

вернуться

27

Urbo en Anglio (prononco: Ŭest Ham)

вернуться

28

speco de granda strigo