Выбрать главу

— Eŭrikio, sinjoro. Kompatinda, malfeliĉa maljunulo! Li rememorigis al mi Glaŭkon la kuraciston, kiun mi defendis kontraŭ la rabistoj, kaj ĉefe per tio li min kortuŝis.

— Mi kredas, ke ci konatiĝis kun li kaj ke ci scios elprofiti tiun ĉi konatecon, sed monon ci al li ne donis. Ci ne donis al li eĉ ason, ci min komprenas! Ci nenion donis!

— Sed mi helpis al li porti la sitelojn kaj parolis pri lia filo kun plej granda kunsento. Jes, sinjoro! Kio povas kaŝi sin de la penetremo de Petronio? Do, mi ne donis al li monon, aŭ, pli ĝuste, mi donis ĝin al li, sed en la animo, en la menso, kio, se li estus vera filozofo, devus al li sufiĉi … Kaj mi donis tial, ke mi konsideris tian agon necesa kaj utila, ĉar pensu, sinjoro, kiel ĝi tuj favorigus al mi ĉiujn kristanojn, kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.

— Vere, — diris Petronio, — kaj ci devis ĝin fari.

— Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.

Petronio turnis sin al Vinicio:

— Ordonu dekalkuli al li kvin mil sestercojn, sed mense, en la animo.

Sed Vinicio diris:

— Mi donos al ci servanton, kiu portos la bezonan sumon, kaj ci diros al Eŭrikio, ke la servanto estas cia sklavo, kaj en lia ĉeesto ci transdonos al li la monon. Ĉar tamen ci alportis gravan sciigon, saman sumon ci ricevos por ci mem. Venu preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.

— Jen vera imperiestro! — diris Ĥilono. — Permesu, sinjoro, ke mi dediĉu al ci unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ, ke hodiaŭ vespere mi venu sole por preni la monon, ĉar Eŭrikio diris al mi, ke oni elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj novaj venos el Ostio[187] nur post kelkaj tagoj. Paco estu al vi! Tiel adiaŭas sin la kristanoj … Mi aĉetos al mi sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. Paco al vi! Paco!… Paco!… Paco!…

Ĉapitro 15ª

Petronio al Vinicio:

«Per fidata sklavo mi sendas al ci el Ancio ĉi tiun leteron, al kiu, mi esperas, ci respondos per la sama sklavo sen troa prokrasto, kvankam cia mano pli kutimas al glavo kaj lanco ol al plumo. Mi lasis cin sur bona vojo kaj plenan je espero, do mi supozas, ke ci aŭ jam la dolĉan pasion kvietigis en la brakoj de Ligia, aŭ ĝin kvietigos antaŭ ol la vera vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho mia Vinicio! Estu al ci majstrino la ora diino de Kipro, kaj ci estu majstro al tiu ligia Aŭroro, kiu forkuras de la suno de amo. Ankaŭ ĉiam memoru, ke marmoro per si mem, eĉ plej multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi ricevas nur kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Tia skulptisto estu ci, [188] Ami ne sufiĉas, necesas scii ami kaj necesas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo — ĝuste per tio de ili diferencas, ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante, scias tion, ĝian tutan dian valoron klare konscias en penso, kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Nemalofte, kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke ci eble eĉ pli bone elektis, ke ne la imperiestra kortego, sed milito kaj amo estas la du solaj aferoj por kiuj valoras naskiĝi kaj vivi.

En milito ci estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj se cin interesas, kio okazas en la imperiestra kortego, mi sciigos cin pri tio de tempo al tempo. Jen ni sidas en Ancio kaj flegas nian ĉielan voĉon; ni plu sentas la ĉiaman malamon al Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajon por prezentiĝi publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante grekoj, pli bone scios nin taksi ol la lupina idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibero. Homoj alkuros el Bajo, el Pompejo, el Puteolo, el Kumo, el Stabio,[189] ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio kuraĝigos nin al la intencata iro en Aĥajon[190].

Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ priploras. Ni kantas himnojn, komponitajn de ni mem, tiel belege, ke sirenoj pro envio kaŝis sin en plej profundajn kavernojn de Amfitrito[191]. Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj, se ilin ne malhelpus la bruado de la maro. Nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, ni do montras ĝin al la homoj en ĉiuj formoj, kiujn instruas la skulptarto, zorge atentante ĉe tio, ĉu ni estas kun ili belaj kaj ĉu la homoj scias rekoni ĉi tiun belecon. Ho, mia kara! Ni mortos kiel arlekenoj kaj histrionoj.

