Выбрать главу

Kaj denove frapis Vinicion tiu sama diferenco, kiun li sentis, aŭskultante la kristanajn kantojn, ĉar ankaŭ tiu «fiŝkaptisto» ekŝajnis al li ne ĉefpastro, lerta en ceremonioj, sed kvazaŭ simpla, aĝa kaj treege respektinda atestanto, kiu venas de malproksime por rakonti pri iu vero, kiun li vidis, kiun li tuŝis, kiun li ekkredis, kiel oni kredas evidentaĵon, kaj ekamis ĝuste pro tio, ke li ekkredis. Estis ankaŭ en lia vizaĝo tia forto de konvinko, kian posedas la vero mem. Kaj Vinicio, kiu, estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo, subiĝis tamen al ia febra scivolo, kio do elfluos el la buŝo de tiu kunulo de la mistera «Ĥresto» kaj kia estas tiu instruo, kiun konfesas Ligia kaj Pomponia Grecina.

Dume Petro komencis paroli kaj parolis unue kiel patro, kiu admonas siajn infanojn kaj instruas, kiel ili devas vivi. Li ordonis al ili, ke ili rezignu luksojn kaj voluptojn, ke aliflanke ili amu malriĉecon, ĉastajn morojn, veron, ke ili elportadu pacience maljustaĵojn kaj persekutojn faratajn al ili, obeu siajn estrojn kaj ĉefulojn, sin gardu de perfido, hipokriteco kaj klaĉemo, kaj fine, ke ili donadu ekzemplon tiel unu al alia inter si, kiel eĉ al la idolanoj.

Vinicion, por kiu estis bona ĉio, kio povus revenigi al li Ligian, kaj malbona ĉio, kio disigus ilin kiel baro, ofendis kaj kolerigis kelkaj el tiuj konsiloj, ĉar ŝajnis al li, ke rekomendante ĉastecon kaj batalon kontraŭ la voluptodeziroj, tiu maljunulo aŭdacas per tio ne nur mallaŭdi lian amon, sed malinklinigas Ligian de li kaj ŝin konfirmas en la kontraŭstaro. Li ekkomprenis, ke se ŝi ĉeestas inter la kunvenintoj, se ŝi aŭskultas tiujn vortojn kaj prenas ilin en la koron, ŝi devas en tiu momento pensi pri li kiel pri malamiko de ĉi tiu instruo kaj malnoblulo.

Ĉe tiu penso lin kaptis kolero: «Kion do novan mi aŭdis?», li diris al si. «Ĉu tio ĉi estas do tiu nekonata instruo? Ĉiu tion scias, ĉiu tion aŭdis. Malriĉecon kaj limigon de la bezonoj rekomendas ja ankaŭ la cinikistoj, virton rekomendis ja ankaŭ Sokrato, kiel aferon malnovan, sed bonan; ja ĉiu ajn stoikisto, eĉ ia Seneko, posedanta kvincent citronlignajn tablojn, gloras moderecon, rekomendas veramon, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo, kaj ĉio tio estas jam kvazaŭ longe kuŝinta greno, kiun musoj manĝas, sed kiun homoj jam ne volas manĝi, ĉar pro malnoveco ĝi odoras ŝimon.»

Kaj krom koleron li spertis ankaŭ senton de elreviĝo, ĉar li esperis malkovron de nekonataj, sorĉaj misteroj kaj atendis almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokvento; dume li aŭdis sole vortojn treege simplajn, tute senornamajn. Mirigis lin nur tiu silento kaj tiu profunda atento, kun kiu la amaso aŭskultis.

Sed la maljunulo parolis plue al tiuj homoj, ensorĉitaj per liaj vortoj, ke ili devas esti bonaj, humilaj, justaj, malriĉaj kaj puraj, ne por havi trankvilon dum la vivo, sed por post la morto vivi eterne en Kristo, en tia ĝojo, en tia gloro, florado kaj feliĉo, kiajn neniam iu atingis sur la tero.

Kaj nun Vinicio, kvankam malamike agordita antaŭ momento, ne povis ne rimarki, ke tamen estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikistoj, stoikistoj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por tio senmortecon, kaj ne ian senvaloran senmortecon sub la tero, en enuo, vanteco kaj malpleno, sed grandiozan, egalan preskaŭ al la stato de la dioj. Li parolis pri tio, krome, kiel pri afero tute certa, do kontraŭ tia kredo la valoro de virto iĝadis simple senlima, kaj la sortobatoj de la vivo aperis kiel io senkompare malgrava, ĉar suferi dum momento por senmezura feliĉo estas tute alia afero ol suferi nur tial, ke tia estas la ordo de la naturo. Sed la maljunulo parolis plu, ke virton kaj veron oni devas ami pro ili mem, ĉar la plej alta bono kaj pratempa virto estas Dio; tial kiu ilin amas, tiu amas Dion kaj pro tio mem iĝas lia amata infano.

