Выбрать главу

Iliado

Poemo de Homero

Tradukis A. Kofman

Kanto unua

La pesto. — La kolero.
Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo, Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn Kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn De herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro Al rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso — 5 De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte La ordonanto al viroj, Atrido, de l’ dia Aĥilo.   Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan? Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo, Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj, 10 Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l’ dio. Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depago Venis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj, Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo, La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis, 15 Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn:   «Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! La dioj, Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetrui Urbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.  Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto, 20 Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan.»   Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi. Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono; Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace: 25   «Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipoj Larĝaj, nun — pro malrapido aŭ poste — pro la reveno: Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l’ dio. Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝos Hejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo, 30 Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino. Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.»   Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton obeis Kaj al la multebruanta maro silente foriris. Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervore 35 Nun Apolon, la filon de la belabukla Latono:   «Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora! Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronoj Aŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovoj 40 Grasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu: Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn.»   Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo Apolo. Jen li deiris, koleron en koro, Olimpan altaĵon, Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj. 45 Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto, Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li poste Malproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis, Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis. Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn, 50 Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ mem ilin, Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis. Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekan Al kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis. Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana, 55 Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante. Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levis Inter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris:   «Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, irante Ree ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton, 60 Ĉar la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe. Sed demandu ni pastron aŭ ankaŭ Sonĝklarigiston, ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso, Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo, Ĉu, eble, pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo, 65 Ĉu, el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonte La odoron oferan, li nin liberigos de pesto.»   Tiel dirinte, sidiĝis li. Kaj inter ili sin levis La Testorido Kalĥoso plej lerta el birddivenistoj, Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaŭ pasinton 70 Kaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per sia Scio profeta, de Febo Apolo al li donacita. Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis:   «Ho, Zeŭsamato Aĥilo, al mi vi ordonas klarigi La koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo. 75 Bone, mi estas dironta, sed vi al mi ĵuru defendi Min efektive favore per viaj paroloj kaj manoj: Certe, mi ekkolerigos viron, reĝantan potence Ĉiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Aĥajoj: Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir’ subpotenca; 80 Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos, Tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝin Forellasos. Nun juĝu vi, ĉu vi min povas defendi.»   Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida: «Vi kuraĝiĝu, sincere eldiru la dialudaĵon: 85 Ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas, Malfermante la volon de dio al la Danaoj, Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l’ suno vidanta, Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniu El Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon, 90 Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj.»   Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdebla Diris: «Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo, Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono, Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon. 95 Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto, Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezan Manon de l’ pesto, ĝis estos la ĝojookula filino Ree al patro kaj kune kun sankthekatombo sendita En Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos.» 100   Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin levis Agamemnono la vastereĝanta, l’ heroo Atrido, Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigis Kaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta. Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris: 105   «Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta neniam Favoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn. Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis, Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj, Ke l’ malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas, 110 Ĉar mi ne volis pro Hrizofilino depagon belegan Preni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego, Mi ŝin preferas eĉ plu ol Klitemnestro, kun kiu Mi edziĝis dum ŝia virgeco. La Hrizofilino Al ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado. 115 Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bone, Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras; Sed vi alie honere donacu min, ke mi ne restu Unu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena, Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun.» 120 Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida: «Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj, Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon? Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna, Ĉar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis. 125 Estas ne bone ĝin rekolektigi pro ree dividi. Sed vi ellasu ŝin pro la honoro de dioj; Aĥajoj, Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeŭso detrui Iam permesos al ni la Trojan murofortegan.»   Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la ĉefo: 130 «Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo, Trompi ne penu min: vi ne admonos min neksuperruzos. Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi