Выбрать главу
  Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido: «Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan! Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojo 415 Sidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta. Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estas Per unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis. Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi, Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon. 420 Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleri La Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito. Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj, Ĉe l’Okeano, foriris kaj kune kun li—la diaro, Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon. 425 Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajn Ekĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas.»
  Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleron En la koro pro sia ruĝovanga knabino, Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo 430 En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta. En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon, 435 Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn. Mem ili teron suriris kaj l’hekatombon kunprenis Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta, Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta, Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa, 440 Kaj redoninte en brakojn de l’patro, li tiel eldiris:
  «Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj, Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio, Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj.» 445
  Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patro Ĝoje ricevis la karan filinon. L’Aĥajoj al dio La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l’altaro Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l’hordeon. Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis: 450
  «Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan Kaj min trankviligis, mizeriginte l’Aĥajojn, Tiel same vi ree mian deziron plenumu 455 Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn.»
  Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo. Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon, Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso 460 Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte; Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis. Forbruliginte femurojn kaj l’ internaĵojn provinte, Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn, 465 Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion. Post kvietigo de la malsato kaj de soifo Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo 470 Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis. Daŭre la tago l’Aĥajoj per kantoj pacigis la dion, Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj, Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.
  Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis, 475 Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis. Sed kiam la rozafingra Eos’, el nebuloj naskita, Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja, Venton favoran al ili donis Febo Apolo. Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn, 480 Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura Ĉirkaŭ la kilo de l’ ŝipo naĝanta fortego ekbruis, Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante. Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj, Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan 485 Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj, Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn. Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj, Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.
  Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis, 490 Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo Pro la restiĝo senaga: soifis li bruon, batalon.
  Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis, Sur Olimpon revenis l’eternevivanta diaro. Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton 495 De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon; Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo. Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra 500 Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis, Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis:
  «Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉis Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron: Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj; 505 Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris, De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte. Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca! Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore.» 510 Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis: «Ne ŝanceliĝu: promesu kaj donu al mi la konsenton Aŭ do—rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu, 515 Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino.»
  Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo: «Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos; Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj 520 Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante—mi helpas Trojanojn. Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu. Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu: Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj 525 Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla, Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco.» Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn, Kaj l’ ambroziaj buklharoj de l’ Potenculo subfalis De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis. 530
  Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo. Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu Kuraĝiĝis atendi lin: ĉiuj renkonte aliris. 535
  La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino De maljunulo Nereo, l’arĝentapieda Tetido, Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris: