Выбрать главу

Kaj, ekscitante sin ĉiam pli, li perdis ĉian mezuron ĝis tia grado, ke eĉ Akteo ekkomprenis, ke li minacis pli multe ol li kapablus plenumi, kaj ke per lia buŝo parolas kolero kaj sufero. La suferon ŝi kompatus, sed la superplena mezuro elĉerpis ŝian paciencon tiel, ke fine ŝi demandis lin, kial li venis al ŝi?

Vinicio ne tuj trovis respondon. Li venis al ŝi, ĉar li tiel volis, ĉar li kredis, ke ŝi donos al li iajn informojn, sed, ĝuste dirante, li venis nur al la imperiestro, kaj ne povante kun li paroli, vizitis ŝin. Ligia, forkurante, malobeis la volon de la imperiestro, do li petos la imperiestron, ke li ordonu ŝin serĉi, eĉ se oni devus uzi por tio ĉiujn legiojn kaj revizii unu post alia ĉiujn domojn en la tuta imperio. Petronio subtenos lian peton kaj la serĉado estos komencita de hodiaŭ.

Je tio Akteo diris:

— Gardu cin, ke ci ne perdu ŝin por eterne, ĝuste tiam, kiam oni retrovos ŝin laŭ la ordono de la imperiestro.

Vinicio sulkigis la brovojn.

— Kion tio signifas? — li demandis.

— Aŭskultu min, Marko! Hieraŭ mi estis kun Ligia en la ĉi tieaj ĝardenoj; tie ni renkontis Popean kaj kun ŝi la malgrandan aŭgustinon, kiun portis la negrino Lilito. Vespere la infano malsaniĝis, kaj Lilito asertas, ke ĝi estis sorĉtrafita, kaj ke la sorĉon ĵetis tiu fremdlandulino, kiun ili renkontis en la ĝardeno. Se la infano resaniĝos, oni forgesos pri tio, sed en la kontraŭa okazo Popea kiel unua akuzos Ligian pri sorĉo, kaj tiam, kie ajn oni ŝin retrovos, ne estos por ŝi rimedo de savo.

Sekvis momento da silento, post kio Vinicio ekparolis:

— Kaj eble ŝi sorĉis ŝin: ja ankaŭ min ŝi sorĉis.

— Lilito certigas, ke la infano ekploris tuj, kiam ŝi traportis ĝin preter ni. Vere estas! Ĝi ekploris. Certe oni elportis ĝin en la ĝardenojn jam malsana. Marko, serĉu ŝin mem, kie ci volas, sed antaŭ ol la malgranda aŭgustino resaniĝos, ne parolu pri ŝi kun Nerono, ĉar ci faligos sur ŝin venĝon de Popea. Sufiĉe jam ŝiaj okuloj ploris pro ci, kaj gardu nun ĉiuj dioj ŝian senkulpan kapon.

— Ĉu ci amas ŝin, Akteo? — demandis Vinicio.

Kaj en la okuloj de la liberigitino ekbrilis larmoj.

— Jes! Mi ekamis ŝin.

— Ĉar ŝi ne repagis al ci per malamo, kiel al mi.

Akteo rigardis lin dum momento, kvazaŭ hezitante aŭ penante konvinkiĝi, ĉu li parolis sincere, post kio ŝi respondis:

— Homo flamiĝema kaj blinda! Ŝi amis cin.

Sub la influo de tiuj vortoj Vinicio saltleviĝis, kiel freneza:

— Malvere!

Ŝi malamis lin. Kiel Akteo povas scii!? Ĉu post unutaga konateco Ligia faris al ŝi konfeson? Kia amo ĝi estas, se ĝi preferas vagan vivon, malhonoron de malriĉeco, necertecon pri morgaŭa tago, kaj eble eĉ mizeran morton ol florornamitan domon, kie atendas kun festeno la amato! Li prefere ne aŭdu tiajn vortojn, ĉar li povas freneziĝi. Jen, li ne fordonus tiun knabinon por ĉiuj trezoroj de tiu ĉi palaco, kaj ŝi forkuris. Kia amo ĝi estas, se ĝi timas volupton kaj naskas doloron! Kiu tion scias? Kiu povas tion kompreni? Se li ne esperus ŝin retrovi, li dronigus en si glavon! Amo sin donas, ne forprenas. Ĉe Aŭlo estis momentoj, kiam li mem kredis proksiman feliĉon, sed nun li scias, ke ŝi lin malamis, malamas kaj mortos kun malamo en la koro.

