Выбрать главу

Li venis fine, post longaj tagoj de atendado, kun vizaĝo tiel malserena, ke la juna viro paliĝis je lia vido kaj, saltinte al li, apenaŭ havis la forton demandi:

— Ĉu ŝi ne estas inter la kristanoj?

— Ŝi estas, sinjoro, — respondis Ĥilono, — sed mi trovis inter ili Glaŭkon, la kuraciston.

— Pri kio ci parolas, kaj kiu li estas?

— Do ci forgesis, sinjoro, pri la maljunulo, kun kiu mi migris el Neapolo al Romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon? La rabistoj, kiuj forkaptis lian edzinon kaj infanojn, frapis lin per ponardo. Mi lasis lin agonianta en gastejo apud Minturnoj kaj longe mi lin priploris. Bedaŭrinde mi konvinkiĝis, ke li vivas ĝis nun kaj apartenas al la kristana komunumo en Romo.

Vinicio, kiu ne povis kompreni, pri kio temas, konceptis nur tion, ke tiu Glaŭko prezentas ian baron en la serĉado de Ligia, li do subpremis la koleron, kiu kreskis en li, kaj diris:

— Se ci lin defendis, li devus esti dankema kaj helpi al ci.

— Ha, nobla tribunuso! Eĉ dioj ne ĉiam estas dankemaj, kion do diri pri homoj. Jes, li devus esti al mi dankema. Malfeliĉe, li estas tamen maljunulo kun malforta menso, maklarigita de la aĝo kaj ĉagrenoj, kaj tial li ne nur ne estas al mi dankema, sed, kiel mi eksciis ĝuste de liaj samkonfesantoj, li akuzas min, ke mi interkonsentis kun la rabistoj kaj ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj! Jen mia rekompenco por la du fingroj!

— Mi estas certa, fripono, ke estas tiel, kiel li rakontas, — diris Vinicio.

— Ci do scias pli multe ol li, sinjoro, — respondis digne Ĥilono, — ĉar li nur supozas, ke tiel estis, kio tamen ne malhelpus al li kunvoki kristanojn kaj kruele venĝi kontraŭ mi. Li tion farus sendube, kaj la aliaj same sendube helpus al li. Feliĉe li ne konas mian nomon, kaj en la preĝodomo, kie ni renkontiĝis, li min ne rimarkis. Mi tamen tuj lin rekonis kaj en la unua momento mi volis min ĵeti ĉirkaŭ lian kolon. De tio min detenis nur la prudento kaj kutimo pripensi ĉiun paŝon, kiun mi intencas fari. Mi komencis post la eliro el la preĝodomo demandi pri li, kaj tiuj, kiuj lin konas, diris al mi, ke tio estas homo, kiun perfidis kunvojaĝanto envoje el Neapolo … Alie mi ja ne scius, ke li tion rakontas.

— Tio min neniel interesas! Parolu, kion ci vidis en la preĝodomo.

— Cin tio ne interesas, sinjoro, sed min tio interesas tiom same, kiom la tuto de mia propra haŭto. Kaj ĉar mi volas, ke mia instruo postvivu min, mi preferas rezigni la rekompencon, kiun ci promesis al mi, ol riski la vivon por la vantaj riĉaĵoj de tiu ĉi mondo, sen kiuj, kiel vera filozofo, mi scios vivi kaj serĉi la dian veron.

Sed Vinicio proksimiĝis al li kun malbonaŭgura vizaĝo kaj komencis paroli per obtuzigita voĉo:

— Kaj kiu al ci diris, ke morto pli certe trafos cin el la mano de Glaŭko ol el la mia? De kie ci scias, hundo, ĉu oni cin tuj ne enterigos en mia ĝardeno?

Ĥilono, kiu estis timulo, rigardis Vinicion kaj en unu sekundo ekkomprenis, ke se li diros malprudente unu vorton pli, li pereos senrevoke.

— Mi serĉos ŝin, sinjoro, kaj mi trovos ŝin! — li ekkriis momente.

Sekvis silento, dum kiu oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicio kaj malproksiman kantadon de sklavoj, laborantaj en la ĝardeno.

Nur post momento la greko, rimarkinte, ke la juna patricio jam iom trankviliĝis, komencis paroli:

— La morto pasis preter mi, sed mi rigardis ĝin kun tia trankvilo, kiel Sokrato. Ne, sinjoro! Mi ne diris al ci, ke mi rezignas la serĉadon de la fraŭlino, kaj mi nur volis al ci diri, ke tiu serĉado estos nun ligita kun pli granda danĝero por mi. Ci dubis antaŭ kelka tempo, ĉu en la mondo ekzistas Eŭrikio, kaj kvankam per ciaj okuloj ci konvinkiĝis, ke la filo de mia patro diris al ci la veron, ci suspektas nun, ke mi elpensis al ci Glaŭkon. Ve! Se li estus nur elpensaĵo, se mi povus kun plena sekureco iradi inter la kristanojn, kiel mi antaŭe iradis, mi cedus por tio la mizeran, maljunan sklavinon, kiun mi aĉetis antaŭ tri tagoj, ke ŝi prizorgu mian aĝon kaj kriplecon. Sed Glaŭko vivas, sinjoro, kaj se li min foje ekvidus, ci ne vidus min plu, kaj en tiu okazo kiu retrovus por ci la fraŭlinon?

