— Bone, — diris Vinicio, al kiu plaĉis la precizeco de la respondo, — kiajn rimedojn ci havas por tio?
Ĥilono ridetis ruze:
— La rimedojn havas ci, sinjoro; mi havas nur saĝon.
Ankaŭ Petronio ridetis, ĉar li estis tute kontenta de sia gasto.
«Tiu ĉi homo povas retrovi la knabinon», li ekpensis.
Dume Vinicio sulkigis siajn kunkreskantajn brovojn kaj diris:
— Mizerulo, se ci min trompas por profito, mi igos cin morti sub bastonoj.
— Mi estas filozofo, sinjoro, kaj filozofo ne povas esti avida je profito, speciale je tia, kian ci grandanime promesas.
— Ha, ci estas filozofo? — demandis Petronio. — Eŭniko diris al mi, ke ci estas kuracisto kaj aŭguristo. De kie ci konas Eŭnikon?
— Ŝi venis al mi peti konsilon, ĉar mia gloro atingis ŝiajn orelojn.
— Kian konsilon ŝi volis?
— Kontraŭ amo, sinjoro. Ŝi volis esti kuracita de senreciproka amo.
— Kaj ci kuracis ŝin?
— Mi faris pli, sinjoro, ĉar mi donis al ŝi amuleton, kiu sekurigas reciprokecon. En Pafoso, sur Kipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venero. Mi donis al ŝi du fadenojn el tiu zoneto, fermitajn en migdala ŝelo.
— Kaj ci igis ŝin multe pagi?
— Por reciprokeco oni neniam povas sufiĉe pagi, kaj mi, ne havante du fingrojn, ŝparas monon por aĉeti sklavon-skribiston, kiu kunskribados miajn pensojn kaj konservos mian scion por la mondo.
— Al kiu skolo ci apartenas, dia saĝulo?
— Mi estas cinikisto, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon; mi estas stoikisto, ĉar mi elportas pacience mizeron; kaj mi estas peripatetiko[177], ĉar, ne posedante portilon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj envoje instruas tiujn, kiuj promesas pagi por la kruĉo.
— Kaj ĉe la kruĉo ci iĝas retoro.
— Heraklito diris: «ĉio fluas», kaj ĉu ci povas nei sinjoro, ke vino estas fluidaĵo?
— Li ankaŭ instruis, ke fajro estas dio, kaj tiu dio flamas sur cia nazo.
— La dia Diogeno el Apolonio instruis, ke la esenco de aĵoj estas la aero, kaj ju pli varma estas la aero, des pli perfektajn estaĵojn ĝi kreas, kaj el la plej varma naskiĝas la animoj de saĝuloj. Ĉar aŭtune venas malvarmo, sekve vera saĝulo devas varmigi sian animon — per vino. Ci ja ne povas nei, sinjoro, ke kruĉo eĉ da vinaĉo el apud Kapuo aŭ Telezio disportas varmon al ĉiuj ostoj de la pereema homa korpo.
— Ĥilono Ĥilonido, kie estas cia patrujo?
— Apud Pont-Eŭkseno. Mi devenas el Mezembrio.[178]
— Ĥilono Ĥilonido, ci estas granda!
— Kaj neaprezita! — melankolie aldonis la saĝulo.
Vinicio tamen denove senpacienciĝis. Kiam la espero ekbrilis al li, li volus, ke Ĥilono tuj ekiru serĉi, kaj la tuta interparolo ŝajnis al li vana perdo de tempo, pro kiu li estis kolera kontraŭ Petronio.
— Kiam ci komencos la serĉadon? — li diris, turnante sin al la greko.
— Mi jam ĝin komencis, — respondis Ĥilono. — Eĉ kiam mi estas ĉi tie, kiam mi respondas al ciaj afablaj demandoj, mi ankaŭ serĉas. Havu nur fidon, nobla tribunuso, kaj sciu, ke se ci perdus ligilon de ŝuo, mi scipovus retrovi la ligilon, aŭ tiun, kiu sur strato ĝin levis.
— Ĉu ci jam plemumis tiajn servojn? — demandis Petronio.
La greko suprenlevis la okulojn.
— Tro malalte oni taksas hodiaŭ virton kaj scion — tial filozofo estas devigata serĉi aliajn vivrimedojn.
— Kiaj estas la ciaj?
— Ĉion scii kaj servi per informoj al tiuj, kiuj ilin deziras.
— … Kaj kiuj ilin pripagas, ĉu?
— Ha, sinjoro, mi bezonas aĉeti skribiston. Alie mia saĝeco mortos kun mi.
— Se ci ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, ciaj meritoj verŝajne ne estas eminentaj.