Estas ĉi tie ĉiuj aŭgustanoj kaj aŭgustaninoj, ne kalkulante kvincent azeninojn, en kies lakto sin banas Popea, kaj dek mil servistojn. Iafoje estas eĉ gaje. Kalvia Krispinilla maljuniĝas; oni diras, ke ŝi petis de Popea la permeson sin bani tuj post ŝi. Al Nigidia Lukano donis vangofrapon, suspektante ŝin pri rilato kun gladiatoro. Sporo malgajnis la edzinon, kubludante kun Seneciono. Torkvato Silano proponis al mi por Eŭniko kvar kaŝtankolorajn ĉevalojn, kiuj eksterdube venkos ĉi-jare en vetkuro. Mi ne volis! Kaj ankaŭ al ci mi dankas, ke ci ŝin ne akceptis. Rilate al Torkvato Silano, li eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam pli ombro ol homo. Lia morto jam estas decidita. Kaj ĉu ci scias, kio estas lia kulpo? Jen li estas pranepo de la dia Aŭgusto. Nenia savo estas por li. Tia estas nia mondo.

Ni atendis ĉi tie, kiel ci scias, Tiridaton; dume Valagaŝo skribis ofendan leteron. Ĉar li konkeris Armenujon, li petas ke ni lasu ĝin al li por Tiridato; kaj se ni ne lasos, li tutegale ĝin ne redonos. Puraj mokoj! Do ni decidis militon. Korbulono ricevos tian povon, kian dum la milito kontraŭ la maraj rabistoj havis la granda Pompeo[192]. Estis tamen momento, ke Nerono hezitis: li timas videble la gloron, kiun en okazo de venko povas akiri Korbulono. Oni eĉ konsideris, ĉu ne oferi la ĉefkomandon al nia Aŭlo. Kontraŭstaris tion Popea, kiun la virto de Pomponia videble incitas kiel salo en la okulo.

Vatinio promesis al ni iajn eksterordinarajn luktojn de gladiatoroj, aranĝotajn de li en Benevento[193]. Vidu, kion malgraŭ la diro: ,[194] atingas ŝuistoj en nia tempo! Vitelio, kiu estas posteulo, kaj Vatinio senpera filo de ŝuisto. Eble li eĉ mem iam alenkudris! La histriono Alituro mirinde prezentis hieraŭ Edipon. Mi ankaŭ demandis lin, kiel judon, ĉu la judoj kaj la kristanoj estas la samo? Li respondis al mi, ke la judoj havas sian religion de jarmiloj, dum la kristanoj apartenas al nova sekto, kiu antaŭ nelonge estis kreita en Judeo. Oni krucumis tie dum la regado de Tiberio iun homon, kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio. Ŝajnas, ke iujn aliajn diojn, precipe la niajn, ili ne volas koni. Mi ne komprenas, kiel tio povus al ili malutili.

Tigeleno jam elmontras al mi malkaŝan malamikecon. Ĝis nun li ne povas min superforti, sed li havas avantaĝon en unu afero. Jen li pli zorgas pri la vivo kaj ankaŭ estas pli granda fripono ol mi, kio lin proksimigas al Ahenobarbo. Tiuj du interkompreniĝos pli aŭ malpli frue, kaj tiam venos mia vico.

Kiam tio estos, mi ne scias, sed, ĉar ĉiuokaze ĝi devos iam esti, la dato ne gravas. Dume oni amuziĝu. La vivo per si mem ne estus malbona, se ne estus la Kuprobarba. Dank’ al li homo iafoje abomenas sin mem. Vane estas konsideri la bataladon pri liaj favoroj kiel ian cirkan vetkuron, kiel ian ludon, ian lukton, en kiu venko flatas la memamon. Mi vere ofte tiel prezentas al mi la aferon, tamen iafoje ŝajnas al mi, ke mi estas ia Ĥilono kaj neniu pli bona ol li. Kiam ci ĉesos lin bezoni, sendu lin al mi. Mi ekŝatis liajn edifantajn interparolojn. Salutu de mi cian kristaninon, aŭ pli ĝuste, petu ŝin en mia nomo, ke ŝi ne estu por ci fiŝo. Sciigu min pri cia amo, sciu ami kaj instruu ami. Adiaŭ.»

вернуться

[187]

Lat. la ĉefa marhavena urbo de la antikva Romo, kaj ĝia unua kolonio ĉe la enfluejo de Tibero en Mediteraneon.

вернуться

[188]

Lat. [karisime] — vokkazo de «plej kara!», «karulo!»

вернуться

[189]

Bajo, PompejoZ, Puteolo, Kumo, Stabio (lat. ) — urbetoj en Kampanio, detruotaj de erupcio de Vezuvio en la 79ª jaro.

вернуться

[190]

Gr. Αχαΐα — Homera nomo de Grekujo.

вернуться

[191]

Malnovgreka diino de la maro, edzino de Pozidono.

вернуться

[192]

«Pompe/o. Romana nomo, i.a. de generalo kaj regnestro, malamiko de Cezaro (, 106–48 a.K.)» [NPIV]

вернуться

[193]

Lat. — urbo en la suda Italio.

вернуться

[194]

Ŝuisto ne juĝu super ŝuo (lat.).