Выбрать главу
Ĉe ŝaŭmoaro bolanta kaj iras returnen kun timo: Tiel depaŝis Tidido kaj kriis al Argopopolo: 600   «Kial, amikoj, ni tiel miregas ke l’ dia Hektoro Estas glorega ponardoĵetisto kaj tiel kuraĝa? Ĉiam ja dio lin sekvas kaj for de li metas la morton Kaj ankaŭ nun lin Areso kvazaŭ mortema alsekvas! Tial depaŝu vi, ĉiam per brust’ renkontantaj Trojanojn. 605 Ke ne intencu vi diojn kontraŭbatali hodiaŭ.»   Tiel li diris, sed la Trojaviroj sin pli proksimigis Kaj jam du virojn kuraĝajn kaj spertajn Hektoro mortigis, Ambaŭ sur unu kaleŝo, Meneston kaj Anhialon. Tiujn mortigojn bedaŭris la Telamonido Ajakso, 610 Li apudiĝis kaj ĵetis sian ponardon la kupran Kaj Selagidon Amfion entrafis, kiu en Peso Loĝis, havante riĉaĵojn kaj kampojn; sed tamen la sorto Lin bataligis pro reĝo Priamo kaj la Priamidoj; Lin nun la Telamonido Ajakso entrafis en zonon, 615 La ponardego longombra eniĝis en ventron malsupran; Brue li falis sur teron, kaj kuris la glora Ajakso Liajn armilojn forpreni, sed ĵetis Trojanoj ponardojn Akrajn kaj brilajn, — en lian ŝildon tre multaj eniĝis. Li per piedo supraŝis la viron kaj la ponardegon 620 Kaptis de l’ korpo, sed li la belegan armaĵon ne povis Preni de l’ ŝultroj, ĉar lin ĉirkaŭŝutis de ĉie sagaro; Timis li ke la fieraj Trojanoj lin povos ĉirkaŭi Kaj, grandonombraj, kuraĝaj lin per ponardegoj atakos. Kiel ajn granda li estis, potenca kaj multglorigita 625 Tamen li devis depaŝi pro la grandegeco de l’ aro.   Tiel ili laboris en la terurega batalo Dum Tlepolem’ Heraklido, viro grandkreska kaj forta Al Sarpedono la dia pro sorto malbona puŝiĝis. Sed kiam ili kunvenis, la viroj kurintaj renkonten, 630 Ili — la filo kaj nepo de Zeŭso la nubkolektulo — La Heraklid’ Tlepolemo eldiris l’ unua la vortojn:   «Kio devigis vin, ho Sarpedon’, konsilisto Likia, Tien ĉi veni tremadi, fremdulo pri l’ arto batali? Nur mensoguloj vin nomas ido de Zeŭso tondranta 635 Ĉar vi tio malsuperas tiujn virojn gloregajn, Kiuj de Zeŭso naskiĝis en tempo de homoj antaŭaj. Oni rakontas ke tia estis la viro Heraklo, Mia patro kuraĝa, koron leonan havinta. Li tien ĉi por ĉevaloj de Laomedono alvenis 640 Sole kun seso da ŝipoj kaj kun malmulte da homoj; Li ĉirkaŭrabis Trojurbon kaj dezertigis la stratojn. Vi do, vi estas timema kaj vane vi ĉefas la virojn. Ne, al mi ŝajnas ke vi al la viroj Trojanaj ne helpos, El Likilando veninte; kaj se vi eĉ estus pli forta, — 645 Vi nun, de mi plenvenkita, foriros al pordo Aida.»   Sed Sarpedono, la reĝo Likia, eldiris renkonten: «Jes, Tlepolemo, ĉi tiu detruis la sanktan Trojurbon, Sed nur pro la malsaĝeco de Laomedono malpia, Kiu insultis lin, la bonfarinton, per vortoj malpiaj 650 Kaj la ĉevalojn ne donis, pro kiuj li estis veninta. Sed mi al vi antaŭdiras la morton kaj sorton malluman, Kiun vi prenos de mi, kaj venkita de mi, vi gloregon Donos al mi, sed l’ animon al la ĉevalriĉa Aido.» Tiel li diris, sed levis la ponardegon fraksenan 655 Tlepolemo, kaj ambaŭ ili samtempe ekĵetis La ponardegojn longombrajn kaj jen Sarpedono entrafis La Heraklidon en kolon kaj traen la pinto eliris Kaj mallumego plennigra liajn okulojn ĉirkaŭis. Sed Tlepolem’ en maldekstran femuron l’ alian entrafis 660 Per ponardego multlonga, kaj ĝi en la korpon eniĝis Ĝis la osto. Nur Zeŭso eksavis la filon amatan.   