Выбрать главу

— Cezaro, — li parolis plu kun tiu sama graveco kaj malgajeco, — ni suferis grandegan perdon, restu al ni almenaŭ ĉi tiu konsola trezoro!

La vizaĝo de Nerono ektremis kaj post momento larmoj ekfluis el liaj okuloj, subite li apogis la manojn sur la ŝultrojn de Petronio kaj, metinte la kapon sur lian bruston, komencis ripeti meze de plorĝemoj:

— Ci sola el ĉiuj pri tio ekpensis, ci sola, Petronio! Ci sola!

Tigeleno flaviĝis pro ĵaluzo — kaj Petronio diris plu:

— Veturu Ancion! Tie ŝi venis en la mondon, tie venis sur cin ĝojo, tie venos konsolo. La mara aero refreŝigos cian dian gorĝon; cia brusto spiros la salan malsekecon. Ni, ciaj fideluloj, sekvos cin ĉien, kaj dum ni konsolos cian doloron per amikeco, ci nin konsolos per kanto.

— Jes! — diris Nerono per plenda voĉo, — mi verkos himnon je ŝia honoro kaj komponos al ĝi muzikon.

— Kaj poste ci serĉos la varman sunon en Bajo.

— Kaj poste, forgeson en Grekujo.

— En la patrujo de poezio kaj kanto!

Tiel la ŝtona, malserena atmosfero pasis iom post iom, kiel pasas nuboj, kovrantaj la sunon, kaj komenciĝis interparolo, ankoraŭ kvazaŭ plena je malĝojo, sed plena ankaŭ je projektoj por la estonteco, koncernantaj la vojaĝon, artistajn prezentiĝojn, kaj eĉ akceptojn, kiujn postulis anoncita vizito de Tiridato, la reĝo de Armenujo. Tigeleno, vere, provis ankoraŭ mencii pri la sorĉo, sed Petronio, jam certa pri sia venko, volonte akceptis la defion.

— Tigeleno, — li diris, — ĉu ci kredas, ke sorĉo povas malutili al dioj?

— Cezaro mem parolis pri ili, — respondis la kortegano.

— Doloro parolis, ne Cezaro, sed kion ci opinias pri tio?

— Dioj estas tro potencaj por esti trafataj de sorĉo.

— Ĉu ci do malkonfesas la diecon de Cezaro kaj de lia familio?

— ekmurmuris Eprio Marcelo, staranta apud Petronio, uzante la ekkrion eligatan de la popolo kiam gladiatoro sur la areno estas trafita tiel ke ne necesas lin finmortigi.

Tigeleno subpremis en si koleron. Li kaj Petronio de longe estis rivaloj antaŭ la imperiestro, kaj Tigeleno havis tiun superecon, ke Nerono malpli, aŭ, pli ĝuste, tute ne ĝenis sin en lia ĉeesto; ĝis tiam tamen Petronio venkis lin en ĉiu kunpuŝiĝo per sia saĝeco aŭ spriteco.

Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Tigeleno eksilentis, kaj nur enskribis en sian memoron tiujn senatanojn kaj kavalirojn, kiuj en la momento, kiam Petronio repaŝis en la fundon de la ĉambrego, grupiĝis ĉirkaŭ li, opiniante ke post tio, kio okazis, li estos nepre la unua favorato de la imperiestro.

Forlasinte la palacon, Petronio iris al Vinicio, rakontis al li la epizodon kun la imperiestro kaj Tigeleno kaj diris:

— Ne nur mi forturnis la danĝeron de Aŭlo Plaŭcio kaj Pomponia, kaj kune de ni ambaŭ, sed ankaŭ de Ligia, kiun oni ne serĉos simple tial, ke mi persvadis al la kuprobarba simio veturi en Ancion, kaj el tie en Neapolon aŭ Bajon. Li veturos, ĉar en Romo li ĝis nun ne kuraĝis prezentiĝi publike en teatro, kaj mi scias, ke delonge li jam intencas prezentiĝi en Neapolo. Por poste li revas pri Grekujo, kie li volas kanti en ĉiuj iom gravaj urboj, kaj poste, kune kun ĉiuj laŭrokronoj, kiujn oferos al li la [184], soleni triumfan enveturon en Romon. Dum tiu tempo ni povos libere serĉi Ligian kaj kaŝi ŝin en sekura loko. Kaj nia nobla filozofo? Ĉu li ne venis ĝis nun?

— Cia nobla filozofo estas trompisto. Li ne venis, sin ne prezentis kaj neniam prezentos!

— Mi tamen havas pli bonan opinion, ne tiom eble pri lia honesteco, kiom pri lia saĝeco. Li fluigis jam iom da sango el cia monsako kaj venos almenaŭ por fluigi ĝin duafoje.

— Li sin gardu, ke mi ne fluigu lian sangon!

— Ne faru tion; havu kun li paciencon, ĝis ci konvinkiĝos per pruvoj pri lia trompo. Ne donu al li pli da mono, sed promesu anstataŭe malavaran rekompencon, se li alportos al ci sciigon certan. Ĉu ankaŭ ci mem ion entreprenas?

