Vinicio rememoris ankaŭ, kion ĉe Akteo diris al li Pomponia Grecina, kaj ĝenerale li aŭskultis la vortojn de Ĥilono kun ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia alprenis kelkfoje aspekton de malamo, li spertis konsolon, aŭdante, ke la instruo, kiun konfesis tiel ŝi, kiel Pomponia, estas nek krima, nek malĉasta. Naskiĝadis en li tamen malklara sento, ke ĝuste ĉi tiu instruo, tiu al li nekonata kaj mistera kulto al Kristo, kreis la abismon inter li kaj Ligia, do li komencis timi tiun instruon kaj ĝin malami.
Ĉapitro 17ª
Por Ĥilono efektive gravis forigi Glaŭkon, kiu, kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion Ĥilono rakontis al Vinicio, granda parto estis vera. Li konis iam Glaŭkon, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis je la familio kaj havaĵo, kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agonianta ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaŭko resaniĝos de la vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicio teruris lin ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo antaŭ Glaŭko kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio, kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronio. Konsiderinte tion, Ĥilono ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn ol grandajn, kaj kvankam lia timema naturo tremis antaŭ sangaj rimedoj, li tamen akceptis kiel nepra mortigon de Glaŭko per fremdaj manoj.
Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicio. Pasigante plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn, kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj, elflarinte ĉe li monon, komencus la laboron de li mem, aŭ, ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka tempo Ĥilono abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj terurajn figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburo, aŭ en Transtibero. Mezurante ĉion per sia mezurilo kaj ne konante sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al li pli honestaj ol aliaj, li decidis turni sin al ili kaj prezenti la aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ pro fervoro.
Tiucele li iris vespere al Eŭrikio, pri kiu li sciis, ke li estas tutanime sindona al li kaj faros ĉion por lin helpi. Estante tamen laŭnature singardema, li neniel intencis konfidi al li siajn verajn planojn, kiuj cetere klare malakordus kun la opinio de la maljunulo pri la virto kaj pieco de Ĥilono. Li volis havi homojn pretajn al ĉio kaj nur kun ili pritrakti la aferon tiel, ke ili, pro si mem, konservu ĝin eterne en sekreto.
La maljuna Eŭrikio, elaĉetinte sian filon, luis unu el tiuj malgrandaj butiketoj, kiuj svarmis apud la granda cirko por vendadi tie olivoleon, fabojn, senfeĉajn kukojn kaj akvon dolĉigitan per mielo, al spektantoj venantaj al vetkuroj. Ĥilono trovis lin hejme, aranĝanta la butikon, kaj, salutinte lin en la nomo de Kristo, komencis paroli pri la afero, kiu lin ĉi tien venigis. Jen, farinte al ili komplezon, li esperas, ke ili repagos al li per dankemo. Li bezonas du aŭ tri homojn, fortajn kaj kuraĝajn por forturni danĝeron, kiu minacas ne sole al li, sed al ĉiuj kristanoj. Li estas, vere, malriĉa, ĉar preskaŭ ĉion, kion li havis, li donis al Eŭrikio, tamen tiajn homojn li rekompencus por iliaj servoj, kondiĉe, ke ili fidu al li kaj plenumu fidele ĉion, kion li ordonos al ili plenumi.
Eŭrikio kaj lia filo, Kvarto, aŭskultis lin kiel sian bonfarinton, preskaŭ surgenue. Ili ambaŭ deklaris ankaŭ, ke ili pretaa plenumi ĉion, kion li postulos de ili, ĉar ili kredas ke homo tiel sankta ne povas postuli agojn, kiuj ne harmonius kun la instruo de Kristo.
Ĥilono certigis ilin, ke tiel estas kaj, levinte supren la okulojn, ŝajnis preĝi, dum efektive li pripensis, ĉu ne estos bone akcepti ilian oferon, kiu povus ŝpari al li la mil sestercojn. Sed post momenta pripenso li malakceptis ĝin. Eŭrikio estis maljunulo, ne tiom eble premita de la aĝo, kiom de zorgoj kaj malsano; Kvarto estis nur deksesjara; Ĥilono dume bezonis homojn lertajn, kaj antaŭ ĉio fortajn. Koncerne la mil sestercojn, li esperis, ke dank’ al ideo, kiu al li venis, li sukcesos ĉiuokaze ŝpari el ili grandan parton.
