— Urso! Urso!
Ŝi estis blanke vestita, do facile rimarkebla. Ataceno provis per sia dua, libera mano rapide ŝin kovri per sia mantelo, kiam subite lian nukon kaptis kvazaŭ terura prenilego kaj sur lian kapon falis, kiel ŝtono, grandega, frakasanta bulo.
Kaj li falis en unu momento, kiel bovo frapita per batilo antaŭ altaro de Jovo.
La sklavoj pliparte kuŝis sur la tero, aŭ savis sin, disbatante sin en densa mallumo kontraŭ muraj elstaraĵoj. Sur la loko restis nur la portilo, frakasita en la tumulto. Urso forportis Ligian al Suburo, liaj kunuloj sekvis lin, grade disiĝante dum la vojo.
Sed la sklavoj komencis kolekti sin antaŭ la domo de Vinicio kaj interkonsenti. Ili ne kuraĝis eniri. Post mallonga interkonsento ili revenis al la batalloko, kie ili trovis kelkajn senvivajn korpojn, kaj inter ili la korpon de Ataceno. Tiu ĉi konvulsiis ankoraŭ, sed post momenta pli forta tremo li streĉiĝis kaj restis senmova.
Tiam ili kunprenis lin kaj reveninte, haltis denove antaŭ la pordego. Oni devis tamen konigi al la sinjoro, kio okazis.
— Gulono diru, — komencis flustri kelkaj voĉoj, — sango fluas de lia vizaĝo, kiel de la niaj, kaj la sinjoro lin amas. Por Gulono estas malpli danĝere ol por la aliaj.
Kaj Gulono, ĝermano, maljuna sklavo, kiu iam vartis Vinicion kaj estis de li heredita de la patrino, la fratino de Petronio, diris:
— Mi diros, sed ni iru ĉiuj kune. Lia kolero ne falu sur min solan.
Vinicio komencis jam dume tute senpacienci. Petronio kaj Ĥrizotemiso priridis lin, sed li marŝis per rapidaj paŝoj tra la atrio, ripetante:
— Ili jam devus veni!… Ili jam devus veni!…
Kaj li volis iri, sed la du aliaj retenis lin.
Subite tamen en la vestiblo aŭdiĝis paŝoj; en la atrion enkuris grandare la sklavoj, kaj, rapide ekstarinte ĉe la muro, komencis ripeti per ĝemaj voĉoj:
— Aaaa!… aa!
Vinicio saltkuris al ili.
— Kie estas Ligia? — li ekkriis per terura, ŝanĝita voĉo.
— Aaaa!!!…
Tiam Gulono elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo, ekkriante rapide kaj ploreme:
— Jen sango, sinjoro! Ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro! Jen sango!…
Sed li ne povis fini, ĉar Vinicio kaptis bronzan kandelingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la sklavo, poste, preminte sian kapon per la manoj, enigis la fingrojn inter la harojn, ripetante raŭke:
— [137]
Lia vizaĝo iĝis ruĝblua, la okuloj forkuris sub la frunton, ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.
— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.
— Sinjoro! Aaaa!… kompatu! — ĝemis la sklavoj.
Sed Petronio leviĝis kun esprimo de malplaĉo sur la vizaĝo.
— Ni iru, Ĥrizotemiso! — li diris, — se ci volas rigardi viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Karinoj.
Li eliris el la atrio, kaj en la tuta domo, ornamita per verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis post momento ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.
Ĉapitro 11ª
Tiun nokton Vinicio tute ne enlitiĝis. Ian tempon post la foriro de Petronio, kiam la ĝemoj de la skurĝataj sklavoj povis kvietigi nek lian doloron, nek la furiozon, li kolektis aron da aliaj servistoj kaj fronte de ili, jam en malfrua nokto, elkuris por serĉi Ligian. Li vizitis la eskvilinan kvartalon, poste Suburon, la Fian straton kaj ĉiujn apudajn stratetojn. Post tio, ĉirkaŭirinte Kapitolon, li atingis, tra la ponto de Fabricio, la insulon, kaj trakuris fine la transtiberan parton de la urbo. Sed tio estis sencela kurado, ĉar li mem ne esperis trovi Ligian, kaj se li serĉis ŝin, li faris tion ĉefe por plenigi per io la teruran nokton. Efektive li revenis hejmen nur tagiĝe, kiam en la urbo jam komencis aperi veturiloj kaj muloj de legomvendistoj kaj kiam bakistoj estis jam malfermantaj siajn vendejojn. Reveninte, li ordonis forigi la korpon de Gulono, kiun neniu kuraĝis tuŝi ĝis nun, poste tiujn sklavojn, al kiuj oni forkaptis Ligian, li ordonis sendi en kamparajn punlaborejojn, kio estis puno preskaŭ pli terura ol morto, fine, ĵetinte sin sur remburitan benkon en la atrio, li komencis pensi, kiamaniere li retrovos kaj reprenos Ligian.
