Выбрать главу

Tiel parolante kun si mem kaj kun Hermeso, li etendiĝis sur benko, submetis sian mantelon sub la kapon kaj, kiam la sklavoj forprenis la manĝovazojn, li endormiĝis. Li vekiĝis, aŭ pli ĝuste oni vekis lin, kiam alvenis Krotono. Tiam li iris en la atrion kaj kun plezuro komencis rigardi la potencan figuron de la luktomajstro, eksgladiatoro, kiu per sia grandeco ŝajnis plenigi la tutan atrion. Krotono jam estis interkonsentinta pri la prezo de la entrepreno kaj ĝuste li parolis al Vinicio:

— Je Herkulo! Bone, Sinjoro, ke ci turnis cin al mi hodiaŭ, ĉar morgaŭ mi iros en Beneventon, kien invitis min la nobla Vatinio, por ke mi tie antaŭ la imperiestro luktu kun Sifako, la plej forta negro, kiun iam naskis Afriko. Ĉu ci imagas, sinjoro, kiel lia vertebraro krakos en miaj brakoj, sed krom tio mi frakasos per pugno lian nigran makzelon.

— Je Polukso! — respondis Vinicio. — Mi estas certa, ke ci tion faros, Krotono.

— Kaj ci bonege agos, — aldonis Ĥilono. — Jes!… Krom tio frakasu lian makzelon! Tio estas bona ideo kaj inda je cia faro. Mi pretas veti, ke ci frakasos lian makzelon. Dume tamen olivoleu ciajn membrojn, mia Herkulo, ĉar sciu tion, ke kun vera Kako[211] vi povas renkontiĝi. La homo, gardanta la fraŭlinon, kiun serĉas la nobla Vinicio, posedas laŭdire eksterordinaran forton.

Ĥilono parolis tiel nur por eksciti la ambicion de Krotono, sed Vinicio diris:

— Jes, mi ne vidis tion, sed oni rakontis al mi pri tiu ligio, ke kaptinte virbovon je la kornoj, li povas ĝin treni, kien li volas.

— Ho! — ekkriis Ĥilono, kiu ne imagis, ke Urso povis esti tiel forta.

Sed Krotono ridetis malestime.

— Mi devigas min, nobla sinjoro, forkapti per ĉi tiu mano kiun ci ordonos, per la alia defendi min kontraŭ sep tiaj ligioj kaj alporti la fraŭlinon en cian domon, eĉ se ĉiuj kristanoj de la tuta Romo postkuros min, kiel kalabriaj lupoj. Se mi tion ne sukcesos, mi lasos min skurĝi ĉe tiu ĉi pluvujo.

— Ne permesu al li tion, sinjoro! — ekkriis Ĥilono. — Oni komencos ĵeti ŝtonojn sur nin, kaj tiam kion helpos lia tuta forto? Ĉu ne estos pli bone forpreni la fraŭlinon el la domo kaj riski pereon nek por ŝi, nek por ni mem?

— Tiel estu, Krotono, — diris Vinicio.

— Cia mono, cia volo! Memoru nur, sinjoro, ke morgaŭ mi veturos en Beneventon.

— Mi havas kvincent sklavojn en la urbo mem, — respondis Vinicio.

Poste li donis al ili signon, ke ili foriĝu, iris mem en la bibliotekon kaj sidiĝinte, skribis al Petronio la sekvantajn vortojn:

«Ĥilono trovis Ligian. Hodiaŭ vespere mi iros kun li kaj kun Krotono en Ostrianon kaj forkaptos ŝin tuj, aŭ morgaŭ el la domo. La dioj verŝu sur cin ĉiajn bonojn. Restu en sano, , ĉar la ĝojo ne lasas min skribi plu.»

