— Ĉu Eŭniko ricevis la skurĝopunon?
— Jes, sinjoro. Ci ne permesis tamen difekti ŝian haŭton.
— Ĉu mi ordonis pri ŝi ion pli?
— Ne, sinjoro, — respondis maltrankvile la atriestro.
— Bone. Kiu el la sklavoj estas ŝia amanto?
— Neniu, sinjoro.
— Kion ci scias pri ŝi?
Tirezio komencis paroli per iom necerta voĉo:
— Eŭniko neniam forlasas nokte la dormoĉambron, kie ŝi dormas kun la maljuna Akriziono kaj Ifiso; neniam ŝi restas en la banejo post cia bano, sinjoro … Aliaj sklavinoj priridas ŝin kaj nomas ŝin Diano.
— Sufiĉe, — diris Petronio. — Mia parenco, Vinicio, al kiu mi oferis hodiaŭ matene Eŭnikon, ne akceptis ŝin, ŝi do restu en la domo. Ci povas foriri.
— Ĉu ci permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eŭniko?
— Mi ordonis al ci diri ĉion, kion ci scias.
— La tuta domanaro, sinjoro, parolas pri la forkuro de la fraŭlino, kiu estis loĝonta en la domo de la nobla Vinicio. Post cia foriro Eŭniko venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon, kiu scios ŝin retrovi.
— Ha! — diris Petronio. — Kiu li estas?
— Mi ne konas lin, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia devo komuniki al ci tion.
— Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene la alvenon de la tribunuso, kiun ci petos morgaŭ en mia nomo, ke li matene min vizitu.
La atriestro riverencis kaj eliris. Kaj Petronio komencis malgraŭvole pensi pri Eŭniko. Komence ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke Vinicio reakiru Ligian, nur por ne devi mem anstataŭi ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo, kiun Eŭniko rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu penso subite ekŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo por ekscii la veron, ĉar sufiĉis nur voki Eŭnikon, sed estis jam malfrua horo kaj Petronio sentis sin laca post la longa vizito ĉe Ĥrizotemiso; li sopiris dormon. Tamen, irante en la dormoĉambron, li ial rememoris, ke en la okulanguloj de Ĥrizotemiso li rimarkis hodiaŭ sulketojn. Li ekpensis ankaŭ, ke ŝia beleco estas pli fama en la tuta Romo ol vera, kaj ke Fontejo Kapitono, kiu proponis al li tri knabetojn el Klazomenoj por Eŭniko, volis tamen aĉeti ŝin tro malkare.
Ĉapitro 13ª
Sekvatage Petronio apenaŭ estis finanta vesti sin en la unktorio, kiam venis Vinicio, vokita per Tirezio.
Li jam sciis, ke nenia novaĵo venis de la pordegoj, kaj tiu scio, anstataŭ ĝojigi lin kiel la pruvo, ke Ligia estas ankoraŭ en la urbo, ankoraŭ pli lin senkuraĝigis, ĉar li komencis supozi, ke eble Urso elkondukis ŝin el la urbo tuj post la forkapto, tio estas antaŭ ol la sklavoj de Petronio komencis gvati ĉe la pordegoj. En aŭtuno, vere, kiam la tagoj iĝadis pli mallongaj, oni fermadis ilin sufiĉe frue, sed oni ja malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinte granda. Oni ankaŭ povis penetri ekster la murojn per aliaj manieroj, pri kiuj ekzemple sklavoj, volantaj forkuri el la urbo, bone sciis.
Cetere, Vinicio sendis siajn servistojn ankaŭ sur ĉiujn vojojn, kondukantaj en provincon, al vigiloj en malpli grandaj urboj, kun sciigoj pri forkurinta paro da sklavoj, kun preciza priskribo de Urso kaj Ligia kaj kun anonco pri rekompenco por ilia kapto. Estis tamen dube, ĉu tiu postĉaso povos ilin atingi, kaj eĉ se ĝi atingus, ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicio, ne atestita de pretoro. Kaj por ricevi tiun ateston mankis tempo. Siaflanke Vinicio dum la tuta hieraŭa tago serĉis Ligian, alivestite kiel sklavo, en ĉiuj stratetoj de la urbo, li ne sukcesis tamen trovi eĉ plej etan postsignon aŭ indikon. Li vidis, vere, servistojn de Aŭlo, sed tio nur plikonfirmis lian opinion, ke ne Aŭlo ŝin forkaptis, kaj ke ili same ne scias, kie ŝi estas.
Kiam do Tirezio anoncis al li, ke estas homo, kiu entreprenas ŝin retrovi, li ekrapidegis en la domon de Petronio kaj, apenaŭ lin salutinte, komencis demandi pri tiu homo.
— Ni baldaŭ lin vidos, — diris Petronio. — Li estas konato de Eŭniko, kiu tuj venos por aranĝi la faldojn de mia togo, kaj kiu informos nin pri li pli precize.
