La grandega laboristo, aŭdinte tion, kliniĝis kaj kisis la manon de Ĥilono.
— Kiel oni nomas cin, frato? — demandis la greko.
— Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Urbano, patro.
— Urbano, mia frato, ĉu ci havas tempon por libere paroli kun mi?
— Nia laboro komenciĝas je noktomezo, kaj nun oni nur preparas por ni vespermanĝon.
— Estas do sufiĉe da tempo, — ni iru al la riverbordo, kaj tie ci aŭskultos miajn vortojn.
Ili iris kaj sidiĝis sur ŝtona ĉebordaĵo, en silento, interrompata nur de la malproksima bruo de la muelŝtonoj kaj de murmurado de la ondoj fluantaj malsupre. Tie Ĥilono fiksis la rigardon sur la vizaĝo de la laboristo, kiu malgraŭ iom severa kaj malgaja esprimo, kian ordinare havis la vizaĝoj de barbaroj loĝantaj en Romo, ŝajnis al li tamen bonkora kaj sincera.
«Jes! — li diris interne al si mem. — Tio estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaŭkon.»
Poste li demandis:
— Urbano, ĉu ci amas Kriston?
— Per la koro kaj per la animo mi amas, — respondis la laboristo.
— Kaj ciajn fratojn, kaj ciajn fratinojn, kaj tiujn, kiuj instruis al ci la veron kaj kredon je Kristo?
— Mi amas ankaŭ ilin, patro.
— Paco do estu kun ci.
— Kaj kun ci, patro.
Denove sekvis silento — nur malproksime bruis la muelŝtonoj, kaj malsupre murmuris la rivero.
Ĥilono fiksis la rigardon sur la hela brilo de la luno kaj per malrapida, mallaŭta voĉo komencis paroli pri la morto de Kristo. Li parolis kvazaŭ ne al Urbano, sed kvazaŭ al si mem, li rememoris tiun morton, aŭ ŝajnis konfidi la sekreton pri ĝi al tiu dormolulata urbo. Estis en tio io kortuŝa kaj samtempe solena. La laboristo ploris, kaj kiam Ĥilono komencis ĝemi kaj plendi, ke en la momento de la morto de la Savinto ĉeestis neniu, kiu lin defendus, se ne de la krucumo, tiam almenaŭ de la ofendoj de la soldatoj kaj judoj — la grandegaj pugnoj de la barbaro kunpremiĝis pro doloro kaj subpremata furiozo. La morto nur movis lian koron, sed ĉe la penso pri tiu popolaĉo mokanta la ŝafidon najlitan al la kruco, ribelis lia animo de simplulo kaj ekregadis lin sovaĝa venĝo-deziro.
Kaj Ĥilono demandis subite:
— Urbano, ĉu ci scias, kiu estis Judaso?
— Mi scias, mi scias! Sed li sin pendumis! — ekkriis la laboristo. Kaj en lia voĉo estis kvazaŭ bedaŭro, ke la perfidulo mem punis sian krimon kaj ne povas jam trafi en liajn manojn.
Sed Ĥilono parolis plu:
— Se li tamen ne estus pendiĝinta kaj se iu el la kristanoj renkontus lin sur kontinento aŭ sur maro, ĉu li ne devus venĝi la suferon, sangon kaj morton de la Savinto?
— Kiu ne venĝus, patro!
— Paco estu kun ci, fidela servanto de la Ŝafido. Jes! Ni rajtas pardoni malbonagojn, faritajn al ni, kiu rajtas tamen pardoni la malbonagon kontraŭ Dio? Sed kiel serpento naskas serpenton, kiel malbono malbonon kaj perfido perfidon, tiel el la veneno de Judaso naskiĝis alia perfidulo, kaj kiel la unua transdonis al la judoj kaj romiaj soldatoj la Savinton, tiel ĉi tiu, kiu vivas inter ni, intencas transdoni liajn ŝafojn al lupo, kaj, se neniu kontraŭagos la perfidon, se neniu polvigos antaŭtempe la kapon de la serpento, nin ĉiujn atendas pereo, kaj kune kun ni pereos la gloro de la Ŝafido.
La laboristo rigardis lin kun grandega maltrankvilo, kvazaŭ ne konsciigante al si tion, kion li aŭdis, kaj la greko, kovrinte la kapon per la rando de sia mantelo, komencis ripeti per voĉo, kvazaŭ venanta el sub la tero:
— Ve al vi, servantoj de la vera Dio, ve al vi, kristanoj kaj kristaninoj!
Kaj denove sekvis silento, denove oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero.
— Patro, — demandis fine la laboristo, — kiu estas tiu perfidulo?