Nun Sarpedono la dian fortiris la noblaj amikoj De la batalo, sed ŝarĝis lin la ponardego grandega, Kiun li trenis: neniu rimarkis ĝin aŭ ekintencis 665 Tiri ĝin el la femuro, ke povi li iri facile: Tiel liaj amikoj rapidis kaj estis zorgintaj.   De sia flanko l’ Aĥajoj Tlepolemon fortiris De la batalo. Sed lin Odiseo la dia ekvidis La kuraĝulo; en li ekflamiĝis la koro en brusto. 670 Inter du pensoj ŝancelis sin lia prudento kaj koro, Ĉu persekuti pli frue la filon de Zeŭso tondranta, Aŭ atakinte Likiojn, el multaj forrabi la vivon. Sed ne al li, Odiseo la glora, la sorto decidis Filon kuraĝan de Zeŭso mortigi per kupro la akra. 675 Palas-Ateno ekscitis lin kontraŭ la viroj Likiaj, Kaj li mortigis Keranon, Hromion kaj Alastoron, Poste Alkandron, Halion, Pritanon kaj Noemonon; Li, Odiseo la dia, mortigus pli multajn Likiojn, Se lin rapide ne vidus Hektoro la kaskobrilanta. 680 Tuj tra la vicoj antaŭaj, armita de kupro radia, Kuris li teruriganta l’ Aĥajojn, sed pri li ekĝojis Nun Sarpedono Zeŭsido, kaj diris per voĉo plendema:   «Ho, Priamido, ne lasu min esti akiro Danaa, Vi min defendu, ke flugu de mi pli malfrue la vivo 685 Tie, ĉe vi, en Trojurbo, ĉar al mi ne estas la sorto En mian domon, en mian amatan patrujon reveni Por mian karan edzinon kaj filon junetan ĝojigi.»   Tiel li diris. Hektoro, al li respondinte nenion, Tuj rapidegis antaŭen, de flamo interna puŝita 690 La Argujanojn rebati kaj multajn animojn forrabi. Sed Sarpedonon, je dio egalan, l’ amikoj kuraĝaj Metis sub fagon belegan de Zeŭson la ŝildotenanto; La ponardegon fraksenan el lia femuro eltiris La kuraĝul’ Pelagono, lia amata amiko, 695 Kaj lin forlasis la spiro kaj nokto ĉirkaŭis l’ okulojn, Sed li respiris kaj baldaŭ la blovo de l’ norda Boreo Ĉirkaŭventumis freŝecon al lia animo tremanta.   Tamen l’ Arganoj, premitaj de l’ dia Hektor’ kaj Areso, Tute ne kuris al siaj ŝipoj nigretaj ĉe l’ bordo, 700 Sed ankaŭ ne antaŭiĝis; nur iom post iom senĉese Ili depaŝis, vidante Areson inter Trojanoj.   Sed kiu estis l’ unua kaj lasta, de kiu l’ armilojn Rabis Hektoro, la fil’ de Priamo, kaj kupra Areso? Ili, je dio egala Teŭtras’ kaj Oresto kuraĝa, 705 Treĥo l’ heroo el lando Etolo kaj Enomao, Post l’ Enopido Eleno kaj Oresbi’ belzonita, Amasiginta riĉaĵojn; li estis loĝanto de Hilo Apud la lago Kefiso, kaj tie ankaŭ aliaj Beotujanoj, havintaj multegajn riĉaĵojn, loĝadis. 710   Sed kiam la blankamana diino Hero rimarkis Multe da viroj Arganoj en la batalo perei, Tuj ŝi eldiris al Palas-Ateno la vortojn flugilajn:   «Ve al mi, ho nevenkebla filino de l’ Ŝildotenanto, Vanan promeson ni estis donintaj al Menelao: 715 Hejmen venigi lin ruiniginto de l’ Trojo belmura, Se ni permesos Areson kruelan nun furiozegi. Ne, ankaŭ ni nun pripensu por helpon potencan alporti.»   Tiel ŝi diris; atentis ŝin la bluokula Zeŭsido. Dume rapide ekvestis la oroarmaĵajn ĉevalojn 720 Hero, la glora diino, — filino de l’ granda Kronido. Hebo, ĉirkaŭe l’ kaleŝo almetis la radojn rondetajn Kuprajn kaj okeradiajn, rulatajn de akso el fero; Oro nedefektiĝebla brilis sur rondoj, sed supre Bandoj el kupro troviĝis kaj ili ĉarmegis okulojn, 725 La radradioj arĝentaj estis beleg-rondigitaj, La konduksidon brilantaj arĝentaj kaj oraj ŝnuregoj Alfortikigis, kaj antaŭ ĝi levis sin arko duobla, El ĝi eliris timono arĝenta, al kies finiĝo Hebo alligis la jugon belegan, tra ĝi kondukilojn —