Выбрать главу

Vinicio, aŭdinte tion, eligis la monsakon el post la zono kaj ĝin ĵetis al Ĥilono:

— Prenu kaj silentu.

La greko eksentis, ke ĝi estis neordinare peza, kaj lia kuraĝo kreskis.

— Mia tuta espero estas en tio, — li diris, — ke Herkulo kaj Tezeo plenumadis agojn eĉ pli malfacilajn, kaj kio estas mia persona, plej intima amiko Krotono, se ne Herkulo? Cin, nobla sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar ci estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri cia servisto, malriĉa sed fidela, kies bezonojn oni devas prizorgi de tempo al tempo, ĉar li mem, se li foje profundiĝas en librojn, tute pri nenio zorgas … Negranda ĝardeno kaj dometo kun eĉ plej eta portiko, donanta ombron somere, estus io inda je tia donacanto. Dume mi admiros de malproksime viajn heroajn agojn, alvokos Jovon, ke li vin favoru, kaj en okazo de bezono mi faros tian bruon, ke duono da Romo vekiĝos kaj alkuros vin helpi. Kia malbona kaj malebena vojo! La olivoleo en mia lanterno elbrulis, kaj se Krotono, kiu estas same nobla, kiel forta, volus preni min sur la brakojn kaj porti ĝis la pordego, unue mi ekkonus, ĉu li facile forportos la fraŭlinon, due, li agus, kiel Eneo, kaj fine li favorigus al si ĉiujn pli honestajn diojn en tia grado, ke pri la rezulto de la entrepreno mi estus tute trankvila.

— Mi preferus porti kadavron de ŝafo, mortinta je pustuloj antaŭ monato, — respondis la gladiatormajstro, — sed se ci donos al mi tiun ĉi monsakon, kiun ĵetis al ci la nobla tribunuso, mi portos cin ĝis la pordego.

— Ci elartikigu cian piedan dikfingron! — respondis la greko. — Tiom do ci profitis el la instruoj de tiu respektinda maljunulo, kiu prezentis malriĉecon kaj kompatemon kiel la du plej ĉefajn virtojn? Ĉu li ne ordonis klare al ci ami min? Mi vidas, ke neniam mi faros el ci eĉ malplej bonan kristanon, ĉar pli facile estus al la suno penetri tra la murojn de la Mamertina malliberejo[224] ol al la vero tra cian hipopotaman kranion.

Kaj Krotono, kiu posedis bestan forton, sed aliflanke posedis neniajn homajn sentojn, diris;

— Ne timu! Mi ne iĝos kristano! Mi ne volas perdi mian panpecon!

— Jes, sed se ci havus eĉ nur elementajn sciojn pri la filozofio, ci scius, ke oro estas vantaĵo.

— Alpaŝu min kun la filozofio, tiam mi donos al ci nur unu kapobaton sur la ventron, kaj ni vidos, kiu venkos.

— La samon povus diri bovo al Aristotelo, — respondis Ĥilono.

Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj tomboŝtonoj komencis elprofundiĝi el la krepusko. La vojo ne plu estis tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn, ŝarĝitajn per legomoj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis maldensa nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidate de iom granda distanco, aspektis en tiu nebulo kiel spiritoj. Vinicio fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.

— Sinjoro, — diris Ĥilono, — mi ofendus cin, se mi antaŭvidus, ke cia malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam ci pagis al mi, ci ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito. Mi do konsilas al ci ankoraŭfoje, ke ci, eksciinte, en kiu domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni ciajn sklavojn kaj portilon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefantan rostron Krotonon, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon por monelpremi cian monujon, kiel sakon da kazeo.

— Mi promesas al ci pugnobaton inter la skapolojn, tio signifas, ke ci pereos, — diris Krotono.

— Mi promesas al ci kruĉon da Kefalonia[225] vino, tio signifas, ke mi estos sana, — respondis la greko.

Vinicio nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego, ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo estis pasanta, kaj li tenis dum momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam venis ĝis nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj, kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj kaptas ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago kaptas evidente novajn animojn kaj disvastiĝas nekredeble rapide. Tio lin frapis ankaŭ pro Ligia, ĉar li konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj, kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li dankis ĉiujn diojn, ke tiel ne okazis.

Pasinte la malplenajn lokojn ekstermuregajn, la kristanaj aretoj komencis disiĝadi. Nun necesis sekvi Ligian de pli malproksime kaj pli singarde por ne turni al si atenton. Ĥilono komencis plendi pri vundoj kaj ŝirdoloro en la piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicio ne kontraŭstaris, opiniante, ke nun la timeman kaj malfortan grekon li ne plu bezonos. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus; tamen kvankam la noblan saĝulon detenis prudento, sed puŝis lin evidente scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis, ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon, ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne estus tro malalta, povus esti Glaŭko.

Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibero, kaj la suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia, disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo sin direktis laŭlonge de la rivero, dum la malpli alta maljunulo, Urso kaj Ligia sin turnis en mallarĝan strateton kaj, irinte ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu estis du vendejoj, unu kun olivoleo, la alia de birdisto.

Ĥilono, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicio kaj Krotono, tuj haltis, kvazaŭ fiksite en la teron, kaj, sin preminte al la muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.

Kaj ili faris tion, ĉar necesis interkonsiliĝi.

— Iru, — Vinicio diris al Ĥilono, — kaj vidu, ĉu ĉi tiu domo havas de malantaŭe elirejon al alia strato.

Ĥilono, kvankam antaŭ momento li plendis pri vundoj en la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la flugiletojn de Merkuro.

— Ne, — li diris, — ĉi tiu elirejo estas la sola.

Poste li kunmetis la manojn:

— Je Jovo, Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas cin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon… Aŭskultu min…

Sed subite li haltis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de Vinicio paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj de lupo. Sufiĉis lin rigardi por kompreni, ke nenio en la mondo lin detenos de la entrepreno. Krotono komencis plenblovi sian herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian primitivan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.

вернуться

[224]

Mezepoka nomo de la plej malnova malliberejo de Romo (propre, ).

вернуться

[225]

La plej granda el la Ioniaj insuloj okcidenten de la kontinenta Greklando; novgreke Κεφαλλονιά (PIV-e Cefalonio).