Выбрать главу

— Ĉu mi divenas?! — ekkriis Ĥilono.

Kaj riverencinte signe de adiaŭo, li aldonis:

— Ŝutu Fortuno egale sur vin ambaŭ ĉiajn donacojn, noblaj sinjoroj.

— Oni donu al ci mantelon! — diris Petronio al la foriranto.

— Uliso esprimas al ci dankojn pro Tersito, — respondis la greko.

Kaj, riverencinte refoje, li eliris.

— Kion ci diras pri tiu nobla saĝulo? — demandis Vinicion Petronio.

— Mi diras, ke li trovos Ligian! — ekkriis Vinicio kun ĝojo, — sed mi ankaŭ diras, ke se ekzistus regno de friponoj, li povus esti tie reĝo.

— Sendube. Mi devas konatiĝi pli proksime kun tiu stoikisto, sed dume mi ordonos incensi post li la atrion.

Ĥilono Ĥilonido, volvinte ĉirkaŭ si la novan mantelon, ĵetludis sub ĝiaj faldoj per la monujo ricevita de Vinicio, kaj ĝuis samtiel ĝian pezon, kiel la sonon. Irante malrapide kaj rigardante malantaŭen, ĉu oni lin observas el la domo de Petronio, li preterpasis la portikon de Livia kaj, atinginte la angulon de Deklivo Virbia, sin direktis al Suburo.

«Mi devas iri al Sporo, — li diris al si mem, — kaj verŝi iom da vino al Fortuno. Fine mi trovis tion, kion mi delonge serĉis. Li estas juna, flamiĝema, malavara kiel la minejoj de Kipro, kaj por tiu ligia kanabenino[181] pretus fordoni duonon da sia havaĵo. Jes, ĝuste tian homon mi serĉis delonge. Sed mi estu singarda kun li, ĉar tiu lia sulkigo de la brovoj antaŭdiras nenion bonan. Aĥ, la lupidoj[182] regas hodiaŭ la mondon! Malpli mi timus tiun Petronion. Ho dioj! Kial parigado estas hodiaŭ pli pagata ol virto? Ha, ŝi desegnis al ci fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila ol sur la tero, sekve: li pagos al mi por ĉiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia monujo — kaj mi povos forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti sklavon. Sed kion ci dirus, Ĥilono, se mi konsilus al ci aĉeti ne sklavon, sed sklavinon? Mi konas cin! Mi scias, ke ci konsentos! Se ŝi estus bela kiel, ekzemple, Eŭniko, ci mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj samtempe ci havus de ŝi honestan kaj certan profiton. Mi vendis al tiu kompatinda Eŭniko du fadenojn el mia propra malnova mantelo … Ŝi estas malsaĝa, sed se Petronio ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus … Jes, jes, Ĥilono, ido de Ĥilono … Ci perdis la patron kaj la patrinon … Ci estas orfo, do konsolu cin almenaŭ, aĉetante sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi, do Vinicio luos por ŝi loĝejon? Kie ankaŭ ci trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do Vinicio pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da faboj kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso, saturita je sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo! Sed jen tiu ŝtelisto, Sporo! En vinejo estos plej facile ion ekscii.»

Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si kruĉon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte ĝin sur la tablon, diris:

— Sporo, mi laboris hodiaŭ kun Seneko de la frumateno ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la adiaŭo.

La rondaj okuloj de Sporo ĉe tiu vido iĝis ankoraŭ pli rondaj, kaj antaŭ Ĥilono tuj aperis la vino; Ĥilono, trempinte en ĝi la fingron, desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:

— Ĉu ci scias, kion ĝi signifas?

— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.

— Malsaĝa ci estas, kvankam ci alverŝas tiom da akvo al la vino, ke povus tie troviĝi eĉ fiŝo. Tio estas simbolo, kiu en la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se ci ĝin divenus, eble ankaŭ al ci ridetus Fortuno. Respektu filozofion, mi diras al ci, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia persona amiko Petronio delonge al mi konsilas.

Ĉapitro 14ª

Dum kelkaj sekvintaj tagoj Ĥilono nenie sin montris. Vinicio, kiu, de kiam li eksciis de Akteo, ke Ligia lin amis, centloble pli deziris ŝin retrovi, komencis mem serĉi ŝin, ne volante, kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la imperiestro, konsumata de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.

Senefikaj restis fine la oferoj, farataj en temploj, la preĝoj kaj la votoj, same kiel la kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn oni aplikis en la ekstrema malespero. Post semajno la infano mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. Nerono, kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, nun frenezis de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun signoj de bedaŭro kaj kunsento, neniun li volis vidi. La senato en eksterordinara kunsido proklamis la mortintan infanon diino; oni decidis konstrui al ŝi templon kaj nomumi por ĝi apartan pastron. Ankaŭ en aliaj temploj oni faris novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni gisis ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis Nerono, ploris kun li, etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, sin amuzis per la eksterordinara spektaklo.

Petronion maltrankviligis tiu morto. Oni sciis jam en la tuta Romo, ke Popea ĝin atribuas al sorĉo. Post ŝi ripetis tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumaniere povis pravigi la senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis senhelpaj, kaj la sorĉofaristoj, tremantaj pri sia vivo, kaj la popolo. Petronio estis nun kontenta, ke Ligia forkuris; ĉar tamen li ne deziris malbonon al Aŭlo, kaj deziris bonon al si mem kaj al Vinicio, tial, kiam oni forigis la cipreson, fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto, aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi, kiagrade Nerono inklinas kredi la famojn pri sorĉo, kaj kontraŭagi sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.

Konante Neronon, li ankaŭ supozis ke tiu, eĉ se li ne ekkredis je sorĉo, ŝajnigos tamen ke li kredas, tiel por trompi sian doloron, kiel por venĝi kontraŭ iu ajn, kaj fine por kontraŭagi supozojn, ke la dioj komencas lin puni por liaj krimoj. Petronio ne kredis, ke Nerono povis ami eĉ la propran infanon vere kaj profunde; kvankam Nerono amis ĝin flame, tamen Petronio certis, ke la imperiestro troafektos la doloron. Li ne eraris, vere. Nerono aŭskultis konsolojn de senatanoj kaj kavaliroj kun ŝtona vizaĝo, kun okuloj fiksitaj sur unu punkto, kaj oni vidis, ke eĉ se li efektive suferas, li tamen samtempe pensas pri tio, kiel lia doloro impresas la ĉeestantojn; li samtempe pozas je Niobo[183] kaj faras spektaklon de patra funebro, kiel ĝin farus aktoro sur scenejo. Li eĉ ne sciis ĉe tio persisti en la silenta kaj kvazaŭ ŝtonrigida doloro, ĉar iafoje li faris gestojn, kvazaŭ li ŝutus sur la kapon polvon de la tero, iafoje ĝemis obtuze, kaj ekvidinte Petronion, levis sin subite kaj per tragedia voĉo komencis paroli tiel, ke ĉiuj povu lin aŭdi:

— Ho ve! Ankaŭ ci kulpas pri ŝia morto! Laŭ cia konsilo eniris inter tiujn ĉi murojn la malbona spirito, kiu per unu rigardo elsuĉis la vivon el ŝia brusto … Ve al mi! Kaj prefere miaj okuloj ne estus vidintaj la lumon de Helioso … Ve al mi! Ho ve! Ho ve!

Kaj laŭtigante ĉiam pli la voĉon, li ŝanĝis ĝin en malesperan krion, sed Petronio en tiu sama momento decidis riski ĉion per unu ĵeto de kubo; etendinte la manon, li deŝiris rapide la silkan tukon, kiun Nerono ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo, kaj metis ĝin sur lian buŝon.

— Sinjoro! — li diris gravatone, — bruligu Romon kaj la mondon pro doloro, sed konservu al ni cian voĉon!

Ekmiregis la ĉeestantoj, ekmiregis momente Nerono mem, nur Petronio sola restis neŝancelita. Li sciis treege bone, kion li faras. Li ja memoris, ke al Terpno kaj Diodoro estis ordonite simple kovri la buŝon de Nerono, se li, laŭtigante la voĉon, ĝin elmetus al ia ajn danĝero.

вернуться

[181]

kanaben²o — Specio de kardelo, birdeto kun malhele ruĝa brusto.

вернуться

[182]

T.e. romanoj; laŭ legendo, la fondintojn de Romo, Romulon kaj Remon, mamnutris lupino.

вернуться

[183]

Niobo [NPIV] gr. Νιόβη — (mit.) Filino de Tantalo, naskinta 14 gefilojn, ĉiujn sagmortigitajn de Apolono.