Выбрать главу
195 Kiuj multmanĝas hordeon blankan kaj spelton nutrantan. Certe min multe admonis l’ hero’ Likaono maljuna Tie en bela domego, kiam mi tien ĉi iris, Multe konsilis kunpreni ĉevalojn kaj ankaŭ kaleŝon Por Trojanarojn konduki en la batalon teruran, 200 Tamen mi lin ne obeis (sed tio ĉi estus pli bone); Mi ilin ŝparis, timante ke mankos al ili nutraĵo Inter la granda arego, ĉar ili kutumis manĝegi. Tial mi venis piede sen miaj ĉevaloj en Trojon, L’ arkopafilon fidante. Sed ĝi al mi servis neniel! 205 Ĉar mi ensendis jam en du ĉefojn gloregajn po sago, En la Tididon kaj en l’ Atreidon, de l’ ambaŭ elŝprucis Sango el vundoj, sed mi ilin sole pli furiozigis. En malfeliĉa momento de najlo la arkopafilon Mi tiun tagon forprenis, kiam al Trojo amata 210 Mi alkondukis Trojanojn por dian Hektoron honori. Se mi en hejmon revenos kaj vidos per miaj okuloj Mian patrujon, l’ edzinon kaj domon la alttegmentitan, Ke mian kapon de l’ korpo homo fremdulo fortranĉu, Se mi la arkopafilon ne ĵetos en fajron brulantan, 215 Ĝin disrompinta estinte, la senutilan servanton.»   Sed al li baldaŭ rediris Eneo la ĉefo Trojana: «Ho, ne parolu vi tiel. L’ afero nun ne aliiĝos Ĝis ni ambaŭ, kaleŝe starante, al tiu ĉi homo Kontraŭmetiĝos por lin nun elprovi per niaj armiloj. 220 Iru do, iru en mian kaleŝon per ke vi sciiĝu Kiaj estas la Trojaj ĉevaloj, povantaj sur kampo Persekutegi kurantojn kaj ankaŭ forkuri rapide. Ili nin savos certege, en urbon tironte, se ree La Tideido de Zeŭso novan gloron ricevos. 225 Iru, la vipon kaj la brilegantajn ĉevalkondukilojn Prenu, kaj tuj mi komencos batali sur la kaleŝo, Aŭ vi mem lin batalu, kaj mi la ĉevalojn kondukos.»   Al li respondis la glora Likaonido dirinte: «Prenu, Ene’, kondukilojn vi mem por ĉevalkondukado. 230 Ili pli bone rapidos, de manoj kutimaj regataj, Se eble nin Diomedo Tidido denove kurigos Ĉar ili povas ektimi kaj perdi la vojon kaj kampen Tiri nin for, vian voĉon pli apud si ne aŭdante; Tiam la glora Tidido al ambaŭ ni baldaŭ rapidos 235 Kaj nin mortigos kaj prenos viajn belegajn ĉevalojn. Tial konduku vi mem la kaleŝon kaj la ĉevalojn; Lin, la venonton, mi mem per la kupro akrega ricevos.»   Tiel ili parolis kaj iris sur belan kaleŝon, Flame pelinte la bestojn rapidajn al Diomedo. 240 Ilin ekvidis Stenelo la Kapaneido glorega Kaj al Tidido eldiris tiujn ĉi vortojn flugilajn:   «Ho Diomedo Tidido, vi, al mia koro plaĉanta, Vidu, flamcelas vin kontraŭbatali du homoj-fortuloj, Nemezureble kuraĝaj, l’ unua, pafisto lertega 245 Nome Pandaro, gloranta sin esti Likaonido, Kaj la alia — Eneo, de neriproĉebla Anĥizo Kaj de patrin’ Afrodito gloranta sin esti la filo. Iru, ni ambaŭ forkuru, ĉesigu vi nun furiozi En la falangoj antaŭaj por ke vi la vivon ne perdu.» 250   Sed lin rigardis minace kaj diris l’ hero’ Diomedo: «Vi ne parolu pri kuro, mi eĉ al vi mem ne obeos, Ĉar mia gento ne havas kutimon forkuri batalon Aŭ pro timo kaŝiĝi; mi havas ankoraŭ la forton; Mi en kaleŝo enuas staradi kaj kiel mi estas, 255 Mi kontraŭiros; Ateno al mi malpermesis forkuri. Ilin de ni ne fortiros iliaj rapidaj ĉevaloj Tre malproksimen, se unu el ili de ni eĉ forkuros. Sed mi vin diras, kaj tion ĉi vi en memoro konservu: Se al mi donos la bonkonsilanta Ateno la gloron 260 Ilin ambaŭ mortigi, vi niajn ĉevalojn detenu, La kondukilojn liginte al