Выбрать главу

Ĥilono dismetis la manojn, signe ke tio ne estas lia kulpo, poste respondis:

— Sinjoro! Diru greke la sekvantan frazon: Jesuo Kristo, Filo de Dio, Savinto[186].

— Bone. Jen mi diras. Kio do?

— Kaj nun prenu la unuajn literojn de ĉiu el tiuj ĉi vortoj kaj kunmetu ilin tiel, ke ili formu unu vorton.

— Fiŝo! — diris kun miro Petronio.

— Jen kial fiŝo iĝis la emblemo de la kristanoj, — respondis fiere Ĥilono.

Sekvis momento da silento. En la argumentoj de la greko estis tamen io tiel frapanta, ke la du amikoj ne povis kontraŭstari al miro.

— Vinicio, — demandis Petronio, — ĉu ci ne eraras kaj ĉu vere Ligia desegnis al ci fiŝon?

— Je ĉiuj subteraj dioj, oni povas freneziĝi! — ekkriis kun ekscito la juna viro, — se ŝi desegnus al mi birdon, mi dirus, ke ĝi estis birdo!

— Sekve ŝi estas kristanino! — ripetis Ĥilono.

— Tio signifas, — diris Petronio, — ke Pomponia kaj Ligia venenas putojn, murdas infanojn, kaptitajn sur stratoj, kaj malĉastas! Sensencaĵo! Ci, Vinicio, estis pli longe en ilia domo, mi estis mallonge, sed mi konas sufiĉe tiel Aŭlon kiel Pomponian, mi konas eĉ sufiĉe Ligian por diri: kalumnio kaj sensencaĵo! Se fiŝo estas vere la emblemo de la kristanoj, kion oni efektive ne povas nei, kaj se ili estas kristaninoj, tiam, je Prozerpino! eble la kristanoj ne estas tiaj, kiaj ni opinias ilin.

— Ci parolas, kiel Sokrato, sinjoro, — respondis Ĥilono. — Kiu iam esploris kristanon? Kiu ekkonis ilian instruon? Kiam mi migris antaŭ tri jaroj el Neapolo al Romo (ho, kial mi ne restis tie!), aliĝis al mi homo, kuracisto nomata Glaŭko, pri kiu oni rakontis, ke li estis kristano, kaj malgraŭ tio mi konvinkiĝis, ke li estis bona kaj virta homo.

— Ĉu ne de tiu virta homo ci eksciis nun, kion signifas la fiŝo?

— Ne, sinjoro, bedaŭrinde! Envoje en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon; lian edzinon kaj infanojn forkaptis sklavkomercistoj, kaj mi, defendante ilin, perdis ĉi tiujn du fingrojn. Ĉar tamen inter la kristanoj, kiel oni diras, ne mankas mirakloj, mi esperas, ke ili rekreskos.

— Kiel do? Ĉu ci iĝis kristano?

— De hieraŭ, sinjoro! De hieraŭ! Tiu fiŝo min kristanigis. Vidu, kia forto tamen estas en ĝi! Kaj post kelkaj tagoj mi estos la plej fervora el fervoraj por ke ili allasu min al ĉiuj siaj sekretoj, kaj kiam ili allasos min al ĉiuj sekretoj, mi ekscios, kie sin kaŝas la fraŭlino. Tiam eble mia kristaneco estos por mi pli profitodona ol mia filozofio. Mi ankaŭ faris voton al Merkuro, ke se li helpos al mi trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn, egalajn laŭ aĝo kaj kresko, al kiuj mi ordonos orumi la kornojn.

— Do cia hieraŭa kristaneco kaj cia antaŭa filozofio ne malpermesas al ci kredi je Merkuro?

— Mi ĉiam kredas tion, kion mi bezonas kredi, kaj tio estas mia filozofio, kiu devus plaĉi speciale al Merkuro. Malfeliĉe, vi scias, noblaj sinjoroj, kiom suspektema dio li estas. Li ne kredas al promesoj eĉ de senmakulaj filozofoj kaj preferus eble antaŭe ricevi la bovidinojn; sed tio ja estas grandega elspezo. Ne ĉiu ja estas Seneko, kaj la elspezo ne estas por mi ebla, se tamen la nobla Vinicio bonvolus, antaŭpage por la sumo, kiun li al mi promesis iom…

— Eĉ ne unu obolon, Ĥilono! — diris Petronio, — eĉ ne unu obolon! La malavareco de Vinicio superos ciajn esperojn, sed nur tiam, kiam Ligia estos trovita, tio estas, kiam ci montros al ni ŝian kaŝejon. Merkuro devas krediti al ci la du bovidinojn, kvankam mi ne miras, ke li ne emas tion fari, kaj en ĉi tio mi rekonas lian saĝecon.

