Выбрать главу

Fosisto denove almetis nerimarkeble kelkajn torĉojn al la fajro; la vento ĉesis murmuri en la pinioj; la flamo levis sin, rekte, en maldika kojno, al la steloj, brilantaj sur la belvetera ĉielo, kaj la maljunulo, rememorinte la morton de Kristo, komencis nur pri li paroli. Ĉiu haltigis la spiron en la brusto kaj la silento iĝis ankoraŭ pli granda ol antaŭe, tia, ke oni povis preskaŭ aŭdi la batadon de la koroj. Tiu homo vidis! Kaj li rakontis kiel iu, al kiu ĉiu momento tiel fiksiĝis en la memoro, ke, fermante la okulojn, li ankoraŭ vidas. Li rakontis do, kiel, veninte de la Kruco, li sidis kun Johano dum du tagoj kaj du noktoj en la ĝardeno, kiel ili restis tie ne dormante, ne manĝante, en doloro, timo, ĉagreno, tenante siajn kapojn per la manoj kaj pensante, ke Li mortis. Oh, aĥ! Kiel dolore estis! Kiel dolore! Jam la tria tago ekmatenis kaj la tagiĝo blankigis la urbajn murojn, kaj li kun Johano sidis tiel ĉe muro, senkonsilaj kaj senesperaj. Se nur dormo iafoje ilin kaptis (ĉar ankaŭ la nokton antaŭ la krucumo ili pasigis sendorme), tuj ili vekiĝis kaj komencis denove lamenti. Kaj apenaŭ la suno leviĝis, enkuris Maria el Magdalo, anhele, kun disligitaj haroj kaj kun la krio: «Oni forprenis la Sinjoron!» Kaj ili, ekaŭdinte ĉi tion, sin levis kaj ekkuris al la loko. Sed Johano, homo malpli aĝa, alkuris unua; li ekvidis la tombon malplena kaj ne kuraĝis eniri. Nur kiam ili estis triope ĉe la eniro, li, kiu tion rakontas al ili, eniris, ekvidis sur la ŝtono la viŝtukon kaj la tolaĵojn, sed la korpon li ne trovis.

Do timo ilin ekregis, ĉar ili pensis, ke la pastroj forkaptis Kriston, kaj ambaŭ revenis hejmen en ankoraŭ pli granda aflikto. Poste alvenis aliaj disĉiploj kaj lamentis, jen ĉiuj kune, por ke pli facile ekaŭdu ilin la Sinjoro de Armeoj[217], jen laŭvice. La spirito en ili duonmortis, ĉar ili esperis, ke la Majstro elaĉetos Izraelon, sed jen estis la tria tago, de kiam li mortis, do ili ne komprenis, kial la Patro forlasis la Filon, kaj ili preferus ne vidi la tagon kaj morti, tiel peza estis la ŝarĝo.

La rememoro pri tiuj teruraj momentoj ankoraŭ nun elpremis el la okuloj de la maljunulo du larmojn, kiujn oni bone vidis ĉe la lumo de la fajro guti de la griza barbo. Lia maljuna kapo senhara komencis tremi, kaj la voĉo morthaltis en lia brusto. Vinicio diris al si interne: «Ĉi tiu homo parolas veron kaj ploras pro ĝi», kaj la simplakorajn aŭskultantojn kortuŝo kaptis je la gorĝo. Ili aŭdis jam plurfoje pri la krucumo de Kristo kaj sciis, ke ĝojo sekvos la malĝojon, sed, ĉar tion rakontis la apostolo kiu vidis, tial sub la impreso ili plektis la manojn, plorĝemante, aŭ batis la brustojn.

Sed iom post iom ili trankviliĝis, ĉar venkis la deziro aŭskulti plu. La maljunulo duonfermis la okulojn, kvazaŭ volante pli bone vidi en la animo la malproksimajn aferojn, kaj daŭrigis:

«Dum ili tiel lamentis, denove enkuris Maria el Magdalo, kriante, ke ŝi vidis la Sinjoron. Ne povante pro grandega brilo lin rekoni, ŝi pensis, ke tio estas ĝardenisto, sed li diris: „Maria!“ Tiam ŝi ekkriis: „Raboni!“[218] kaj falis al liaj piedoj; li ordonis al ŝi iri al la disĉiploj, kaj poste malaperis. Sed ili, la disĉiploj, ne kredis al ŝi, kaj kiam ŝi ploris, iuj admonis ŝin, pensante, ke ŝia menso difektiĝis pro la ĉagreno, ĉar ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis en la tombo anĝelojn, dum ili, alkurinte duafoje, vidis la tombon malplena. Poste vespere alvenis Kleopo[219], kiu kune kun la aliaj iris en Emauson[220], kaj ili revenis rapide, dirante: „Vere, la Sinjoro leviĝis el mortintoj“. Kaj ili komencis kontraŭparoli unu la alian ĉe la fermita pordo, timante la judojn. Subite li ekstaris inter ili, kvankam ne knaris la pordo, kaj kiam ili rigidiĝis, li diris al ili: „Paco kun vi!“»

. . . . . . . . . . . . . . . . . . .

