Выбрать главу
Nun li elprovas l’ Aĥajojn, sed baldaŭ li ilin ekpunos, Ĉar en konsilo ne ĉiuj aŭskultis ja lian parolon. Ke ne koleru li kaj ne ekpunu kruele l’ Aĥajojn! 195 Estas terura kolero de reĝo, infano de Zeŭso, Lia honoro devenas de Zeŭso kaj dio lin amas.» Sed se li vidis kriantan viron el simpla popolo, Li lin batis per sceptro kaj diris la vortojn minacajn:   «Vi, mizerulo, sidiĝu, kaj aŭdu vi virojn aliajn, 200 Pli estimindajn ol vi, malfortulo kaj nemilitema, Vi, ne taŭganta en ĉiu batalo, en ĉiu konsilo. Tie ĉi ja ni ne ĉiuj Aĥajoj regas samtempe, Ĉar potencaro ne donas bonon, kaj estu nur unu Reĝo kaj unu nur ĉefo, al kiu Zeŭso multsaĝa 205 Donis sceptron kaj leĝojn, por ke li potencu aliajn.»   Tiel potence ordigis li ilin, kaj al la konsilo For de tendaro kaj ŝipoj ili nun ree rapidis Brue, kiel ondego de maro eternebruanta Kontraŭ la bordo ĵetiĝas, kaj eĥo respondas al maro. 210   Ĉiuj aliaj sidiĝis trankvile sur lokoj iliaj, Sole Tersito vantvorta nedeteneme kiradis; Li, kies koro enhavis multajn parolojn malpurajn, Por malpacigi senpense kaj malkonvene la reĝojn, Se li nur trovis, ke tio la Argoanojn ridigis; 215 Li, plej malbela el viroj, venis kun ĉiuj al Trojo, Estis li strabokululo kaj ankaŭ lamulo, la ŝultroj Ĝibaj sur brusto kuniris, kaj supre leviĝis la kap Akrafine, kovrita de kelkaj lanugoj maldensaj. Lin ne suferis precipe Aĥilo kaj Odiseo: 220 Li ilin ĉiam insultis. Nun Agamemnonon Atridon Dian li pike kaj laŭte insultis. Kaj ĉiuj Aĥajoj Forte koleris kaj forte indignis en siaj animoj. Sed li, laŭtege kriante, Agamemnonon insultis:   «Ho vi, Atrido, pro kio vi plendas kaj kion vi volas? 225 Estas ja plenaj de kupro viaj tendoj kaj ankaŭ De elektitaj virinoj, kiujn ni ĉiuj, Aĥajoj, Al vi unua donacas, kiam nur urbon ni rabas. Ĉu eble mankas vin oro de ia ĉevalobridulo Trojourbano, portota pro deaĉeti la filon, 230 Kiun mi mem aŭ alia altrenus ekkatenitan? Ĉu vi junetan virinon volas por ĝui volupton Unu kaj sola, aparte de ĉiuj? Ho ne, ne konvenas, Ĉefo estante, Aĥajojn en mizerojn trenadi. Molaj, timuloj! Ne estas Aĥajoj vi, nur — Aĥajinoj! 235 Hejmen fornaĝu ni nun, sed lin ni forlasu ĉe Trojo, Ke per donacoj satiĝu li tie ĉi, ke lie sciiĝu, Ĉu ni hodiaŭ lin helpas per io, aŭ eble — ne helpas, Lin, kiu ĵus Peleidon, viron pli indan ol li mem, Malhonoris, ŝtelinte donacon kaj nun ĝin havante. 240 Certe, Aĥilo ne havas galon aŭ eble kuraĝon, Ĉar vi alie, Atrido, ofendus lin nun lastan fojon.»   Tiel insultis li Agamemnonon, la ĉefon de viroj. Sed Odiseo la dia al li alvenis rapide Kaj, rigardinte kolere lin, diris la vortojn minacajn: 245   «Ho, babilulo malsaĝa, kvankam tondrega kriulo! Haltu, ne havu kuraĝon sola vi reĝojn disputi, Ĉar me ne pensas, ke estas iu pli malhonora Ol vi inter venintoj al Trojo kun la Atridoj. Tial ne devas vi nomi per via buŝo la reĝojn, 250 Nek kriadi insultojn, nek la revenon persisti, Ĉar ni ne scias ankoraŭ, kiel finiĝos l’ afero, Ĉu ni, Aĥajoj feliĉe revenos aŭ malfeliĉe. Ĉu vi nun Agamemnonon Atridon, la ĉefon de viroj, Tie sidantan, insultas, ĉar al li l’ herooj Danaoj 255 Multe donacas? vi tial lin en la konsilo insultas? Mi al vi diras — kaj tio ĉi estos efektivigita — Se mi vin vidos denove frenezi kiel hodiaŭ, — Ke Odiseo ne havu plu sian kapon sur ŝultroj Kaj ke neniu jam nomu min patro de Telemako, 260 Se, ekkaptinte vin, mi vian veston de vi ne forŝiros, Vian mantelon, ĥitonon, kaj eĉ la kovrilon de honto Kaj vin, plorantan, al ŝipoj rapidenaĝantaj ne sendos For el konsilo, kovritan de frapoj malhonorantaj.»   