Выбрать главу

“Ĉu vi jam permesas al ni paroli?” diris Ron grumble. Hermiona ignoris lin.

“Nikolao Flamel,” ŝi flustris teatre, “estas la sola konata farinto de la Ŝtono de la Saĝuloj!”

Tio ne estigis la intencitan rezulton.

“La kio?” diris Hari kaj Ron.

“Ho, verdire, oni supozus, ke vi neniam legas ion! Nu rigardu tion, ĉi tie.”

Ŝi ŝovis la libron al ili, kaj Hari kaj Ron legis:

La antikva arto de alĥemio temas pri la kreado de la Ŝtono de la Saĝuloj, legenda substanco kun mirigaj povoj. La Ŝtono metamorfozos ajnan metalon en puran oron. Ĝi ankaŭ eligas la Eliksiron de Vivo, kiu igas la trinkanton senmorta.

Estiĝis multaj raportoj pri la Ŝtono de la Saĝuloj dum jarcentoj, sed la sola nune ekzistanta Ŝtono apartenas al s-ro Nikolao Flamel, notinda alĥemiisto kaj adepto pri opero. S-ro Flamel, kiu festis sian sescent sesdek kvinan naskiĝdatrevenon pasintjare, pasigas trankvilan vivon en Devono kun sia edzino, Perenela (aĝa sescent kvindek ok jaroj).

“Komprenita?” diris Hermiona, kiam Hari kaj Ron jam finis. “Evidente la hundo gardas la Ŝtonon de la Saĝuloj de Flamel! Sendube li petis Zomburdon teni ĝin sekure por li, ĉar ili estas amikoj kaj li konis, ke iu celas ĝin, do por tio li deziris translokigi la Ŝtonon el Gajngotoj!”

“Ŝtono kiu faras oron kaj haltigas la morton!” diris Hari. “Kompreneble Snejp celas ĝin! Iu ajn dezirus tion.”

“Kaj kompreneble ni ne sukcesis trovi Flamel en tiu Traktato de Lastatempaj Disvolvaĵoj en Sorĉarto,” diris Ron. Li ne estas fakte lastatempa, se li havas sescent sesdek kvin jarojn, ĉu?

* * *

Sekvantmatene dum Defendo Kontraŭ la Mavaj Lertoj, dum ili skribis notojn pri la diversaj rimedoj por flegi tiujn morditajn de lupfantomoj[44], Hari kaj Ron ankoraŭ pridiskutis tion, kion ili farus kun la Ŝtono de la Saĝuloj, supoze ke ili havus ĝin. Nur kiam Ron diris, ke li aĉetus sian propran kvidiĉan teamon, tiam Hari ekmemoris pri Snejp kaj la venonta kvidiĉa matĉo.

“Mi ja ludos,” li diris al Ron kaj Hermiona. “Alie, ĉiu el la Rampenaj konkludos, ke mi simple ne kuraĝas fronti Snejp. “Mi pruvos al ili la malon… Tio forviŝus iliajn ridaĉojn, se ni gajnus la matĉon.”

“Kondiĉe ke ni ne viŝos vin de sur la tero,” diris Hermiona.

Dum la matĉo proksimiĝis Hari fariĝis pli kaj pli nervoza, spite de tio, kion li diris al Ron kaj Hermiona. Nek la ceteraj teamanoj estis multe trankvilaj. La ideo, ke ili kuratingu Rampenon en la Doma konkurso estis belega, neniu sukcesis tion dum sep jaroj, sed ĉu permesus tia partia arbitraciisto, ke ili faru tion?

Hari ne certe sciis, ĉu li imagas tion aŭ ne, tamen li ŝajne renkontis Snejp ĉie ajn li iris. Fojfoje li suspektis ke Snejp sekvis lin, provante trafi lin sola. Klasoj de Pocioj fariĝis ĉiusemajna turmento, ĉar Snejp agis tiel terure kontraŭ Hari. Ĉu eblas ke Snejp sciis pri ilia malkovro pri la Ŝtono de la Saĝuloj? Hari ne povis imagi kiel tio okazus – tamen fojfoje li suspektis kun hororo, ke Snejp kapablis diveni la pensojn de aliaj.

Je la sekvanta posttagmezo Hari sciis, kiam ili deziris al li bonŝancon ekster la vestoĉambrojn, ke Ron kaj Hermiona demandis al si, ĉu ili denove vidus lin viva. Tio ne estis aparte trankviliga. Hari apenaŭ aŭdis unu vorton de la instiga parolado de Arbo, dum li surmetis sian kvidiĉan robon kaj prenis sian Nimbuson 2000.

Dume Ron kaj Hermiona trovis en la benkaro sidejojn apud Nevil, kiu ne komprenis kial ili aspektas tiel grave kaj maltrankvile, aŭ kial ambaŭ kunportis siajn vergojn al la matĉo. Hari tute ne sciis, ke Ron kaj Hermiona estis sekrete ekzercintaj sin en la uzo de la Krur-Krampa Malbeno. Malfid havigis al ili la ideon, kiam li uzis ĝin kontraŭ Nevil, kaj ili estis pretaj uzi ĝin kontraŭ Snejp, se li montris ajnan intencon damaĝi Hari.