— Du miaj liberigitoj, Nimfidio kaj Demaso, serĉas ŝin kun sesdek homoj. Al tiu el la sklavoj, kiu ŝin trovos, mi promesis liberecon. Mi sendis krom tio kurierojn sur ĉiujn vojojn kondukantaj al Romo, ke ili demandu en gastejoj pri la ligio kaj pri la fraŭlino. Mi mem trakuras la urbon tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon.

— Kion ajn ci scios, konigu al mi, ĉar mi devas veturi en Ancion.

— Bone.

— Kaj se iun matenon, vekiĝinte, ci diros al ci, ke pro unu knabino ne valoras sin aflikti kaj fari pro ŝi tiom da klopodoj, tiam venu Ancion. Tie mankos nek virinoj, nek ĝuoj.

Vinicio komencis marŝi per rapidaj paŝoj, kaj Petronio sekvis lin dum kelka tempo per rigardo, fine li ekparolis:

— Diru al mi sincere, ne kiel brulkapulo, kiu ion trudas al si kaj mem sin ekscitas, sed kiel homo prudenta, kiu respondas al sia amiko: ĉu ĉiam egale ci deziras tiun Ligian?

Vinicio haltis por momento kaj rigardis tiel Petronion, kvazaŭ li antaŭe lin ne vidus, poste komencis denove marŝi. Videble estis, ke li subpremas en si eksplodon. Fine en liaj okuloj, pro la sento de sia senhelpeco, pro doloro, kolero kaj nevenkebla sopiro, ŝvelis du larmoj, kiuj ekparolis al Petronio pli konvinke ol plej elokventaj vortoj.

Do, enpensiĝinte por momento, li diris:

— La mondon portas sur la ŝultroj ne Atlaso, sed virino, kaj iafoje ludas per ĝi, kiel per pilko.

— Jes, — diris Vinicio.

Kaj ili komencis adiaŭi unu la alian. Sed en la sama momento sklavo sciigis, ke Ĥilono Ĥilonido atendas en la vestiblo kaj petas, ke oni lin allasu antaŭ la vizaĝon de la mastro.

Vinicio ordonis lin tuj enlasi, kaj Petronio diris:

— Ha, ĉu mi ne diris al ci! Je Herkulo! Nur restu trankvila, alie li ekregos cin, ne ci lin.

— Saluton kaj honoron al la nobla armea tribunuso kaj al ci, sinjoro! — parolis Ĥilono enirante. — Estu via feliĉo egala al via gloro kaj la gloro vastiĝu tra la tuta mondo, de la kolonoj de Herkulo ĝis la limoj de la Arŝakidoj[185].

— Saluton, proklamanto de leĝoj de virto kaj saĝeco! — respondis Petronio.

Sed Vinicio demandis kun ŝajna trankvilo:

— Kion ci alportas?

— La unuan fojon mi alportis al ci, sinjoro, esperon; nun mi alportas certecon, ke la fraŭlino estos retrovita.

— Tio signifas, ke ci ĝis nun ŝin ne trovis.

— Jes, sinjoro, sed mi trovis, kion signifas la signo, kiun ŝi faris al ci: mi scias, kiuj estas la homoj, kiuj ŝin forkaptis, kaj mi scias, inter konfesantoj de kiu dio oni devas ŝin serĉi.

Vinicio volis saltleviĝi de la seĝo, sur kiu li sidis, sed Petronio metis la manon sur lian ŝultron kaj, turnante sin al Ĥilono, diris:

— Parolu plu!

— Ĉu ci estas tute certa, sinjoro, ke la fraŭlino desegnis al ci fiŝon sur la sablo?

— Jes! — eksplodis Vinicio.

— Sekve ŝi estas kristanino kaj forkaptis ŝin kristanoj.

Venis momento de silento.

— Aŭskultu, Ĥilono, — diris fine Petronio. — Mia parenco promesis al ci grandan sumon da mono por retrovo de la fraŭlino, sed ne malpli grandan nombron da batoj, se ci volos lin trompi. En la unua okazo ci aĉetos ne unu, sed tri skribistojn, en la dua la filozofio de ĉiuj sep saĝuloj, plus cia propra, ne taŭgos por balzami ciajn vundojn.

— La fraŭlino estas kristanino, sinjoro! — ekkriis la greko.

— Pripensu iom, Ĥilono. Ci ne estas malsaĝulo! Ni scias, ke Junia Silana kaj Kalvia Krispinilla akuzis Pomponian Grecinan pri konfesado de la kristana superstiĉaro, sed ni scias ankaŭ, ke la hejma tribunalo liberigis ŝin de tiu akuzo. Ĉu do ci volus denove ĝin ripeti? Ĉu ci volus kredigi al ni, ke Pomponia, kaj kune kun ŝi Ligia, povas aparteni al malamikoj de la homa gento, al venenistoj de fontanoj kaj putoj, al adorantoj de azenkapo, al homoj, kiuj murdas infanojn kaj malĉastas en plej senhonta maniero? Pensu, Ĥilono, ĉu la tezo, kiun ci proklamas al ni, ne antiteziĝos per batoj sur cia dorso?

вернуться

[184]

[grekuli] (lat.) — grekoj (malestime).

вернуться

[185]

Arŝakidoj — Partuja dinastio.