ronda tenil’ de l’ kaleŝo, Poste vi al la ĉevaloj de Eneo rapidu Kaj ilin de la Trojanoj pelu al viroj Aĥajaj; Liaj ĉevaloj devenas de l’ gento, al Troso de Zeŭso 265 Kiel ŝanĝon donita por fil’ Ganimedo, pli bonaj Ol ĉiuj bestoj, lumataj de l’ suno kaj ruĝo ĉiela. Reĝo de viroj, Anĥizo, akiris ĉi tiujn ĉevalojn, Ilin metinte kun inoj sekrete de Laomedono. Ses ĉevalidoj naskiĝis poste en lia domego, 270 Kvaron de ili li havas kaj nutras zorgege en ŝtalo Kaj al Eneo li donis la du teruraĵojn restintajn. Ilin forkapti — ĉi tio estus por mi bela gloro.»   Tiel l’ herooj parolis, interŝanĝante la vortojn. Sed l’ ambaŭ viroj alvenis kun la rapidaj ĉevaloj. 275 Al Diomedo eldiris la Likaonido l’ unua:   «Ho, militema heroo, kuraĝa kaj glora Tidido, Certe la sago maldolĉa de l’ arkopafil’ vin ne venkis. Nun ni elprovos, ĉu la ponardego vin trafos pli bone.»   Diris kaj ĵetis skuinte la ponardegon longombran, 280 Kiu eniĝis en ŝildon de Diomedo, kaj tra ĝi Flugis la akra pintaĵo kaj en la kirason enfrapis. Laŭte ekkriis la glora filo de Likaono:   «Mi nun travundis l’ ingvenon al vi, ho mi nun pli ne pensas Ke vi longtempe suferos, vi certe min multe glorigos.» 285   Sed la Tidido kuraĝa eldiris al li ne timante: «Vi min maltrafis, vi ĵetis pretere, sed nun al mi ŝajnas, Vi ne foriros pli frue ol unu el vi nun subfalos Kaj satigos per sango Areson la mallacigeblan.»   Diris kaj ĵetis ponardon; ĝin Palas-Ateno direktis. 290 Apud okuloj, en nazon ĝi iĝis tra l’ dentoj la blankaj, Nedeteneble trahakis la langon ĉe l’ sama radiko Kaj eliris denove kun forto el sub la mentono. De la kaleŝo li falis, kaj sonis sur li la armiloj Brilaj, movemaj; pro timo depaŝis de li ĉevaloj 295 Bone kurantaj, sed lin tuj forlasis l’ animo kaj forto.   Jen ekrapidis Eneo kun ŝildo kaj longa ponardo, Ĉar li tre timis ke la Aĥajidoj la korpon fortiros. Li ĉirkaŭiris ĝin kiel leono fiere-potenca, Streĉis antaŭen la long-ponardegon kaj ŝildon rondetan, 300 Ĉiun minacis per morto, kiu al li apudiĝus, Kaj terurege kriegis. Sed kaptis Tidido ŝtonegon Tian multpezan ke ĝin eĉ ne povus eklevi du homoj El nun vivantaj, sed li unu sola ĝin svingis facile Kaj en femuroartikon ĝin ĵetis, kie la osto 305 En la femuro turniĝas kaj havas la nomon kotulo; Kaj la kotulon pecigis, ambaŭ vejnojn disŝiris, Haŭton forŝiris la ŝtono kruela, kaj falis l’ heroo Genufleksinte; li sin per la mano fortega apogis Kontraŭ la tero, kaj liajn okulojn ĉirkaŭis la nokto. 310   Tie li nepre pereus, Eneo la reĝo de viroj, Se lin ne vidus la Zeŭsofilino, diin’ Afrodito, Ŝi, lin metinta en mondon per juna paŝtisto Anĥizo. Ĉirkaŭ la filo amata ŝi volvis la brakojn blankegajn, Antaŭ li faldojn de sia brila bestaĵo dismetis 315 Kontraŭ sagaroj de viroj, ke ia rajdanta Danao Bruston al li ne trapiku kaj ne forigu la vivon. Tiel ŝi de la batalo fortiris la filon amatan.   Tamen la Kapaneido neniel la vortojn forgesis, Kiujn eldiris al li Diomedo Tidido kuraĝa. 320 Flanken li foren kondukis siajn belegajn ĉevalojn Ekster batal’, kondukilojn al rondo kaleŝa alligis, Al bel-kolharaj ĉevaloj de Eneo rapidis Kaj de Trojanoj forpelis ilin al viroj Aĥajaj, Al Deipilo, sia amiko, pli multe ol ĉiuj 325 Samaaĝuloj amata pro kunharmonio de sentoj, Por ilin al la ŝiparo konduki; sed li mem l’ heroo Iris en propran kaleŝon kaj la kondukilojn ekkaptis