Выбрать главу

Sed Vinicio, kiu estis soldato kaj kutimis ne nur konservi kuraĝon en ĉiaj okazoj, sed ankaŭ agi, tuj ekregis la momentan malfortecon kaj diris:

— Ci ne elreviĝos pri mia grandanimeco, tamen antaŭe ci iros kun mi en Ostrianon.

— Mi, en Ostrianon? — demandis Ĥilono, kiu neniel deziris tien iri. — Mi, nobla tribunuso, promesis al ci trovi Ligian, sed mi ne promesis ŝin forkapti … Pensu, sinjoro, kio okazus al mi, se tiu ligia urso, disŝirinte Glaŭkon, tuj ekpensos, ke ne tute prave li lin disŝiris? Ĉu li ne konsideros min (cetere malprave) la kaŭzinto de la plenumita murdo? Memoru, sinjoro, ke ju pli granda filozofo iu estas, des pli malfacilas al li respondi malsaĝajn demandojn de simpluloj; kion do mi al li respondu, se li demandos min, kial mi akuzis Glaŭkon la kuraciston? Se ci tamen suspektas, ke mi cin trompas, mi diros al ci: pagu al mi nur tiam, kiam mi montros al ci la domon, en kiu Ligia loĝas, kaj hodiaŭ montru al mi nur parteton de cia malavareco, por ke, se cin, sinjoro (de kio gardu ĉiuj dioj), trafus ia akcidento, mi ne restu tute sen rekompenco. Cia koro neniam tion elportus.

Vinicio alpaŝis al kesto, nomata ,[207] staranta sur marmora bazo kaj, eliginte el ĝi sakon, ĵetis tiun al Ĥilono.

— Ĉi tie estas skriploj,[208] — li diris; — kiam Ligia estos en mia domo, ci ricevos samtiom da aŭroj.

— Jovo!!! — ekkriis Ĥilono.

Sed Vinicio kuntiris la brovojn.

— Ĉi tie oni donos al ci por manĝi, post kio ci povos ripozi. Ĝis la vespero ci ne forlasos la domon, kaj kiam noktiĝos, ci akompanos min en Ostrianon.

Sur la vizaĝo de la greko bildiĝis dum momento timo kaj hezito, poste li tamen trankviliĝis kaj diris:

— Kiu povas kontraŭstari al ci, sinjoro! Akceptu tiujn vortojn kiel bonan aŭguron, kiel la similajn akceptis nia granda heroo[209] en la templo de Amono. Koncerne min, ĉi tiuj skriploj (ĉi tion dirante, li skuis la sakon) superpezis miajn skrupulojn, ne parolante jam pri cia societo, kiu estas por mi feliĉo kaj ĝuo…

Sed Vinicio malpacience interrompis al li kaj komencis demandi pri detaloj de la interparolo kun Urso. Unu afero montriĝis klare el ili: nome, ke aŭ ili trovos la kaŝejon de Ligia ankoraŭ en tiu ĉi nokto, aŭ povos forkapti ŝin mem en la revenvojo el Ostriano. Kaj ĉe tiu penso Vinicion ekposedis supehoma ĝojo. Nun, kiam li havis la certecon, ke li reakiros Ligian, la kolero kaj la ofendosento, kiujn li havis kontraŭ ŝi, malaperis. Por tiu ĝojo li pardonis al ŝi ĉiujn kulpojn. Li pensis nur pri ŝi, kiel pri kara kaj dezirata persono, kaj li havis la impreson, kvazaŭ ŝi estus revenonta post longa vojaĝo. Li sentis la deziron kunvoki siajn sklavojn kaj ordoni al ili ornami la domon per girlandoj. En tiu momento eĉ kontraŭ Urso li ne koleris. Li pretis ĉion al ĉiuj pardoni. Ĥilono, al kiu ĝis nun, malgraŭ la servoj de la greko, li sentis certan abomenon, la unuan fojon ekŝajnis al li homo amuza kaj kune neordinara. Lumiĝis lia domo, lumiĝis liaj okuloj kaj lumiĝis la vizaĝo. Li komencis denove senti la junecon kaj la plezuron de la vivo. Lia antaŭa malserena sufero ankoraŭ ne lasis lin sufiĉe mezuri, kiel li amis Ligian. Li ekkomprenis tion nur nun, kiam li esperis ŝin havi. La sopiro je Ligia vekiĝis nun en li, kiel printempe vekiĝas la tero varmigita de la suno, sed liaj dezirsentoj estis nun kvazaŭ malpli blindaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ pli ĝojaj kaj kortuŝaj. Li ankaŭ sentis en si energion sen limo kaj estis konvinkita, ke kiam li nur ekvidos Ligian per siaj okuloj, ŝin ne reprenos de li ĉiuj kristanoj de la tuta mondo, nek eĉ la imperiestro mem.