Kaj formetinte la kanon li komencis promeni per rapidaj paŝoj, ĉar krom la ĝojo, kiu plenplenigis lian animon, konsumis lin febro. Li diris al si, ke la morgaŭan tagon Ligia estos en tiu ĉi domo. Li ne sciis, kiel li agos kun ŝi, li tamen sentis, ke se ŝi volos lin ami, li estos ŝia sklavo. Li rememoris la certigojn de Akteo, ke li estis amata, kaj kortuŝiĝis ĝisfunde. Do la afero konsistos nur en subpremo de ia virgulina honto kaj de iaj ĵuroj, kiujn videble ordonas la kristana instruo? Sed se tiel estas, do, kiam Ligia foje troviĝos en lia domo kaj subiĝos al persvado aŭ perforto, tiam ŝi devos diri al si: «tio fariĝis!» kaj poste estos jam cedema kaj amanta.

Eniro de Ĥilono interrompis tamen la fluadon de tiuj dolĉaj pensoj.

— Sinjoro, — diris la greko, — jen kio venis ankoraŭ en mian kapon: eble la kristanoj havas iajn teserojn[212], sen kiuj neniu estos enlasita en Ostrianon? Mi scias, ke en la preĝodomoj tiel okazas kaj tian teseron mi ricevis de Eŭrikio; permesu do, ke mi iru al li, sinjoro, informiĝu precize kaj provizu nin per tiuj signoj, se ili montriĝos necesaj.

— Bone, nobla saĝulo, — respondis gaje Vinicio, — ci parolas, kiel prudenta homo kaj meritas pro tio laŭdon. Iru do al Eŭrikio, aŭ kien plaĉas al ci, sed kiel garantion lasu sur tiu ĉi tablo la sakon, kiun ci ricevis.

Ĥilono, kiu ĉiam malvolonte disiĝis de mono, ekgrimacis, li konformiĝis tamen al la ordono kaj eliris. De Karinoj al la Cirko, apud kiu situis la butiko de Eŭrikio, ne estis tre malproksime, tial li revenis longe antaŭ la vespero.

— Jen estas la signoj, sinjoro. Sen ili oni nin ne enlasus. Mi ankaŭ bone informiĝis pri la vojo, kaj samtempe diris al Eŭrikio, ke mi bezonas la signojn nur por miaj amikoj kaj mem mi ne iros, ĉar tio estas por mi tro malproksime, fine ke morgaŭ mi vidos la grandan apostolon, kiu ripetos al mi la plej belajn fragmentojn el sia parolado.

— Kiel do: ci ne iros? Ci devas iri! — diris Vinicio.

— Mi scias, ke mi devas, sed mi iros bone kapuĉkovrita, kaj mi konsilas al vi fari la samon, aŭ ni povas fortimigi la birdojn.

Baldaŭ efektive ili komencis sin prepari, ĉar ekstere jam iĝis krepusko. Ili prenis gaŭlajn mantelojn kun kapuĉoj, ili prenis lanternojn; krome Vinicio armis sin mem kaj siajn kunulojn per mallongaj, kurbaj ponardoj. Ĥilono, plie, surmetis perukon, per kiu li provizis sin envoje al Eŭrikio, kaj ili eliris, rapidante por atingi la malproksiman pordegon Nomentanan ankoraŭ antaŭ ĝia fermo.

Ĉapitro 20ª

Ili iris tra la strato Patricia, laŭlonge de Viminalo[213], al la iama Viminala pordego, apud la ebenaĵo, kie poste Diokleciano konstruigis grandiozajn vaporbanejojn. Ili preterpasis la restaĵojn de la murego de Servio Tulio kaj tra lokoj jam pli malplenaj atingis la vojon Nomentanan; poste, direktinte sin dekstren al la Salaria, troviĝis inter montetoj plenaj je sabloprenejoj, kaj ialoke de tomboj.

Intertempe iĝis tute mallume, kaj ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis, estus al ili sufiĉe malfacile trovi la vojon, se, kiel antaŭvidis Ĥilono, ne montrus ĝin la kristanoj mem.

вернуться

[211]

Gr. Κάκος → lat. — en malnovgreka mito, monstra giganto sputanta fajron kaj fumon, filo de Hefesto kaj Gorgono Meduzo.

вернуться

[212]

tesero, latine — tabuleto, kubeto ktp uzata kiel ĵetono, enira bileto, rekonilo.

вернуться

[213]

Latine — la plej malgranda el la 7 klasikaj montetoj de Romo, inter Kvirinalo kaj Eskvilino.