Ili insistis dum kelka tempo, sed kiam li decide rifuzis, ili cedis. Kvarto diris tiam:
— Mi konas bakiston Demason, sinjoro, ĉe kies muelŝtonoj laboras sklavoj kaj dungitoj. Unu el tiuj dungitoj estas tiel forta, ke li povas egali ne du, sed kvar homojn, ĉar mi mem vidis, kiel li levis ŝtonegojn, kiujn kvar viroj ne povis movi de la loko.
— Se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi, — diris Ĥilono.
— Li estas kristano, sinjoro, — respondis Kvarto, — ĉar ĉe Demaso laboras plejparte kristanoj. Estas tie noktaj kaj tagaj laboristoj, kaj tiu homo apartenas al la noktaj. Se ni nun irus, ni venus dum ilia vespermanĝo kaj ci povus laŭvole paroli kun li. Demaso loĝas apud Emporio[195].
Ĥilono konsentis tre volonte. Emporio situis malsupre de Aventino, sekve ne tre malproksime de la Granda cirko.
Oni povis, ne ĉirkaŭirante la montojn, iri laŭlonge de la rivero, tra la Portiko Emilia, kio konsiderinde mallongigis la vojon.
— Mi estas maljuna, — diris Ĥilono, kiam ili subiris la kolonaron, — kaj mia memoro iafoje malklariĝas. Jes! Nia Kristo ja estis perfidita de unu el siaj disĉiploj! Sed la nomon de la perfidulo mi ne povas ĉi-momente rememori.
— Judaso, sinjoro; li pendiĝis, — diris Kvarto, iom mirante en la animo, ke iu povis forgesi tiun nomon.
— Ha jes! Judaso! Mi dankas cin, — diris Ĥilono.
Kaj dum certa tempo ili iris en silento. Veninte al Emporio, kiu jam estis fermita, ili preterpasis ĝin kaj, ĉirkaŭirinte la grenejojn, kie oni disdonadis grenon al la popolo, ili direktis sin maldekstren, al la domoj, kiuj etendis sin laŭlonge de la Vojo Ostia, ĝis la monto Testacio kaj la Forumo Panista. Tie ili haltis antaŭ ligna konstruaĵo, el kies interno aŭdiĝadis bruo de muelŝtonoj. Kvarto eniris, kaj Ĥilono, kiu ne ŝatis montri sin al granda nombro da homoj kaj timis senĉese, ke iu fato povus renkontigi lin kun Glaŭko, la kuracisto, restis ekstere.
«Interesas min tiu Herkulo, kiu laboras kiel muelisto», li diris al si mem, rigardante la hele lumantan lunon. «Se tio estas fripono kaj saĝa homo, li iom kostos al mi, se tamen li estas virta kristano kaj malsaĝa, li faros senpage ĉion, kion mi de li postulos.»
La pluan pripensadon interrompis al li la reveno de Kvarto, kiu eliris el la konstruaĵo kun alia homo, vestita nur per tuniko, nomata ekzomido,[196] tranĉita tiamaniere, ke la dekstra brako kaj la dekstra brustoflanko restis nudaj. Similan veston, kiel lasantan plenan movliberecon, portadis precipe laboristoj. Ĥilono, rigardinte la veninton, ekspiris kontente, ĉar ĝis nun neniam en la vivo li vidis tian brakon kaj tian bruston.
— Jen estas, sinjoro, — diris Kvarto, — la frato, kiun ci volis vidi.
— La paco de Kristo estu kun ci, — ekparolis Ĥilono, — kaj ci, Kvarto, diru al ĉi tiu frato, ĉu mi meritas kredon kaj fidon, poste iru reen, en la nomo de Dio, ĉar ci ne devas lasi cian maljunan patron en soleco.
— Tio ĉi estas sankta homo, — diris Kvarto, — kiu fordonis sian tutan havaĵon por min, nekonatan de li, elaĉeti el sklaveco. Donu al li por tio nia Sinjoro, la Savinto, ĉielan rekompencon.
[195]
Lat. — apudhavena bazaro en Romo. Kp la dubindan difinon en la PIV-oj: «empori/o (hist.) Granda komerc-urbo».