— Aŭskultu min, noblaj sinjoroj. La malkovro, kiun mi faris, estas grandega, ĉar kvankam mi ne trovis ĝis nun la fraŭlinon, mi trovis la vojon, sur kiu oni devas ŝin serĉi. Jen vi dissendis liberigitojn kaj sklavojn tra la tuta urbo kaj en la provincon — ĉu iu el ili havigis al vi ian indikon? Ne! Mi sola ĝin donis. Kaj mi diros al vi pli. Inter viaj sklavoj povas esti kristanoj, pri kiuj vi ne scias, ĉar tiu superstiĉaro disvastiĝis jam ĉie, kaj tiuj, anstataŭ helpi, vin perfidos. Malbone eĉ estas, ke ili nun vidas min ĉi tie; tial ci, nobla Petronio, ordonu al Eŭniko silenti; kaj ci, same nobla Vinicio, diskonigu, ke mi vendas al ci ŝmiraĵon, kiu al ĉevaloj ŝmiritaj per ĝi certigas venkon en cirko … Mi sola serĉos, kaj mi sola retrovos la fraŭlinon; vi nur fidu al mi kaj sciu, ke kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo, ĉar ĉiam mi esperos ion pli kaj havos tiom pli grandan certecon, ke la promesita rekompenco ne restos preter mi. Ha, jes! Kiel filozofo mi malŝatas monon, kvankam malŝatas ĝin nek Seneko, nek Muzonio — kiuj tamen ne perdis fingrojn defendante iun, kaj kiuj povas mem skribi kaj transdoni siajn nomojn al la posteularo. Sed krom la sklavo, kiun mi intencas aĉeti, kaj krom Merkuro, al kiu mi promesis du bovidinojn (vi ja scias, kiel altiĝis la prezoj de brutoj), la serĉado mem sekvigas multegajn elspezojn. Aŭskultu nur pacience. Jen, dum tiuj kelkaj tagoj miaj piedoj kovriĝis per vundoj pro la senĉesa irado. Mi vizitadis vinejojn por babili kun homoj, mi vizitadis bakistojn, buĉistojn, vendistojn de olivoleo kaj fiŝkaptistojn. Mi trakuradis ĉiujn stratojn kaj stratetojn; mi estis en kaŝejoj de forkurintaj sklavoj; mi malgajnis pli ol cent asojn en morao-ludo; mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj, mi vidis muelistojn kaj skulptistojn; mi vidis homojn, kiuj kuracas vezikon kaj elŝiras dentojn, mi parolis kun strataj vendistoj de sekigitaj figoj, mi estis en tombejoj, kaj ĉu vi scias por kio? Jen, por ĉie desegni la fiŝon, rigardi homojn en la okulojn kaj aŭskulti, kion ili respondos al tiu signo. Dum longa tempo mi povis nenion rimarki, fine mi ekvidis foje ĉe fontano maljunan sklavon, kiu ĉerpis akvon per siteloj kaj ploris. Proksimiĝinte tiam, mi demandis pri la kaŭzo de liaj larmoj. Al tio, kiam ni sidiĝis sur la ŝtupoj de la fontano, li respondis, ke dum la tuta vivo li ŝparis sestercon post sesterco por elaĉeti sian amatan filon, sed lia mastro, iu Pansa, ekvidinte la monon, forprenis ĝin, kaj la filon plu retenas kiel sklavon. «Kaj tial mi ploras», — parolis la maljunulo, — «ĉar kvankam mi ripetas: „fariĝu la dia volo“, mi ne povas, mizera pekulo, reteni la larmojn.» Tiam, kvazaŭ tuŝite de antaŭsento, mi desegnis al li fiŝon, kaj li respondis: «Ankaŭ mia espero estas en Kristo.» Mi do demandis: «Ci ekkonis min laŭ la signo?» Li diris: «Jes, kaj paco estu kun ci.» Tiam mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis. Lia mastro, tiu Pansa, estas mem liberigito de la granda Pansa kaj venigas sur Tibero en Romon ŝtonojn, kiujn sklavoj kaj dungitoj elŝarĝas el flosoj kaj portas al konstruataj domoj nokte por ne bari la stratan movadon. Inter ili laboras multaj kristanoj kaj lia filo, sed ĉar la laboro superas liajn fortojn, tial li volis lin elaĉeti. Sed Pansa preferis reteni kaj la monon, kaj la sklavon. Tiel parolante, li komencis plori, kaj mi miksis miajn larmojn al la liaj, kion mi faris facile pro la boneco de mia koro kaj pro ŝirdoloro en la piedoj, kiun mi ricevis pro troa irado. Mi komencis ĉe tio plendi, ke veninte antaŭ kelkaj tagoj el Neapolo, mi konas neniun el la fratoj kaj ne scias, kie ili kunvenas por kune preĝi. Li ekmiris, ke la kristanoj el Neapolo ne donis al mi leterojn al la romaj fratoj, sed mi diris al li, ke oni ilin ŝtelis de mi en la vojo. Tiam li diris, ke mi venu nokte al la riverbordo, kaj li konatigos min kun la fratoj, kiuj kondukos min en la preĝodomojn kaj al la ĉefuloj, kiuj regas la kristanan komunumon. Ekaŭdinte tion, mi tiel ekĝojis, ke mi donis al li sumon, bezonatan por elaĉeti lian filon, esperante, ke la grandanima Vinicio duoble ĝin al mi redonos…

— Ĥilono, — interrompis Petronio, — en cia rakonto mensogo naĝas sur la supraĵo de la vero, kiel olivoleo sur akvo. Ci alportis gravajn sciigojn, tion mi ne neas. Mi eĉ asertas, ke granda paŝo estas farita por retrovi Ligian, sed ci ne grasigu per mensogo ciajn novaĵojn. Kiel nomas sin la maljunulo, de kiu ci eksciis, ke la kristanoj ekkonas sin reciproke per la signo de fiŝo?

вернуться

[186]

Greke Ἰησοῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ → akronime ΙΧΘΥΣ (IĤTIS), kio estas la greka vorto por «fiŝo».