Выбрать главу

Li gvidis ilin ĝuste ĉe la rando de la arbaro. Levante sian lampon alte, li indikis laŭ longa, serpenta pado, kiu malaperis inter la densaj nigraj arboj. Dolĉa bloveto levis al ili la harojn dum ili rigardis en la arbaron.

“R’gardu tie,” diris Hagrid, “Ĉu vi vides la brilan aferon sur la tero? Tiun arĝentaĵon? Ti’ estes sango de unikorno. Tie estes unikorno grave vundita per io. Nun estes la du’n fojon en ĉi ti’ semajno. Mi trov’s unu mortan je lasta merkredo. Ni klopodos trovi la kompatindan. Eble ni bezonos lib’rigi ĝin de ĝia mizero.”

“Kaj se tio, kio vundis la unikorno, unue trovas nin…?” diris Malfid, ne povante kaŝi la timon en sia voĉo.

“N’ ekzistes io ajn en la arbaro, kiu domaĝos vin, se v’ estes kun mi aŭ Faŭko,” diris Hagrid. “Kaj restu sur la pado. Bone, nun ni d’siĝos en du grupojn, kaj sekvos la padon laŭ malsamaj d’rektoj. Estes sango ĉie ajn, evidente ĝi ŝanc’liĝ’s ĉirkaŭe ekde ‘ieraŭ vespere, almenaŭ.”

 “Mi deziras Faŭkon,” diris Malfid haste, rigardante liajn longajn dentojn.

“Laŭ vi’ plaĉo, sed m’ avertes al vi, ke l’ estes s’nkuraĝa,” diris Hagrid. “Do mi, ‘Ari, kaj ‘Ermiona iros laŭ iu direkto, kaj Drako, Nevil, kaj Faŭko iros kontraŭe. Nu, se iu ajn trovos la unikornon, tiu sendos supren verdajn fajrerojn, ĉu bone? Eltiru viajn vergojn, kaj ekzerzu vin kelkfoje – ĝuste – kaj se iu ajn trafos danĝeron, sendu supren ruĝajn fajrerojn, kaj ni venos al vi – nu, estu atentaj – ni eku.”

La arbaro estis nigra kaj silenta. Post mallonga distanco ili atingis forkon en la pado, kaj Hari, Hermiona, kaj Hagrid sekvis la maldekstran vojon, dum Malfid, Nevil, kaj Faŭko sekvis la dekstran.

Ili paŝis silente, rigardante teren. Fojfoje lunradio venante tra la supera branĉaro trafis makulon de arĝente blua sango sur la falintaj folioj.

Hari vidis, ke Hagrid aspektis tre ĉagrenite.

“Ĉu eblas, ke lupfantomo mortigis la unikornojn?” Hari demandis.

“Ne s’fiĉe rapidaj,” diris Hagrid. “Ne ‘stes facile kapti unikornon, ili ‘stes fortaj magiuloj. M’ neniam kon’s iun, kiu est’s vundita ĝis nun.”

Ili marŝis preter muskan arbostumpon. Hari povis aŭdi fluantan akvon; devis esti rivereto ie proksime. Estis ankoraŭ makuloj de unikorna sango tie kaj ĉi tie laŭ la torda pado.

“Ĉu bone, ‘Ermiona?” Hagrid flustris. “Ne zorgu, ĝi ne pov’s iri tre foren, se ĝi est’s ti’l grave vundita, kaj tiam ni povos – EKU! M’LANTAŬ TIUN ARBON!”

Hagrid ekkaptis Hari kaj Hermiona, kaj hisis ilin de sur la pado kaj malantaŭ altegan kverkon. Li eltiris sagon kaj sidigis ĝin en la arbaleston, levante tiun, preta por pafi. La tri el ili aŭskultis. Io rampis sur la sekaj folioj proksime: ĝi ŝajnis kiel mantelo tirata sur la tero. Hagrid streĉrigardis laŭ la malluma pado, sed post kelkaj sekundoj la sono mallaŭtiĝis.

“Ki’l mi s’poz’s,” li murmuris. “Tie estes io, ki’ ne k’nvenes en arbaro.”

“Lupfantomo?” Hari sugestis.

“Ti’ est’s nenia lupf’ntomo, kaj ĝi est’s nenia unikorno ankaŭ,” diris Hagrid grave. “Ĝuste, sekvu min, sed estu atentaj nun.”

Ili paŝis pli malrapide, kun oreloj streĉitaj kontraŭ la plej febla sono. Subite en placo antaŭ ili, io certe moviĝis.

“Kiu estes tie?” Hagrid vokis. “Elmontru vin – mi portes armilon!”

Kaj en la placon venis – ĉu homo aŭ ĉevalo? Ĝis la talio estis homo, kun ruĝaj haroj kaj barbo, sed sub tio estis brila ĉevala korpo, kaŝtankolora kun longa ruĝeca vosto. Hari kaj Hermiona ekgapis.

“Ho estes vi, Ruan,” diris Hagrid trankviligita. “Ki’l vi fartes?”

Li paŝis antaŭen kaj premis la manon de la centaŭro.

“Bonan vesperon al vi, Hagrid,” diris Ruan. Li havis basan doloran voĉon. “Ĉu vi estis pafonta min?”

