Выбрать главу

Hari saltis de sia balailo antaŭ ol li tute alteriĝis. Li apenaŭ kredis tion. Li sukcesis – la matĉo estis finita; ĝi estis daŭrinta je apenaŭ kvin minutoj. Dum la Oragrifaj fluis sur la terenon, li vidis Snejp alteriĝi proksime, kun pala vizaĝo kaj premataj lipoj – tiam Hari sentis tuŝon sur sia ŝultro, kaj rigardis supren en la ridantan vizaĝon de Zomburdo.

“Bone farita,” diris Zomburdo kviete, tiel ke nur Hari povis aŭdi tion. “Plaĉas al mi, ke vi ne primeditas tiun spegulon…ke vi okupas vin…elstare”

Snejp kraĉis amare sur la teron.

Poste Hari eliris la vestoĉambron sola por meti sian Nimbuson 2000 reen en la balailan remizon. Li ne povis memori pli feliĉan tempon. Li vere sukcesis ion pri kio fieri – neniu povus ankoraŭ diri, ke li nur havis faman nomon. La vespero neniam aromis tiel dolĉe. Li paŝis sur la malseka herbo, vivante denove la lastan horon reve, kiu aspektis kiel ĝoja konfuzo: Oragrifaj kurantaj al li kaj lin levantaj sur siaj ŝultroj; malproksime Ron kaj Hermiona saltantaj, Ron huraanta spite de peza nazosangado.

Hari atingis la remizon. Li kliniĝis kontaŭ la ligna pordo kaj rigardis supren al Porkalo, kun ĝiaj fenestroj rebrilantaj pro la suna malleviĝo. Oragrifo antaŭas. Li sukcesis, li frontis Snejp.

Teme de Snejp…

Figuro en kapuĉa mantelo venis rapide suben laŭ la ĉefŝtuparo de la kastelo. Sendube ne dezirante sin montri, li hastegis kontraŭ la prohibata arbaro. La venko de Hari eliris el lia menso dum li observis tion. Li rekonis la ŝtelecan paŝon de tiu figuro. Snejp, kaŝirante al la arbaro dum ĉiuj ceteraj vespermanĝis – kio okazas?

Hari eksaltis ree sur sian Nimbuson 2000 kaj ekflugis. Glisante silente super la kastelo li vidis Snejp eniri la arbaron kurante. Li sekvis lin.

La branĉoj kunplektiĝis tiel dense, ke li ne povis vidi kien Snejp estis irinta. Li krozis ronde, pli kaj pli malalte, tuŝetante la plej suprajn branĉetojn ĝis li aŭdis voĉojn. Li glisis kontraŭ ili kaj haltis senbrue en turanta fazo[45].

Li grimpis atente laŭ iu branĉo, tenante sekure sian balailon, provante vidi tra la foliaro.

Sube en ombra placo staris Snejp, kiu ne estis sola. Ankaŭ Ciuro estis tie. Hari ne povis vidi lian mienon, sed li balbutis pli ol iam ajn. Hari penis kapti la vortojn.

“M-mi ne s-scias kial vi dez-ziris paroli kun m-mi, kaj en t-tia loko, Severus…”

“Ho, mi nur preferis privatan diskuton,” diris Snejp, kun frosta voĉo. “Studentoj ja ne devas ekscii pri la Ŝtono de la Saĝuloj.” Hari kliniĝis antaŭen. Ciuro murmuris ion. Snejp interrompis lin.

“Ĉu vi jam eltrovis rimedon por preterpasi tiun beston de Hagrid?”

“S-sed Severus, m-mi –”

“Vi preferu ne havi tian malamikon, kia mi, Ciuro,” diris Snejp farante paŝon kontraŭ li.

“M-mi ne k-komprenas kion vi –”

“Vi komprenas perfekte, kion mi sugestas.”

Strigo ululis laŭte, kaj Hari preskaŭ falis el la arbo. Li stabiligis sin kaj ĝuste aŭdis Snejp diri, “—vian sorĉeton. Mi atendas.”

“S-sed mi n-ne –”

“Bone,” Snejp interrompis. “Ni baldaŭ havos denovan babileton, post kiam vi havos sufiĉe da tempo por cerbumi la aferojn, kaj decidi al kiu vi lojalas.”

Li ĵetis sian mantelon super la kapon kaj forpaŝis el la loko. Nun preskaŭ noktiĝis, sed Hari povis vidi Ciuron starantan tute senmove, kvazaŭ li estis ŝtonigita pro timo.

“Hari, kie vi estis?” pepis Hermiona.

“Ni gajnis! Vi venkis! Ni venkis!” kriis Ron, batante al Hari amike surdorse. “Kaj mi donis al Malfid okulan bluaĵon, kaj Nevil provis trakti kun Krab kaj Klus sola! Li ankoraŭ estas senkonscia, sed sinjorino Pomfrej diris, ke li bonfartos – kia alfrontado kontraŭ Rampeno! Ĉiuj atendas vin en la komuna ĉambro, ni festas – Fredo kaj Georgo ŝtelis kukojn kaj similajn el la kuirejoj.”

