Выбрать главу

Ĉe tiu penso la okulojn de Vinicio vualis mallumo kaj ŝvitgutoj kovris lian frunton. En tiu okazo Ligia estis perdita por ĉiam. Nun li povis, pli prave ol antaŭe, ripeti: [170] La imago prezentis al li Ligian en la brakoj de Nerono, kaj la unuan fojon en la vivo li ekkomprenis, ke estas pensoj, kiujn homo simple ne povas elporti. Nur nun li ekvidis, kiel li ŝin amis. Kiel dronanto en fulmrapidaj bildoj rememoras sian tutan vivon, tiel li rememoris Ligian. Li vidis ŝin, aŭdis ĉiun ŝian vorton. Li vidis ŝin ĉe la fontano, li vidis ŝin ĉe Aŭlo kaj ĉe la festeno. Denove li sentis ŝin proksime, sentis la odoron de ŝiaj haroj, la varmon de ŝia korpo, la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis dum la festeno ŝian senkulpan buŝon. Ŝi ekŝajnis al li centloble pli bela, pli dezirinda, pli dolĉa, centloble pli sol-elektita el inter ĉiuj mortulinoj kaj ĉiuj diinoj ol iam ajn antaŭe. Kaj kiam li ekpensis, ke ĉion tion, kio enradikiĝis en lian koron, kio iĝis lia sango kaj vivo, povus ekposedi Nerono, kaptis lin doloro tute fizika, tiel terura, ke li volus bati per la kapo la murojn de la atrio, ĝis li ilin frakasos. Li sentis, ke li povus freneziĝi kaj ke li freneziĝus sendube, se ne restus al li ankoraŭ venĝo. Tiu sola penso estis por li ioma konsolo. «Mi estos cia Kasio Ĥereo!» — li ripetadis al si, pensante pri Nerono. Post momento, kaptinte en la manojn iom da tero el florvazoj, starantaj ĉirkaŭ la pluvujo, li faris teruran ĵuron al Hekato[171], Erebo[172] kaj siaj hejmaj laroj, ke li plenumos la venĝon.

Kaj li eksentis efektive konsolon. Li sciis nun por kio vivi kaj per kio plenigi la tagojn kaj noktojn. Poste, lasinte la ideon iri al Aŭlo, li ordonis porti sin sur Palatinon. Dumvoje li pensis, ke se oni ne allasos lin al la imperiestro aŭ volos kontroli, ĉu li kunhavas armilon, tio estos pruvo, ke Ligian forkaptis Nerono. Li ne prenis tamen armilon. Li perdis la konscion pri siaj agoj ĝenerale, sed, kiel ordinare la homoj, absorbitaj per unu penso, li konservis ĝin en tio, kio koncernis la venĝon. Li ne volis, ke ĝi iĝu antaŭtempe vana. Krome, li deziris antaŭ ĉio vidi Akteon, supozante, ke de ŝi li povos ekscii la veron. En momentoj trafulmis lin la espero, ke eble li vidos ankaŭ Ligian, kaj ĉe tiu penso li komencis tremi. Eble ja Nerono forkaptis ŝin, ne sciante, kiun li forkaptas, kaj hodiaŭ redonos ŝin al li? Sed post momento li forĵetis tiun supozon. Se oni volus resendi ŝin al li, oni ŝin resendus hieraŭ. Akteo sola povis ĉion klarigi, kaj ŝin li devis vidi antaŭ la aliaj.

Konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj plirapidigi la paŝojn, envoje pensante senorde jen pri Ligia, jen pri la venĝo. Li aŭdis, ke pastroj de la egipta diino Paĥto scipovas venigi malsanon sur kiun ajn ili volas, kaj li decidis ekscii de ili la rimedon. En Oriento oni ankaŭ diris al li, ke la judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj. Li havis hejme, inter siaj sklavoj, dekkelkajn judojn, do li promesis al si, ke, reveninte, li ordonos ilin vipi, ĝis ili malkaŝos al li tiun sekreton. Kun plej granda plezuro li tamen pensis pri mallonga romana glavo, kiu elverŝas torentojn da sango, tiajn ĝuste, kiaj elŝprucis el Gajo Kaligulo kaj lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono. Li estis nun preta murdi la tutan Romon, kaj se iuj venĝemaj dioj promesus al li, ke ĉiuj homoj formortos, krom li kaj Ligia, li konsentus tion.

Antaŭ la arko li kolektis la tutan sobrecon de la pensoj kaj, ĉe la vido de pretorianoj, ekpensis, ke se ili eĉ en plej malgranda grado ĝenos lian eniron, ĝi estos pruvo, ke Ligia estas, laŭ la volo de la imperiestro, en la palaco. Sed la supera centuriestro ridetis al li amike, kaj, proksimiĝinte je kelkaj paŝoj, diris:

— Saluton al ci, nobla tribunuso. Se ci deziras riverenci antaŭ la imperiestro, ci venis en malbona momento kaj mi ne scias, ĉu ci povos lin vidi.

— Kio okazis? — demandis Vinicio.

— La dia malgranda aŭgustino subite malsaniĝis hieraŭ. La imperiestro kaj la aŭgustino Popea estas ĉe ŝia lito kun kuracistoj, kiujn oni venigis el la tuta urbo.

