Выбрать главу

La sango ekbolis en la juna patricio ĉe ŝia vido. Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, pri sia miro pro la nekompreneblaj aferoj, kiujn li aŭdis, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan. Jen fine post la tuta penado, post la longaj tagoj da maltrankvilo, baraktado, ĉagrenoj — li ŝin retrovis! Unuafoje en la vivo li spertis, ke ĝojo povas ataki la bruston, kiel sovaĝa besto, kaj premi ĝin ĝis perdo de la spiro. Li, kiu ĝis nun kredis, ke Fortuno havas kvazaŭ la devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, nun apenaŭ kredis al siaj okuloj kaj al sia feliĉo. Se tiu nekredo lin ne detenus, lia ekscitiĝema naturo povus puŝi lin al iu malprudenta paŝo; sed li volis antaŭe konvinkiĝi, ĉu tio ne estas daŭrigo de tiuj mirakloj, kiuj plenigis lian kapon, kaj ĉu li ne sonĝas. Sed tio estis senduba: li vidis Ligian kaj apartigis lin de ŝi distanco de apenaŭ dekkelkaj paŝoj. Ŝi staris en plena lumo, do li povis ĝui ŝian vidon, kiom li volis. La kapuĉo deŝoviĝis de ŝia kapo kaj malordigis la harojn; ŝia buŝo estis iom malfermita, la okuloj levitaj al la apostolo, la vizaĝo aŭskultofiksita kaj ravita. En mantelo el malhela lano, ŝi estis vestita, kiel knabino el la popolo; tamen Vinicio neniam vidis ŝin pli belega, kaj malgraŭ la tuta pensokonfuzo en li estiĝinta, frapis lin kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo. Amo trakuris lin, kiel fajro, amo grandega, miksita kun stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio. Li sentis volupton, kiun kaŭzis al li la nura vido de ŝi, kaj ĝuis ĝin, kiel refreŝigan akvon post longa soifado. Starante apud la grandega ligio, ŝi ŝajnis al li pli malgranda ol ŝi estis antaŭe, preskaŭ infano; li rimarkis ankaŭ, ke ŝi maldikiĝis. Ŝia vizaĝo estis preskaŭ travidebla; ŝi impresis lin kiel floro kaj animo. Sed tiom pli li deziris ekposedi tiun estaĵon, tiel diferencan de ĉiuj virinoj, kiujn li vidis aŭ posedis en Oriento kaj en Romo. Li sentis, ke li fordonus por ŝi ilin ĉiujn, kaj aldone al ili Romon kaj la mondon.

Li rigardus ŝin plue, ĝis senkonsciiĝo, se Ĥilono ne ektirus lin je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicio faros ion, kio povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj kanti. Post momento ektondris «Maranata!»[222], kaj poste la granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn, kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn por akcepti la bapton. Al Vinicio ŝajnis, ke tiu nokto neniam finiĝos. Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje aŭ el ŝia loĝejo.

Fine kelkiuj komencis forlasi la tombejon. Ĥilono tiam flustris:

— Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis la kapuĉojn kaj oni nin rigardas.

Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo ĉiuj forĵetis la kapuĉojn por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Ĥilono prezentiĝis al li kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn elirantojn, kaj Urson ne estis malfacile rekoni laŭ liaj figuro kaj kresko.

— Ni sekvu ilin, — diris Ĥilono, — kaj vidu, en kiun domon ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, ci ĉirkaŭigos, sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos ŝin.

— Ne! — diris Vinicio.

— Kion ci volas fari, sinjoro?

— Ni eniros post ŝi la domon kaj forkaptos ŝin senprokraste: ci ja konsentis tion, Krotono?

— Jes, — diris la gladiatormajstro, — kaj mi donas min mem kiel sklavon al ci, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo, kiu ŝin gardas.

Sed Ĥilono komencis malkonsili kaj petegi ilin je ĉiuj dioj, ke ili tion ne faru. Krotono ja devis esti prenita nur por defendo, por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon. Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco de la sukceso?

Vinicio, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo, por tuj en la tombejo ne kapti Ligian en la brakojn, sentis tamen, ke la greko pravas, kaj li sekvus liajn konsilojn, se ne enmiksus sin Krotono, kiu timis pri sia rekompenco.

— Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo, — li diris, — aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje en Buksento[223], kien min venigis al cirkludoj Lucio Saturneno, atakis min en gastejo sep ebriaj gladiatoroj, kaj neniu restis sen rompitaj ostoj. Mi ne diras, ke ni forkaptu la fraŭlinon nun, ĉar ili povus ĵeti ŝtonojn sub niajn piedojn, sed kiam ŝi foje estos hejme, mi forkaptos ŝin kaj portos, kien ci volas.

Vinicio ekĝojis, aŭdante tiujn vortojn, kaj diris:

— Tiel okazu, je Herkulo! Morgaŭ ni povus hazarde ne trovi ŝin hejme, kaj se ni alarmus ilin, ili forkondukus ŝin sendube.

— Tiu ligio ŝajnas al mi terure forta! — ekĝemis Ĥilono.

— Ne al ci oni ordonas teni liajn manojn, — respondis Krotono.

Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili ekvidis Urson eliri el la pordego, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. Al Ĥilono ŝajnis, ke li rekonas inter ili la grandan apostolon; apud li paŝis alia maljunulo, multe malpli altkreska, du nejunaj virinoj kaj knabo, kiu prilumis la vojon per lanterno. Post ĉi tiu areto iris amaso, nombranta proksimume ducent personojn. Vinicio, Ĥilono kaj Krotono miksiĝis kun la amaso.