Li eksilentis kaj komencis viŝi larmojn, poste li parolis plu:

— Sed kiel longe Glaŭko vivas, kiel mi ŝin serĉu, se ĉiumomente mi povas lin renkonti, kaj se mi lin renkontos, mi pereos kaj kun mi pereos mia serĉado.

— Al kio ci celas? Kion ci konsilas? Kaj kion ci volas entrepreni? — demandis Vinicio.

— Aristotelo instruas nin, sinjoro, ke oni devas oferi aferojn malpli grandajn por la pli grandaj, kaj la reĝo Priamo ofte diris, ke maljuneco estas peza ŝarĝo. Jen la ŝarĝo de maljuneco kaj malfeliĉoj premas Glaŭkon de longe kaj tiel peze, ke morto estus por li bonfaro. Ĉar kio, laŭ Seneko, estas morto, se ne liberigo?

— Arlekenu kun Petronio, ne kun mi, kaj diru, kion ci volas?

— Se virto estas arlekenaĵo, lasu min la dioj ĉiam esti arlekeno. Mi volas, sinjoro, forigi Glaŭkon, ĉar kiel longe li vivas, tiel mia vivo, kiel la serĉado estas en senĉesa danĝero.

— Dungu do homojn, ke ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos.

— Ili igos cin tropagi, sinjoro, kaj poste ekspluatos la sekreton. En Romo estas tiom da friponoj, kiom da sableroj sur areno, sed ci ne kredus, sinjoro, kiel postulemaj ili estas, se honesta homo bezonas dungi ilian friponecon. Ne, nobla tribunuso! Kaj se vigiloj kaptus la murdistojn ĉe la mortigo? Ili sendube konfesus, kiu ilin dungis, kaj ci havus embarason. Sed min ili ne montros, ĉar mi ne diros al ili mian nomon. Ci malbone faras, sinjoro, ke ci ne fidas al mi, ĉar, ne parolante jam pri mia honesteco, memoru, ke la afero koncernas du aliajn aĵojn: mian propran haŭton kaj la rekompencon, kiun ci al mi promesis.

— Kiom ci bezonas?

— Mi bezonas mil sestercojn, ĉar konsideru, sinjoro, ke mi devas trovi honestajn friponojn, kiuj, ricevinte antaŭpagon, ne malaperos kun ĝi sen ia scio. Por bona laboro — bona pago! Ankaŭ por mi utilus sumeto por sekigi la larmojn, kiujn mi elverŝos pro Glaŭko. La diojn mi alvokas ateste, kiel mi lin amis. Se mi ricevos hodiaŭ mil sestercojn, post du tagoj lia animo estos en Hadeso, kaj nur tie, se la animoj konservas memoron kaj pensokapablon, li komprenos, kiel mi lin amis. Jam hodiaŭ mi trovos la homojn kaj avertos ilin, ke, ekde morgaŭ, por ĉiu tago de vivo de Glaŭko, mi malgrandigos ilian rekompencon je cent sestercoj. Mi havas ankaŭ certan planon, kiu ŝajnas al mi senerara.

Vinicio ankoraŭfoje promesis al li la postulatan sumon, sed malpermesis paroli plu pri Glaŭko; li demandis, anstataŭe, kiajn aliajn novaĵojn li alportas, kie li estis dum tiu tempo, kion li vidis kaj kion malkovris. Sed Ĥilono ne povis komuniki al li multajn novaĵojn. Li estis en ankoraŭ du preĝodomoj kaj atente observis ĉiujn, precipe la virinojn, sed rimarkis neniun, kiu similus al Ligia. La kristanoj tamen konsideras lin kiel sian homon, kaj de la tempo, kiam li donis la monon por elaĉeti la filon de Eŭrikio, ili respektas lin kiel tiun, kiu iras «la vojon de Ĥresto[195]». Li ankaŭ eksciis de ili, ke granda leĝodonanto, iu Paŭlo el Tarso, sin trovas en Romo, malliberigite pro akuzo farita de judoj, kaj li decidis konatiĝi kun li. Sed plej multe lin ĝojigis alia novaĵo, nome, ke la ĉefa pastro de la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu tiu lasta konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Ĥilono, kaj plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ Vinicion. Tiam ili certe trovos Ligian. De kiam oni forigos Glaŭkon, tio eĉ ne estos tre danĝera. Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale ili estas trankvilaj homoj.

Kaj Ĥilono komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam rimarkis, ke ili malĉastas, venenas putojn kaj fontanojn, ke ili estas malamikoj de la homa gento, adoras azenon aŭ nutras sin per la viando de infanoj. Ne! Tion li ne vidis. Sendube, li trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaŭkon, sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj, kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.

вернуться

[112]

La vorto «Kristo» devenas el la greka Χριστός /ĥristós/, «(sankt)oleito», laŭvorta grekigo de la hebrea «maŝiaĥ» (t.e. «mesio»). Tiu nocio ne estas konata ekster la juda-kristana tradicio, tial la romanoj konfuzis ĝin kun simila greka vorto χρηστός /ĥrēstós/, «bona, justa, utila», kiu estis pli konvena kiel nomo propra. Tial ekz-e Tacito en siaj «Analoj» nomas kristanojn adeptoj de iu «Chrestus» (/ĥrestus/, latinigo de Χρηστός).