Vinicio ne komprenis tion bone, li sciis tamen jam antaŭe el la vortoj, kiujn Pomponia Grecina diris al Petronio, ke tiu Dio estas laŭ la konvinko de la kristanoj unu kaj ĉiopova, kiam do nun li ekaŭdis ankoraŭ, ke li estas plejbono kaj plejvero,[214] li ekpensis malgraŭvole, ke kontraŭ tia Demiurgo[215] Jovo, Saturno, Apolono, Junono, Vesto kaj Venero aspektas kiel aĉa bando, en kiu misagas ĉiuj kune kaj ĉiu aparte. Sed plej granda mirego ekposedis la junan viron, kiam la maljunulo komencis instrui, ke Dio estas ankaŭ plejamo, kiu do amas la homojn, tiu plenumas ties plej altan ordonon. Ne sufiĉas tamen ami la homojn de sia nacio, ĉar Dio-homo por ĉiuj verŝis sian sangon kaj inter la idolanoj trovis jam tiajn siajn elektitojn, kia Kornelio la centuriestro; kaj ke ne sufiĉas ami tiujn, kiuj bonfaras al ni, ĉar Kristo pardonis eĉ al la judoj, kiuj transdonis lin por ekzekuto, kaj al la romiaj soldatoj, kiuj alnajlis lin al la kruco; do al tiuj, kiuj agas al ni maljuste, oni ne nur pardonu, sed amu ilin kaj pagu al ili per bono por malbono; kaj ne sufiĉas ami bonulojn, sed oni amu ankaŭ malbonulojn, ĉar nur per amo oni povas elradikigi el ili la malbonon.

Ĥilono ĉe tiuj vortoj ekpensis, ke lia laboro estas vane perdita kaj ke Urso neniam en la vivo kuraĝos mortigi Glaŭkon, nek en ĉi tiu nokto, nek en iu alia. Li tamen tuj konsolis sin per alia konkludo, eltirita el la instruoj de la maljunulo: nome, ke ankaŭ Glaŭko ne mortigos lin, eĉ se Glaŭko lin malkovros kaj rekonos.

Vinicio ne plu opiniis, ke en la vortoj de la maljunulo estas nenio nova, sed kun mirego demandis sin mem: «Kia Dio tio estas? Kia instruo tio estas? Kio estas tiuj homoj?»

Ĉio, kion li aŭdis, neniel povis eniri lian kapon. Tio estis por li senekzempla turno de ideoj. Li sentis, ke se li, ekzemple, volus sekvi ĉi tiun instruon, li devus meti sur oferŝtiparon sian pensmanieron, kutimojn, karakteron, sian tutan ĝisnunan naturon, ĉion tion bruligi en cindron kaj sin plenigi je tute alia vivo kaj je tute nova animo. La instruo, kiu ordonis al li ami la partojn, sirianojn, grekojn, egiptojn, gaŭlojn kaj britojn, pardoni malamikojn, pagi al ili bonon por malbono kaj ami ilin, ekŝajnis al li freneza, sed samtempe li havis la senton, ke tamen en ĝia frenezeco mem estas io pli potenca ol en ĉiuj ĝisnunaj filozofioj. Li ekpensis, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla, kaj pro la neplenumebleco — dia. Li malakceptis ĝin en la animo; sed li sentis, ke eliĝas de ĝi, kvazaŭ de herbejo plena je floroj, kapturna odoro, kiun foje enspirinte, oni devas, kiel en la lando de la lotofagoj[216], forgesi ĉion alian kaj nur al ĝi sopiri.

Ŝajnis al li, ke estas en ĝi nenio reala — kaj kune, ke kontraŭ ĝi la realo estas neatentinda vantaĵo. Malfermiĝis al li iaj spacoj, kiajn li ne antaŭdivenis, iaj gigantaĵoj, iaj nubegoj. La tombejo komencis lin impresi kiel kunvenejo de frenezuloj, sed ankaŭ kiel loko mistera kaj timinda, kie, kvazaŭ sur mistika kuŝejo, naskiĝas io, kio ĝis nun ne ekzistis en la mondo. Li rekonsciigis al si ĉion, kion de la unua momento la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis de brilo, kiel la okuloj blindiĝas de fulmoj senĉese sekvantaj unu alian.

Kiel ordinare homoj, kies vivo ŝanĝiĝis en unu pasion, li pensis pri ĉio tio tra sia amo al Ligia, kaj ĉe la lumo de tiuj briloj li klare ekvidis unu aferon: ke se Ligia ĉeestas en la tombejo, se ŝi konfesas tiun ĉi instruon, aŭskultas kaj sentas, neniam en la vivo ŝi iĝos lia amatino.

La unuan fojon de kiam li ekvidis ŝin ĉe Aŭlo, Vinicio eksentis, ke eĉ se tuj li ŝin retrovos, eĉ tiam ŝi restos por li perdita. Nenio simila venis ĝis nun en lian kapon; kaj eĉ nun li ne povis tion al si konsciigi, ĉar ĝi estis ne tiom klara kompreno, kiom malklara sento de iu neriparebla perdo kaj de iu malfeliĉo. Naskiĝis en li maltrankvilo, kiu tuj ŝanĝis sin en uraganon da kolero, kontraŭ la kristanoj ĝenerale kaj kontraŭ la maljunulo speciale. Tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, nun inspiris al li preskaŭ timon kaj ŝajnis al li esti ia mistera fato, decidanta senindulge kaj kune tragike pri lia sorto.

вернуться

[214]

La vortoj ĉiopova, plejbono, plejvero, plejamo respondas al pola serio kun la prefikso simila al la latina kiu same konfuzas la ideojn pri «ĉio» kaj «plejo» ().

вернуться

[215]

demiurg/o [PIV], gr. δημιουργός — en la antikva filozofio, diaĵo kreinta la materian mondon.

вернуться

[216]

la lando de la lotofagoj — en «Odiseado», lando kies enloĝantoj (Λωτοφάγοι) manĝis lotuson, kio kaŭzis forgeson.