Tio estis grava okazo. Nerono, kiam naskiĝis al li tiu filino, simple frenezis pro feliĉo kaj akceptis ĝin [173]. Antaŭ la akuŝo la senato plej solene rekomendis al la dioj la sinon de Popea. Oni faris votojn kaj aranĝis en Ancio, kie la akuŝo okazis, grandiozajn cirkludojn, krom tio oni konstruis templon al la du Fortunoj. Nerono, kiu en nenio sciis gardi la mezuron, senmezure amis ĉi tiun infanon, kaj al Popea ĝi estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla.

De la sano kaj vivo de la malgranda aŭgustino povis dependi la sorto de la tuta imperio, sed Vinicio estis tiel okupita de si mem, per sia afero kaj sia amo, ke, preskaŭ ne turninte atenton al la novaĵo de la centuriestro, li respondis:

— Mi volas paroli nur kun Akteo.

Kaj li trairis.

Tamen ankaŭ Akteo estis okupita ĉe la infano kaj li devis longe ŝin atendi. Ŝi venis nur ĉirkaŭ la tagmezo, kun vizaĝo laca kaj pala, kiu ĉe la vido de Vinicio ankoraŭ pli paliĝis.

— Akteo, — ekkriis Vinicio, kaptante ŝiajn manojn kaj tirante ŝin en la mezon de la atrio, — kie estas Ligia?

— Mi volis cin demandi pri tio, — ŝi respondis, rigardante riproĉe en liajn okulojn.

Kaj Vinicio, kvankam li promesis al si, ke li pridemandos ŝin trankvile, denove premis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti kun vizaĝo tordita de doloro kaj kolero:

— Ŝi estas for. Oni forkaptis ŝin en la vojo.

Post momento li tamen sin ekregis denove kaj, proksimiginte la vizaĝon al la vizaĝo de Akteo, ekparolis tra kunpremitaj dentoj:

— Akteo … Se cia vivo estas al ci kara, se ci ne volas esti kaŭzo de malfeliĉoj, kiujn ci eĉ ne povas imagi, respondu al mi la veron: ĉu ne Nerono ŝin forkaptis?

— La imperiestro ne forlasis hieraŭ la palacon.

— Je la ombro de cia patrino, je ĉiuj dioj! Ĉu ŝi ne estas en la palaco?

— Je la ombro de mia patrino, Marko — ŝi ne estas en la palaco kaj ne Nerono ŝin forkaptis. Hieraŭ malsaniĝis la malgranda aŭgustino, kaj Nerono ne foriĝas de ŝia lulilo.

Vinicio ekspiris. Tio, kio ŝajnis al li plej terura, ĉesis lin minaci.

— Sekve, — li diris, sidiĝante sur benkon kaj kunpremante la pugnojn, — forkaptis ŝin Aŭlo, kaj tial ve al li!

— Aŭlo Plaŭcio estis ĉi tie hodiaŭ matene. Li ne povis paroli kun mi, ĉar mi estis okupita ĉe la infano; sed li demandis pri Ligia Epafroditon kaj aliajn el la imperiestra servantaro, kaj poste li sciigis ilin, ke li venos ankoraŭ por paroli kun mi.

— Li volis deturni de si la suspektojn. Se li ne scius, kio okazis kun Ligia, li venus serĉi ŝin en mian domon.

— Li lasis al mi sur tabuleto kelkajn vortojn, el kiuj ci vidos, ke, sciante, ke Ligia estis forprenita el lia domo laŭ la peto de ci kaj de Petronio, li kredis, ke ŝi estas sendita al ci, kaj li estis hodiaŭ matene en cia domo, kie oni diris al li, kio okazis.

Dirinte tion ŝi iris en la dormoĉambron kaj post momento revenis kun la tabuleto, kiun Aŭlo lasis al ŝi.

Vinicio tralegis kaj eksilentis; Akteo dume ŝajnis legi liajn pensojn en la malserena vizaĝo, ĉar post momento ŝi diris:

— Ne, Marko. Okazis tio, kion Ligia mem volis.

— Ci sciis, ke ŝi volas forkuri! — eksplodis Vinicio.

Kaj ŝi rigardis lin per siaj nebulaj okuloj preskaŭ severe.

— Mi sciis, ke ŝi ne volas iĝi cia konkubino.

— Kaj ci mem kio estis la tutan vivon?!

— Mi estis antaŭe sklavino.

Sed Vinicio ne ĉesis ekscitiĝi: la imperiestro donacis al li Ligian, do li ne bezonas demandi, kio ŝi estis antaŭe. Li retrovos ŝin eĉ sub la tero kaj faros ŝin ĉio, kio plaĉos al li. Jes! Ŝi estos lia konkubino. Li ordonos ŝin vipi, kiomfoje plaĉos al li. Kiam ŝi enuigos lin, li fordonos ŝin al la lasta el siaj sklavoj aŭ devigos ŝin turnadi muelŝtonojn en liaj posedaĵoj en Afriko. Li serĉos ŝin nun kaj retrovos nur por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi.

вернуться

[170]

Voĉlegu [ve mízero mihi] (lat.) — ve al mi malfeliĉa!

вернуться

[171]

Hekato [NPIV] (gr. Ἑκάτη) — malnovgreka diino triforma, luna, mara kaj infera.

вернуться

[172]

Erebo [PIV] (gr. Έρεβος) — (mit.) personigo de la infera mallumo, filo de Ĥaoso kaj frato de Nokto.

вернуться

[173]

[ekstra … gáŭdium] (lat.) — superhoma ĝojo.