Выбрать главу

De la kesto aŭdiĝis bruoj, kiuj sugestis al Hari, ke la ludilurso suferis la deŝiron de ĝia kapo.

“Ĝis! Ĝis, Norberto!” Hagrid singultis, dum Hari kaj Hermiona kovris la keston per la nevidebliga mantelo kaj iris mem sub ĝin. “Panjo n’niam f’rgesos vin!”

Kiel ili sukcesis movi la keston supren ĝis la kastelo, ili neniam komprenis. Noktomezo tiktake proksimiĝis dum ili portis Norberton supren laŭ la marmora ŝtuparo en la vestiblo kaj laŭ la mallumaj koridoroj. Supren laŭ alia ŝtuparo, kaj plua – eĉ mallongiga vojo konata de Hari ne faciligis la laboron multe.

“Preskaŭ tie!” Hari anhelis kiam ili atingis la koridoron sub la plej alta turo.

Tiam subita movado tiom ektimigis ilin, ke ili preskaŭ faligis la keston. Forgesante, ke ili jam estis nevideblaj, ili ekkaŭris en la ombrojn, gapante al la malhelaj figuroj kiuj luktis je tri metroj antaŭ ili. Lampo ekflamiĝis.

Prof. MakGongal, vestita en tartana banrobo kaj harreto, tenis Malfid je la orelo.

“Detenpuno por vi!” ŝi kriis. “Kaj dudek poentojn de Rampeno! Ĉirkaŭvagante noktomeze, kiel vi aŭdacas tion –”

“Vi ne komprenas, profesorino. Hari Potter alvenos – li havas drakon!”

“Kia absoluta rubaĵo! Kiel vi aŭdacas mensogi tiamaniere! Venu – mi diskutos kun profesoro Snejp pri vi, Malfid!”

Post tio la kruta helica ŝtuparo ĝis la supro de la turo sentis kiel la plej facila afero en la mondo. Ne antaŭ ol ili paŝintis en la malvarman noktan aeron, ili deĵetis la mantelon, ĝojaj ĉar ili denove povis normale spiri. Hermiona dancis kvazaŭan ĵigon[47].

“Malfid havos detenpunon! Mi povus kanti!”

“Ne faru tion,” konsilis Hari al ŝi.

Ridklukante pri Malfid, ili atendis dum Norberto ĉirkaŭdraŝis en la kesto. Post dek minutoj, kvar flugbalailoj plonĝis el la mallumo.

La amikoj de Karlo estis gaja aro. Ili montris al Hari kaj Hermiona la jungaĵon, kiun ili estis aranĝintaj, tiel ke ili povus pendigi Norberton inter si. Ili ĉiuj helpis buki Norberton sekure en ĝi, kaj tiam Hari kaj Hermiona manpremis la aliajn kaj dankis ilin multe.

Finfine Norberto estis ironta…iranta…irinta.

Ili ŝteliris suben laŭ la helica ŝtuparo, kun koroj tiel malpezaj, kiel iliaj manoj, nun kiam Norberto ne plu pezas sur ili. Neniom plu da drakoj – Malfid en deteno – kio povus difekti tian ĝojon?

La respondo al tiu demando atendis ĉe la bazo de la ŝtuparo. Dum ili eniris la koridoron, la vizaĝo de Ŝteleti vidiĝis subite el la mallumo.

“Nu, jes,” li flustris, “ni ja estas en embaraso.”

Ili estis postlasintaj la nevidebligan mantelon ĉe la supro de la turo.

Ĉapitro dek kvin

La Prohibata Arbaro

La aferoj ne povis esti en pli malbona stato.

Ŝteleti kondukis ilin suben al la kabineto de prof. MakGongal sur la unua etaĝo, kie ili sidis kaj atendis sen diri iun vorton inter si. Hermiona tremetadis. Senkulpigoj, alibioj, kaj frenezaj pretekstoj rondiris en la menso de Hari, ĉiu eĉ pli febla ol la antaŭa. Li ne povis imagi, kiel ili eskapus punon ĉifoje. Ili estis enangulitaj. Kiel ili povis esti tiel stultaj, ke ili forgesis la mantelon? Ne ekzistis en la mondo iu kialo pro kiu profesorino MakGongal akceptus, ke ili estu eksterlitaj kaj ŝteliru ĉirkaŭ la kastelo en la profunda nokto, eĉ sen mencio de tio, ke ili estis supre sur la plej alta astronomia turo, kiu estas eksterlima escepte dum klasoj. Almete de Norberto kaj la nevidebliga mantelo, ili fakte povus ekpaki la kofrojn.

Ĉu Hari supozis, ke la aferoj ne povus esti pli malbone? Li malpravis. Kiam prof. MakGongal aperis, ŝi kondukis Nevil.

“Hari!” Nevil ekkriis, je la momento, kiam li vidis la aliajn. “Mi provis averti vin, mi aŭdis Malfid diri, ke li intencis kapti vin, li diris ke vi havis drak—”

Hari forte kapneis por silenti Nevil, sed prof. MakGongal vidis tion. Ŝi aspektis elsputonte fajron pli ol Norberto dum ŝi staris alte super ili.