Rezigni ŝin, perdi ŝin, ne revidi ŝin plu ŝajnis al li neebla, kaj ĉe la nura penso pri tio kaptis lin furiozo. La memvola naturo de la juna soldato unuafoje en la vivo trafis kontraŭstaron, alian nerompeblan volon, kaj simple ne povis kompreni, kiel povas okazi, ke iu kuraĝas kontraŭmeti sin al lia pasio. Vinicio preferus eĉ, ke la mondo kaj la Urbo falu en rubojn ol ke li ne atingu tion, kion li volas. Oni forigis kalikon da volupto preskaŭ de antaŭ lia buŝo, do ŝajnis al li, ke estas plenumita io neordinara, vokanta pri venĝo al leĝoj diaj kaj homaj.
Sed antaŭ ĉio li ne volis kaj ne povis paciĝi kun la sorto, ĉar neniam li ion tiom avidis en la vivo, kiel Ligian. Ŝajnis al li, ke sen ŝi li ne kapablos ekzisti. Li ne sciis respondi, kion li farus sen ŝi morgaŭ, kiel li povus travivi la sekvontajn tagojn. Kelkfoje kaptis lin kontraŭ ŝi kolero proksima al frenezo. Li volus havi ŝin por ŝin bati, treni je la haroj en la dormoĉambron kaj turmenti ŝin, kaj jen ekregadis lin grandega sopiro je ŝia voĉo, figuro, okuloj, kaj li sentis, ke li estus preta kuŝi ĉe ŝiaj piedoj. Li vokis ŝin, mordis la fingrojn, ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj. Li kolektis ĉiujn fortojn por igi sin pensi trankvile pri ŝia reakiro, sed li ne povis. Lian kapon trakuris miloj da pensoj kaj rimedoj, sed unuj pli frenezaj ol aliaj. Fine trabrilis ĝin la penso, ke neniu alia ŝin forkaptis ol Aŭlo, kaj ke en plej malbona okazo Aŭlo devas scii, kie ŝi sin kaŝas.
Kaj li saltleviĝis por kuri en la domon de Aŭlo. Se ili ne redonos ŝin al li, se ili ne ektimos minacojn, li iros al la imperiestro, akuzos la maljunan komandanton pri malobeo kaj ricevos kontraŭ li mortverdikton, antaŭe tamen li havigos de ili konfeson, kie estas Ligia. Sed eĉ se ili ŝin redonos propravole, eĉ tiam li venĝos. Ili akceptis lin, vere, en sian domon kaj flegis, sed tio estas nenio. Per tiu sola malbonago ili liberigis lin de ĉia dankemo. Kaj lia venĝema kaj senpardona animo komencis ĝui la penson pri la malespero de Pomponia Grecina, kiam al la maljuna Aŭlo centuriestro alportos mortverdikton. Li estis preskaŭ certa, ke li ĝin ricevos. Petronio helpos lin en tio. Cetere Nerono mem nenion rifuzas al siaj kamaradoj aŭgustanoj, se nur al rifuzo ne instigas lin persona malsimpatio aŭ pasio.
Sed subite la koro haltis en li sub la influo de terura supozo.
Kaj se Nerono mem forkaptis Ligian?
Ĉiuj sciis, ke Nerono ofte serĉas en noktaj atakoj distron en enuo. Eĉ Petronio partoprenis kelkfoje en tiuj amuzoj. Ilia ĉefa celo estis, vere, kapti virinojn kaj suprenĵetadi ilin, ĝis sveno, sur soldata mantelo. Tamen Nerono mem nomis kelkfoje tiajn ekskursojn «perloserĉado», ĉar okazadis, ke en la fundo de la kvartaloj, okupataj de svarmanta, malriĉa loĝantaro, oni trovis veran perlon de ĉarmo kaj juneco. Tiam la , kiel oni nomis la suprenĵetadon sur soldata mantelo, ŝanĝis sin en veran forkapton kaj la «perlon» oni sendis aŭ sur Palatinon, aŭ en iun el la sennombraj vilaoj de la imperiestro, aŭ fine, Nerono cedis ŝin al iu el siaj kamaradoj. Tiel povis okazi ankaŭ al Ligia. Nerono observis ŝin dum la festeno, kaj Vinicio ne dubis eĉ por momento, ke ŝi devis ekŝajni al li la plej bela el ĉiuj virinoj, kiujn li vidis ĝis nun. Kiel do povus esti alie? Nerono havis ŝin, vere, ĉe si sur Palatino, kaj povis malkaŝe ŝin reteni, sed, kiel prave diris Petronio, Nerono ne havis kuraĝon en krimoj kaj, povante agi malkaŝe, li ĉiam preferis agi kaŝe. Ĉi-foje povis lin instigi al tio ankaŭ timo antaŭ Popea.
Al Vinicio venis nun la ideo, ke Aŭlo eble ne kuraĝus perforte forkapti la knabinon, donacitan al li de la imperiestro. Kiu cetere kuraĝus? Ĉu eble tiu grandega ligio kun bluaj okuloj, kiu kuraĝis tamen eniri en la triklinion kaj elporti ŝin sur la brakoj el la festenejo? Sed kien li rifuĝus kun ŝi, kien li povus ŝin konduki? Ne, sklavo ne riskus tian entreprenon. Sekve, tion faris neniu alia ol Nerono.