Выбрать главу

Project Gutenberg's Inaŭgura parolado de Barack Obama, by Barack Obama This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re ― use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.net

Release Date: May 25, 2009

Inaŭgura parolado de Barack Obama

20 ― a de januaro, 2009

Kunlabore tradukis diversaj volontuloj

Miaj kuncivitanoj, mi staras antaŭ vi hodiaŭ, humiligita pro la tasko antaŭ ni, dankema pro la fido donita de vi, konscia pri la oferoj de niaj antaŭuloj.

Mi dankas al Prezidento Bush pro lia servo al nia lando, (aplaŭdo) kaj pro la donacemo kaj kunlaboremo, kion li montris dum ĉi tiu transdono.

Kvardek kvar Usonanoj jam ĵuris kiel prezidanto. La vortoj estis parolitaj kaj dum leviĝantaj tajdoj de prospero, kaj dum la trankvilaj akvoj de paco. Tamen de tempo al tempo oni diras la ĵuron inter kuniĝantaj nuboj kaj furiozaj tempestoj. Dum tiaj momentoj, Usono persistis ― ne nur pro lerteco aŭ vizio de altranguloj, sed ĉar ni la usonpopolo[1] restis fidelaj al la idealoj de niaj antaŭuloj, kaj lojalaj al niaj fundamentaj dokumentoj.

Tiel estis; tiel devos esti kun ĉi tiu generacio de usonanoj.

Ni bone komprenas, ke ni estas en la mezo de krizo. Nia nacio militas kontraŭ vasta reto de perforto kaj malamo. Nia ekonomio severe malfortiĝis, rezulto de avaro kaj malrespondeco de iuj, sed ankaŭ pro nia kolektiva malsukceso fari malfacilajn elektojn, kaj prepari la nacion por nova epoko. Hejmoj perdiĝis, laborpostenoj malaperis, negocoj fermiĝis. Nia sanitara servo tro kostas, niaj lernejoj malhelpas tro multajn ― kaj ĉiu tago plue montras, ke niaj manieroj uzi energion fortigas niajn malamikojn kaj endanĝerigas nian planedon.

Jen la indikoj de krizo, laŭ datumoj kaj statistikoj. Malpli mezurebla, sed ne malpli profunda, estas la perdado de memfido tra nia lando; obstina timo, ke la velkado de Usono estas neevitebla, ke la sekva generacio devas malaltigi siajn celojn.

Hodiaŭ mi diras al vi, ke la defioj estas realaj. Ili estas seriozaj kaj multaj. Ili ne estos superitaj facile aŭ dum mallonga tempo, tamen sciu ĉi tion, Usono: Ili estos superitaj! (aplaŭda paŭzo)

Ĉi-tage, ni kuniĝas ĉar ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Ĉi-tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontraŭriproĉoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed laŭ la bibliaj vortoj,[2] venas la tempo por forigi infanaĵojn.

Venas la tempo por reaserti nian daŭran spiriton, elekti pli bonan historion, antaŭenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke ĉiuj estas egalaj, ĉiuj estas liberaj, kaj ĉiuj meritas ŝancon preni sian plenan mezuron de feliĉo. (pli longa aplaŭda paŭzo)

Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ĝin per faroj. Nia vojaĝo neniam konsistis el facilaj vojoj aŭ kontento kun malpli. Ĝi ne estis la vojo por la malkuraĝaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, aŭ avarantaj sole la plezurojn de riĉoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de aĵoj ― iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro ― kiuj suprenportis nin laŭ la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon.

Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedaĵojn kaj vojaĝis trans oceanoj serĉante novan vivon. Por ni, ili laboregis en ŝvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.[3]

Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskiĝo aŭ riĉeco aŭ frakcio.

