Выбрать главу

— Jen la verdikto je Glaŭko kaj signo por ci. Kiam, foriginte Glaŭkon el la mondo, ci montros ĝin al la episkopo, li absolvos al ci ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun ci malgraŭvole plenumis.

La laboristo etendis la manon por preni la moneron, sed, havante tro freŝe en la memoro la unuan mortigon, li spertis kvazaŭ senton de timo.

— Patro, — li diris per preskaŭ petega voĉo, — ĉu ci prenas sur cian konsciencon tiun faron kaj ĉu ci mem aŭdis Glaŭkon perfidi la fratojn?

Ĥilono ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri iujn nomojn, ĉar alie en la koron de la grandegulo povas enŝteliĝi dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.

— Aŭskultu, Urbano, — li diris, — mi loĝas en Korinto, sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata Eŭniko. Ŝi servas kiel vestofaldistino en la domo de amiko de la imperiestro, iu Petronio. Kaj en tiu domo mi aŭdis kiel Glaŭko devigis ŝin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al alia konfidato de la imperiestro, Vinicio, ke li trovos al li inter la kristanoj junulinon.

En tiu li momento li interrompis kaj mirege rigardis la laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiel okuloj de sovaĝa besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero kaj minaco.

— Kio estas al ci? — li demandis preskaŭ kun timo.

— Nenio, patro. Morgaŭ mi mortigos Glaŭkon!…

La greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble estis, ke Ĥilono hezitas en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis aŭ divenis.

Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris profunde, foje kaj refoje; poste, metinte denove la manon sur la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:

— Ĉe la sankta bapto oni ja donis al ci la nomon Urbano?

— Jes, patro.

— Paco do estu kun ci, Urbano.

Ĉapitro 18ª

Petronio al Vinicio:

«Plorinda estas cia stato, Venero evidente konfuzis cian prudenton, cin senigis je la saĝo, memoro kaj kapablo pensi pri io ajn ekster amo. Tralegu iam tion, kion ci respondis al mia letero, kaj ci vidos, kiel cia menso indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas, al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! Trovu ŝin pli rapide; alie, se la fajro ne transformos cin en cindron, ci ŝanĝos cin en la egiptan Sfinkson, kiu, onidire, ekaminte la palan Izidon iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton por povi rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.

Trakuradu vespere, alivestite, la urbon, vizitadu kun cia filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi, faru unu aferon: tiu Urso, la sklavo de Ligia, estas laŭdire eksterordinare forta homo, dungu do Krotonon kaj faradu la serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Grecina kaj Ligia, ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias, ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam ci ekvidos Ligian, mi scias, ke ci ne kapablos cin deteni kaj ekdeziros ŝin tuj forkonduki, sed kiel ci tion plenumos sole kun Ĥilonido? Krotono tamen cin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj ligioj, kiel tiu Urso. Ne lasu cin ekspluati de Ĥilono, sed por Krotono ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al ci sendi, ĉi tiu estas la plej bona.

Ĉi tie oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri tio, ke ŝi mortis pro sorĉo. Popea ankoraŭ aludas ilin iafoje, sed la menson de Nerono okupas io alia; cetere, se estas vere, ke la dia aŭgustino estas denove graveda, tiam ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli ĝuste, en Bajo. Se ci kapablus pensi pri io ajn, tiam la eĥoj pri nia restado ĉi tie devus atingi ciajn orelojn, ĉar la tuta Romo parolas sendube pri nenio alia. Ni do iris rekte en Bajon, kie unue atakis nin rememoroj pri la patrino kaj riproĉoj de la konscienco. Sed ĉu ci scias, al kio Ahenobarbo jam venis? Jen al tio, ke eĉ la patrinmortigo servas al li nur kiel temo por versaĵoj kaj lud-okazo de arlekene-tragikaj scenoj. Li sentis iam verajn riproĉojn de la konscienco nur tiom, kiom li estas malkuraĝulo. Nun, kiam li konvinkiĝis, ke la mondo estas, kia ĝi estas, sub liaj piedoj, kaj neniu dio venĝis kontraŭ li, li nur ŝajnigas ilin, por kortuŝi la homojn per sia sorto. Fojfoje li saltleviĝas nokte, certigante, ke lin pelas Furioj, li vekas nin, rigardas post sin, alprenas la sintenon de aktoro ludanta la rolon de Oresto, kaj plie de aĉa aktoro, li deklamas grekajn versaĵojn kaj rigardas, ĉu ni lin admiras. Kaj ni, kompreneble, lin admiras! Kaj anstataŭ diri al li: „Iru dormi, arlekenaĉo!“ — ankaŭ ni agordiĝas al la tono de tragedio kaj defendas la grandan artiston de la Furioj.

