Lij ankoraŭ komentariis.
“Rampeno posedas – Siliko havas la kvaflon – pasas Spineto – pasas Bel – frapiĝas forte al vizaĝo per klabumo, esperinde kun rompado de la nazo – nur ŝercante profesorino – Rampeno ekhavas golon – ho ne…”
La Rampenaj hurais. Evidente neniu rimarkis, ke la balailo de Hari kondutis strange. Ĝi portis lin malrapide pli alten, for de la ludo, skuiĝante kaj tikante dum ĝi iris.
“Ne ‘cies kjon ‘Ari voles fari,” Hagrid murmuris. Li rigardis per sia binoklo. “Se ti’ eblus, mi supozus, ke li perd’s la regon de si’ bal’ilo…sed ti’ ne ebles.”
Subite homoj indikis Hari de ĉie en la bankaroj. Lia balailo komencis ĉirkaŭvolvi ripete, dum li apenaŭ povis resti kun ĝi. Tiam la tuta homamaso anhelis. La balailo sin freneze skuegis, kaj Hari svingis flanken. Li nun pendis suben, alkroĉiĝante per sola mano.
“Ĉu io defektiĝis al ĝi kiam Siliko trafis lin?” Ŝemus flustris.
“Certe ne,” Hagrid diris kun tremanta voĉo. “Neni’ ne povas mal’elpi balailon krom tre forta Mava magio – neni’ junulo kapablas fari tion al iu Nimbuso 2000.”
Post tiuj vortoj Hermiona ekprenis la binoklon de Hagrid, sed anstataŭ rigardi supren al Hari, ŝi komencis frenezan serĉon inter la spektantoj.
“Kion vi faras?” ĝemis Ron grizvizaĝe.
“Ĝuste kiel mi supozis,” Hermiona anhelis, “Jen Snejp – rigardu.”
Ron kaptis la binoklon. Snejp sidis meze en la bankaro kontraŭ ili. Li fiksadis siajn okulojn al Hari, kaj li murmuris senpaŭze subvoĉe.
“Li faras ion – mavsorĉante la balailon,” diris Hermiona.
“Kion ni devas fari?”
“Konfidu tion al mi.”
Antaŭ ol Ron povis diri pluan vorton, Hermiona estis malaperinta. Ron turnis la binoklon denove al Hari. Lia balailo vibradis tiel forte, ke li kapablus alkroĉiĝi malmulte plu. La tuta homamaso staris, rigardanta, terurata, dum la ĝemelaj Tordeli flugis supren, kaj provis tiri Hari sekure sur unu el siaj balailoj, sed sensukcese – ĉiufoje kiam ili proksimiĝis al li, la balailo saltis eĉ pli alten. Ili subiĝis, kaj rondiris sub li, evidente kun la intenco kapti lin kiam li falis. Marko Siliko prenis la kvaflon kaj trafis kvin golojn ekster la rigardo de ĉiuj.
“Hastu, Hermiona,” Ron murmuris urĝe.
Hermiona estis perfortinta sian vojon trans la tereno al la benkaro kie staris Snejp, kaj nun kuris laŭ la vico malantaŭ li; ŝi eĉ ne petis pardonon, kiam ŝi frapis prof. Ciuro tiel, ke li falis surkape en la vico antaŭ si. Atingante je Snejp ŝi kaŭris suben, eltenis sian vergon, kaj flustris kelkajn vortojn taŭgajn. Brilaj bluaj flamoj pafiĝis el ŝia vergo kaj sur la talaran orlon de Snejp.
Pasis duona minuto antaŭ ol Snejp sentis tion, ke li brulis. Subita hurlo informis al ŝi, ke ŝi sukcesis je la tasko. Kaptante la fajron de sur li per la bokaleto de sia poŝo, ŝi ekhastis reen laŭ la vico – Snejp neniam scios kio okazis.
Tio sufiĉis. En la aero, Hari subite sukcesis grimpi denove sur sian balailon.
“Nevil, vi povas rigardi nun!” Ron diris. Nevil ploradis dum la pasintaj kvin minutoj, kun sia vizaĝo premata kontraŭ la jako de Hagrid.
Hari estis rapide fluganta kontraŭ la tero, kiam la spektantaro vidis lin ekmeti sian manon al la buŝo, kvazaŭ li estis vomonta – li trafis la teron per manoj kaj piedoj – tusis – kaj ora afero falis en lian manon.
“Mi tenas la orekon!” li kriis, montrante ĝin per levita, svinganta mano, kaj la matĉo finiĝis en tuta konfuzo.
“Li ne kaptis ĝin, li preskaŭ glutis ĝin!” Siliko ankoraŭ kriplendadis post dudek minutoj, sed tio ne gravis – Hari ne rompis iun ajn regulon kaj Lij Ĝordan ankoraŭ ĝoje kriadis la rezulton – Oragrifo estis venkinta per cent sepdek poentoj kontraŭ sesdek. Hari aŭdis nenion de tio, tamen. Li estis ricevanta tason da forta nigra teo tie en la kabano de Hagrid kun Ron kaj Hermiona.