“Forgesu tion por nun,” diris Hari senspire. “Ni trovu neokupatan ĉambron, kaj vi aŭskultu bone ĉi tion….”

Li kontrolis, ke Ĝenozo ne estis ene antaŭ ol li fermis la pordon post ili, tiam li rakontis al ili, kion li vidis kaj aŭskultis.

“Do ni pravis, ĝi estas la Ŝtono de la Saĝuloj, kaj Snejp intencas ŝteli ĝin kaj perforti Ciuron helpi. Li demandis ĉu Ciuro sciis kiel eviti Lanugan – kaj li diris ion pri ‘sorĉeto’ de Ciuro – mi supozas, ke aliaj aferoj gardas la ŝtonon aparte de Lanuga, eble amaso da sorĉoj, kaj Ciuro evidente faris ian sorĉon kontraŭ la Mavaj Lertoj, kiun Snejp bezonas nuligi –”

“Do vi volas diri, ke la Ŝtono estas sekura nur tiel longe kiel Ciuro alfrontas je Snejp?” diris Hermiona konsternite.

“Ĝi malaperos ĝis la venonta mardo,” diris Ron.

Ĉapitro dek kvar

Norberto la Norvegia Krestodorsa

Ciuro evidente estis pli kuraĝa ol ili supozis. Dum la sekvantaj semajnoj li ŝajne fariĝis pli pala kaj pli malgrasa, sed nenio indikis, ke li jam kapitulacis.

Ĉiam, kiam ili preterpasis la triaetaĝan koridoron, Hari, Ron, kaj Hermiona premis siajn orelojn al la pordo por kontroli, ke ene Lanuga ankoraŭ graŭlis. Snejp glitadis ĉirkaŭe aspektante amarhumore laŭ sia kutimo, kio certe signifas, ke la Ŝtono restis ankoraŭ en sekuro. Nuntempe ĉiam ajn Hari preterpasis Ciuron li donis al li kuraĝigan rideton, kaj Ron komencis riproĉi tiujn, kiuj mokis la balbuton de Ciuro.

Okupis la atenton de Hermiona, tamen, pli ol la Ŝtono de la Saĝuloj. Ŝi komencis desegni siajn studohorarojn, kaj donis kolorkodiĝon al siaj notoj. Tio tute ne ĝenus Hari kaj Ron, se ŝi ne daŭre insistus, ke ili faru simile.

“Hermiona, la ekzamenoj okazos post epokoj.”

“Post dek semajnoj,” Hermiona knalis. “Tiuj ne estas epokoj, tio similas je sekundo al Nikolao Flamel.”

“Sed ni ne aĝas sescentjaraj,” Ron memorigis al ŝi. “Tamen, kial vi studas, vi ankoraŭ scias ĉion.”

“Kial mi studas? Ĉu vi frenezas? Vi scias, ĉu ne, ke ni devas sukcesi en ĉi tiuj ekzamenoj por altiĝi al la dua jaro? Ili tre gravas, mi devis komenci antaŭ monato, mi tute ne scias, kial mi prokrastis…”

Bedaŭrinde, la instruistoj ŝajne opiniis same kiel Hermiona. Ili ŝarĝis la studentojn per tia amaso da ekstraj hejmtaskoj, ke la Paskaj ferioj certe ne estis tiel gajaj kiel la Kristnaskaj. Kiel oni povis distriĝi dum Hermiona sidis proksime kaj recitis la dek du utilojn de draka sango, aŭ ekzercis sin al vergaj movadoj? Ĝemante kaj oscedante, Hari kaj Ron pasigis la plejparton de sia libera tempo kun ŝi en la biblioteko, provante plenumi siajn ekstrajn taskojn.

“Mi neniam memoros ĉi tion,” ekkriis Ron je iu posttagmezo, ĵetante sian plumon malsupren, kaj rigardante sopire el la biblioteka fenestro. Estis belege por la unua fojo en monatoj. La ĉielo estis klarblua, kiel miozota floro, kaj la aero eligis la aromon de la venonta somero.

Hari, kiu elserĉis la planton “Fraksinelo”[46] en Mil Magiaj Herboj kaj Fungoj, eĉ ne rigardis supren antaŭ ol li aŭdis Ron diri, “Hagrid! Kion vi serĉas en la biblioteko?”

Hagrid pezpaŝante aperis, kaŝante ion malantaŭ la dorso. Li aspektis malkonvene en sia talpopelta mantelo.

“Nur vagr’gardes,” li diris tiel eviteme, ke ili tuj interesiĝis. “Kaj per ki’ vi ĉiuj ‘kupiĝes?” Li subite aspektis suspekteme. “Vi ‘nkoraŭ ne elserĉes Nik’laon Flamel, ĉu?”

“Ho, ni malkovris ĉion pri li antaŭ epokoj,” diris Ron impone. “Ankaŭ ni scias kion tiu hundo gardas, ĝi estas Ŝtono de la Sa –”

Ĉit!” Hagrid ĉirkaŭrigardis subite por vidi se iu aŭskultis. “Ne kriadu pri ti’; ki’ mises al vi?”

вернуться

45

speco de arbo

вернуться

46

planto, kies floroj ellasas ekflameblajn vaporojn. angle: dittany