— Jes, sinjoro, — diris Ĥilono, — cia fraŭlino trovas sin sub potenca gardo. Jen li estas kun ŝi, la granda apostolo! Ĉar vidu, kiel la homoj surgenuiĝas antaŭ li en la fronto.

La homoj efektive surgenuiĝadis, sed Vinicio ne rigardis ilin. Ne perdante eĉ por momento Ligian el la vido, li pensis nur pri ŝia forkapto kaj, kutimiĝinte en militoj al ĉiaspecaj ruzoj, li preparis en la kapo la tutan planon de la forkapto. Li sentis, ke la paŝo, kiun li entreprenis, estis riska, sed li bone sciis, ke riskaj paŝoj ordinare sukcese finiĝas.

La vojo estis tamen longa, do en momentoj li pensis ankaŭ pri la abismoj, kiujn inter li kaj Ligia elfosis tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesis. Li komprenis nun ĉion, kio okazis en la pasinteco, kaj komprenis, kial tio okazis. Li estis por tio sufiĉe penetrema. Jen li ĝis nun ne konis Ligian. Li vidis en ŝi la plej belan el ĉiuj knabinoj, al kiu ekflamis lia pasio, kaj nun li ekkomprenis, ke tiu instruo faris el ŝi estaĵon diferencan de aliaj virinoj, kaj ke la espero, ke ankaŭ ŝin allogos pasio, avido je riĉaĵoj, volupto, estas vana iluzio. Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronio ne komprenis, ke tiu nova religio inokuladis en la animojn ion nekonatan al ĉi tiu mondo, en kiu li vivis, kaj ke Ligia, eĉ se ŝi lin amus, oferos pro li nenion el siaj kristanaj veroj; ke se ekzistas por ŝi volupto, ĝi estas tute alia ol tiu, kiun aspiris li kaj Petronio, kaj la imperiestra kortego kaj la tuta Romo. Ĉiu alia virino, kiun li konis, povus iĝi lia amatino, tiu ĉi kristanino povus esti nur viktimo.

Kaj pensante pri tio, li spertis brulan doloron kaj koleron, kaj sentis kune, ke tiu kolero estas senpova. Forkapti Ligian ŝajnis al li afero ebla kaj pri tio li estis preskaŭ certa, sed li estis same certa, ke kontraŭ tiu instruo li mem, lia braveco, lia potenco estas nenio kaj ke li estas senhelpa kontraŭ ĝi. Li, romia armea tribunuso, konvinkita, ke tiu forto de glavo kaj pugno, kiu ekregis la mondon, regos ĝin eterne, unuafoje en la vivo ekvidis, ke ekster ĝi povas ekzisti ankoraŭ io alia, do kun mirego li demandis sin mem: kio tio estas? Kaj li ne sciis klare respondi al si, lian kapon nur trakuradis bildoj de la tombejo, de la kunveninta amaso kaj de Ligia, tutanime aŭskultofiksita de la vortoj de la maljunulo, rakontanta pri la sufero, morto kaj leviĝo el mortintoj de Dio-homo, kiu elaĉetis la mondon kaj promesis al ĝi feliĉon trans Stikso.

Kaj kiam li pensis pri tio, en lia kapo estiĝadis ĥaoso.

Sed el tiu ĥaoso eligis lin plendado de Ĥilono, kiu komencis vei sian sorton: li ja estis dungita por trovi Ligian, kiun li, malgraŭ vivdanĝero, trovis kaj montris. Sed kion pli oni volas de li? Ĉu li interkonsentis ŝin forkapti, kaj kiu povus eĉ postuli ion similan de kriplulo, senigita je du fingroj, de homo maljuna, absorbita de meditado, scienco kaj virto? Kio okazos, se sinjoro tiel nobla, kiel Vinicio, suferos ian kontuzon, forkaptante la fraŭlinon? Sendube, la dioj devus ŝirmi siajn elektitojn, sed ĉu ne okazas iafoje tiaj aferoj, kvazaŭ la dioj ludus damojn, anstataŭ rigardi, kio fariĝas en la mondo? Fortuno, kiel oni scias, havas bandaĝon sur la okuloj, sekve ŝi ne vidas eĉ tage, kion do oni esperu de ŝi nokte? Okazu nur akcidento, tiu ligia urso ĵetu sur Vinicion muelŝtonon, barelon kun vino, aŭ, pli malbone, kun akvo, kaj kiu garantias, ĉu la mizeran Ĥilonon, anstataŭ rekompenco, ne trafos respondeco? Li, mizera saĝulo, ekamis ankaŭ la noblan Vinicion, kiel Aristotelo Aleksandron Macedonan, kaj se almenaŭ la nobla Vinicio donus al li la monsakon, kiun antaŭ liaj okuloj li fiksis post la zono, elirante el la domo, li havus eblon, en okazo de malfeliĉo, tuj alvoki helpon aŭ pacigi la kristanojn mem. Ho! Kial ili ne volas aŭskulti la konsilojn de maljunulo, diktatajn de prudento kaj sperto?

вернуться

[222]

Ambigua kunfanda transskribo de 2 arameaj vortoj — ĝi povas signifi «Venu, Sinjoro!» (= Marana ta, מרנא תא), aŭ eble «Nia Sinjoro venis!» (= Maran ata, מרן אתא). La Londona Biblio donas la duan interpreton (Maran-ata) en 1Kor 16:22.

вернуться

[223]

Lat. — marborda urbo en sudokcidenta Italio (nun la itala urbeto ).