Efektive, tuj iu homo, alivestita kiel urso, ektiris lin je la togo kaj diris:
— Sinjoro, ili restis en la malliberejo. Min oni elkondukis laste kaj mi vidis ŝin malsana sur la kuŝejo.
— Kiu ci estas? — demandis Vinicio.
— La fosisto, en kies kabano la apostolo baptis cin, sinjoro. Oni malliberigis min antaŭ tri tagoj, kaj hodiaŭ mi jam mortos.
Vinicio ekspiris. Enirante ĉi tien, li deziris trovi Ligian, nun tamen li estis preta danki al Kristo, ke ŝi ne estas ĉi tie, kaj vidi en tio signon de lia kompatemo.
Dume la fosisto ektiris lin duafoje je la togo kaj diris:
— Ĉu ci memoras, sinjoro, ke mi kondukis cin en la Kornelian vinberejon, kie en la budo predikis la apostolo?
— Mi memoras, — respondis Vinicio.
— Mi vidis lin poste tagon antaŭ ol oni min malliberigis. Li benis min kaj diris, ke li venos en la amfiteatron por krucosigni la pereantojn. Mi volus rigardi lin en la momento de la morto kaj vidi la signon de kruco, ĉar tiam pli facile estos al mi morti, se do ci scias, sinjoro, kie li estas, diru al mi.
Vinicio mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:
— Li estas inter la servistoj de Petronio, alivestita kiel sklavo. Mi ne scias, kie ili elektis la lokojn, sed mi revenos en la cirkon kaj vidos. Rigardu min, kiam ci eliros la arenon, kaj mi leviĝos kaj turnos la kapon en ilian flankon. Tiam ci trovos lin per la okuloj.
— Dankon al ci, sinjoro, kaj pacon al ci.
— Estu al ci la Savinto kompatema.
— Amen.
Vinicio eliris el la tunelo kaj iris la amfiteatron, kie li havis lokon apud Petronio, meze de la aliaj aŭgustanoj.
— Ĉu ci trovis ŝin? — demandis lin Petronio.
— Ne. Ŝi restis en la malliberejo.
— Aŭskultu, kio venis ankoraŭ en mian penson, sed aŭskultante, rigardu, ekzemple, Nigidian, por ke ŝajnu, ke ni parolas pri ŝia kombaĵo … Tigeleno kaj Ĥilono rigardas nin ĉi-momente … Aŭskultu do: oni metu Ligian nokte en ĉerkon kaj elportu ŝin el la malliberejo, kiel mortintan; la ceteron ci divenas.
— Jes, — respondis Vinicio.
La pluan interparolon rompis al ili Tulio Seneciono, kiu, kliniĝinte al ili, demandis:
— Eble vi scias, ĉu oni donos armilojn al la kristanoj?
— Ni ne scias, — respondis Petronio.
— Mi preferus, ke oni donu, — diris Tulio, — alie la areno tro baldaŭ iĝas simila al buĉejo. Sed kia belega amfiteatro!
Efektive, la vidaĵo estis impona. La malpli altaj vicoj, plenegaj je togoj, blankis, kiel neĝo. En la orumita podio sidis la imperiestro, ornamita per diamanta kolĉeno, kun ora florkrono sur la kapo, apud li la belega kaj malserena aŭgustino, apude, ambaŭflanke, la vestaloj, altaj oficistoj, senatanoj en borderitaj vestoj, militistaj ĉefuloj en brilantaj armaĵoj, unuvorte ĉiu, kiu estis en Romo potenca, brila kaj riĉa. En la pluaj vicoj sidis kavaliroj, kaj pli alte nigris ronde maro da homaj kapoj, super kiuj de la kolonoj pendis girlandoj, plektitaj el rozoj, lilioj, anemonoj, hederoj kaj vinberbranĉoj.
La popolo interparolis laŭte, voksignis, kantis, iafoje eksplodadis per rido pro iu sprita vorto, kiun oni komunikadis al si reciproke de vico al vico, kaj piedfrapis pro senpacienco, por plirapidigi la spektaklon.
Fine la piedfrapado iĝis simila al tondro kaj senĉesa. Tiam la urboprefekto, kiu jam antaŭe ĉirkaŭrajdis la arenon kun sia brila sekvantaro, donis signon per tuko, al kio respondis en la amfiteatro ia ĝenerala: «Aaa!…» elŝirita el miloj da brustoj.
