Выбрать главу

Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen bruo, kaj alta, malhela homo kun vizaĝo markita de variolo, aperis, kiel spirito, en la atrio. Ligia en unu momento rekonis Atacenon, liberigiton de Vinicio, kiu venadis en la domon de Aŭlo. Akteo ekkriis, sed Ataceno riverencis profunde kaj diris:

— Saluton al la dia Ligia de Marko Vinicio, kiu atendas ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.

La lipoj de la knabino iĝis tute blankaj.

— Mi iras, — ŝi diris.

Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Akteo.

Ĉapitro 10ª

La domo de Vinicio efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la atrio, super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago. Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, skulpitaj el alabastro, el marmoro, el orumita korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nerono, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj, bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta atrio estis plena je diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicio alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, egale plenis je lumo. En la triklinio tablo estis preta por kvar personoj, ĉar la festenon, krom Vinicio kaj Ligia, estis partoprenontaj Petronio kaj Ĥrizotemiso.

Vinicio sekvis en ĉio la vortojn de Petronio, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacenon kun la permeso, ricevita de la imperiestro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto.

— Hieraŭ ci estis ebria, — li diris. — Mi vidis cin: ci kondutis al ŝi kiel ŝtonministo el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata.

Ĥrizotemiso havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronio, nomante ŝin sia vestalo kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicio, li parolis plu:

— Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi. Mi ne volus vidi malgajan festenon. Ĵuru eĉ al ŝi je Hadeso, ke ci revenigos ŝin al Pomponia, kaj tio estos jam cia afero, ke ŝi preferu morgaŭ resti ol reveni.

Poste, montrante al Ĥrizotemiso, li aldonis:

— Mi de kvin jaroj ĉiutage kondutas pli malpli tiel same al ĉi tiu mia timema turtino, kaj mi ne povas plendi pro ŝia severeco…

Ĥrizotemiso responde frapis lin per ventumilo el pavaj plumoj kaj diris:

— Ĉu mi ne rezistis al ci, satiruso!

— Pro mia antaŭinto …

— Ĉu ci ne estis ĉe miaj piedoj?

— Por meti ringojn sur iliajn fingrojn.

Ĥrizotemiso rigardis pretervole siajn piedojn, sur kies fingroj efektive fajris briloj de juveloj, kaj ambaŭ ili ekridis. Sed Vinicio ne aŭskultis iliajn kontraŭparolojn. Lia koro batis maltrankvile sub la desegnoriĉa vesto de siria pastro, per kiu li ornamis sin por akcepti Ligian.

— Ili devus jam eliri el la palaco, — li diris, kvazaŭ parolante al si mem.

— Ili devus, — respondis Petronio. — Eble mi dume rakontu al ci pri la aŭguroj de Apolonio el Tiano, aŭ la historion pri Rufeno, kiun mi ne finis, mi ne memoras kial.

Sed Vinicion malmulte interesis Apolonio el Tiano, same kiel la historio pri Rufeno. Lia penso estis ĉe Ligia; kaj kvankam li sentis, ke pli bele estis akcepti ŝin hejme ol iri kiel virinkaptisto en la palacon, li tamen fojfoje bedaŭris, ke li ne iris, nur tial, ke li povus pli frue vidi Ligian kaj sidi apud ŝi en mallumo en dupersona portilo.

Dume sklavoj enportis tripiedon, ornamitan per kapoj de virŝafoj, bronzajn pladojn kun karbo, sur kiun ili komencis ŝuti etajn tranĉaĵojn da mirho kaj nardo.

— Ili jam turniĝas al Karinoj — diris denove Vinicio.

— Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin, — ekkriis Ĥrizotemiso.

Vinicio ridetis senpense kaj diris:

— Ne, mi eltenos.

Sed li komencis movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, Petronio levis la ŝultrojn.

— Neniom da filozofio estas en li, eĉ ne por sesterco, — li diris, — kaj neniam mi faros el tiu filo de Marso homon.

Vinicio eĉ ne ekaŭdis:

— Ili estas jam ĉe Karinoj!

Kaj ili efektive estis turniĝantaj al Karinoj. Sklavoj, nomataj , iris fronte; aliaj, la kuristoj, ĉe ambaŭ flankoj de la portilo; kaj Ataceno tuj post ĝi, estrante la irantaron.

Sed ili antaŭeniris tre malrapide — urba prilumado ne ekzistis, kaj la lanternoj nesufiĉe heligadis la vojon. Krome, la stratoj proksime de la palaco estis senhomaj — apenaŭ tie kaj ie preterpasis iu kun lanterno — sed, kontraŭe, pli malproksime ili estis neordinare movoplenaj. Preskaŭ el ĉiu flanka strateto eliradis homoj, triope, kvarope, ĉiuj sen lanternoj, ĉiuj en malhelaj manteloj. Kelkaj marŝis kune kun la irantaro, sin miksante kun la sklavoj; aliaj, en pli grandaj aroj, venadis de kontraŭe. Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj. En momentoj la irado iĝadis tiel malfacila, ke la komencis krii:

— Lokon por la nobla tribunuso Marko Vinicio!

Ligia vidis tra disŝovitaj kurtenoj tiujn malhelajn arojn kaj komencis tremi pro emocio. Kaptadis ŝin alterne jen espero, jen timo. «Estas li! Urso kaj la kristanoj! Tio okazos tuj», — ŝi diris per tremantaj lipoj. — «Ho Kristo, ho Kristo, savu!» Eĉ Ataceno, kiu komence ne atentis tiun neordinaran stratmovadon, komencis fine maltrankvili. Estis en tio io stranga. La devis ĉiam pli ofte voki: «Lokon por la portilo de la nobla tribunuso!» De flanke nekonataj homoj tiel premis la portilon, ke Ataceno ordonis al la sklavoj peli ilin for per bastonoj.

Subite krio leviĝis en la fronto de la irantaro, en unu momento estingiĝis ĉiuj lumoj. Ĉirkaŭ la portilo iĝis interpremo, tumulto, batalo.

Ataceno ekkomprenis: tio estis simple atako. Kaj ekkompreninte, li rigidiĝis. Ĉiuj sciis, ke Nerono ofte, por sin distri, faras atakojn kun aro da aŭgustanoj[169], tiel en Suburo, kiel en aliaj kvartaloj de la urbo. Oni sciis, ke fojfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn, sed tiun, kiu sin defendis, renkontis morto, eĉ se li estus senatano. La domo de la vigiloj, kies devo estis gardi ordon en la urbo, ne estis tre malproksime, sed en similaj okazoj la gardistoj ŝajnigis, ke ili estas surdaj kaj blindaj. Dume ĉirkaŭ la portilo bolis; homoj komencis lukti, batali, terenĵeti kaj piedpremi unu alian. La kapon de Ataceno trafulmis la penso, ke li devas savi antaŭ ĉio Ligian kaj sin mem, kaj la ceteron lasi al la sorto. Eltirinte ŝin el la portilo, li kaptis ŝin sur la brakojn kaj penis sin forŝteli en la mallumo.

Sed Ligia komencis voki:

вернуться

[169]

Latine — sekvantaro de Nerono, junuloj el kavaliraj familioj, kiuj agis kiel lia fan-klubo kaj aplaŭdistaro.