Выбрать главу
Estu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage? Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia 135 Rekomponco de kosto egala, Iaŭ mia deziro. Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem: la donacon Vian aŭ Ia donacon Ajaksan aŭ l’ Odisean; Prennos mi ĝin, ·· senigita. de ĝi ekkoleros la viro .. Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ. 140 Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan, Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan, Metu en ĝi l’ hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan. Unu el viroj konataj estos Ia ĉefo: Ajakso, Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia, 145 Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj — Por oferante pacigi lo Malproksimegenĵetantan.»   Al li respondis minace Aĥilo piedorapida: «Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo, Kia Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos, 150 Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante? Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj Trojanoj Kontraŭbatali, Ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio. Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis Aŭ fruktportantajn kampegojn, an Ftio la multeloĝita 155 Fruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombraj Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan, Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al Trojo Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila. Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute; 160 Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan. Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj. Plej malfacilan laboron en laciganta batalo 165 Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido, La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe, De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj; Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras 170 Malhonorita de vi plu kolkti por vi nun riĉecojn.»   Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj: «Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas; Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn, Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton. 175 El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata, Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn. Se plu da forto vi havas, donita ĝi esats de dio. Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj, Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas, 180 Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas: Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon, Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj, Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon: vi sciu, 185 Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru Al mi egali sin kaj melfermite min kontraŭparoli.»   Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris, Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila: Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn 190 Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi, Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi. Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo La diino Ateno, sendita de Hero blankmana 195 Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale. Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj, Sole al li aperinte: ŝin ĉiu alia ne vidis. Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis Palas-Atenon, terur ŝiaj okuloj brilegis. 200   Kaj li komencis paroli, kaj diris la vortojn flugilajn: «Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta, Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono? Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos, La fiereco senbira baldaŭ lin pereigos.» 205   Al li respondis Ateno, la bluokula diino: «Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana, Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas. Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon, 210 Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo. Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita: Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu.»   Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda: 215 «Vere, estas bezona vian ordonon obei, Malgraŭ la koro kolera: ĉar tio ĉi estas pli bona: La obeantan al dioj, dioj volonte atentas.»   Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon, Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante 220 Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.   Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera Al Atrido: li sian koleron ne ekĉesigis:   «Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo! 225 Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi, Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj Plej eminentaj embuski vin: tio laŭ vi estas — morto. Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco. 230 Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta! Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus. Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan, Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon, 235 Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis Ĝiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manoj De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn De l’ dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega, Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon... 240 Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi Ilin, ekmortigotajn amase per man’ de Hektoro La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta.»   Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron, 245 Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis. Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo, El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo; Estis li nun travivinta jam du generaciojn, 250 Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian. Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo:   «Ve, ho kia malĝojo sur falas sur teron Aĥajan! Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj, 255 Ankaŭ l’ aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro, Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj. Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi. Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj 260 Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis. Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn, Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn, Kiel Keneo aŭ Eksadio aŭ Polifemo Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea. 265 Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj, Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj, Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante. Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo, El malproksima lando: alvokis min tiuj ĉi viroj; 270 Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali. Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis. Nun vi ankaŭ obeu: obei ja estas pli bone. Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la filinon, 275 Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj, Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi Malpacante: konvenas ja honoro pli alta Al sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas; Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino, 280 Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn. Vi, Atrid’, humiligu la koron, mi mem vin petegas, Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron: li estas Forta apogo Aĥaja en pereigema milito.»