Выбрать главу

En la animo mia vian bildon!

En la oreloj la malnova kanto,

Jam forgesita, nun al mi resonas,

La kanto, kiun kantis kun teruro

La Parkoj, kiam de la ora seĝo

Tantalo falis. Ili mem suferis

Kun la amiko. En ilia brusto

Ventego bruis, kaj terura estis

Ilia kanto. En la infaneco

Mi aŭdis ĝin de mia vartistino;

Mi bone ĝin memoras.

Ho, gento de homoj,

Vi timu la diojn,

Ĉar ili regadon

Eterne posedas

Kaj povas ĝin uzi

Laŭ sia bontrovo.

Plej timu la homo,

Se dioj lin levis!

Sur rifoj kaj nuboj

Jen staras la seĝoj

Ĉe tabloj el oro.

Aperas malpaco,

Kaj falas la gastoj

Kun hont’ kaj ofendoj

En noktajn profundojn

Kaj tie ligitaj

Atendas nur vane

Justecon kaj juĝon.

Sed restas la mastroj

En festoj eternaj

Ĉe l’ tabloj el oro.

Kaj el la abismoj

La spir’ de l’ titanoj

Ofere falintaj

Per fumaj nubetoj

Al ili leviĝas.

Kaj ili deturnas

Benantan okulon

De tuta la gento,

Kaj eĉ en la nepo

La iam amitaj

La trajtoj de l’ avo

Jam ilin incitas.

Tiel kantis la Parkoj;

Kaj la ekzilito

En noktaj kavernoj

Aŭskultas la kanton

Kaj, pri la infanoj

Kaj nepoj pensante,

Balancas la kapon.

AKTO KVINA.

SCENO UNUA.

TOAS. ARKAS.

ARKAS.Mi devas kun konfuz’ al vi konfesi,

Ke mi ne scias, kien la suspekton

Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas

Ruzaĵo de l’ kaptitoj, kiuj penas

Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino

Al ili donas helpon? Pli kaj pli

La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu

Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn,

Ankoraŭ ie staras en la golfo;

Kaj tiu frenezeco de la viro,

Kaj tiu resanktigo, la preteksto

De la prokrasto, vekas ĉiam pli

Suspekton kaj postulas singardecon.

TOAS.Rapide al ni venu la pastrino!

Kaj poste iru, akre kaj rapide

Esploru, serĉu sur la tuta bordo,

De l’ promontoro ĝis la arbareto

De la diin’. Sed sanktan la profundon

Respektu; nur embuskon saĝe faru,

Ataku la fremdulojn kaj, trovinte,

Laŭ la kutimo via ilin kaptu.

SCENO DUA.

TOAS (sola).

Terure nun alternas la kolero

En mia kor’: jen kontraŭ ŝi, en kiu

Mi vidis tiel puran sanktulinon,

Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco

Kaj per boneco mi ŝin mem edukis

Por la perfido. Homo tre facile

Alkutimiĝas al la sklava stato

Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon,

Se oni lian tutan liberecon

Forprenas. Jes, se en la krudan manon

De la prapatroj miaj ŝi enfalus,

Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus,

Ŝi danke alte ŝatus sian sorton

Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon

Volonte verŝus, kaj la necesaĵon

Ŝi nomus sankta devo. Dume nun

En ŝia brust’ boneco mia naskas

Deziron arogantan. Vane mi

Esperis, ke mi ŝin al mi alligos;

Ŝi mem por si preparas sian sorton.

Per flatoj ŝi akiris mian koron;

Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros,

Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos

Al si la vojon, kaj boneco mia

Al ŝi aperas kiel posedaĵo,

De longe jam al ŝi apartenanta.

SCENO TRIA.

IFIGENIO. TOAS.

IFIGENIO.Vi vokas! Kio vin al ni venigas?

TOAS.Oferon vi prokrastis; diru, kial?

IFIGENIO.Al Arkas ĉion klare mi rakontis.

