Выбрать главу

Ivan Efremov

Horo de Bovo

(1968)

Sciencfikcia romano

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Notoj de la tradukinto

Pri la titolo de «La nebulozo de Andromedo»

Kvankam «nebulozo» (ruse «туманность») en la senco «galaksio» estas arkaikiĝinta termino, mi tamen post longa hezito decidis traduki la titolon de la libro «Туманность Андромеды» laŭvorte, malgraŭ tio, ke en la momento de la verkado tio estis ankoraŭ normala termino, kaj teorie indus traduki ĝin per normala moderna termino «La galaksio de Andromedo». La kaŭzoj estis jenaj:

Internacia rekonebleco de la titolo: en ĉiujn lingvojn la titolo de la libro jam estis tradukita per vortoj, analogiaj al «nebulozo» («nebula», «nebulosa», «nébuleuse» ktp). En la fora estonteco, priskribata en la libro, la nunaj astronomiaj nomoj per si mem estas arkaikaj, kaj estas uzataj de la protagonistoj nur por amuzo (kaj por oportuneco de leganto). Do, plus-minus kvindek jaroj en terminologio tute ne gravas por tiu tempo — la protagonistoj same povas uzi por amuzo terminologion iomete pli arkaikan, ol la nuna. Por iuj la vorto «nebulozo» sonas iom mistere kaj romantike (same kiel «туманность» en la rusa), kaj indus konservi tiun senton en la traduko. Kaj, finfine, oni ankoraŭ plu nomas tradicie la galaksion de Andromedo «nebulozo» en multaj eŭropaj lingvoj (kvankam nur ĝin solan). Do, la titolo ne ŝajnos tute stranga al legantoj. Konstelacio, stelfiguro, stelaro?

Malgraŭ rekomendo de la Reta Vortaro, mi ne uzis vorton «stelaro», ĉar mi opinias ĝin misgvida. Kun sufikso «-ar-» mi emas pensi ne pri ŝajna, sed pri reala grupo da objektoj, kaj tial «stelaro» ŝajnas al mi pli konvena por stelamaso, kio estas tute alia afero.

Alia alternativo estas «stelfiguro». Kvankam ĝi estas tute bona en multaj kuntekstoj, tamen en sciencfikciaj verkoj, kiam temas pri kosmaj vojaĝoj, ĝi sonas iom komike kaj malscience: vere, se oni forflugas sufiĉe malproksime de la Tero, la konataj figuroj de steloj tute ŝanĝiĝas kaj iĝas strange kaj ridinde diri, ekzemple, pri «aliplanedanoj el la stelfiguro Tukano» — ja por tiu loko, kie loĝas tiuj aliplanedanoj, tute ne ekzistas tia stelfiguro!

Tial mi elektis vorton «konstelacio», malgraŭ malrekomendo de la Reta Vortaro, ĉar ĝi estas neanalizebla kaj pro tio nemisgvida. Ja konstelaciojn eblas opinii simple konvenciaj sektoroj de la spaco kun centro sur la Tero. Tamen en kelkaj okazoj, kiam temas ĝuste pri figuroj, mi uzis ankaŭ la vorton «stelfiguro».

Navig-/navigaci-

Kvankam PIV-oj indikas ambaŭ tiujn radikojn kiel sinonimaj, mi preferas sekvi al konsilo de Sergio Pokrovskij, esprimita de li en komento al lia traduko de «La Majstro kaj Margarita»:

PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]: Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado… Metodoj, por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio. Laŭ subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa штурман}, {Germana Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.

Tial mi ĉiam uzis vorton «astronavigaciisto» (malgraŭ ĝia bedaŭrinda longeco) por traduko de «астронавигатор», kaj vorton «navigaciisto» por traduko de «штурман» en «Cutty Sark». Aliflanke, mi uzis vortojn «Konsilio de Stelnavigado» por «Совет Звездоплавания». (Kvankam teorie eblus entute ne uzi la radikon «navig-» kaj traduki tion kiel «Konsilio de Stelvojaĝado», tamen en tia traduko perdiĝus aludo al maraj vojaĝoj, kiu ĉiam sentiĝas en kosmaj sciencfikciaĵoj de Efremov).