“Jen superflu’ da s’ngardo, Ruan,” diris Hagrid, frapetante sian arbaleston. “Ia malbonaĵo ĉases en ĉi tiu arbaro. Flanke, jen ‘Ari Potter kaj ‘Ermiona Granĝer. Studentoj supre en la lernejo. Kaj jen Ruan, vi ambaŭ. L’ estes centaŭro.”

“Tion ni jam rimarkis,” diris Hermiona feble.

“Bonan vesperon,” diris Ruan. “Studentoj, ĉu? Kaj ĉu vi lernas multon, tie supre en la lernejo?”

“Aah –”

“Iometon,” diris Hermiona timeme.

“Iometon. Nu, estas sufiĉe bone.” Ruan ĝemis. Li ĵetis la kapon malantaŭen kaj rigardis la ĉielon. “Marso tre brilas ĉinokte.”

“Jes,” diris Hagrid, rigardante supren ankaŭ. “Skultu, ni feliĉe traf’s vin, Ruan, ĉar estes unikorno vundita – ĉu vi vid’s jon?”

Ruan ne respondis tuj. Li rigardis senpalpebrume supren, tiam ĝemis denove.

“Ĉiam la senkulpaj estas la unuaj viktimoj,” li diris. “Kiel okazis ekde pasintaj epokoj, tiel okazas nun.”

“Jes,” diris Hagrid, “tamen, ĉu vi vid’s jon, Ruan, jon malk’timan?”

“Marso brilas ĉinokte,” Ruan ripetis, dum Hagrid rigardis lin senpacience. “Malkutime hele.”

“Jes, sed mi vol’s d’mandi pri aferoj jom pli proksime,” diris Hagrid. “Do ĉu vi vid’s neni’n strangan?”

Denove Ruan hezitis antaŭ ol respondi. Finfine li diris. “La arbaro kaŝas multajn sekretojn.”

Pro movado en la arboj malantaŭ Ruan, Hagrid denove levis sian arbaleston, sed tio nur estis dua centaŭro, kun nigraj haroj kaj korpo, kaj pli sovaĝaspekta ol Ruan.

“S’luton, Pereo,” diris Hagrid. “Ĉu bone?”

“Bonan vesperon, Hagrid, mi esperas, ke vi bonfartas?”

“S’fiĉe bone. Nu, m’ ĵus d’mand’s al Ruan, ĉu vi lastatempe vid’s jon strangan ĉi tie? Estes unikorno vundita – ĉu vi scius jon pri ti’?”

Pereo marŝis antaŭen por stari apud Ruan. Li rigardis ĉielen.

“Marso tre brilas ĉinokte,” li diris simple.

“Ni jam konstat’s ti’n,” diris Hagrid grumble. “Nu, se iu el vi ja vidos jon, bonvolu sciigi min, bone? Do, ni ires.”

Hari kaj Hermiona sekvis lin el la placo, rigardante malantaŭen al Ruan kaj Pereo, ĝis la arboj baris ilian vidon.

“Neniam,” diris Hagrid agacite, “provu tiri ĝustan r’spondon el c’ntaŭro. Diablaj stelg’pantoj. Int’reses ilin neni’ pli proksima ol ‘a luno.”

“Ĉu ekzistas multe da tiuj en la arbaro?” demandis Hermiona.

“Ho, s’fiĉe multe… tenes sin aparte plejofte, sed ili s’fiĉe bone eltroviĝas, kiam ajn mi dezires p’roli. Sciu, estes pr’fundaj, la c’ntaŭroj… ili kones aferojn…nur r’veles malmulton.”

“Ĉu vi supozas, ke centaŭro estis tio, kion ni aŭdis antaŭe?” diris Hari.

“Ĉu ti’ son’s laŭ vi ki’l ‘ufoj? Ne, se mi dirus op’nion, ni aŭdes ti’n, ki’ buĉes la unikornojn—‘neniam aŭd’s s’milan ĝis nun.”

Ili marŝis plue inter la densaj, nigraj arboj. Hari daŭre rigardis nervoze super sian ŝultron. Li havis aĉan senton, ke oni rigardis ilin. Ege plaĉis al li, ke ili havis kun si Hagrid kaj lian arbaleston. Ili ĵus pasis kurbon de la pado, kiam Hermiona ekprenis la brakon de Hagrid.

“Hagrid! Rigardu! Ruĝaj fajreroj, la aliaj havas problemon!”

“V’ ambaŭ restu ĉi tie!” Hagrid kriis. “Restu sur la pado, mi r’venos por vi!”

Ili aŭdis lin perforti vojon for tra la kreskaĵojn kaj staris rigardante unu la alian, tre timigitaj, ĝis ili povis nenion aŭdi krom la susurado de folioj ĉirkaŭ ili.

“Vi ne supozas, ke ili estas vunditaj, ĉu?” flustris Hermiona.

“Ne ĝenas al mi, se Malfid estas, sed se io okazis al Nevil…ni kulpas fakte, ke li estas ĉi tie.”

La minutoj pasis malrapide. Iliaj oreloj ŝajne estis pli akraj ol kutime. Tiuj de Hari ŝajne perceptis ĉiun ĝemon de la vento, ĉiun klakantan branĉeton. Kio okazas? Kie estas la aliaj?