“Nu, ne forgesu, ĝi estas Lokomotor Mortis,” Hermiona murmuris dum Ron kaŝis sian vergon en la manikon.

“Mi scias tion,” Ron knalis. “Ne tedu min.”

Dume en la vestoĉambro Arbo parolis diskrete kun Hari.

“Mi ne intencas puŝi vin, Potter, tamen, se ni iam ajn bezonis fruan kapton de la oreko, estas nun. Por fini la matĉon antaŭ ol Snejp havas la tempon por favori Hupopufon multe.”

“La tuta lernejanaro estas tie ekstere!” diris Fredo Tordeli, spionante el la pordo. “Eĉ – mirinde! – Zomburdo ĉeestas!”

La koro de Hari eksaltis.

Zomburdo?” li diris, kurante al la pordo por certigi tion. Fredo pravis. Neniu povus malrekoni tiun arĝentecan barbon.

Hari povis laŭtridi pro sento de malŝarĝo. Li estas sekura. Snejp tute ne kuraĝus damaĝi lin dum Zomburdo rigardas.

Eble pro tio Snejp aspektis tiel kolere dum la teamoj marŝis sur la terenon, kion ankaŭ Ron rimarkis.

“Mi neniam vidis Snejp aspekti tiel malice,” li diris al Hermiona. “Rigardu – oni ekas. Aji!”

Iu frapis Ron al lia kapa malantaŭo. Estis Malfid.

“Ho, pardonu min, Tordeli, mi ne vidis vin tie.”

Malfid ridis larĝe al Krab kaj Klus.

“Mi scivolas, kiel longe Potter restos sur sia balailo hodiaŭ? Ĉu iu dezirus veti? Eble vi, Tordeli?”

Ron ne respondis. Snejp ĵus aljuĝis penalan ŝoton al Hupopufo, ĉar Georgo Tordeli batis klabumon kontraŭ li. Hermiona, kiu krucigis en la sino ĉiujn el siaj fingroj por bonŝanco, fiksrigardis Hari rondiri kiel falko kaj serĉi la orekon.

“Ĉu vi scias mian opinion pri la elekto la teamanoj por Oragrifo?” diris Malfid laŭte post kelkaj minutoj, dum Snejp aljuĝis alian penalan ŝoton al Hupopufo por neniu kialo. “Temas pri kompatindaj homoj. Vidu, jen tiu Potter, kiu ne havas gepatrojn, plue estas la paro Tordeli, kiu ne havas monon – vi devas esti kun la teamo, Longejo, vi ne havas cerbon.”

Nevil fariĝis helruĝa, sed turniĝis sur la benko kaj frontis Malfid.

“Mi valoras dekoble pli ol vi, Malfid,” li balbutis.

Malfid, Krab, kaj Klus hurlis pro rido, sed Ron, ankoraŭ ne kuraĝante eltiri siajn okulojn de la ludo, diris, “Bone dirite, Nevil.”

“Longejo, se cerbo egalus oron, vi estus eĉ pli malriĉa ol Tordeli, kaj tio estas grava afero.”

La nervoj de Ron jam streĉiĝis preskaŭ ĝis rompiĝo pro zorgo pri Hari.

“Mi avertas vin, Malfid – se vi pluan vorton –”.

“Ron!” diris Hermiona subite, “Hari –!”

“Kio! Kie!”

Hari estis subite komencinta spektaklan plonĝon, kio okazigis anhelojn kaj huraojn de la homamaso. Hermiona stariĝis, kun sia fingroj krucitaj en sia buŝo, dum Hari impetis kontraŭ la tero kiel kuglo.

“Jen bonŝanco por vi, Tordeli, Potter evidente ekvidis moneron sur la teron!” diris Malfid.

Ron reagis. Antaŭ ol Malfid komprenis kio okazas, Ron estis sur li, kaj lukte faligis lin. Nevil hezitis, tiam eksaltis super sian benkon por helpi.

“Iru, Hari!” Hermiona kriis, saltante sur sian benkon por rigardi dum Hari rapidis rekte kontraŭ Snejp – ŝi eĉ ne rimarkis la ruladon de Malfid kaj Ron sub sia benko, aŭ la bruadon kaj hurladon kiuj venis el la ŝtormo de pugnoj kiu estis Nevil, Krab, kaj Klus.

Supre en la aero Snejp turniĝis sur sia balailo ĝustatempe por vidi iun skarlataĵon streki preter lin, maltrafante lin je centimetroj – la sekvantan sekundon Hari tiris sin el la plonĝo, etendante sian brakon triumfe, tenante la orekon enmane.

De la benkaroj ekis erupto de huraoj; tio devis esti rekordo, neniu povis memori kiam la oreko kaptiĝis tiel frue.

“Ron! Ron! Kie vi estas? La matĉo finiĝis! Hari venkis! Ni venkis! Oragrifo rangas unue!” ŝrikis Hermiona, dancante supre-malsupre sur sia benko kaj ĉirkaŭbrakante Parvati Patil en la apuda vico.

вернуться

44

lupfantomo: homo, kiu alformiĝas en lupon pro lumo de la plena luno