Transskribo de la familinomo Efremov

Kvankam plene fonetika transskribo de la rusa familinomo «Ефремов» estus «Jefremov», mi tamen preferis la malpli fonetikan, sed pli similan grafike formon «Efremov», precipe, ĉar tian formon de latina transskribo de sia familinomo preferis la aŭtoro mem. Tia formo aperas en liaj sciencaj artikoloj, verkitaj en la angla lingvo, krome, tia formo estis uzita en latinaj nomoj de praaj animaloj, malkovritaj de li kaj nomitaj per lia nomo (ja li estis paleontologo).

Transskribo de nomoj en la tekstoj

En la tekstoj de verkoj pri fora estonteco mi preferis plene fonetike transskribi ĉiujn nomojn, inklude tiujn de konataj de ni personoj (ekzemple, «Hajzenberg» por «Heisenberg»). Mi faris tion konscie, ĉar en la priskribata estonteco estas uzata ne nur alia lingvo, sed eĉ alia alfabeto, kaj estas nature, ke en ĝi la nomoj estas transskribitaj fonetike. Aliflanke, mi ne esperantigis la nomojn, krom la plej famaj (kiel Ejnŝtejno). Cetere, en la rusa originalo fremdaj nomoj estis transskribitaj cirile laŭ la rusa tradicio, ne ĉiam tute fonetika («Гейзенберг» por «Heisenberg»). En la komentoj mi penis ĉiam indiki originalajn nomojn.

En ceteraj tekstoj mi esperantigis rusajn antaŭnomojn kaj transskribis rusajn patronomojn kaj familinomojn (ekzemple, «Danielo Aleksejeviĉ Liĥtanov»); alilingvajn (plej ofte anglajn) nomojn mi lasis senŝanĝaj (peninte restarigi iliajn originajn formojn el cirila transskribo, kiel, ekzemple, «Cutty Sark», «Dowman», «Richard Woodget» ktp). Tio koncernas ankaŭ geografiajn nomojn, por kiuj ne ekzistas tradiciaj esperantaj nomoj, ekzemple «Falmouth», «Aberdeen» ktp.

Ruseca vortordo

En la rusa originalo oftas la vortordo kun longa plurvorta (ofte participa) priskribo antaŭ substantivo, ekzemple: «la X-anta Y-on Z-o». Tia vortordo estas sufiĉe normala en la rusa lingvo, kvankam ĝi estas uzata precipe en literaturo kaj estas malofta en parola lingvo. Efremov tre abunde uzis tian vortordon. Sed en Esperanto ĝi impresas tro peze kaj nemalofte estas malfacile komprenebla. Tial mi penis, kie eblis, «malpezigi» tiajn frazojn, metante la priskribon post la substantivon, ekzemple: «la Z-o, X-anta Y-on» aŭ eĉ «la Z-o, kiu X-as Y-on». Tamen, ĉar Efremov ofte uzis longajn komplikajn frazojn, tio ne ĉiam eblis (ekzemple, en esprimo «la X-anta Y-on Z-o, kiu estis… ktp.», tia transformo nur ambiguigus la esprimon). Mi esperas, ke tia «ruseca» vortordo ne tro ĝenos legantojn, kaj anstataŭe donos ian siaspecan rusecan guston al la teksto.

Jurij Finkel

Aŭtora antaŭparolo

Dediĉe al T. I. Efremova

La tria verko pri malproksima estonteco, post «La nebulozo de Andromedo» kaj «La Koro de la Serpento», estis neatendita eĉ por mi mem. Mi intencis verki historian novelon kaj popularan libron pri paleontologio, tamen mi devis dediĉi pli ol tri jarojn al sciencfikcia romano, kiu, kvankam ne iĝis daŭrigo de du miaj unuaj verkoj, tamen same parolas pri vojoj de evoluo de estonta komunisma socio.