Sed Akteo, ordinare timema kaj milda, eksplodis siavice per indigno: Kiel li do penis ŝin akiri? Anstataŭ riverence peti ŝin de Aŭlo kaj Pomponia, li ruze forprenis la infanon de la gepatroj. Li volis ŝin fari ne edzino, sed konkubino, ŝin, zorgatinon de nobla domo, ŝin, reĝan filinon. Kaj li venigis ŝin ĉi tien, en la domon de krimo kaj malvirto, ofendis ŝiajn okulojn per la vido de senhonta festeno; li kondutis al ŝi, kiel al malĉastulino. Ĉu li forgesis, kio estas la domo de Aŭlo kaj kiu estas Pomponia Grecina, kiu edukis Ligian? Ĉu li ne havas sufiĉe da saĝo por diveni, ke ili estas aliaj virinoj ol Nigidia, ol Kalvia Krispinilla, ol Popea kaj ĉiuj, kiujn li renkontas en la imperiestra palaco? Ĉu, ekvidinte Ligian, li ne komprenis tuj, ke ŝi estas ĉasta knabino, kiu preferas morton ol malhonoron? De kie li scias, kiajn diojn ŝi konfesas, kaj ĉu ne pli purajn, ne pli bonajn ol la voluptema Venero aŭ ol Izido, kiun adoras malĉastaj romaninoj? Ne, Ligia faris al ŝi nenian konfeson, sed diris, ke ŝi atendas savon de li, de Vinicio; ŝi esperis, ke li elpetos por ŝi de la imperiestro revenon hejmen kaj ke li redonos ŝin al Pomponia. Kaj parolante pri tio, ŝi flamis survizaĝe, kiel knabino, kiu amas kaj fidas. Ankaŭ ŝia koro batis por li, sed li mem ŝin teruris, fortimigis, indignigis, kaj nun li serĉu ŝin pere de imperiestraj soldatoj, sed sciu, ke se la infano de Popea mortos, sur ŝin falos la suspekto, kaj ŝia pereo estos neevitebla.

La koleron kaj doloron de Vinicio komencis trapenetri kortuŝo. La novaĵo, ke Ligia lin amis, ekskuis ĝisfunde lian animon. Li rememoris ŝin en la ĝardeno ĉe Aŭlo, kiam ŝi aŭskultis liajn vortojn kun flamoj sur la vizaĝo kaj kun okuloj plenaj je lumo. Ekŝajnis al li, ke tiam ŝi efektive komencis lin ami, kaj subite ĉe tiu penso ekregis lin sento de ia feliĉo, centoble pli granda eĉ ol tiu, kiun li deziris. Li ekpensis, ke efektive li povus havi ŝin memvolanta, kaj krom tio amanta. Jen ŝi ĉirkaŭŝpinus lian pordon, ŝmirus ĝin per lupa graso kaj poste eksidus, kiel lia edzino, sur ŝafa lano, ĉe lia hejma fajro. Jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: «Kie ci, Gajo, tie mi Gaja»[174] kaj ŝi por ĉiam estus lia. Kial li tiel ne agis? Li ja estis preta. Kaj nun li ne havas ŝin, nek povas ŝin retrovi, kaj se li retrovus, li povus ŝin pereigi, kaj eĉ se li ŝin ne pereigus, akceptos lin plu nek Aŭlo, nek ŝi mem.

Ĉe tio kolero de nove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo, sed nun ĝi ne plu sin turnis kontraŭ Aŭlo aŭ Ligia, sed kontraŭ Petronio. Li estis kulpa pri ĉio. Se ne estus liaj konsiloj, Ligia ne bezonus nun vagi senhejme, ŝi estus lia fianĉino kaj nenia danĝero pezus super ŝia kara kapo. Sed nun tio fariĝis, kaj tro malfrue estis malfari la malbonon, kiu ne estas malfarebla.

— Tro malfrue!

Kaj ŝajnis al li, ke abismo malfermiĝis antaŭ liaj piedoj. Li ne sciis, kion entrepreni, kiel ekagi, kien sin turni. Akteo ripetis, kiel eĥo, la vortojn: «tro malfrue», kio, en fremda buŝo, eksonis al li, kiel mortverdikto. Li komprenis nur unu aferon — ke li devas retrovi Ligian, ĉar alie okazos kun li io malbona.

Kaj, aŭtomate volvinte ĉirkaŭ si la togon, li jam volis foriri, ne adiaŭante Akteon, kiam la kurteno, apartiganta la vestiblon de la atrio, ŝoviĝis flanken, kaj subite li ekvidis antaŭ si la funebran figuron de Pomponia Grecina.

Evidente ankaŭ ŝi eksciis jam pri la malapero de Ligia kaj, supozante ke estos por ŝi pli facile ol por Aŭlo paroli kun Akteo, ŝi venis peti de ŝi informojn.

Sed, ekvidinte Vinicion, ŝi turnis al li sian etan, palan vizaĝon kaj, post momento, diris:

— Marko, Dio pardonu al ci la malbonon, kiun ci faris al ni kaj al Ligia.

Kaj li staris kun mallevita frunto, kun sento de malfeliĉo kaj kulpo, ne komprenante, kiu dio devis kaj povis lin pardoni, nek kial Pomponia parolis pri pardono, dum ŝi devus paroli pri venĝo.

Fine li eliris kun kapo senhelpa, plena je pezaj pensoj, de grandega zorgo kaj miro.

Sur la korto kaj sub la galerio staris maltrankvilaj aroj da homoj. Inter la palacaj sklavoj oni vidis kavalirojn kaj senatanojn, kiuj venis informiĝi pri la sano de la malgranda aŭgustino, kaj kune montri sin en la palaco kaj prezenti la pruvon de sia kunsento almenaŭ al la imperiestraj sklavoj. La famo pri la malsano de la «diino» videble rapide disvastiĝis, ĉar en la pordego aperadis ĉiam novaj figuroj, kaj tra la eltranĉaĵo de la arko oni vidis tutajn amasojn da homoj. Kelkaj el la venintoj, vidante, ke Vinicio eliris el la palaco, retenis lin por demandi pri novaĵoj, sed li, ne respondante, iris rekte pluen, ĝis Petronio, veninta kiel la aliaj por informiĝi, preskaŭ puŝis lin per la brusto kaj haltigis.

вернуться

[174]

Latine — geedziĝrita formulo prononcata de la fianĉino.