Ĥilono tamen, kuraĝigite de lia ĝojo, prenis la voĉon kaj komencis doni al li konsilojn. Laŭ li oni ne konsideru ankoraŭ la aferon gajnita kaj agu kun plej granda gardemo, sen kiu la tuta laboro povus iĝi senfrukta. Li ankaŭ petege admonis Vinicion, ke li ne forkaptu Ligian el Ostriano. Ili tien iru kun kapuĉoj sur la kapoj, kun vualitaj vizaĝoj kaj kontentiĝu per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo. Kaj kiam ili ekvidos Ligian, plej sendanĝere estos sekvi ŝin, vidi, en kiun domon ŝi eniras, kaj morgaŭ, je la tagiĝo, ĉirkaŭigi ĝin per amaso da sklavoj kaj forpreni ŝin en luma tago. Ĉar ŝi estas garantiulino kaj apartenas ĝuste al la imperiestro, oni povas tion fari, ne timante la leĝan persekuton. En la okazo, se ili ŝin ne trovus en Ostriano, ili sekvos Urson kaj la efiko estos la sama. En la tombejon ili ne povas iri kun granda nombro da homoj, ĉar tio povus altiri al ili atenton, kaj tiam al la kristanoj sufiĉus nur estingi ĉiujn lumojn, kiel ili faris ĉe la unua forkapto, kaj disiĝi aŭ kaŝi sin en la mallumo, en kaŝejojn konatajn nur de ili mem. Aliflanke, ili devas sin armi kaj kio estas eĉ pli konsilinda, kunpreni du homojn fidindajn kaj fortajn, por eventuale havi ilin kiel defendantojn.

Vinicio konfesis lin tute prava kaj rememorante ankaŭ la konsilojn de Petronio, ordonis al siaj sklavoj, ke ili venigu al li Krotonon. Ĥilono, kiu konis ĉiujn en Romo, multe trankviliĝis, aŭdante la nomon de la fama atleto, kies superhoman forton li plurfoje admiris sur areno, kaj deklaris ke li iros en Ostrianon. La sako da aŭreoj ŝajnis al li pli facile akirebla kun la helpo de Krotono.

Li sidiĝis do kun esperplena menso al la tablo, al kiu post kelka tempo lin invitis la atriestro.

Dum la manĝado li rakontis al la sklavoj, ke li havigas al ilia mastro mirindan ŝmiraĵon, per kiu sufiĉas ŝmiri la hufojn de plej sentaŭgaj ĉevaloj, ke ili restigu malproksime post si ĉiujn aliajn. Prepari tiun ŝmiraĵon instruis lin unu kristano, ĉar la kristanaj ĉefuloj estas multe pli lertaj en sorĉoj kaj mirakloj ol eĉ la tesalianoj, kvankam Tesalio famas pro siaj sorĉistinoj. La kristanoj havas al li grandegan fidon, kaj kial ili ĝin havas, facile divenos ĉiu, kiu scias, kion signifas la fiŝo. Tiel interparolante, li atente rigardis la vizaĝojn de la sklavoj, esperante, ke li eble malkovros inter ili kristanon kaj sciigos pri li al Vinicio. Kiam tamen tiu espero montriĝis vana li komencis manĝi kaj trinki treege abunde, ne avarante laŭdojn al la kuiristo kaj certigante, ke li klopodos aĉeti lin de Vinicio. Lian gajecon konfuzis sole la penso, ke nokte li devos iri en Ostrianon, li konsolis sin tamen, ke li iros alivestite, en mallumo, kaj en la kompanio de du homoj, el kiuj unu, kiel fortegulo, estas idolo de la tuta Romo, kaj la alia — patricio kaj armea tribunuso. «Eĉ se ili rekonus Vinicion», li diris al si, «ili ne kuraĝos levi kontraŭ lin la manon; kaj koncerne min, ili estos saĝaj, se ili ekvidos eĉ la pinton de mia nazo».

