— En neniu domo oni traktas ilin tiel, kiel ĉe Aŭlo, — interrompis Vinicio.
— Ci do vidas. Pomponia menciis pri iu dio, kiu estas, laŭ ŝia diro, unu, ĉiopova kaj kompatema. Kien ŝi kaŝis ĉiujn aliajn, estas ŝia afero, sed certe estas, ke tiu ŝia Logoso ne estus ja tre ĉiopova, aŭ, kontraŭe, li devus esti tre mizera dio, se li havus nur du konfesantinojn: Pomponian kaj Ligian, plus ilia Urso. Sendube ili, tiuj konfesantoj, estas pli multaj, kaj ili helpis al Ligia.
— Tiu kredo ordonas pardoni, — diris Vinicio. — Mi renkontis ĉe Akteo Pomponian, kiu diris al mi: «Dio pardonu al ci la malbonon, kiun ci faris al Ligia kaj al ni.»
— Ilia dio estas videble kuratoro tre bonvolema. Ha, li cin pardonu, kaj signe de la pardono li redonu al ci la knabinon.
— Mi oferus al li hekatombon. Mi ne volas manĝon, nek trinkon, nek banon. Mi surmetos malhelan superveston kaj iros vagi tra la urbo. Eble alivestite mi trovos ŝin. Mi estas malsana!
Petronio rigardis lin kun certa kompato. Efektive la okuloj de Vinicio subbluiĝis, la pupiloj brilis de febro; lia matene nerazita vizaĝo kovriĝis per malhela zono sur la fortliniaj makzeloj, la haroj estis en malordo kaj li aspektis vere malsana. Iriso kaj la orhara Eŭniko rigardis lin kunsente, sed li ŝajnis ne vidi ilin kaj ambaŭ, li kaj Petronio, tiel malatentis la ĉeeston de la sklavinoj, kiel ili malatentus hundojn ludantajn apud ili.
— Febro cin konsumas, — diris Petronio.
— Jes.
— Do aŭskultu min. Mi ne scias, kion konsilus al ci kuracisto, sed mi scias, kiel mi agus, estante en cia situacio. Jen, antaŭ ol tiu knabino estus retrovita, mi serĉus en alia tion, je kio senigis min la foresto de la unua. Mi vidis en cia domo belegajn korpojn. Ne neu al mi … Mi scias, kio estas amo, kaj mi scias, ke kiam oni deziras unu virinon, alia ne povas ŝin anstataŭi. Sed en bela sklavino oni ĉiam povas trovi almenaŭ momentan distron…
— Mi ne volas! — respondis Vinicio.
Sed Petronio, kiu havis por li efektivan simpation kaj vere deziris moderigi lian suferon, komencis pripensi, kiel tion fari.
— Eble la ciaj ne havas plu por ci la ĉarmon de novaĵo, — li diris post mallonga tempo, — sed (ĉi-momente li komencis rigardi alterne Irison kaj Eŭnikon, kaj fine metis la manon sur la kokson de la orhara grekino) rigardu bone ĉi tiun ĥariton. Antaŭ kelkaj tagoj Fontejo Kapitono la pli juna proponis al mi por ŝi tri belegajn knabetojn el Klazomenoj, ĉar pli mirindan korpon certe eĉ Skopaso[175] ne kreis. Mi mem ne komprenas, kial ĝis nun mi restis indiferenta pri ŝi; ja ne detenis min la penso pri Ĥrizotemiso! Jen, mi ŝin donacas al ci, prenu ŝin.
La orhara Eŭniko, aŭdinte tion, paliĝis en unu momento kiel tolo kaj, rigardante per teruritaj okuloj Vinicion ŝajnis, sen spiro en la brusto, atendi lian respondon.
Sed li saltleviĝis subite kaj, preminte la tempiojn per la manoj, komencis paroli rapide, kiel homo, kiu, konsumate de malsano, volas pri nenio aŭdi.
— Ne! Ne! Mi ne bezonas ŝin! Mi ne bezonas aliajn! Mi dankas cin, sed mi ne volas! Kaj mi iros serĉi Ligian en la urbo. Ordonu alporti al mi gaŭlan superveston kun kapuĉo. Mi iros trans Tiberon. Se mi povus ekvidi almenaŭ Urson!
Kaj li eliris rapide. Petronio, vidante, ke li efektive ne povas resti surloke, ne provis lin haltigi. Konsiderante tamen la rifuzon de Vinicio kiel momentan malinklinon al ĉiu virino, kiu ne estis Ligia, kaj ne volante, ke lia grandanimeco perdiĝu vane, li turnis sin al la sklavino kaj diris:
— Eŭniko, banu cin, parfumoleu cin kaj ornamu, kaj poste iru en la domon de Vinicio.
Sed ŝi falis antaŭ li sur la genuojn kaj kun manoj kunmetitaj komencis petegi, ke li ne forigu ŝin el sia domo. Ŝi ne iros al Vinicio kaj preferas ĉi tie portadi lignon en hipokaŭston ol tie esti la unua inter servistoj. Ŝi ne volas! Ne povas! Kaj ŝi petegas lin, ke li ŝin kompatu. Li ordonu ŝin skurĝi ĉiutage, nur ne forsendu ŝin el sia domo.