— Modesteco malpermesas al mi ilin glori. Sed pripensu, sinjoro, ke hodiaŭ ne ekzistas plu tiaj bonfarantoj, kiaj grandnombre ekzistis antaŭe, kaj al kiuj surŝuti per oro merititon estis tiel agrable, kiel gluti ostron el Puteolo. Ne miaj meritoj estas malgrandaj, sed la homa dankemo estas malgranda. Iafoje, se forkuras altvalora sklavo, kiu lin retrovas, se ne la sola filo de mia patro? Se sur la muroj aperas surskriboj kontraŭ la dia Popea, kiu malkovras la aŭtorojn? Kiu elserĉas ĉe librovendistoj versaĵon kontraŭ la imperiestro? Kiu konigas, kion oni parolis en la domoj de senatanoj kaj kavaliroj? Kiu portas leterojn, kiujn oni ne volas konfidi al sklavoj, kiu aŭskultas novaĵojn ĉe la pordoj de barbiroj, antaŭ kiu ne havas sekretojn vinvendistoj kaj bakistoj, al kiu fidas sklavoj, kiu scias travidi ĉiun domon de la atrio ĝis la ĝardeno? Kiu konas ĉiujn stratojn, vojetojn, kaŝejojn, kiu scias, kion oni parolas en vaporbanejoj, en cirkoj, sur foirplacoj, en lernejoj de skermistoj, en budoj de sklavvendistoj kaj eĉ en la sablofosejoj[179]?
— Je dioj! Sufiĉe, nobla saĝulo! — ekkriis Petronio, — aŭ ni dronos en ciaj meritoj, virto, saĝeco kaj elokventeco. Sufiĉe! Ni volis scii, kiu ci estas, kaj ni scias.
Sed Vinicio estis kontenta, ĉar li ekpensis, ke tiu ĉi homo, simile al ĉashundo, foje kurigita post ĉasaĵo, ne haltos, antaŭ ol li trovos ĝian kaŝejon.
— Bone, — li diris, — ĉu ci bezonas indikojn?
— Mi bezonas armilon.
— Kian? — demandis Vinicio kun miro.
La greko etendis unu manon kaj per la alia faris la geston de monkalkulo.
— Tia tempo nun estas, sinjoro, — li diris kun sopiro.
— Ci estos do azeno, — diris Petronio, — kiu konkeras fortikaĵon per sakoj da oro.
— Mi estas nur malriĉa filozofo, sinjoro, — humile respondis Ĥilono, — la oron havas vi.
Vinicio ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero, kvankam efektive li ne havis du fingrojn ĉe la dekstra mano. Poste li levis la kapon kaj diris:
— Sinjoro, mi jam scias pli multe ol ci esperas. Mi ne venis ĉi tien kun malplenaj manoj. Mi scias, ke la fraŭlinon ne forkaptis Aŭlo, ĉar mi parolis jam kun iliaj servistoj. Mi scias, ke ŝi ne estas sur Palatino, kie ĉiuj estas okupitaj per la malsano de la malgranda aŭgustino, kaj eble mi eĉ divenas, kial vi preferas serĉi la fraŭlinon kun mia helpo ol kun la helpo de la vigiloj kaj imperiestraj soldatoj. Mi scias, ke la forkuron faciligis al ŝi servisto, devenanta el la sama lando kiel ŝi. Li ne povis trovi helpon ĉe sklavoj, ĉar sklavoj, kiuj staras unuj kun aliaj, ne helpus al li kontraŭ la ciaj. Povis nur helpi al li samkonfesantoj.
— Aŭskultu, Vinicio, — interrompis Petronio, — ĉu mi ne diris al ci la samon, vorton post vorto?
— Tio estas honoro por mi, — diris Ĥilono. — La fraŭlino, sinjoro, — li diris, turnante sin denove al Vinicio, — sendube konfesas saman dion kun la plej nobla el la romaninoj, tiu vera [180] Pomponia. Mi aŭdis ankaŭ, ke Pomponia estis hejme juĝita pro konfesado de iuj fremdaj dioj, sed mi ne povis ekscii de ŝiaj servistoj, kiu dio tio estas kaj kiel nomas sin liaj konfesantoj. Se mi povus tion scii, mi irus al ili, iĝus la plej pia inter ili kaj akirus ilian fidon. Sed ci, sinjoro, kiu, kiel mi ankaŭ scias, pasigis dekkelkajn tagojn en la domo de la nobla Aŭlo, eble povas doni al mi pri tio ian informon?
— Mi ne povas, — diris Vinicio.
— Vi longe min demandis pri diversaj aferoj, noblaj sinjoroj, kaj mi respondis la demandojn; permesu nun ke mi vin demandu. Ĉu ci vidis, nobla tribunuso, iajn statuetojn, iajn oferojn, iajn signojn, iajn amuletojn sur Pomponia aŭ sur cia dia Ligia? Ĉu ci vidis, ke ili eble desegnis inter si iajn signojn, kompreneblajn sole por ili?
— Signojn? Atentu. Jes! Mi vidis foje, kiel Ligia desegnis fiŝon sur sablo.
— Fiŝon? Haa! Hoo! Ĉu ŝi faris tion unu fojon, aŭ kelkfoje?
— Unu fojon.
— Kaj ĉu ci certas, sinjoro, ke ŝi desegnis fiŝon? Hoo!
— Jes! — respondis Vinicio interesite. — Ĉu ci divenas, kion ĝi signifas?
[177]
T.e. aristotelano. Onidire la nomo (gr. περιπατητικός, «promenemulo») aludas la kutimon de Aristotelo instrui promenante kun la disĉiploj.
[178]
Pont-Eŭkseno [NPIV] Antikva nomo de la Nigra Maro. Mezembrio, gr. Μεσημβρία — urbo en Tracujo, la nuna Bulgaria Несебър.