Poste li komencis rememori la interparolon kun la laboristo kaj tiu rememorado lin plenigis je nova espero. Li havis neniun dubon, ke tiu laboristo estis Urso. Li sciis el rakontoj de Vinicio kaj de tiuj, kiuj estis transkondukantaj Ligian el la imperiestra palaco, pri la eksterordinara forto de tiu homo. Kaj ĉar ĉe Eŭrikio li demandis pri homoj escepte fortaj, estis nenio mirinda, ke oni montris al li Urson. Poste la konfuzo kaj ekscito de la laboristo ĉe la aludo pri Vinicio kaj Ligia ne lasis dubi, ke tiuj personoj speciale lin interesas; la laboristo menciis ankaŭ pri pento pro mortigo de homo, kaj Urso mortigis ja Atacenon; fine la aspekto de la laboristo tute konformis al tio, kion Vinicio rakontis pri la ligio. Sole la ŝanĝita nomo povis nur veki dubon, sed Ĥilono jam sciis, ke la kristanoj ofte ricevas ĉe bapto novajn nomojn.

«Se Urso mortigos Glaŭkon», Ĥilono diris al si, «tiel pli bone estos, kaj se li ne mortigos, ankaŭ tio estos bona signo, ĉar ĝi pruvos, kiel malfacile estas al la kristanoj mortigi. Mi ja prezentis tiun Glaŭkon kiel propran filon de Judaso kaj perfidanton de ĉiuj kristanoj; mi estis tiel elokventa, ke ŝtono kortuŝiĝus kaj promesus fali sur la kapon de Glaŭko, tamen mi apenaŭ inklinigis tiun ligian urson, ke li promesu al mi meti sur lin sian manegon … Li hezitis, ne volis, rakontis pri sia bedaŭro kaj pento. Probable inter ili tio ne konvenas … Siajn proprajn ofendojn oni devas pardoni, venĝi la fremdajn oni ne tre rajtas, sekve, konsideru, Ĥilono, kio povas cin minaci? Glaŭko ne rajtas venĝi kontraŭ ci … Urso, se li ne mortigos Glaŭkon por tiel granda kulpo, kiel perfido de ĉiuj kristanoj, tiom pli ne mortigos cin por kulpo tiel malgranda, kiel perfido de unu kristano. Cetere, kiam mi foje montros al tiu voluptama virkolombo la neston de tiu turtino, mi lavos la manojn for de ĉio kaj translokiĝos ree en Neapolon. Ankaŭ la kristanoj parolas pri ia forlavo de la manoj, tio estas do videble maniero, en kiu, se oni havas kun ili aferon, oni povas ĝin finfine solvi. Bonaj homoj estas tiuj kristanoj, kaj tiel malbone oni parolas pri ili! Ho dioj! Tia estas la justeco en la mondo. Plaĉas al mi tamen tiu instruo, ĉar ĝi ne permesas mortigi. Sed se ĝi ne permesas mortigi, ĝi certe ankaŭ ne permesas ŝteli, nek trompi, nek false atesti, sekve mi ne povas diri, ke ĝi estas facila. Ĝi instruas evidente ne nur honeste morti, kiel instruas la stoikistoj, sed ankaŭ honeste vivi. Se mi akiros iam riĉaĵojn kaj havos tian domon, kiel ĉi tiu, kaj tiom da servistoj, eble ankaŭ mi iĝos kristano por tiel longe, kiel tio estos al mi oportuna. Ĉar riĉulo povas ĉion permesi al si, eĉ virton … Jes!! Tio estas religio por riĉuloj, kaj tial mi ne komprenas, kiamaniere estas inter ili tiom da malriĉuloj. Kion ili profitas el tio kaj kial ili permesas, ke la virto ligu iliajn manojn? Mi devos iam prikonsideri tion. Dume gloron al ci, Hermeso, ke ci helpis al mi retrovi tiun melon … Sed se ci tion faris por la du bovidinoj, blankaj samaĝulinoj kun orumitaj kornoj, en tiu okazo mi ne rekonas cin. Hontu, Argusmortiginto![210] Tia saĝega dio — kiel ci ne antaŭvidis de la komenco, ke ci nenion ricevos! Anstataŭe mi oferas al ci mian dankon; kaj se ol mian dankon ci preferas du brutojn, tiam ci mem estas la tria, kaj en plej bona okazo, ci devus esti paŝtisto, ne dio. Gardu cin ankaŭ, ke mi ne pruvu al la homoj, ke ci ne ekzistas, ĉar tiam ĉiuj ĉesus oferdonadi al ci. Kun filozofoj oni prefere vivu en paco.»

вернуться

[207]

Voĉlegu [arka].

вернуться

[208]

(lat.) — malgranda ora monero, egala al triono da ora denaro, aŭ aŭreo. (Noto de la aŭtoro.)

(Alia latina nomo, pli oportunas por esperantigo.)

вернуться

[209]

T.e. Aleksandro la Granda, kiu en la templo de Amono aŭdis profetaĵon pri siaj potenco kaj gloro.

вернуться

[210]

Nomepiteto de Hermeso, kiu mortigis la centokulan giganton Arguso.