TOAS.De vi mi volus tion aŭdi.

IFIGENIO.Tempon

Al vi Diano donas, por pripensi.

TOAS.Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas

Tre taŭga por vi mem.

IFIGENIO.Se via koro

En la decid’ kruela rigidiĝis,

Por kio do vi venis? Reĝo, kiu

Postulas kruelaĵon, povas trovi

Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje

Por rekompenco prenos sur sin mem

Duonon de l’ malbeno, kaj la reĝo

Almenaŭ ŝajne restus senmakula.

En peza nubo faras Jupitero

Decidojn, kaj sendatoj liaj portas

Pereon al la kapoj malfeliĉaj;

Sed li trankvile marŝas en la altoj,

Neatingebla dio en ventego.

TOAS.La sankta lipo kantas nun sovaĝe.

IFIGENIO.Ne la pastrino nun al vi parolas,

Sed la filino de Agamemnono.

De nekonata virgulin’ la vorto

Sanktecon por vi havis; nun subite

Al la princino volas vi ordoni?

Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj

Mi lernis obeadon, en komenco

Al la gepatroj, poste al diino,

Kaj plej libera mi min ĉiam sentis

En obeado; tamen submetiĝi

Al kruda vorto kaj ordon’ kruela

De viro—tion mi neniam lernis.

TOAS.Ne mi—malnova leĝ’ al vi ordonas.

IFIGENIO.Avide ni alligas nin al leĝo,

Se la pasion nian ĝi favoras.

Al mi alia, pli malnova leĝo

Parolas kaj ordonas kontraŭstari:

La leĝo, kiu diras, ke fremdulo

Por ĉiu homo devas esti sankta.

TOAS.Videble la kaptitoj por vi estas

Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo

Vi la plej ĉefan vorton de l’ saĝeco

Forgesas, kiu diras: ne incitu

La potenculon!

IFIGENIO.Sed ĉu mi parolas,

Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio

En mia koro estas nun kaj ĉiam.

Ĉu rememoro pri egala sorto

Ne naskas la kompaton en la koro?

Kaj tiom pli en mia kor’! En ili

Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro

Mi mem ja tremis, kaj la frua morto

Solene min ĉirkaŭis genuantan;

Jam la tranĉil’ ekbrilis, por trabori

La bruston, plenan de bolanta vivo,

Teruro trapenetris mian koron,

Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle

Mi trovis savon. Se al ni la dioj

Favore sendis savon kontraŭ morto,

Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo

Repagi tion al malfeliĉuloj?

Vi tion scias, vi min konas, tamen

Vi volas nun perforte min devigi!

TOAS.Obeu la oficon, ne la reĝon!

IFIGENIO.Ha, ĉesu! ne beligu la perforton,

Ĝojantan de virina malforteco!

Libera mi naskiĝis, kiel viro.

Se nun la filo de Agamemnono

Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus

Al li postulon, kiun vi ne devas:

Li ankaŭ havas glavon, havas brakon,

Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi.

Sed mi nenion havas krom la vortoj,

Kaj nobla viro devas dece ŝati

La vorton de virino.

TOAS.Mi ĝin ŝatas

Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato.

IFIGENIO.Ŝanĝiĝas la sukces’ en la batalo;

Ne taksu malamikon tro malforta.

Eĉ malfortulon la natur’ ne lasis

Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo.

Ĝi al li donis ruzon, artifikojn;

Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras.

Jes, la fortul’ meritas la ruzaĵojn.

TOAS.Ruzaĵon neniigas singardeco.

IFIGENIO.Animo pura ruzon ne bezonas.

TOAS.Vin mem vi nesingarde ja kondamnas!

IFIGENIO.Ho, se vi vidus, kiel la animo

En mi batalas forte, por rebati

Malbonan tenton tuj en la komenco!

Do sendefenda antaŭ vi mi staras?

La belan peton, tiun ĉarman branĉon,

En mano de virino pli potencan

Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas?