Выбрать главу
  «Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon? 540 Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn, Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas.»
  Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj: «Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi, 545 Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino. Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio, Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi; Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi, Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori.» 550
  Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso: «Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura! Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis, Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas. Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis 555 L’ido de griza Nereo, l’arĝentapieda Tetido: Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn. Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l’ ŝipoj?»
  Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo: 560 «Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi, Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ. Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro, Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu! 565 Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos, Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos».
  Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis, Sidis silente, koleron en sian koron bridinte, Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco. 570 Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favore Pri sia kara patrino Hero, diino blankmana:
  «Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble, Se vi tiel malice malpacos por la mortemaj Kaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli ni 575 Ĝojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrino Mi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)
  Al kara patro obee submeti sin, por ke li ree Ne ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno. Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos, 580 Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj. Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligi Kaj refariĝos favora baldaŭ al ni l’Olimpano».
  Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundan Donis al sia patrino kara kaj diris la vortojn: 585
  «Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero, Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okuloj Baldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estos Mia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble. Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi, 590 Kaptis li min ĉe l’ piedo, de sojlo la sankta min ĵetis. Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiro Mi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo, Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike.»
  Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmana 595 Kaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon. Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre, Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante, Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina, Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi. 600
  Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago, Kaj nenio mankis al koroj dum festenado Bonaranĝita: nek sonoj belegaj de liro Apola. Nek l’ harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.
  Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l’ suno brilega, 605 Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon, Kiun al ĉiu lamapieda artisto Hefesto Ekkonstruis per sia multescianta prudento. Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo, Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa. 610 Tien veninte, li dormis, kaj apud li—Hero orkrona.

Kanto dua

Sonĝo. — Beotujo.
Ĉiuj aliaj, diaro kaj viroj ĉevalorajdantaj, Dum tuta nokto dormadis, nur Zeŭso ne ĝuis ripozon: Li maltrankvile pensadis en koro, kiel Aĥilon Reekhonori kaj multajn Aĥajojn ĉe ŝipoj ekstermi. Fine plej bona el ĉio ekŝajnis lin jena ideo: 5 Sonĝon trompeman alsendi al Agamemnono Atrido. Kaj alvokinte la sonĝon, li diris la vortojn flugilajn:   «Kuru vi, sonĝo trompema, al ŝipoj rapidaj Aĥajaj, Iru en tendon de Agamemnono Atrido la ĉefo Kaj lin precize sciigu l’ ordonon komisiatan: 10 Al li ordonu armigi la buklokapajn Aĥajojn, Diru, li jam ekposedos nun la larĝastratan Trojurbon Kaj ke la Olimpanoj senmortaj nun jam ne disiras En opinioj pri tio, ĉar Her’ unuigis nun ilin Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj.» 15   Tiel li diris; la sonĝo tuj, aŭskultinte la vortojn, Kuris for kaj ekaperis ĉe ŝipoj rapidaj Aĥajaj. Venis al Agamemnono kaj trovis l’ Atridon dormanta En lia tendo; lin dormo la ambrozia ĉirkaŭis. Sur lia kapo stariĝis, ekstere al Neleido 20 Al Nestoro simila (ĉar lin altestimis l’ Atrido Pli ol ĉiujn), kaj jene aldiris lin sonĝo la dia:   «Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas! Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila, Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj. 25 Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso, Kiu zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime. Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn, Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon, Ĉar l’ Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disiras 30 En opinioj pri tio: Her’ unuigis nun ilin Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj De Kronido. Vi tion memoru en via animo Kaj ne forgesu, kiam vin dormo la dolĉa forlasos.»   Tiel dirinte, forflugis la sonĝo, lin restiginte 35 Pripensadantan en koro pri la neefektiviĝonta, Ĉar jam hodiaŭ esperis li ekalmiliti Trojurbon. Malsaĝegulo! Projektojn de Zeŭso li tute ne sciis, Ĉar reĝemigi kaj remizerigi nun volis la dio En teruregaj bataloj Trojanojn kaj Aĥajidojn. 40 Jen, penetrita ankoraŭ tuta de dia parolo, Li ekleviĝis kaj vestis sian ĥitonon molegan, Novan kaj belan kaj sur ĝin surmetis larĝegan mantelon, Poste alligis al blankaj piedoj sandalojn belegajn Kaj sian glavon arĝentonajlan surpendis sur flanko, 45 Prenis en manon la patran sceptron, la nedetrueblan, Kaj tuj aliris al ŝipoj de kuproarmitaj Aĥajoj.   Jam la diino Eoso suriris sur altan Olimpon, Por tagan lumon anonci al Zeŭso kaj dioj aliaj, Kiam Atrido ordonis al altesonaj heroldoj 50 La buklokapajn Aĥajojn al konsiliĝo kunvoki, Kaj ili vokis. Rapide la alvokitaj alvenis. Sed li antaŭe kolektis la maljunulojn multsaĝajn Apud la ŝipoj de reĝo Nestoro, loĝanto de Pilo. Ili sidiĝis, kaj nun li proponis la saĝan konsilon: 55   «Aŭdu, amikoj! Dum dormo alvenis al mi dia sonĝo En la nokt’ ambrozia; ĝi tute al dia Nestoro Estis mirinde simila per kresko, figuro, grandeco;