— Eŭniko, tiu, kiun ci hieraŭ volis donaci al mi?
— Tiu, kiun ci malakceptis, pro kio cetere mi estas danka al ci, ĉar ŝi estas la plej bona vestofaldistino en la tuta urbo.
Efektive la vestofaldistino alvenis preskaŭ antaŭ ol li finis paroli, kaj preninte togon, kuŝantan sur eburinkrustita seĝo, dismetis ĝin por ĝin ĵeti sur la ŝultrojn de Petronio. Ŝia vizaĝo estis pala, trankvila, en ŝiaj okuloj brilis feliĉo.
Petronio rigardis ŝin, kaj ŝi ekŝajnis al li tre bela. Post momento, kiam, volvinte la togon ĉirkaŭ li, ŝi komencis ĝin faldi, klinante sin por longigi la faldojn, li rimarkis, ke ŝiaj brakoj havas mirindan koloron de pala rozo, kaj la brusto kaj ŝultroj diafanajn nuancojn de perlamoto aŭ alabastro.
— Eŭniko, — li diris, — ĉu venis tiu homo, pri kiu ci parolis hieraŭ al Tirezio?
— Li venis, sinjoro.
— Kiel li nomas sin?
— Ĥilono Ĥilonido, sinjoro.
— Kio li estas?
— Kuracisto, saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecon.
— Ĉu li antaŭdiris la estontecon al ci?
— Jes, sinjoro.
— Kion li do aŭguris al ci?
— Ke trafos min doloro kaj feliĉo.
— La doloro trafis cin hieraŭ el la mano de Tirezio, devas do veni ankaŭ feliĉo.
— Ĝi jam venis, sinjoro.
— Kia?
Kaj ŝi ekflustris mallaŭte:
— Mi restis.
Petronio metis la manon sur ŝian oran kapon.
— Ci bone aranĝis hodiaŭ la faldojn, kaj mi estas kontenta de ci, Eŭniko.
Kaj ĉe tiu ektuŝo ŝiaj okuloj en unu momento vualiĝis per nebulo de feliĉo kaj la brusto komencis movi sin rapide.
Sed Petronio kaj Vinicio transiris en la atrion; tie atendis Ĥilono Ĥilonido, kiu, ekvidinte ilin, profunde riverencis. Sur la buŝo de Petronio, je la penso pri la hieraŭ farita supozo, ke tiu ĉi homo estas eble amanto de Eŭniko, aperis rideto. La homo, kiu staris antaŭ li, povis esti nenies amanto. En tiu stranga figuro estis io kune abomena kaj ridinda. Li ne estis maljuna: en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno. Li havis ventron kaviĝintan, kurbigitan dorson, tiel ke unuavide li ŝajnis esti ĝiba; super tiu ĝibo sin trovis granda kapo kun vizaĝo simia kaj samtempe vulpa, kun penetrema rigardo. Lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj, kaj la nazo, plene kovrita de ili, povis atesti tro grandan inklinon al drinko. Lia malzorgita vesto, konsistanta el malhela tuniko teksita el kapra lano kaj samtia truhava mantelo, estis pruvo pri vera aŭ ŝajnigata mizero.
Petronio ĉe lia vido rememoris la homeran Tersiton[176], respondante do per manklino al lia riverenco, li diris:
— Saluton, dia Tersito. Kiel fartas ciaj tuberoj, kiujn apud Trojo batis al ci Uliso, kaj kiel li mem pasigas la tempon sur la Kampoj Elizeaj?
— Nobla sinjoro, — respondis Ĥilono Ĥilonido, — la plej saĝa el la mortintoj, Uliso, sendas pere de mi al la plej saĝa el la vivantoj, Petronio, saluton kaj peton, ke li kovru per nova mantelo miajn tuberojn.
— Je Hekato Triforma! — ekkriis Petronio, — la respondo meritas mantelon.
Sed pluan interparolon interrompis la senpacienca Vinicio, kiu demandis rekte:
— Ĉu ci scias precize, kion ci entreprenas?
— Kiam du domanaroj en du brilaj domoj parolas pri nenio alia, kaj post ili la novaĵon ripetas duono da Romo, ne estas malfacile scii, — respondis Ĥilono. — Hieraŭ nokte oni forkaptis fraŭlinon, edukitan en la domo de Aŭlo Plaŭcio, nomatan Ligia, aŭ pli ĝuste Kallina, kiun ciaj sklavoj, ho sinjoro, estis transkondukantaj el la imperiestra palaco en cian domon, kaj mi entreprenas retrovi ŝin en la urbo, aŭ, se ŝi, kio estas malmulte verŝajna, forlasis la urbon, montri al ci, nobla sinjoro, kien ŝi forkuris kaj kie ŝi sin kaŝas.
[176]
Greke Θερσίτης — en «Iliado», la plej malbela, malice babilema kaj aroganta el la grekoj sieĝantaj Trojon.