Выбрать главу
Ĝi, stariĝinte ĉe kapo mia, eldiris la vortojn: «Filo de saĝa Atreo ĉevalobridulo, vi dormas! 60 Sed tutan nokton ne devas dormadi la viro konsila, Konfidigita de multaj popoloj kaj devoj gravegaj. Vi min atentu: mi venas kiel kurjero de Zeŭso, Kia zorgadas pri vi kaj kompatas eĉ de malproksime. Al vi ordonas li armi la buklokapajn Aĥajojn, 65 Povas vi nun ekposedi la larĝastratan Trojurbon, Ĉar l’ Olimpanoj senmortaj hodiaŭ jam ne disiras En opinioj pri tio: Her’ unuigis nun ilin Ĉiujn per ŝia petego, — Trojanojn minacas mizeroj De Kronido. Vi tion memoru.» Kaj tiel dirinte, 70 Ĝi ekforflugis, kaj de mi la dormo dolĉa foriris. Ni pripensadu, amikoj, nun, kiel ni armos l’ Aĥajojn. Antaŭafere mi volas elprovi laŭmore per vorgoj Ilin, kaj en multremilaj ŝipoj forkuri proponos. Vi do per vorgoj restigu ilin ĉi tie kaj tie.» 75   Tiel dirinte sidiĝis li, kaj inter ili leviĝis La maljunulo Nestoro, la reĝo el Piilo sablega; Bonintencanta, li diris tiel al la kolektiĝo:   «Ho vi, amikoj kaj estroj kaj reĝoj de Argoanoj, Se al ni sonĝon similan rakontus alia Aĥajo, 80 Nomus mensogo ni ĝin, malestime de li nin returnus. Sed nun ĝin vidis la plej gloriĝanta el ĉiuj Aĥajojn. Pensu do ni pri la preoj militigi l’ Aĥajojn.»   Tiel li diris. Unua lie le kolektiĝo foriris, Kaj obeante la pastron ankaŭ leviĝis l’ aliaj 85 Reĝoj sceptrotenantaj; rapide kuniris popoloj. Kiel aregoj flugantaj de abelaroj elflugas El elĉezita ŝtonego, amaso poste amaso, Tufosimile flugante super floretoj printempaj, Unuj ĉi tien venante, aliaj tien flugante: 90 Tiel same el ŝipoj kaj tendoj rapidis popoloj Nekalkuleblaj laŭlonge la bordo vastega, amaso Poste amaso. Kaj inter ili brulegis la Oso, La kurjerino iganta de Zeŭso. Kaj ili kuniris. Laŭte bruegis la aroj kaj sube la tero ĝemadis 95 Sub sidiĝintaj, bruintaj popoloj. Sed levis la voĉon Tuj naŭ heroldoj, ke ĉiuj kriojn siajn ĉesigu, Por ekaŭskulti la vortojn de reĝoj de Zeŭsoinfanoj. Kaj jen apenaŭ sur benkoj la popolaroj sidiĝis Kaj la kriado foriĝis, leviĝis la reĝo Atrido, 100 Sceptron en mano tenante; pretigis ĝin arte Hefesto Kaj ĝin Hefesto fordonis foje al Zeŭso potenca; Zeŭso fordonis ĝin al la Argovenkinto Hermeso, Dia kurjero, kaj li — al Pelopso ĉevalobridulo; Tiu ĉi donis ĝin al la popoloreĝanto Atreo, 105 Sed li mortante ĝin lasis al riĉa per brutoj Tiesto; Tiu ĉi ree ĝin donis al Agamemnono, por porti Kaj kune reĝi insulojn multajn kaj mem la Aĥajojn. Sin apoginte sur tiun ĉi sceptron, eldiris Atrido:   «Ho vi, amikoj, herooj Danaoj, Aresokolegoj! 110 Zeŭso Kronido surmetis sur min nun ŝarĝon pezegan. Dio kruela! Li foje promesis al mi, kredigante, Ke deĵetinto de Trojo fortmura mi hejmen revenos, Sed li min volas perfidi, al mi ordonante — senglore Argon reveni, estinte perdinta multegon da viroj. 115 Tiel seudube alplaĉas al Zeŭso la ĉiupotenca, Kiu deĵetis jam multon da kapoj altegaj de urboj Kaj deĵetados ankoraŭ: li havas potencon senfinan. Certe! sed kia hontego, se eĉ antaŭuloj sciiĝos, Ke tute vane ni, tia kaj granda popolo, Aĥajoj, 120 Tiel senfrukte militis kaj kontraŭ viroj batalis Multplimalgrandaj laŭ nombro... Sed fino ne estas vidata... Ĉar se ni volus, Aĥajoj, kune kun viroj el Trojo, Ligon per ĵuro farinte, kalkuli la ambaŭ popolojn; Se kolektiĝus Trojanoj, havantaj proprajn kamenojn, 125 Kaj ni, Aĥajoj, dividus nin tiam po dekoj da homoj, Kaj ĉiu viro el Trojo fariĝus por ni vinĉerpanto, — Tiam al multoj da dekoj mankus vinenverŝantoj: Tiel pli granda, mi diras, estas Aĥajoj laŭ nombro Ol la urbanoj de Trojo. Sed ili havas liganojn 130 El multaj arboj, sciantajn ponardegojn ĵetadi, Min demetantaja de celo, kaj kiel ajn mi soifadas, Ili al mi ne permesas detrui Trojurbon fortmuran. Estas naŭ jaroj de Zeŭso potenca jam nun forfluitaj, Ligno de ŝipoj ekpatris kaj jam defektiĝis ŝnuregoj, 135 Niaj edzinoj kaj kune kun ili l’ infanoj malgrandaj Hejme sidadas kaj nin atendadas, sed estas ankoraŭ Ni malproksime de celo, pro kia ni tien ĉi venis. Sed vi nun, kiel mi diras, al mia konsilo obeu: Karu ni for en la ŝipoj en nian amatan patrujon, 140 Ĉar larĝastratan Trojurbon ni almilitos neniam.»   Tiel li diris kaj tuj en popolo amasa ektuŝis Korojn de ĉiu, kiu la antaŭkonsilon ne aŭdis. Malkvietiĝis l’ amaso, kiel marondoj grandegaj De Ikario, se l’ ventoj Eŭro kaj Noto samtempe 145 Forte ekblovas, el nuboj de patroj Zeŭso veninte; Aŭ kiel vastan grenkampon Zefiro ondigas, ĵetinte Sin kolerege kaj brue sur ĝin, subfleksante la spikojn: Tiel same moviĝis la kolektiĝo. Kriante, Ŝipojn alkuris l’ amaso, kaj el sub piedoj leviĝis 150 Nuboj el polvo, kaj ekkuraĝigis unu alian Preni la ŝipojn kaj ilin surmeti sur maron la sanktan. Ili la kavojn purigas, kaj kiroj de l’ hejmencelantoj Sonas ĉielon; jen ili eltiras la ŝipsubapogojn. Nun ekfariĝus, eĉ kontraŭ la sorto, reveno al hejmo 155 De Argoanoj, se Hero al Palas-Ateno ne dirus:   «Kiel, filino potenca de Zeŭso ŝildotenanta! Ĉu efektive hodiaŭ hejmen forkuros en karan Landon de patroj l’ Arganoj sur spinoj vastegaj de maro, Triumfigonte Priamon kaj ĉiujn Trojanojn per tio, 160 Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj Aĥajoj Tie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo? Flugu al militistaro de kuproarmitaj Aĥajoj, Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu, Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn.» 165   Tiel ŝi diris. Obeis volonte Ateno potenca. Kiel ventego deflugis ŝi de Olimpaj supraĵoj Kaj al rapidenaĝantaj ŝipoj rapide alvenis. Si Odiseon nun trovis, per saĝo simila al Zeŭso. Pense li staris, kaj sian ŝipon belegan, nigretan 170 Tute ne tuŝis: malĝojo eniris en lian animon. Kaj apud li stariĝinte, eldiris al li la diino:   «Ho, Laertid’ Odiseo multegelpensema kaj dia! Ĉu efektive vi volas hejmen en karan patrujon Kuri for, sin enĵetinte en ŝipojn multeremilajn, 175 Triumfigonte Priamon kaj la Trojanojn per tio, Forrestigonte Helenon, pro kiu multegaj Aĥajoj Tie pereis, ĉe Trojo, kaj for de la kara patrujo? Iru ne malrapidante al militstaro Aĥaja, Per dolĉaj vortoj detenu vi ĉiujn kaj ne permesu, 180 Ke ili trenu sur maron la ŝipojn duflanke fleksitajn.»   Tiel ŝi diris. L’ heroo ekkonis la voĉon diinan, Kaj li ekkuris, mantelon fordeĵetinte; ĝin levis Eŭribato, Itaka heroldo, lin alsekvinta. Kaj Odiseo, veninte al Agamemnon Atrido, 185 Prenis de li lian sceptron patran kaj ne pereeblan Kaj al la ŝipoj de kurpoarmitaj Aĥajoj aliris.   Kian ajn reĝon li vidis aŭ militiston gloregan, Li al li venis, per dolĉa parolo lin detenante:   «Viro, ne al vi konvenas tremi nun kiel timulo, 190 Sed vi sidiĝu kaj ankaŭ ordonu aliajn sidiĝi, Ĉar vi sendube ne scias l’ intencon de Agamemnon;