Выбрать главу

La pli riĉaj el la spektantoj tamen ne partoprenis en la batalo por la teseroj. La aŭgustanoj ĉi-foje sin amuzis per la vido de Ĥilono kaj per mokado je vanaj penoj, kiujn li faris por montri al la homoj, ke batalon kaj sangoverŝadon li povas rigardi egale kiel ĉiu alia. Vane tamen la malfeliĉa greko kuntiradis la brovojn, mordis la lipojn kaj premis la pugnojn tiel, ke la ungoj eniĝadis en la manojn. Same lia greka naturo, kiel lia persona timemo ne elportis tiajn spektaklojn. Lia vizaĝo paliĝis, gutoj da ŝvito perlokovris la frunton, la lipoj bluiĝis, enprofundiĝis la okuloj, la dentoj komencis klaki kaj la korpon atakis tremado. Post la batalo li iom rekonsciiĝis, kaj kiam oni lin mokpikis, ekregis lin subita kolero kaj malespere li komencis respondi la pikojn.

— Ha, greko! Malplaĉegas al ci la vido de disŝirita homa haŭto! — diris Vatinio, tirante lin je la barbo.

Ĥilono turnis al li siajn du lastajn flavajn dentojn kaj respondis:

— Mia patro ne estis botisto, do mi ne scias ĝin fliki.

— ekkriis kelkaj voĉoj.

Sed aliaj mokis plu:

— Ne li estas kulpa, ke anstataŭ koro li havas en la brusto pecon da fromaĝo! — ekkriis Seneciono.

— Ne ci estas kulpa, ke anstataŭ kapo ci havas vezikon, — respondis Ĥilono.

— Eble ci iĝos gladiatoro! Ci bone aspektus kun reto sur areno.

— Se cin mi kaptus per ĝi, mi kaptus malbonodoran upupon.

— Kaj kio estos pri la kristanoj? — demandis Festo el Ligurio. — Ĉu ci ne volus iĝi hundo kaj mordi ilin?

— Mi ne volus esti cia frato.

— Ci meocia[306] leprulo!

— Ci liguria mulo!

— Cia haŭto videble jukas, sed mi ne konsilas peti min, ke mi cin gratu.

— Gratu cin mem. Se ci forgratos ciajn pustulojn, ci detruos tion, kio estas en ci plej bona.

Tiel ili atakadis lin, kaj li repikadis ilin malice meze de ĝenerala rido. Nerono aplaŭdis per la manoj, ripetadis: kaj stimulis ilin. Post momento tamen proksimiĝis Petronio kaj, tuŝinte per skulptita ebura bastono la ŝultron de la greko, diris:

— Bone, filozofo, sed en unu afero ci eraris: la dioj kreis cin kanajlo, ci tamen iĝis demono, kaj tial ci ne eltenos.

La maljunulo rigardis lin per siaj inflamruĝaj okuloj, ĉi-foje li tamen iel ne trovis pretan insulton. Por momento li eksilentis, poste respondis kvazaŭ kun certa peno:

— Mi eltenos!…

Sed dume la trumpetoj anoncis, ke la paŭzo estas finita. La homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis por rektigi la piedojn kaj babili. Komenciĝis ĝenerala movado kaj la kutimaj malpacoj pri la antaŭe okupitaj sidejoj. La senatanoj kaj patricioj rapidis al siaj lokoj. Iom post iom trankviliĝis la bruo kaj ordo revenis en la amfiteatron. Sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti ankoraŭ tie kaj ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango.

Venis la vico por la kristanoj. Sed ĉar tio estis por la popolo spektaklo nova kaj neniu sciis, kiel ili kondutos, ĉiuj atendis ilin kun certa intereso. La amaso estis agordita atendege, ĉar oni antaŭvidis eksterordinarajn scenojn, sed malamike. Tiuj homoj, kiuj estis nun aperontaj, bruligis ja Romon kaj ĝiajn antikvajn trezorojn. Ili ja nutris sin per la sango de suĉinfanoj, venenadis akvojn, malbenadis la tutan homan genton kaj plenumadis plej malnoblajn krimojn. La ekscititan malamon ne kontentigus plej severaj punoj, kaj se ia timo kaptis la korojn, ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj.

Dume la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura velario, plenigis la amfiteatron per sanga lumo. La sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj, en la homaj vizaĝoj, same kiel en la malplena spaco de la areno, pleniĝonta post momento per homa sufero kaj besta furiozo, estis io timiga. Ŝajnis, ke en la aero ŝvebas teruro kaj morto. La amaso, ordinare gaja, sub la influo de la malamo, obstinis en silento. La vizaĝoj havis malamikan esprimon.

Subite la prefekto donis la signon: tiam aperis la sama maljunulo, alivestita kiel Ĥarono, kiu antaŭe vokis al morto la gladiatorojn, kaj trairinte per malrapidaj paŝoj la tutan arenon, en profunda silento li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo.

En la tuta amfiteatro aŭdiĝis la murmuro:

— La kristanoj! La kristanoj!