Je Kastoro! Sendube atingis cin almenaŭ la famo, ke li prezentiĝos publike en Neapolo. Oni kunpelis ĉiujn grekajn sentaŭgulojn el Neapolo kaj el la najbaraj urboj; ili plenigis la arenon per tiel malagrabla odoro de ajlo kaj ŝvito, ke mi dankis al la dioj, ke anstataŭ sidi en la unuaj vicoj, inter la aŭgustanoj, mi estis kun Nerono post la scenejo. Kaj ĉu ci kredos tion, ke li timis? Li vere timis. Li prenis kelkfoje mian manon kaj metis ĝin al sia koro, kiu batis efektive per pli rapida ritmo. Lia spirado iĝis mallonga, kaj en la momento, kiam estis tempo eniri, li paliĝis, kiel pergameno, kaj ŝvitaj gutoj kovris lian frunton. Li ja sciis tamen, ke en ĉiuj vicoj sidas pretaj pretorianoj, armitaj per bastonoj, per kiuj, se bezone, ili estis stimulontaj la fervoron. Sed ne estis bezone. Neniu aro da simioj el la ĉirkaŭaĵoj de Kartago scipovas tiel hurli, kiel hurlis tiu aĉularo. Mi diras al ci, ke la odoro de ajlo venis eĉ en la scenejon, kaj Nerono riverencis, premis la manojn al la koro, sendis mankisojn kaj ploris. Poste li enkuris inter nin, kiuj atendis post la scenejo, kiel ebria, vokante: „Kio estas ĉiuj triumfoj kompare kun ĉi tiu triumfo mia?“ Kaj tie la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon, loteriajn biletojn kaj novan spektaklon kun la imperiestro-arlekeno. Mi eĉ ne miras ilin, ke ili aplaŭdis, ĉar tion oni ĝis nun ne vidis. Li dume ripetadis ĉiumomente: „Jen kio estas la grekoj! Jen kio estas la grekoj!“ Kaj ŝajnas al mi, ke de tiu momento lia malamo al Romo kreskis ankoraŭ pli. Malgraŭ tio en Romon estas senditaj specialaj kurieroj kun sciigoj pri la triumfo, kaj ni atendas en la proksimaj tagoj dankesprimojn de la senato.

Tuj post la debuto de Nerono okazis ĉi tie stranga akcidento. Jen la teatro subite falis en ruinon, sed tiam, kiam la homoj jam estis elirintaj. Mi estis tie kaj ne vidis, ke oni eĉ unu kadavron eligus el sub la ruboj. Multaj, eĉ inter la grekoj, rigardas tion kiel koleron de la dioj pro la profanado de la imperiestra aŭtoritato, sed li, kontraŭe, asertas, ke tio estas favorsigno de la dioj, kiuj evidente ŝirmas per sia gardo lian kantadon kaj tiujn, kiuj lin aŭskultas. El tio sekvas oferdonoj en ĉiuj temploj kaj grandaj danksolenoj, kaj por li — nova kuraĝigo al la vojaĝo en Aĥajon. Antaŭ kelkaj tagoj li tamen diris al mi, ke li timas, kion diros pri tio la Roma popolo kaj ĉu ĝi ne ekscitiĝos, tiel pro amo al li, kiel pro maltrankvilo pri la disdonado de greno kaj pri la cirkludoj, kiujn ĝi povus perdi en la okazo de pli longa foresto de la imperiestro.

Ni veturas tamen en Beneventon por rigardi la ŝuistajn luksaĵojn, per kiuj sin glorigos Vatinio, kaj de tie, zorgate de la diaj fratoj de Heleno[198] — en Grekujon. Koncerne min, mi rimarkis unu aferon, ke kiam oni estas inter homoj frenezaj, ankaŭ oni mem freneziĝas, kaj plie, oni trovas ian ĉarmon en frenezaĵoj. Grekujo kaj vojaĝo kun milo da citroj, triumfiro de Bakĥo meze de nimfoj kaj bakĥantinoj kronitaj per mirta verdaĵo, per folioj de vinberujo kaj lonicero, veturiloj kun aljungitaj tigroj, floroj, tirsoj[199], laŭrokronoj, ekkrioj [200], muziko, poezio kaj aplaŭdanta Grekujo — ĉio tio estas bona, sed ni havas ĉi tie ankoraŭ pli kuraĝajn intencojn. Ni volus krei orientan, fabelan imperion, regnon de palmoj, suno, poezio kaj de realo transformita en sonĝon, kaj de vivo transformita en unu volupton. Ni volus forgesi pri Romo, kaj la ĉefpunkton de la mondo loki ie inter Grekujo, Azio kaj Egiptujo, vivi la vivon ne de homoj, sed de dioj, ne scii, kio estas ĉiutageco, vagi en oraj galerioj, sub la ombro de purpuraj veloj, tra Arĥipelago, esti Apolono, Oziriso kaj Baalo en unu persono, esti roza kun matenruĝo, esti ora kun la suno, esti arĝenta kun la luno, regi, kanti, revi … Kaj ĉu ci kredas, ke mi, kies prudento valoras ankoraŭ sestercon, kaj la juĝo — ason, tamen ankaŭ mi lasas min forporti de tiuj fantazioj, kaj mi lasas min forporti tial ke, eĉ se ili estas neeblaj, ili estas almenaŭ grandaj kaj neordinaraj … Tia imperio fabela estus tamen io, kio iam, post multaj jarcentoj, ŝajnus al homoj sonĝo. Kiam Venero ne prenas sur sin la formon de ia Ligia aŭ almenaŭ de tia sklavino kia Eŭniko, kaj se la vivon ne ornamas arto, tiam la ekzistado estas naŭza kaj ofte havas la vizaĝon de simio. Sed la Kuprobarba ne realigos siajn projektojn, eĉ nur tial, ke en tia fabela regno de poezio kaj Oriento ne estus loko por perfidoj, malnoblaĵoj kaj morto, dum en li sub la masko de poeto sidas aĉa aktoro, malsprita veturigisto kaj banala tirano.

вернуться

[198]

la diaj fratoj de Heleno — Kastoro kaj Polukso.

вернуться

[199]

«tirs/o 1 (mit.) Bastono, finiĝanta per pinfrukto kaj ĉirkaŭvolvita de hedero kaj vitobranĉo, atributo de Bakĥo kaj Menadoj…» [NPIV] (lat. ).

вернуться

[200]

Ĝojkrio dum Bakĥa festo.