Выбрать главу
  Diris al li respondante Agamemnono potenca: 285 «Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene, Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj, Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiuj Kaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos. Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon, 290 Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li—nin insulti?»   Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo; «Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo, Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas. Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi vi 295 Ne ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi. Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro: Mi la manon armitan ne levos pro la knabino Kontraŭ vi aŭ aliaj: vi donis kaj vi ŝin deprenas. Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidaj 300 Vi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo. Volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,   Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos.»   Tiel ili disputis per malamikaj paroloj Kaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn. 305 Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidaj Kune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj, Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan, Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombon Por la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan, 310 Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro. Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.   Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono. Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis, Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio: 315 Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l’ maro, Kaj l’ odoro ofera en fumo suriris ĉielon.   Tiel ili penadis, sed dume Agamemnono Tion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis: Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton, 320 Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.   «Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo, Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku, Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos, Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos.» 325   Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca. Ili al bordo de l’ maro senfrukta malĝoje foriris Kaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis. Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigreta Tie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo. 330 Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l’ reĝo, Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando, Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris:
  «Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj! Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido, 335 Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo. Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke ili Ŝin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ’ furioza, ke kiam oni ankoraŭ 340 Mian helpon bezonos por malhonoron formeti De aliaj! Ho, certe, pro pereema malsaĝo Li, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten, Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj.»
  Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon: 345 Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvangan Al la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj; Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Aĥilo Iris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis, Sur la bordo de l’ maro; rigardis li maron malluman, 350 Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis:
  «Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis, Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l’ Olimpano Zeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras! Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono, 355 Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon.»
  Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino, La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l’ patro Maljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo, Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis. 360 Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris:
  «Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas? Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu.»
  Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda: «Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton? 365 Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono, Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis; La Aĥajidoj honeste l’ akiron dividis kaj oni Ĥrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido. Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo, 370 Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj, Por deaĉeti filinon per netaksebla depago, La florkronon portante de malproksimegenĵetanta Dio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis, Sed l’ Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn—precipe. 375 Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoron Fari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi. Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono, Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj. La maljunulo foriris kolere, sed Febo Apolo 380 Lian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron. Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase, Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l’ dio flugadis Ĉie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiam Antaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo; 385 Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion. Sed Atrido koleris: subite levinte sin, diris Li la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan. La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipo Hejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo, 390 Sed ĵus deprenis l’heroldoj de mi el mia la tendo La Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj. Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi. Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iam Vi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj, 395 Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l’ patro, Ke l’ ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi sola El senmortema diaro de malhonora pereo Igis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj: Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno. 400 Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn, Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatan Breareo de dioj kaj—Egeono de homoj, Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro; Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro, 405 Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni. Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajn Vi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi Trojanojn Aŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeli Mortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l’reĝo, 410 Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de viroj Sciu l’ ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo.»