«Horo de Bovo» aperis kiel respondo al disvastiĝintaj en nia sciencfikcio (ne parolante eĉ pri la eksterlanda) tendencoj pentri la estontecon per mornaj farboj de estontaj katastrofoj, malsukcesoj kaj neatenditaĵoj, precipe malagrablaj. Similaj verkoj, ricevintaj la nomon «romanoj-avertoj», aŭ malutopioj, estus eĉ necesaj, se ili kune kun bildoj de malfeliĉoj montrus, kiel eviti ilin, aŭ almenaŭ kiel eliri el minacaj kaptiloj, kiujn la estonteco preparas por la homaro.

Malo de malutopioj estas pluraj sciencfikciaj verkoj, de etaj rakontoj ĝis grandaj romanoj, kie feliĉa komunisma estonteco estis atingita kvazaŭ per si mem, kaj homoj de la epoko de tutplaneda komunismo havas eble eĉ pli malbonajn malvirtojn, ol ni, iliaj malperfektaj prauloj, — tiuj mense nestabilaj, malĝentilaj, babilemaj kaj malsprite ironiaj herooj de estonteco pli similas al nefinlernintaj kaj malbone edukitaj nenifaruloj de la nuno.

Ambaŭ polusoj de imagoj pri la estonteco kuniĝas en unueco de ignorado de la marksisma dialektika traktado de historiaj procezoj kaj nekredo je homo.

Per mia romano mi deziris oponi al tiaj verkoj kaj per tio sekvi al tri gravegaj asertoj de V. I. Lenin, kiujn mirinde forgesas kreantoj de modeloj de la estonta socio sur la Tero.

Neimagebla komplikeco de la mondo kaj de la materio, kiun ni nur komencas kompreni en la dua duono de la XX jarcento, kaj pri kiu li avertis antaŭ tri kvaronoj de jarcento, postulos gigantan laboron por gravaj paŝoj en ekkono.

Transiro al senklasa socio kaj plena realigo de la revo de la fondintoj de marksismo pri «salto el la regno de neceso en la regnon de libero» ne estos simplaj kaj postulos de homoj altegan disciplinon kaj konscian responson pri ĉiu ago. Kaj fine, ĉi tie estas la plej ĝusta loko por rememori la rekomendon de V. I. Lenin, donitan al fantasta verkisto A. A. Bogdanov:[1] montri disrabadon de naturaj riĉaĵoj kaj de tuta naturo de nia planedo per kapitalisma mastrumado.

En «Horo de Bovo» mi montris planedon, sur kiun transloĝiĝis grupo da teranoj, ili ripetas la pioniran konkeron de la okcidento de Ameriko, sed sur multe pli alta teĥnologia bazo. Ege rapidigita kresko de loĝantaro kaj kapitalisma mastrumado kondukis al forkonsumo de la planedo kaj al amasa mortado pro malsato kaj malsanoj. Ŝtata ordo sur la prirabita planedo, nature, devas esti oligarkia. Por konstrui modelon de tia ŝtato, mi daŭrigis en la estontecon tiujn tendencojn de gangstera faŝismeca monopolismo, kiuj ĝermas nun en Usono kaj kelkaj aliaj landoj, penantaj konservi «liberon» de privata entreprenado sur naciisma bazo.

Estas kompreneble, ke ne scienco kaj teĥniko de fora estonteco aŭ strangaj civilizoj de malproksimegaj mondoj iĝis la celo de mia romano. Homoj de la estonta Tero, kreskigitaj per multjarcenta ekzisto de la supera, komunisma formo de socio, kontrasto inter ili kaj samaj teranoj, sed formitaj en subpremado kaj tiranio de oligarkia ordo de alia planedo, — jen la ĉefa celo kaj enhavo de la libro.

вернуться

1

A. A. Bogdanov — Aleksandro Bogdanov (Malinovskij) (1873–1928), granda rusa filozofo, sciencisto, revoluciulo, aŭtoro de la unua rusa sciencfikcia romano «La ruĝa stelo» (1908, pri vojaĝo al socialisma Marso) (rim. de la tradukinto).