Ordinare oni komencadis la spektaklojn per ĉasado je sovaĝaj bestoj, en kio majstris diversaj barbaroj el la nordo kaj sudo, ĉi-foje tamen devis esti eĉ tro da bestoj, oni komencis do per ,[302] t.e. homoj, vestitaj per kaskoj sen okultruoj, kiuj sekve batalis blinde. Kelkdeko da ili, enirinte samtempe la arenon, komencis svingi glavojn en la aero, kaj mastigoforoj per longaj forkegoj puŝis ilin unun al alia, por ke ili renkontiĝu. La eleganta publiko rigardis indiferente kaj malrespekte similan spektaklon, sed la popolon amuzis la mallertaj movoj de la luktistoj, kaj se okazis, ke ili renkontiĝis dors-al-dorse, ĝi eksplodadis per laŭta rido, vokante: «dekstren!» «maldekstren!» «rekten!» kaj ofte intence erarigante la kontraŭulojn. Kelkaj paroj tamen kunkroĉiĝis kaj la batalo komencis esti sanga. La pli obstinaj luktistoj ĵetis la ŝildojn kaj, doninte al si reciproke la maldekstrajn manojn por ne plu disiĝi, per la dekstraj batalis pro vivo aŭ morto. Kiu falis, levis la fingrojn supren, petegante per tiu signo kompaton, sed en la komenco de spektaklo la popolo insistis ordinare morton de la vunditoj, precipe se koncernataj estis , kiuj, havante la vizaĝojn kovritaj, restis al ĝi nekonataj. Iom post iom la nombro de la batalantoj malgrandiĝadis, kaj kiam fine restis nur du, oni puŝis ilin unun al la alia tiel, ke renkontiĝinte, ili falis sur la sablon kaj sur ĝi mortpikis sin reciproke. Tiam meze de la ekkrioj «finite!»[303] cirkaj servistoj forigis la kadavrojn, post kio servoknabetoj forrastis la freŝajn signojn sur la areno kaj surŝutis ĝin per safranaj folioj.
Nun devis sekvi pli serioza batalo, ekscitanta la intereson ne nur de la popolamaso, sed ankaŭ de la eleganta publiko, dum kiu junaj patricioj faradis grandegajn vetojn, ofte malgajnante ĉion ĝis la lasta monero. Tuj komencis rondiri el manoj en manojn tabuletoj, sur kiuj oni enskribadis la nomojn de favoratoj kaj kune la nombron de sestercoj, kiun ĉiu vetodonis pro sia elektito. La , t.e. luktistoj, kiuj batalis jam sur areno kaj triumfis sur ĝi, ricevadis plej multe da partianoj, sed inter la ludantoj estis ankaŭ tiaj, kiuj vetodonis konsiderindajn sumojn por gladiatoroj novaj kaj nekonataj, esperante, ke en la okazo de ilia venko ili enpoŝigos grandegajn gajnojn. Vetis eĉ Nerono kaj la pastroj kaj la vestaloj kaj la senatanoj kaj la kavaliroj kaj la popolo. La plebanoj, se mankis al ili mono, vetodonis ofte la propran liberecon. Oni do atendis kun batantaj koroj, eĉ kun timo, la aperon de la luktistoj kaj pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj por certigi ilian protekton al sia favorato.
Efektive, kiam aŭdiĝis la timigaj sonoj de la trumpetoj, en la amfiteatro ekregis la silento de atendo. Miloj da okuloj direktis sin al la granda pordego, al kiu proksimiĝis homo, alivestita kiel Ĥarono, kaj meze de la ĝenerala silento frapis ĝin trifoje per martelo, kvazaŭ vokante al morto tiujn, kiuj estis post ĝi kaŝitaj. Poste malfermiĝis malrapide ambaŭ duonoj de la pordego, montrante nigran faŭkon, el kiu sur la luman arenon komencis eliri la gladiatoroj. Ili iris taĉmente, po dudek kvin homoj, aparte tracoj, aparte mirmilonoj, samnitoj, gaŭloj, ĉiuj peze armitaj, kaj fine retistoj, tenantaj en unu mano reton, en la alia tridenton. Je ilia vido tie kaj ie sur la benkoj aŭdiĝis aplaŭdoj, kiuj baldaŭ ŝanĝis sin en unu grandan kaj daŭran uraganon. De supre ĝis malsupre oni vidis brilantajn vizaĝojn, aplaŭdantajn manojn kaj buŝojn, el kiuj eliĝadis ekkrioj. Ili dume ĉirkaŭiris la tutan arenon per paŝo egalritma kaj elasta, flagrante per glavoj kaj riĉaj armaĵoj, poste haltis antaŭ la imperiestra podio, fieraj, trankvilaj kaj brilaj. Akra sono de korno silentigis la aplaŭdojn; tiam la luktistoj etendis supren la dekstrajn brakojn kaj levante la okulojn kaj la kapojn al Nerono, komencis elkrii, aŭ pli ĝuste, kanti per tiriĝemaj voĉoj: