Kaj intertempe ni mortigas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torkvato Silano jam estas ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lekanio kaj Licinio kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Trazeo ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigeleno ne sukcesis ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel , sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Aĥajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu ci scias, kion mi tiam deziras? Jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el Murho[201], kiun ci konas kaj admiras. Se en la momento de mia morto ci estos apud mi, mi donos ĝin al ci, se ci estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj Faton, kiu difinas al ĉiu vojon nekonatan kaj neantaŭvideblan.
Restu en sano kaj dungu Krotonon, aŭ oni duafoje forrabos de ci Ligian. Ĥilonidon, kiam ci lin ne plu bezonos, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatinion kaj eble konsuloj kaj senatanoj iam tremos antaŭ li, kiel ili tremas antaŭ la nuna kavaliro Aleno. Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam ci reakiros Ligian, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron da cignoj kaj paron da kolomboj en la ĉi-tiea ronda templeto de Venero. Iam mi vidis en sonĝo Ligian en ciaj brakoj, serĉanta ciajn kisojn. Zorgu ke la sonĝo estu aŭgura. Neniaj nuboj estu sur cia ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de rozo. Restu en sano. Adiaŭ!»
Ĉapitro 19ª
Apenaŭ Vinicio finis legi, en la bibliotekon mallaŭte sin enŝovis Ĥilono anoncita de neniu, ĉar al la servistoj estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto.
— La dia patrino de cia grandanima praulo Eneo, — li diris, — estu al ci tiel favora, sinjoro, kiel al mi favora estis la dia filo de Majo[202].
— Tio signifas? — demandis Vinicio, saltleviĝante de la tablo, ĉe kiu li sidis.
Ĥilono levis la kapon kaj diris:
— Eŭreka![203]
La juna patricio tiel emociiĝis, ke dum longa tempo li ne povis eldiri eĉ vorton.
— Ĉu ci ŝin vidis? — li demandis fine.
— Mi vidis Urson, sinjoro, kaj mi parolis kun li.
— Kaj ci scias, kie ili sin kaŝis?
— Ne, sinjoro. Iu alia pro nura memamo komprenigus al la ligio, ke li divenis, kiu li estas, iu alia penus esplori de li, kie li loĝas, kaj aŭ ricevus pugnobaton, post kiu ĉiuj teraj aferoj iĝus al li indiferentaj, aŭ vekus malfidon de la grandegulo kaj kaŭzus tion, ke oni serĉus jam en la sama nokto alian kaŝejon por la fraŭlino. Mi tion ne faris, sinjoro. Sufiĉas al mi scii, ke Urso laboras apud Emporio, ĉe muelisto kiu sin nomas Demaso, kiel cia liberigito, sinjoro, kaj tio sufiĉas al mi tial, ke nun iu ajn el ciaj fidataj sklavoj povas matene postiri lin kaj eltrovi ilian kaŝejon. Mi nur alportas al ci, sinjoro, la certecon, ke se Urso sin trovas ĉi tie, tiam ankaŭ la dia Ligia estas en Romo, kaj alian novaĵon, ke la hodiaŭan nokton ŝi estos preskaŭ certe en Ostriano…
— En Ostriano? Kie tio estas? — interrompis Vinicio, evidente volante tuj kuri al la indikita loko.
— Tio estas malnova hipogeo[204] inter la vojoj Sala kaj Nomentana. Tiu [205] de la kristanoj, pri kiu mi menciis al ci, sinjoro, kaj kiun oni atendis multe pli malfrue, jam alvenis, kaj hodiaŭ nokte li baptos kaj instruos en tiu tombejo. Ili kaŝas sin kun sia instruo, ĉar kvankam ĝis nun estas neniaj ediktoj, kiuj ĝin malpermesus, la popolo ilin malamas, do ili devas esti singardemaj. Urso mem diris al mi, ke ĉiuj senescepte kunvenos hodiaŭ en Ostriano, ĉar ĉiu volas vidi kaj aŭdi tiun, kiu estis la unua disĉiplo de Kristo, kaj kiun ili nomas Sendito. Kaj ĉar la virinoj egale kun la viroj aŭskultas ĉe ili la instruojn, tial el la virinoj forestos eble sole Pomponia, ĉar ŝi ne povus pravigi antaŭ Aŭlo, adoranto de la malnovaj dioj, kial ŝi forlasas nokte la domon, tamen Ligia, kiu estas prizorgata de Urso kaj de la ĉefuloj de la komunumo, ho sinjoro, venos kun aliaj virinoj sendube.
Vinicio, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenate sole de la espero, nun, kiam tiu espero ŝajnis realiĝanta, eksentis subite tian senfortiĝon, kian sentas homo post superforta vojaĝo ĉe sia celo. Ĥilono rimarkis tion kaj decidis tion profiti.
— La pordegoj estas, vere, gardataj de ciaj sklavoj, sinjoro, kaj la kristanoj certe tion scias. Sed ili ne bezonas la pordegojn. Ankaŭ Tibero ilin ne bezonas, kaj kvankam de la rivero al tiuj vojoj estas malproksime, valoras longigi la iradon por vidi la «grandan apostolon». Cetere ili povas havi milojn da rimedoj por transiĝi ekster la muregojn. Kaj mi scias, ke ili havas rimedojn. En Ostriano ci trovos, sinjoro, Ligian, kaj eĉ se, kion mi ne supozas, ŝi forestus, estos tie Urso, ĉar li promesis al mi mortigi Glaŭkon. Li mem diris al mi, ke li ĉeestos, kaj ke li mortigos tie Glaŭkon, ĉu ci aŭdas, nobla tribunuso? Nun, aŭ ci iros post li kaj ekscios, kie Ligia loĝas, aŭ ci ordonos al ciaj sklavoj kapti lin, kiel mortiginton, kaj havante lin en ciaj manoj, ci havigos de li konfeson, kie li kaŝis Ligian. Mi faris mian taskon! Iu alia, ho sinjoro, dirus al ci, ke li eltrinkis kun Urso dek kruĉojn da plej bona vino, antaŭ ol li havigis de li la sekreton; iu alia dirus al ci, ke li malgajnis mil sestercojn, ludante kun la ligio je [206] aŭ ke li aĉetis la sekreton por du mil … Mi scias, ke ci redonus tion al mi duoble, sed malgraŭ tio, unu fojon en la vivo … tio estas, mi volis diri: kiel ĉiam en la vivo, mi estos honesta, ĉar mi ne dubas, ke, kiel diris la grandanima Petronio, ĉiujn miajn elspezojn kaj esperojn superos cia malavareco.
[201]
Lat. estas nekonata loko orienta el kiu devenis iuj eksterodinare valoregaj vazoj kia la pokalo de Petronio.
[202]
Majo (lat. ← gr. Μαία) — la plej aĝa el la Plejadoj, la patrino de Hermeso. Al ŝi estas dediĉita la monato