Ĥilono mallevis la kapon. Kiu estas tiu perfidulo? Filo de Judaso, filo de lia veneno, kiu ŝajnigas sin kristano kaj vizitas la preĝodomojn nur por akuzi la fratojn antaŭ la imperiestro, ke ili ne volas konfesi la imperiestron, ke ili venenas fontanojn, murdas infanojn kaj volas detrui la Urbon tiel, ke ne postrestu ŝtono sur ŝtono. Jen post kelkaj tagoj estos ordonite al la pretorianoj, ke ili malliberigu ĉiujn maljunulojn, virinojn kaj infanojn kaj konduku ilin je pereo, same kiel oni kondukis je morto la sklavojn de Pedanio Sekundo. Kaj ĉion tion faris tiu dua Judaso. Sed se la unuan neniu punis, se neniu venĝis kontraŭ li, se neniu defendis Kriston en la horo de lia martirigo, kiu volos puni tiun ĉi perfidulon, kiu polvigos la serpenton, antaŭ ol la imperiestro lin elaŭskultos, kiu defendos de pereo la fratojn kaj la kredon je Kristo? Kaj Urbano, kiu ĝis tiam sidis sur la ŝtona ĉebordaĵo, leviĝis subite kaj diris:
— Mi tion faros, patro.
Ĥilono leviĝis ankaŭ, rigardis dum momento la vizaĝon de la laboristo, lumigitan de la lunbrilo, poste, etendinte la brakon, metis malrapide la manon sur lian kapon.
— Iru inter la kristanojn, — li diris solene, — iru en la preĝodomojn kaj demandu la fratojn pri Glaŭko, la kuracisto, kaj kiam oni montros lin al ci — en la nomo de Kristo, mortigu.
— Pri Glaŭko? Ripetis la laboristo, kvazaŭ volante fiksi tiun nomon en sia memoro.
— Ĉu ci konas lin?
— Ne, mi ne konas. Miloj da kristanoj estas en la tuta Romo, kaj ne ĉiuj konas sin reciproke. Sed morgaŭ en Ostriano[197] kunvenos nokte la fratoj kaj fratinoj, ĉiuj senescepte, ĉar venis la granda apostolo de Kristo, kiu tie instruos, kaj la fratoj montros al mi Glaŭkon.
— En Ostriano? — demandis Ĥilono. — Tio ja estas ekster la urbaj pordegoj. La fratoj kaj ĉiuj fratinoj? Nokte? Ekster la pordegoj, en Ostriano?
— Jes, patro. Tio estas nia tombejo, inter la vojoj Sala kaj Nomentana. Ĉu ci ne sciis, ke tie instruos la granda apostolo?
— Mi ne estis hejme dum du tagoj, tial mi ne ricevis lian leteron kaj mi ne sciis, kie estas Ostriano, ĉar antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon. Sed tiel estas! Kaj se Kristo tiel cin inspiris, iru nokte, mia filo, en Ostrianon, elserĉu tie inter la fratoj Glaŭkon kaj mortigu lin dum la reveno al la urbo, por kio pardonitaj estos al ci ĉiuj pekoj. Kaj nun paco estu kun ci.
— Patro …
— Mi aŭskultas cin, servanto de la Ŝafido.
Sur la vizaĝo de la laboristo bildiĝis embarasiteco. Jen antaŭ nelonge li mortigis homon, eble du homojn, kaj la instruo de Kristo malpermesas mortigi. Li ne mortigis ilin tamen por defendi sin mem, ĉar ankaŭ tio estas malpermesita! Li ne mortigis, Dio gardu, por profito … La episkopo mem donis al li fratojn, ke ili lin helpu, sed mortigi li malpermesis, li tamen malgraŭvole mortigis, ĉar Dio punis lin per tro granda forto … Kaj nun li ege pentas … La aliaj kantas ĉe la muelŝtonoj, sed li, malfeliĉa, pensas pri sia peko, pri la ofendo de la Ŝafido. Kiom li jam preĝis, kiom li ploris! Kiom li petis pardonon de la Ŝafido! Kaj ĝis nun li sentas, ke li ne pentis sufiĉe. Nun denove li promesis mortigi la perfidulon. Bone! Nur siajn ofendojn oni rajtas pardoni, do li mortigos lin, eĉ antaŭ la okuloj de ĉiuj fratoj kaj fratinoj, kiuj morgaŭ estos en Ostriano. Sed Glaŭko estu antaŭe kondamnita de la ĉefuloj de la frataro, de la episkopo aŭ de la apostolo. Mortigi ne estas malfacile, kaj mortigi perfidulon estas eĉ agrable, kiel mortigi lupon aŭ urson, sed se Glaŭko pereus senkulpe? Kiel preni sur sian konsciencon novan mortigon, novan pekon kaj novan ofendon de la Ŝafido?
— Por juĝo mankas tempo, mia filo, — respondis Ĥilono, — ĉar la perfidulo rekte el Ostriano iros al la imperiestro, en Ancion, aŭ rifuĝos en la domon de unu patricio, kies pagato li estas, sed jen mi donos al ci signon; kiam ci montros ĝin post la mortigo de Glaŭko, tiel la episkopo, kiel la apostolo benos cian faron.
Dirinte tion, li eligis moneron, poste komencis serĉi ĉe sia zono tranĉilon, kaj trovinte ĝin, skrapis per la akraĵo sur la sesterco la signon de kruco kaj donis la moneron al la laboristo.