Diris li kaj lin ekbatis sur spinon kaj ŝultrojn per sceptro, 265 Kaj kunpremiĝis Tersito, larmojn elŝprucis l’ okuloj, Sanga cikatro montriĝis sur lia spino sub pezo De ora sceptro. Tremante, sidiĝis li kaj, dolorante, Li de malbela vizaĝo siajn larmojn forviŝis. Kiel ajn ĉiuj malĝojis, ili pri li kore ridis 270 Kaj, rigardante unu aliajn, tiel parolis:   «Ho, Odiseo plenumis multegon da gloraj aferoj, Saĝajn konsilojn donante kaj ordigante batalojn. Sed li plenumis nun inter Aĥajoj plej bonan aferon, Silentiginte la paroliston senbridan, malbonan. 275 Ĉar l’ aroganta animo ree malcerte ekvolos Reĝojn ofendi per sia parolado pikema.»   Tiel parolis l’ amaso. Leviĝis la urbdetruisto Odiseo kun sceptro; kaj apud li Palas-Ateno Staris simila heroldon; ŝi ĉiujn ordonis silenti, 280 Por ke l’ unuaj kaj lastaj vicoj de viroj samtempe Lian parolon aŭdu kaj lian konsilon pripensu. Li, bonpensanta, komencis paroli al la kolektiĝo:   «Ho vi, Atrido! L’ Aĥajoj volas hodiaŭ vin, reĝon, Ekmalhonori antaŭ ĉiuj popoloj homaraj 285 Kaj ne plenumas promeson, tiam al vi aldonitan, Kiam al vi ili sekvis el la ĉevalriĉa Argurbo, — Trojon fortmuran forlasi sole post ĝia detruo. Nun do l’ Aĥajoj, simile infanojn, simile vidvinojn, Unu antaŭ alia ploras, volante en hejmon. 290 Ĉiu, certege, celadas al hejmo, sentante doloron, Ĉar forestanto de sia edzino eĉ unu monaton Plendas jam, kiam li estas en ŝipo multeremila Detenata de vintraj ventegoj kaj maro bruanta. Ni do, ni vidas nun forekruliĝi jam naŭan la jaron, 295 Ni, l’ atendantoj. Kaj tial mi ne mallaŭdas l’ Aĥajojn, Malĝojantajn ĉe ŝipoj kaj hejmen volantaj. Sed estus Honto al ni longrestintoj, se ni kun nenio revenus. Ho, paciencu, amikoj, atendu vi, ke ni sciiĝu, Ĉu almenaŭ Kalĥaso al ni antaŭdiris la veron. 300 Ĉar ni en koro ja scias bonege, kaj estas atestoj Ĉiuj vi, kiujn la Keroj de morto ne forelkondukis: Ŝajne hieraŭ ankoraŭ (dum en Aŭlidon la ŝipoj Niaj eniris, por Trojon kaj Priamon minaci), Kiam ni fonton ĉirkaŭis kaj al senmortuloj oferis 305 Sendifektajn la hekatombojn sur sanktaj altaroj Sub platano, el kiu akvo brilega ŝprucadis, — Signo mirinda aperis. Drako kun skvamoj purpuraj Terurega (lin mem Kronido en mondon venigis) El sub altaro elsaltis kaj sur la platanon ĵetiĝis. 310 Sur la platano kuŝadis senplumaj paseridetoj, Sur ĝia branĉo plej alta, inter folioj, kaŝitaj; Ok ili estis, la naŭa estis ilia patrino. Ilin, mizere pepintajn, englutis tiam la drako, Kaj la patrino, ĉirkaŭe flugante, pri l’ idoj sopiris. 315 Sed jen kurbiĝis la drako kaj ŝin ĉe flugilo ekkaptis. Sed post manĝego de la paseridoj kaj de paserino Faris la dio el drako alvenigita la signon: El ĝi ekfaris li ŝtonon, la Kronido multsaĝa. Ni tiam staris silente kaj la aperon admiris. 320 Ĉar la terura apero nian aferon malhelpis, L’ antaŭdiristo Kalĥaso al ni rapide eldiris: «Kial vi staras senvorte, vi, buklokapaj Aĥajoj? Zeŭso antaŭpripensanta per tiu ĉi signo anoncas Longe daŭrontan aferon, sed gloron eternan havontan. 325 Kiel la drako l’ idetojn de la paserino englutis (Ok ili estis kaj naŭ kun ilin naskinta patrino), Tiel same naŭ jarojn ni antaŭ Trojo militos,