Tio ĉi estas la vojaĝo, kiun ni daŭrigas hodiaŭ. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komenciĝis. Niaj mensoj estas ne malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol lastsemajne, aŭ lastmonate, aŭ lastjare. Nia kapablo restas nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la avantaĝoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj ― tiu tempo certe jam pasis. Ekde hodiaŭ , ni devas ekstari, forigi nian polvon, kaj komenci la laboron refari Usonon. (longa aplaŭda paŭzo)

Ĉar ĉie, kien ni rigardas, estas laboro farinda. La stato de nia ekonomio postulas agon, rezolutan kaj rapidan. Kaj ni agos, ne nur por krei novjan oficojn, sed por krei novan fundamenton por kreskado. Ni konstruos la stratojn kaj pontojn, la elektrajn retojn kaj ciferecajn liniojn, kiuj nutras nian komercon kaj ligas nin kune. Ni restarigos sciencon al ĝia ĝusta loko, kaj utiligos mirindaĵojn de teĥnologio por levi kvaliton de sanitara servo kaj malaltigi ĝian koston. Ni profitos la sunon kaj la ventojn kaj la grundon por fueli niajn aŭtojn kaj funkciigi niajn fabrikojn. Kaj ni reformos niajn lernejojn kaj universitatojn por plenumi la postulojn de nova epoko.

Ĉion ĉi ni povas fari. Ĉion ĉi ni faros.

Nu, estas iuj, kiuj pridubas la amplekson de niaj ambicioj, kiuj sugestas ke nia sistemo ne povas elteni tro multajn grandajn planojn. Iliaj memoroj mallongas, ĉar ili forgesis tion, kion ĉi tiu lando jam faris, kion liberaj viroj kaj virinoj povas atingi kiam imago estas kunigita kun komuna celo, kaj neceso kun kuraĝo. La cinikuloj ne sukcesas kompreni, ke la grundo moviĝis sub ili, ke la malfreŝaj politikaj disputoj, kiuj okupis nin tiom longe, ne plu validas.

Nia demando hodiaŭ ne estas ĉu nia registaro tro grandas aŭ tro malgrandas, sed ĉu ĝi funkcias ― ĉu ĝi helpas familiojn trovi laboron kun deca salajro, sanrimedojn ne tro altkostajn, emeritiĝon dignan. Kie la respondo estas "jes", ni intencas movi antaŭen. Kie la respondo estas "ne", programoj finiĝos. Kaj tiuj el ni kiuj administras publikajn dolarojn devos esti respondecaj, elspezi saĝe, reformi malbonajn kutimojn, kaj fari aferojn en la lumo de tago, ĉar nur tiam ni povas restarigi la gravegan fidon inter homoj kaj ties registaro.

Nek estas la demando antaŭ ni ĉu la merkato estas forto por bono aŭ malbono. Ĝia povo krei riĉecon kaj plivastigi liberecon estas senegala. Sed ĉi tiu krizo rememorigis nin, ke sen garda okulo la merkato povas spiraliĝi preter regeblo. La lando ne povas prosperi longe kiam ĝi favoras nur la prosperulojn.

La sukceso de nia ekonomio ĉiam dependis, ne nur de la grandeco de nia tuta enlanda produkto, sed de la vasteco de nia prospero, en nia kapablo por disponigi oportunon al ĉiu volonta koro ― ne pro kompato, sed ĉar tio estas la plej certa vojo al nia komuna bono. (longa aplaŭda paŭzo)

Pri nia komuna defendo, ni malakceptas kiel malveran la elekton inter nia sekureco kaj niaj idealoj. Niaj prapatroj– (aplaŭdo) Niaj prapatroj, alfrontantaj danĝerojn, kiujn ni apenaŭ povas imagi, projektis ĉarton por certigi regon per leĝo kaj la rajtojn de la homaro ― ĉarton plivastigitan per la sango de generacioj. Tiuj idealoj ankoraŭ lumigas la mondon, kaj ni ne cedos ilin por dumtempa avantaĝo. (aplaŭda paŭzo)

вернуться

1

 "We the people" ― La famaj komencvortoj de la usona konstitucio.

вернуться

2

1 Korintanoj 13:11

вернуться

3

Kvar lokoj de gravaj bataloj el usona historio: Concord, Massaĉusetts ― Usona revolucio; Gettysburg, Pennsylvania ― Usona enlanda milito; Normandy ― Dua mondmilito; Khe Sanh ― Vjetnama milito.