— Kaj mi vidis lin, kiel vidis lin ĉiuj, kaj li estis kiel lumo kaj kiel feliĉo de niaj koroj, ĉar ni ekkredis, ke li leviĝis el mortintoj kaj ke maroj sekiĝos, montoj ŝanĝiĝos en polvon, sed lia gloro ne pasos.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . .

— Kaj post ok tagoj Tomaso Didimo metis la fingrojn en liajn vundojn, tuŝis lian flankon, kaj poste falis al liaj piedoj kun ekkrio: „Mia Sinjoro kaj mia Dio!“ — al kio li respondis: „Ĉar ci ekvidis min, ci ekkredis. Benitaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis“. Kaj ni aŭdis ĉi tiujn vortojn kaj niaj okuloj rigardis lin, ĉar li estis inter ni.

Vinicio aŭskultis kaj okazis al li io stranga. Li forgesis momente, kie li estas, li komencis perdi la senton de realo, mezurkapablon, juĝon. Li staris kontraŭ du neeblaĵoj. Li ne povis kredi tion, kion diris la maljunulo, kaj sentis, ke oni devus esti ja blinda kaj malkonfesi la propran prudenton por supozi, ke tiu homo, kiu diris: «Mi vidis», mensogas. Estis io en lia kortuŝo, en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la detaloj de la okazoj, kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton ne ebla. Al Vinicio ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed ĉirkaŭe li vidis silentan amason, la fulgodoro de la lanternoj atingis lian nazon; je kelka distanco de li flamis la torĉoj kaj apude, sur la ŝtono, staris la maljuna homo, proksima al tombo, kun iom tremanta kapo, kiu, atestante per siaj vortoj, ripetis: «Mi vidis!»

Kaj li rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. La aŭskultantojn ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de la kapoj por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el tiuj vortoj, kiuj estis por ili senprezaj. Ŝajnis al ili, ke iu superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke ĉi tiu tombejo sin ŝanĝas en la Tiberiadan lagon[221], kaj sur la bordo, en matena nebulo, staras Kristo, kiel li staris tiam, kiam Johano, rigardante el la boateto, diris: «Jen la Sinjoro!» kaj Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn. En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro nubetoj komencis sin ŝovi sub la piedojn de la Savinto kaj kovri lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj levis sin malgraŭvole al la ĉielo kaj sekvis momento kvazaŭ de atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi lin ankoraŭ, kvazaŭ ili esperus, ke li malsuprenvenos reen el la ĉielaj kampoj por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la ŝafojn konfiditajn al li, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.

Kaj por tiuj homoj ne ekzistis ĉi tiam Romo, ne ekzistis la furioza imperiestro, ne ekzistis temploj, dioj, idolanoj, ekzistis nur Kristo, kiu plenigis la teron, la maron, la ĉielon, la mondon.

En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de la Vojo Nomentana, kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu momento Ĥilono ektiris Vinicion je la rando de lia mantelo kaj ekflustris:

— Sinjoro, tie, proksime al la maljunulo, mi vidas Urbanon, kaj apud li fraŭlinon.

Vinicio rekonsciiĝis kvazaŭ vekite de dormo kaj, turninte sin en la direkton montratan de la greko, ekvidis Ligian.

Ĉapitro 21ª

вернуться

[217]

Nomformo responda al «la Eternulo Cebaot» de la Londona Biblio (ekde 1Sam 1:3).

вернуться

[218]

«Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro» [, 20:16].

вернуться

[219]

Disĉiplo de Jesuo, greke Κλεόπας (Luko 24:18); eble grekigo de la aramea nomo קלופא.

вернуться

[220]

Emauso [PIV] ← gr. Ἐμμαούς ← heb. אמאוס — vilaĝo en Judujo (Luko 24:13–27).

вернуться

[221]

Tiberiada lago [PIV] — granda nesalakva lago Galilea (Israelo), trafluata de Jordano.