“Mi neniam anticipus tian konduton de iu ajn el vi. S-ro Ŝteleti raportis ke vi estis sur la astronomia turo. Estas la unua horo matene. Klarigu vin.”

Unuafoje en la vivo Hermiona  malsukcesis respondi al instruista demando. Ŝi fiksrigardis siajn pantoflojn, senmove kiel statuo.

“Mi sufiĉe bone divenas tion, kio okazis,” diris prof. MakGongal. “Oni ne bezonas esti geniulo por solvi tion. Vi logis Drakon Malfid per blaga rakonto pri iu drako, provante instigi lin ellite kaj en embarason. Mi jam kaptis lin. Mi supozas, ke vi amuziĝas pri tio, ke Longejo subaŭdis pri la afero, kaj kredis ĝin ankaŭ?”

Hari ekvidis la okulon de Nevil, kaj provis diri al li senvorte, ke la afero ne estis tiel, ĉar Nevil nun aspektis ŝokite kaj vundite. Kompatinda, fuŝema Nevil – Hari komprenis kiom tio devis postuli de Nevil por serĉi ilin en la mallumo kaj provi averti ilin.

“Tio naŭzigas min,” diris prof. MakGongal. “Kvar studentoj ellite dum sola nokto! Mi jam neniam konis similan! Vi, s-ino Granĝer, mi opiniis, ke vi havis pli da prudenco. Kaj pri vi, s-ro Potter, mi supozis, ke Oragrifo pli gravis al vi. Vi tri ricevos detenpunon – jes vi ankaŭ, s-ro Longejo, nenio donas al vi la rajton vagi la kastelon dumnokte, precipe nuntempe, kiam estas tre danĝere – kaj kvindek poentoj elpreniĝos de Oragrifo.”

Kvindek!” Hari anhelis – ili perdus la antaŭecon, kiun li gajnis dum la lasta kvidiĉa matĉo.

“Ĉiu el vi perdos po kvindek poentoj,” diris profesorio MakGongal, peze spirante tra sia longa pinta nazo.

“Profesorino – bonvolu –”

“Vi ne povas –”

“Ne diru al mi kion mi povas aŭ malpovas, Potter. Nun iru al la litoj, ĉiuj. Mi neniam tiom hontis pri Oragrifaj studentoj.”

Perdo de cent kvindek poentoj. Tio metis Oragrifon en la lastan rangon. Dum unu nokto ili rompis al Oragrifo ĉiun ŝancon por gajni la Dompokalon. Hari sentis kvazaŭ la bazo de lia stomako defalus. Kiel ili povus regajni tion?

Hari ne povis dormi dum la nokto. Li aŭskultis Nevil singultadi kontraŭ sia kuseno dum horo post horo. Hari ne povis imagi, kion diri por trankviligi lin. Li sciis, ke Nevil, kiel li, timegis la aŭroron. Kio okazos, kiam la ceteraj Oragrifaj ekscios kion ili faris?

Komence la Oragrifaj pasantaj la egajn sablohorloĝojn, kiuj montris la poentojn por la Domoj, supozis ke okazis fuŝo. Kiel ili povus ekhavi cent kvindek poentojn malpli ol hieraŭ? Kaj tiam la rakonto disiĝis: Hari Potter, la fama Hari Potter, ilia heroo de du kvidiĉaj matĉoj, estis perdinta tiom da poentoj, li kaj paro de aliaj stultaj unuajaraj.

Estinte unu el la plej popularaj kaj admirataj studentoj, Hari subite fariĝis la plej malamata. Eĉ Korakungaj kaj Hupopufaj antipatiis lin, ĉar ili tiel deziregis, ke Rampeno perdu la Dompokalon. Ĉie ajn Hari iris, homoj indikis lin, kaj eĉ ne ĝenis sin pri mallaŭtigi la voĉojn dum ili insultis lin. Rampenaj, siaflanke, aplaŭdis dum li preterpaŝis ilin, fajfante kaj huraante,  “Dankon, Potter, ni ŝuldas al vi!”

Nur Ron restis fidela al li.

“Ili forgesos ĉi tion post kelkaj semajnoj, Fredo kaj Georgo perdis amasojn da poentoj dum ilia tempo ĉi tie, tamen oni ankoraŭ ŝatas ilin.”

“Tamen, ili neniam perdis cent kvindek poentojn per unu fojo, ĉu?” diris Hari mizere.

“Fakte – ne,” Ron konfesis.

Jam pasis la tempo por mildigi la domaĝon, sed Hari ĵuris al si, ke ekde nun li neniam miksus sin en aferoj, kiuj ne koncernis lin. Li jam havis sate da ŝtelirado kaj spionado. Li tiom hontis, ke li iris al Arbo, kaj proponis rezigni pri la kvidiĉa teamo.

вернуться

47

speco de vigla danco , tradicia en Skotlando