Kaj, tremante, kiel folio, tiel de timo, kiel de emocio, ŝi etendis al li la manojn, dum li aŭskultis ŝin kun mirego. Sklavino, kiu kuraĝas peti kontraŭ plenumo de ordono, kiu diras: «mi ne volas kaj ne povas», estis io tiel senekzempla en Romo, ke Petronio komence rifuzis kredi al siaj oreloj.
Fine li sulkigis la brovojn. Li estis tro granda estetikulo por esti kruela. Al liaj sklavoj, speciale koncerne la voluptaferojn, estis permesate pli ol al aliaj, sub la kondiĉo, ke ili modele plenumadu siajn servodevojn kaj la volon de la mastro respektu egale kun la dia. Se ili ne observis tiujn du devojn, Petronio sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro. Kaj ĉar krom tio li malamegis ankaŭ ĉiajn kontraŭaĵojn kaj ĉion, kio konfuzis lian trankvilon, tial, rigardinte dum momento la genuantinon, li diris:
— Voku al mi Tirezion kaj revenu ĉi tien kun li.
Eŭniko leviĝis tremanta, kun larmoj en la okuloj, kaj foriris; post momento ŝi revenis kun la kretano Tirezio, la atriestro.
— Prenu Eŭnikon, — diris al li Petronio, — kaj donu al ŝi dudek kvin batojn, tiel tamen, ke ci ne difektu ŝian haŭton.
Dirinte ĉi tion li transiris en la bibliotekon kaj, sidiĝinte ĉe tablo el rozkolora marmoro, komencis labori je sia «Festeno ĉe Trimalĥiono».
Sed la forkuro de Ligia kaj la malsano de la malgranda aŭgustino distris liajn pensojn, tiel ke li ne povis longe labori. Precipe tiu malsano estis grava okazo. En la kapon de Petronio venis la penso, ke se Nerono ekkredos, ke Ligia ĵetis sorĉon sur la malgrandan aŭgustinon, tiam la respondeco povos fali ankaŭ sur lin, ĉar oni venigis la knabinon en la palacon laŭ lia peto. Li kalkulis tamen, ke ĉe la unua renkontiĝo kun Nerono li iel persvados al li la tutan absurdecon de simila supozo, kaj iom li kalkulis ankaŭ je certa inklino, kiun sentis al li Popea, vere kaŝante ĝin zorgeme, sed ne tiel zorgeme, ke li ĝin ne divenu. Post momento li movis eĉ la ŝultrojn je siaj timoj kaj decidis malsupreniri en la triklinion por iom manĝi kaj ordoni ankoraŭfoje porti sin al la palaco, poste sur la Kampon de Marso, kaj fine al Ĥrizotemiso.
Sed irante al la triklinio, ĉe enirejo al koridoro, destinita por la servistoj, li rimarkis subite, starantan ĉe la muro inter aliaj sklavoj, la gracian figuron de Eŭniko kaj forgesinte, ke li ordonis al Tirezio nenion pli, krom ke li ŝin skurĝu, denove li sulkigis la brovojn kaj komencis serĉi lin per la okuloj.
Ne trovinte lin tamen inter la servistoj, li sin turnis al Eŭniko:
— Ĉu ci ricevis la skurĝopunon?
Kaj ŝi duafoje sin ĵetis al liaj piedoj, alpremis por momento al la buŝo la randon de lia togo, poste respondis:
— Ho jes, sinjoro! Mi ricevis! Ho jes, sinjoro!…
En ŝia voĉo sonis kvazaŭ ĝojo kaj dankemo. Ŝi kredis, evidente, ke la skurĝopuno devis anstataŭi al ŝi la forsendon el la domo kaj ke nun ŝi jam povas resti. Petronion, kiu tion komprenis, mirigis tiu pasia obstino de la sklavino, sed li estis tro sperta konanto de la homa naturo por ne diveni, ke sole amo povis esti la kaŭzo de tia obstino.
— Ĉu ci havas amaton en ĉi tiu domo? — li demandis.
Ŝi levis al li siajn bluajn, larmajn okulojn kaj respondis tiel mallaŭte, ke oni apenaŭ povis ŝin aŭdi:
— Jes, sinjoro!…
Kun tiuj okuloj, kun haroj ĵetitaj malantaŭen, kun timo kaj espero sur la vizaĝo ŝi estis tiel belega, rigardis lin tiel petege, ke Petronio, kiu kiel filozofo mem proklamis la potencon de amo, kaj kiel estetikulo havis kulton al belo, eksentis por ŝi ian specon de kompato.
— Kiu el ili estas cia amato? — li demandis, montrante la servistaron.
Sed al tio ne venis respondo, Eŭniko nur klinis la vizaĝon ĝis liaj piedoj kaj restis senmova.
Petronio rigardis la sklavojn, inter kiuj estis belaj kaj plaĉindaj junuloj, sed en neniu vizaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn; li do rigardis ankoraŭ dum momento Eŭnikon, kuŝantan ĉe liaj piedoj, kaj foriris silente al la triklinio.
Post la manĝo li ordonis porti sin al la palaco, kaj poste al Ĥrizotemiso, ĉe kiu li restis ĝis malfrua nokto. Sed, reveninte, li ordonis voki al si Tirezion.