“Estis Snejp la kaŭzo,” Ron klarigis, “Hermiona kaj mi vidis lin. Li malbenadis vian balailon, murmurante, li ne prenis siajn okulojn de vi.”
“Rubaĵo,” diris Hagrid, kiu jam ne aŭdis iun vorton pri kiu okazis apud li en la benkaro. “Kiol Snejp farus tian?”
Hari, Ron, kaj Hermiona rigardis unu la alian, cerbumante kion diri al li. Hari elektis la veron.
“Mi malkovris ion pri li,” li informis Hagrid. “Li provis preterpasi tiun trikapan hundon je Halovino. Ĝi mordis lin. Ni opinias, ke li celis ŝteli tion, kion ĝi gardadas.”
Hagrid faligis la tekruĉon.
“Ki’l vi scies pri Lanuga?” li diris.
“Lanuga?”
“Jes – ĝi estes mia – aĉ’tita el grekul’, ki’n mi konatiĝ’s ĉe drinkej’ pas’ntjare – mi prunt’s ĝin al Zomburd’ por gardi la – ”
“Jes?” diris Hari avide.
“Nu, ne d’mandu al mi plu,” diris Hagrid raŭke. “Ti’ ‘stes plej alt’ sekreto, ti’.”
“Sed Snejp intencas ŝteli ĝin.”
“Rubaĵo,” diris Hagrid denove. “Snejp ‘stes Porkala instruist’, li ne farus jon similan.”
“Do kial li ĵus provis mortigi Hari?” kriis Hermiona. La okazojn de tiu posttagmezo evidente ŝanĝis ŝian opinion pri Snejp.
“Mi rekonas malbenon, kiam mi vidas unu, Hagrid, mi jam legis ĉion pri tiuj! Oni bezonas fiksrigardadi, kaj Snejp tute ne palpebrumis, mi vidis lin!”
“Mi dires al vi, ke vi m’lpraves!” diris Hagrid arde. “Mi ne ‘cies, kiol la bal’ilo de ‘Ari kondut’s ti’l, sed Snejp ne provus mortigi studenton! Nun ‘skultu al mi, ĉiu ‘l vi – vi enmiksiĝes en aferoj, kiuj ne koncernes vin. ‘Stes danĝere. Vi forges’ ti’n ‘undon, kaj vi forges’ ki’n ĝi gardes, ti’ koncernes nur al Prof’soro Zomburd’ kaj Nik’lao Flamel – ”
“Ho-ho!” diris Hari, “Do estas iu, nome Nikolao Flamel, kiu implikiĝas, ĉu vere?”
Hagrid kolere bedaŭris siajn vortojn.
Ĉapitro dek du
La Spegulo de Orized
Kristnasko proksimiĝis. Je unu decembromeza mateno, vekiĝante Porkalo trovis sin kovrata de neĝo profunda je unu metro. La lago glaciiĝis solide kaj la ĝemeloj Tordeli estis punitaj pro sorĉo de kelkaj neĝbuloj, tiel ke ili sekvu Ciuron ĉie, resaltante de lia turbana malantaŭo. La malmultaj strigoj kiuj sukcesis trabarakti siajn vojojn tra la ŝtorma ĉielo por liveri la poŝton bezonis la flegadon de Hagrid antaŭ ol ili estis sufiĉe sanaj por flugi reen.
Ĉiuj avide antaŭĝuis la komencon de la ferioj. Kvankam la Oragrifa komuna ĉambro kaj la Granda Halo havis viglajn fajrojn en la kamenoj, la trablovemaj koridoroj fariĝis frostaj, kaj akra vento skuetis la fenestrojn en la klasĉambroj. La plej malbonaj el ĉiuj estis la klasoj de prof. Snejp sube en la karceroj, kie iliaj elspiraĵoj ŝvebis kiel nubetoj antaŭ ili, kaj ili staris tiel proksime kiel eblas al siaj varmegaj kaldronoj.
“Mi ja kompatas,” diris Drako Malfid, dum iu Pocia klaso, “ĉiujn homojn, kiuj devas resti ĉe Porkalo dum Kristnasko pro tio, ke oni ne deziras ilin hejme.”
Li rigardis kontraŭ Hari dum li parolis. Krab kaj Klus ridklukis. Hari, kiu elmezuris pulvoran naĝiloston de skorpeno[34], ignoris ilin. Malfid estadis eĉ pli malagrabla ol kutime ekde la kvidiĉa matĉo. Naŭzigita pro tio, ke Rampeno malvenkis, li provis instigi ĉiujn al rido, per la ideo, ke larĝbuŝa hilo[35] anstataŭus Hari kiel la nova serĉisto. Tiam li eksciis, ke tio amuzis neniun, ĉar ĉiuj impresiĝis favore pro tio, ke Hari sukcesis resti ĉe sia baŭmanta balailo. Do Malfid, envianta kaj kolera, rekomencis mokinciti Hari pri tio, ke li ne havis konvenan familion.