Ekgrincis la feraj kradoj: en la mallumaj malfermaĵoj eksonis la ordinaraj krioj de la mastigoforoj: «Sur la sablon!» kaj en unu momento la areno pleniĝis per aroj da kvazaŭ silvanoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj. Ili ĉiuj kuris iom rapide, febre, kaj alkurinte la mezon de la sablorondo, genuiĝis unu apud la aliaj, kun manoj etenditaj supren. La popolo kredis, ke tio estas peto pri kompato, kaj furioza pro tia malkuraĝo, ĝi komencis piedfrapi, fajfi, ĵeti malplenajn ujojn de vino, ĉirkaŭmorditajn ostojn kaj muĝi: «Bestojn! Bestojn!…» Sed subite okazis io neatendita. Jen el la mezo de la vila amaso eksonis kantantaj voĉoj kaj en la sama momento aŭdiĝis kanto, kiun oni aŭdis unuafoje en roma cirko:

[307]

Tiam mirego ekregis la popolon. La kondamnitoj kantis kun okuloj levitaj al la velario. Oni vidis vizaĝojn palajn, sed kvazaŭ inspiritajn. Ĉiuj komprenis, ke tiuj homoj ne petas kompaton kaj ke ili ŝajnas vidi nek la cirkon, nek la popolon, nek la senaton, nek la imperiestron. sonis ĉiam pli laŭte, kaj sur la benkoj, for, ĝis la supro, inter la vicoj de la spektantoj tiu kaj iu demandis sin mem: kio okazas ĉi tie kaj kiu estas tiu , kiu regas en la buŝoj de tiuj mortontoj?

Sed dume oni malfermis alian kradon kaj sur la arenon enkuris kun sovaĝa impeto kaj bojado tutaj aroj da hundoj: flavharaj grandegaj molosoj el Peloponezo, striaj hundoj el Pireneoj kaj lupsimilaj hundegoj el Hibernio, intence malsatigitaj, kun kaviĝintaj flankoj kaj sangaj okuloj. Muĝado kaj hurlado plenigis la tutan amfiteatron. La kristanoj, fininte la kanton, genuis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝintaj, ripetante nur per unu ĝema ĥoro: «Pro Kristo! Pro Kristo!» La hundoj, flarinte homojn en la bestaj feloj kaj mirigitaj per ilia senmoveco, ne kuraĝis tuj ĵeti sin sur ilin. Kelkaj levadis sin sur la murojn de la loĝioj, kvazaŭ ili volus atingi la spektantojn, aliaj kuris ronde, ekscite bojante, kvazaŭ ili persekutus iun nevideblan beston. La popolo koleriĝis. Ekkriegis miloj da voĉoj: kelkaj el la spektantoj imitis la muĝadon de bestoj, aliaj bojis, kiel hundoj, aliaj instigis ilin en ĉiuj lingvoj. La amfiteatro ektremis de la kriegoj. La incititaj hundoj komencis jen ĵeti sin al la genuantoj, jen resalti ankoraŭ, ĝis fine unu el la molosoj enigis la dentegojn en la ŝultron de virino genuanta fronte kaj subtiris ŝin al si.

Tiam dekoj da ili ĵetis sin en la mezon, kvazaŭ tra elrompaĵo. La amaso ĉesis muĝi por rigardi kun pli granda atento. Meze de hurlado kaj raŭkado oni aŭdis ankoraŭ plendajn voĉojn virajn kaj virinajn: «Pro Kristo! Pro Kristo!», sed sur la areno formiĝis tremantaj plektaĵoj el hundaj kaj homaj korpoj. Sango fluis nun torente el la disŝiritaj korpoj. La hundoj elŝiradis al si reciproke sangajn homajn membrojn. La odoro de sango kaj de disŝiritaj internaĵoj sufokis la arabajn aromojn kaj plenigis la tutan cirkon. Fine restis nur tie kaj ie hurlantaj amasoj.

Vinicio, kiu en la momento, kiam la kristanoj enkuris, leviĝis kaj turniĝis, por konforme al sia promeso montri al la fosisto la lokon, kie inter la sklavoj de Petronio estis la alivestita apostolo, sidiĝis denove kaj sidis kun vizaĝo de mortinto, rigardante per vitrosimilaj okuloj la teruran spektaklon. Komence la timo, ke la fosisto povis erari kaj ke Ligia povas trovi sin inter la viktimoj, tute paralizis lin, sed kiam li ekaŭdis la voĉojn: «Pro Kristo!» kiam li vidis la pereon de tiom da viktimoj, kiuj, mortante, atestis pri sia vero kaj pri sia Dio, ekposedis lin alia sento, turmenta, kiel plej terura doloro, tamen neforpuŝebla, ke se Kristo mem mortis martire, se nun miloj pro li pereas, se fluas maro da sango, tiam unu guto pli nenion signifas kaj ke peke estas eĉ peti kompaton. Tiu penso iris al li el la areno, traigadis lin kun la ĝemoj de la mortantoj, kun la odoro de ilia sango. Tamen li preĝis kaj ripetadis per sekaj lipoj: «Kristo! Kristo! Ankaŭ cia apostolo preĝas por ŝi!» Poste li dronis en preĝon, ne plu konsciante, kie li estas; ŝajnis al li nur, ke la sango sur la areno ŝvelas kaj ŝvelas, ke ĝi multiĝas kaj elfluas el la cirko en la tutan Romon. Cetere li aŭdis nenion, nek la hurladon de la hundoj, nek la kriegojn de la popolo, nek la voĉojn de la aŭgustanoj, kiuj komencis subite voki:

вернуться

[306]

Meocio, lat. — la marĉarbaroj de la delto de Dono kaj la Azova maro, kiuj antikve estis opiniataj malsaniga loko.

вернуться

[307]

Kristo reĝas!